En la nokto post manĝado de la bongusta rizo oferita de Suĝata, Gotamo iris al Gajo kaj
ekserĉis taŭgan lokon por sidi kaj mediti. Li trovis banjanarbon kaj sidiĝis en ĝia orienta flanko, kiun oni kredis stabila kaj libera de tremo kaj skuado. Sidiĝinte kun siaj dorso al la arbo kaj kruroj krucitaj, Gotamo faris firman decidon: "Eĉ se detruiĝos miaj haŭto, nervoj kaj ostoj, kaj sekiĝos mia sango, mi ne forlasos la sidejon antaŭ ol mi atingos la perfektan saĝon, kiu estas la plej supera iluminiĝo kaj kondukas al eterna feliĉo."
Li meditis per la metodo atenti pri sia spirado. Estis antaŭnokto de la plena luno. En la unua
periodo de la nokto multaj malbonaj pensoj, priskribitaj kiel malica dio Marao kaj ties armeo, sin trudis en lian menson. En lia koro aperis pensoj de deziro, avido, timo kaj alkroĉiĝo, sed li ne permesis tiujn pensojn perturbi lian koncentradon. Li sidis pli firme ol antaŭe. Li ekperceptis
trankvilecon kaj sentimecon kiam li lasis la pensojn aperi kaj malaperi per si mem. En la unua
periodo de la nokto, li ekhavis povon travidi siajn pasintajn vivojn.
En la dua periodo de la nokto Gotamo komprenis la efemerecon de la vivo, kaj kiel vivestaĵoj
mortas nur por denove renaskiĝi. En la tria periodo de la nokto, li eksciis la kaŭzon de ĉiuj
malbonoj kaj suferoj, kaj kiel liberiĝi de tio. Li komprenis kiel ĉesigi malĝojon, malfeliĉon,
suferon, maljuniĝon kaj morton.
17. Brilas la suno de iluminiĝo
La Budho rezistis kontraŭ la atako de Marao. Fine retiriĝis la maliculo kaj kvietiĝis la terura
ŝtormo okazigita de li. Nun la menso de la Honorulo trankviliĝis. Malaperis la densa mallumo kaj reaperis la plena luno kaj steloj.
La Sinjoro iris en profundan meditadon trapasinte la komprenan limon de ordinaraj homoj. Li
vidis la realecon anstataŭ la ŝajnon de la vera mondo. Lia menso moviĝis rapide antaŭen kaj
supren kiel aglo ŝvebis senpene al la suno.
Li vidis siajn pasintajn vivojn kaj ĉiujn siajn antaŭajn naskiĝojn kun bonaj aŭ malbonaj
kondutoj kaj iliaj gajnoj kaj perdoj. Kiam lia menso leviĝis supren, li vidis la vivcirklon de homaj naskiĝo kaj morto. Li vidis, ke la vivestaĵoj naskiĝas kaj mortas ripete laŭ sia karmo.
Tiuj, kiuj faras bonan konduton, naskiĝas en ĉieloj. Kvankam ilia vivo daŭras pli longe ol tiu
sur la tero, tamen ĝi ankaŭ finiĝas en morto, ĉar ankaŭ ili estas viktimoj de la leĝo de efemereco.
Tiuj, kiuj suferas en la inferaj statoj ankaŭ povos daŭri en la vivcirklo de renaskiĝoj. Do ĉiuj vivestaĵoj escepte de budhoj kaj aliaj sanktuloj estas katenitaj en la sama vivcirklo pro la
senscieco.
Kiam lia vidpovo fariĝis pli klara, li vidis, ke la tiel nomata homa animo, kiun oni asertas kiel sin mem, disrompiĝis en erojn kaj kuŝiĝis antaŭ li kiel disigita fadeno de vestaĵo. Li vidis la
kaŭzon de la vivĉeno, kiu estas senscieco. La senscia homo, kiu alkroĉiĝas al senvaloraj kaj
efemeraj aferoj, kreas en si mem pli kaj pli da danĝeraj iluzioj. Sed kiam oni rezignas la deziron, iliaj iluzioj finiĝas kaj senscieco malaperas kiel la nokto. Tiam ekbrilas la suno de iluminiĝo.
Kompreninte la realecon de la mondo, la Budho perfektiĝis en la saĝo kaj ne plu renaskiĝos
denove. Liaj avido kaj pereiga deziro tute elradikiĝis kiel fajro estingita pro manko de brulligno.
La Budho, la perfektulo, sidis baniĝante en la brila lumo de la Saĝo kaj Vero. La mondo
ĉirkaŭ li restis trankvila kaj brila, kaj milda brizo blove levetis la foliojn de la bodiarbo.
Plene de kompatemo, la Sinjoro sidis sub la arbo en profunda komtemplado de la Darmo,
restante en la perfekta paco de nirvano.
Je la tagiĝo post sia iluminiĝo, la Budho eldiris versaĵon:
"Vi vagis tra multaj naskiĝoj en metamorfozo,
Serĉante, sed ne trovante, la konstruinto de tiu ĉi domo.
Malfeliĉa estas la ripeta naskiĝo.
Domkonstruinto, Vi jam vidis.
Vi ne plu konstruos domon.
