4. Kusinaga, kie la Budho atingis nirvanon kaj finan liberiĝon.
2-30. Subada, la lasta disĉiplo de la Budho
Vaganta ermito Subada hazarde restis en Kusinaga kaj decideme iris al la Budho kiam li
informiĝis, ke la Budho baldaŭ forpasos. Subada havis problemojn ne solveblajn, sed li certis, ke la Budho povos respondi liajn demandojn kaj forigi liajn dubojn.
Do Subada iris en la sala-arbaron kaj demandis al Ananda, ĉu li rajtas vidi la Budhon. Ananda
respondis: “Amiko Subada, la Budho estas tre laca, do ne ĝenu lin.”
Subada petis trifoje, sed Ananda respondis ĉiufoje en sama maniero.
La Budho kaptis vortojn de la parolo inter Ananda kaj Subada. Li vokis Anandan al si kaj
diris: “Ne detenu Subadan de vizito al mi, Ananda. Lasu lin veni. Kion ajn Subada demandos min,
tion li faros nur pro deziro al scio sed ne por ĝeno al mi. Kaj li povos rapide kompreni, kion ajn mi diros por respondi liajn demandojn. ”
Akirinte la permeson, Subada proksimiĝis al la Budho, salutis lin kaj diris: “Gotamo, multaj
famaj religiaj instruistoj donas instruojn diferencajn de la viaj. Ĉu ili ĉiuj trovis la veron kiel ili asertis? Aŭ ĉu nur iom el ili trovis la veron dum aliaj ne?”
“Sufiĉe, Subada,” respondis la Budho, “Vi ne bezonas maltrankviliĝi pri la instruoj de
aliuloj. Aŭskultu min kaj atentu, kion mi diras. Mi sciigos vin pri la vero.”
“Se en iu ajn doktrino aŭ instruo ne ekzistas la Nobla Okera Vojo, ankaŭ ne ekzistas tiuj, kiuj
jam fariĝis sotapana, sakadagami, agami aŭ arahanto, la kvar niveloj de sankteco. Sed en tiuj
instruoj, kie estas la Nobla Okera Vojo, ankaŭ troviĝas la sanktuloj sotapana, sakadagami, anagami kaj arahanto. En mia instruo troviĝas la Nobla Okera Vojo, do ankaŭ troviĝas la sanktuloj sotapana, sakadagami, anagami kaj arahanto. En neniu skolo de aliaj religiaj instruistoj oni povas trovi tiajn sanktulojn. Nur se miaj disĉiploj vivas prave kaj observas miajn preceptojn aŭ trejnajn regulojn, al la mondo neniam mankas geniaj arahantoj.”
Poste Subada petis, ke la Budho akceptu lin al la monaĥa komunumo, kaj la Budho konsentis
pri tio. Tiel Subada fariĝis la lasta konvertinto kaj disĉiplo de la Budho kiel Kondana estis la unua konvertinto kaj disĉiplo en la ĉerva parko ĉe Benareso antaŭ 45 jaroj.
Subada fariĝis arahanto en mallonga tempo per sia honesta kaj diligenta klopodo laŭ la
instruo de la Budho.
2-31. La lastaj vortoj de la Budho
Post la parolado al Subada, la Budho denove diris al Ananda: “Ananda, eble iuj el vi diros,
‘Neniun instruiston ni havos sen Budho, la supera instruisto.’Ne, Ananda, ne tiel pensu. Kia ajn doktrino kaj disciplino instruita kaj konigita de mi estos via instruisto post mia forpaso.”
Poste, la Budho diris al aliaj monaĥoj: “Se iu el vi havas dubojn pri la budho, darmo aŭ
samgo, demandu min en la nuna tempo, por ke vi ne bedaŭru poste pro tio, ke vi ne demandis min
dum mi ankoraŭ vivis kun vi.”
Sed la monaĥoj nenion diris. Neniu havis demandojn kaj ili ĉiuj sin tenis silentaj. La Budho
tiel diris al la monaĥoj trifoje, sed ricevis neniun respondon.
La Budho diris:“Eble vi nenion demandis al mi pro via respekto al la instruisto. Do unu el vi
diru tion al alia.” La disĉiploj ankoraŭ silentis.
Tiam Ananda diris al la Budho: “Bonege, mirinde, Sinjoro! Mi kredas, ke ĉiuj monaĥoj ĉi tie
havas neniom da dubo kaj demando pri la budho, darmo kaj samgo, aŭ pri la vojo kaj metodo de
trejnado kaj konduto.”
“Por vi, Ananda,” diris la Budho,“tio eble estas la afero de fido kaj kredo. Sed, Ananda, mi
scias bone, ke neniu monaĥo veninta ĉi tien havas dubon aŭ demandon pri tiuj aferoj. La plej
postiĝinta el ĉiuj 500 monaĥoj ĉi tie estas sotapana, anstataŭ viktimo falonta al malsuperaj statoj de ekzisteco, kaj ili ĉiuj certas pri sia destino al la iluminiĝo.”
Poste, la Budho ekparolis al ĉiuj monaĥoj refoje, kaj faris la lastan instruon:
“Atentu, monaĥoj. Jen mia lasta instruo al vi. Ĉiuj komponaĵoj en la mondo estas ŝanĝiĝemaj.
Ili ne daŭras longe. Pene laboru por atingi vian propran liberiĝon.”
Poste, la Budho enmeditiĝis pli kaj pli profunden de nivelo al alia. Sekve li elmeditiĝis
lastafoje kaj forpasis en nirvanon, lasante nenion kaŭzi lian renaskiĝon en tiu ĉi aŭ aliaj vivoj.
La forpaso aŭ fina nirvano de la Budho okazis en la jaro 543 a.K, en la plenluna tago de majo,
la fama Vesako laŭ hinda kalendaro.
2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj
Post la forpaso de la Budho konsiliĝo okazis por konservi liajn instruojn.
Kompreneble, la forpaso de la Budho estis granda perdo al multaj sekvantoj, precipe tiuj kun
atingoj, do multaj disĉiploj dronis en profunda malĝojo. Sed iu, kiu monaĥiĝis en maljuneco, ege ĝojis pro la forpaso de la Budho.
“ Ne malĝoju, fratoj,” li diris, “ Ne ploru. Ni liberiĝis de la granda asketo. Li senĉese
nervozigis nin, dirante, 'Tio estas taŭga kaj tio estas ne taŭga.' Nun ni estas tute liberaj por agi laŭ
nia plaĉo.” La neatenditaj vortoj de la maljuna monaĥo hazarde kaŭzis al Maha Kasapa, la tria
ĉefa disĉiplo de la Budho, kunvenigi la ĉefajn arahantojn por konservi kaj protekti la budhajn
instruojn. La aliaj prestiĝaj monaĥoj konsultiĝis pri tio, kaj ĉiuj subtenis la proponon.
Kiam Reĝo Aĝatasatu informiĝis pri la decido de la monaĥa komunumo, li faris ĉiujn
necesajn aranĝojn, por ke la monaĥoj konvenu ĉe la enirejo de Satapani Kaverno en Raĝagaha.
Oni pretigis kvin cent sidejojn en la granda halo, sed nur 499 famaj arahantoj kolektiĝis por
la konsiliĝo. La malplena sidejo konserviĝis por Ananda, kiu estis nur sotapana en tiu tempo.
Baldaŭ estis nur unu tago antaŭ la komenco de la konsiliĝo. Ananda pensis: “La konsiliĝo
okazos morgaŭ. Estas ne dece por mi partopreni nur kiel lernanto anstataŭ arahanto. Mi devas
labori pene por purigi mian menson en la resta mallonga tempo.”
Por purigi sian menson, li elspezis multe da tempo en la nokto praktikante korpan
kontempladon, unu el la meditaj ekzercoj instruitaj de la Budho. Kiam estis preskaŭ tagiĝo, li
decidis: “Mi kuŝiĝos momenton,” sed dume, li ankoraŭ tenis sian atenton sur la korpo. Apenaŭ
lia kapo ektuŝis la kapkusenon post kiam liaj piedoj forlasis la teron, ĉiuj liaj restaj malpuraĵoj malaperis el lia menso. Li arahantiĝis kaj partoprenis en la konsiliĝo kiel arahanto.
La kunsido komenciĝis post tri monatoj de la forpaso de la Budho. Oni rigardis tion kiel la
unuan budhisman konsiliĝon.
Maha Kasapa prezidis la unuan konsiliĝon. Oni elektis Upali por respondi demandojn pri
Vinajo, la disciplina regularo por monaĥoj kaj monaĥinoj. Anando, kiu havis eksterordinarajn
memorkapablon kaj honoron aŭdi ĉiujn predikojn de la Budho, elektiĝis por reciti ĉiujn predikojn de la Budho kaj respondis demandojn pri la budhaj instruoj.
Dum la unua budhisma konsiliĝo oni kolektis kaj kunigis budhajn instruojn kiel Palian
tripitakon, kiu pasas de unu al alia generacio de gemonaĥoj. En la antaŭa periodo de budhismo
troviĝis neniu skriba noto de budhaj instruoj. La monaĥoj kaj monaĥinoj parkeris ĉiujn instruojn kaj transdonis ilin al la sekva generacio en la sama maniero. Jen la buŝa tradicio.
En 82 p.K. konsiliĝo de arahantoj okazis en Srilanko dum la regperiodo de pia sinhala reĝo
Vata Gamani Ahaja, kaj tie oni unuafoje skribis la instruojn de la Budho en Ola-folioj.