Ĉiuj viaj ĉevronoj disrompiĝis;
Viaj traboj frakasiĝis.
La menso atingis absolutecon.
Senavido jam realiĝis."
18. Sep semajnoj post la iluminiĝo
Sub la bodiarbo
En la unua semajno post sia ilumiĝo, la Budho sidis sub la bodiarbo spertante la feliĉon de
libereco kaj trankvileco. Li estis trankvila kaj feliĉa, sin liberiginte de ĝenaj pensoj.
Fiksrigardi al la Arbo
En la dua semajno, la Budho staris pro dankemo fiksrigardante la arbon, kiu ŝirmis lin dum
lia klopodo por budhiĝo, kiel li meditis pri la bodiarbo.
Pro la ekzemplo, ĝis nun ankoraŭ furoras la kutimo, ke oni respektas ne nur al la originala
bodiarbo, sed ankaŭ al ĉiuj postaj bodiarboj.
La ora ponto
En la tria semajno, la Budho vidis per sia mensa rigardo, ke la ĉielanoj en la ĉieloj dubas, ĉu
li jam atingis iluminiĝon. Por pruvi sian iluminiĝon, la Budho kreis oran ponton en la aero kaj iris supren kaj malsupren dum la tuta semajno.
La juvela ĉambro
En la kvara semajno, li kreis belan juvelan ĉambron kaj sidis en ĝi meditante pri Abidarmo,
kiu estas la detala instruado. Liaj menso kaj korpo estis tiel purigitaj, ke el lia korpo radiis ses-koloraj lumoj blua, flava, ruĝa, blanka, oranĝa kaj miksa el la kvin. Hodiaŭ la ses koloroj faras budhisman standardon. Ĉiu koloro prezentas apartan noblan kvaliton de la Budho: la flava por
sankteco, blank por pureco, blua por konfido, ruĝa por saĝo kaj oranĝa por senavido. La miksa
koloro prezentas ĉiujn tiujn noblajn kvalitojn.
Tri knabinoj
En la kvina semajno, kiam la Budho meditis sub la banjanarbo, tri plej ĉarmaj knabinoj
nomataj Tanha, Rati kaj Raga venis ĝeni lian meditadon. Ili dancis sorĉe kaj tente, kaj faris ĉion eblan por logi la Budhon rigardi iliajn dancojn. Sed li persistis en la meditado senĝenite, kaj ili finfine enuiĝis kaj forlasis lin sola.
La Muĉalinda arbo
La Budho iris al Muĉalinda arbo kaj meditis sub ĝi. Ekpluvegis, kaj la giganta kopra reĝo
eliris, volvis sian korpon en sep rondoj ĉirkaŭ la Budho por varmigi lin, kaj tenis sian bufon super lia kapo por protekti lin de la pluvo. Post sep tagoj la pluvo ĉesis, kaj la serpento sin ŝanĝis en junulon, kiu esprimis sian respekton al la Budho. La Budho diris:
“Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas kontentaj. Feliĉo estas por tiuj, kiuj aŭdas kaj scias la Veron.
Feliĉaj estas tiuj, kiuj havas bonan volon al ĉiuj vivestaĵoj en la mondo. Feliĉaj estas tiuj, kiuj ne havas alkroĉiĝojn kaj jam rezignis sensajn dezirojn. La malapero de la vorto “Mi estas” estas
vere la plej granda feliĉo.”
La Raĝajatana arbo
En la sepa semajno, la Budho meditis sub Raĝajatana arbo. En la kvindeka mateno, post liaj
sep semajnoj de fastado, du komercistoj Tapusa kaj Balika iris al li. Ili oferis al la Budho rizajn kukojn kaj mielon, kaj rompis lian fastadon. La Budho diris al ili pri iom da scio, kion li trovis en sia iluminiĝo.
Ambaŭ komercistoj fariĝis la unuaj laikaj sekvantoj post la rifuĝo en la Budho kaj Darmo,
kiu estas la budha instruo. Ili petis ion sanktan de la Budho por konservi kiel memoraĵon. La
Budho palpis sian kapon per la dekstra mano, eltiris iom da haroj kaj donis al ili. Sur la vojo al sia hejmo, la komercistoj oferis tiujn harajn relikvojn nomatajn Kesa Datu en la Pagodo Ŝuedagon de
la nuna birma urbo Rangoon.
19. La unuaj kvin monaĥoj
Nun la Budho volis sciigi al aliuloj, kiel fariĝi saĝa, bone konduti kaj servi al aliaj. Li pensis:
“Nun jam mortis Asita, Aklara kaj Udaka, sed miaj amikoj Kondana, Badija, Vapa, Mahanama
kaj Asaĝi ankoraŭ estas en Benareso. Mi devas iri tien por diri al ili.”
Do li foriris al Benareso ĝis fine li atingis la arbaron, kie liaj kvin amikoj praktikis
asketismon. La arbaro ĉe Sarnato estis nomata Cerva Parko. Ili vidis lin aliranta kaj unu diris al alia: “Rigardu tien! Jen estas la luksama Gotamo, kiu rezignis fastadon kaj dronas en vivo facila kaj komforta. Ni nek parolu nek montru respekton al li. Neniu iru transpreni lian bovlon aŭ robon.