Ni nur lasu maton tie por li sidi se li volas, kaj se li ne volas, li do staru. Kiu prizorgos sentaŭgan asketon kiel lin!”
Sed kiam la Budho iris pli kaj pli proksimen, ili ekrimarkis, ke li ŝanĝiĝis. Ĉirkaŭ li estis io nobla kaj majesta, kian ili neniam vidis antaŭe. Antaŭ ol ekscii kion fari, ili pretervole forgesis sian decidon. Iu hastis antaŭen por bonvenigi lin kaj respekteme transpreni liajn bovlon kaj robon, alia pretigis sidejon por li, kaj la tria eliris preni akvon por li lavi siajn piedojn.
Sidiĝinte, la Budho ekparolis: “Aŭskultu, asketoj. Mi havas vojon al senmortiĝo. Mi sciigos
vin. Lasu min instrui al vi. Se vi aŭskultos, lernos kaj agos laŭ mia instruo, anstataŭ en la estonta vivo, nur ĉi tie en la nuna tempo vi mem povos scii, ke mia diro estas ĝusta. Vi mem spertos la
staton tute super la vivo kaj morto.”
Kompreneble la kvin asketoj ege miris, aŭdinte sian malnovan kamaradon tiel paroli. Ili
kredis, ke li jam rezignis ĉiujn klopodojn serĉantajn la Veron, ĉar ili propraokule vidis lin
rezigninta malfacilan asketismon. En la komenco ili tute ne povis kredi lin, do ili diris tion al li.
Sed la Budho respondis: “Vi eraris, Asketoj. Mi nek rezignis ĉiujn klopodojn, nek prenis
vivon senbridan, komfortan kaj facilan. Aŭskultu min. Mi vere atingis la plej superajn saĝon kaj vidon, pri kio mi povas instrui al vi, tiel ke vi povas atingi per vi mem.
Fine la kvin asketoj volonte aŭskultis lin, kaj li faris sian unuan instruadon. Li konsilis al siaj sekvantoj, ke ili sekvu la mezan vojon, evitu du ekstremojn de senbrideco kaj asketismo. Unuafoje li instruis pri la Kvar Noblaj Veroj kaj la metodo kiel praktiki la Noblan Okoblan Vojon, kiu estas la vojo al iluminiĝo, kaj kondukas al liberiĝo de sufero. La rondo de monaĥoj establiĝis per la
konversacio de la kvin asketoj en Cerva Parko ĉe Sarnato.
20. La unua instruado de la Budho
La unua instruado de la Budho estas nomata Dhammacakkappavattana Sutta, kiu signifas
turnadon de Darma rado. Ĝi okazis en la plenluna tago de julio, nomata Asalha.
La Budho donis la instruadon al la kvin asketoj, kiuj estis liaj antaŭaj kamaradoj ĉe Cerva
Parko en Sarnato proksima al Benareso de Hindio. Multaj dioj kaj ĉielanoj ĉeestis por aŭskulti la predikadon.
La Budho komencis la predikadon konsilante al la kvin asketoj rezigni du ekstremojn, kiuj
estas senbrideco kaj asketismo.
Li admonis kontraŭ tro multe da voluptaj plezuroj, ĉar tiuj plezuroj estis monda fundamentaĵo
ne nobla kaj malhelpa en spirita disvolviĝo. Aliflanke, turmento al korpo estis dolora, ne nobla kaj ankaŭ malhelpa en spirita disvolviĝo. Li konsilis ilin sekvi la Mezan Vojon, kiu helpis klare vidi la realecon de aferoj, kaj atingi la scion, pli altan saĝon, trankvilecon kaj iluminiĝon aŭ nirvanon.
Poste, la Budho instruis al la kvin asketoj la Kvar Noblajn Verojn, kiuj estas la Veroj de
sufero, ĝia kaŭzo, ĝia finiĝo kaj la metodo por ĉesigi ĝin. Ĉio en la mondo estas plena de suferoj, kaj la kaŭzo de suferoj estas avideco. La finiĝo de suferoj estas nirvano. La metodo por ĉesigi
suferojn estas la Nobla Okobla Vojo.
La Budho diris, ke li iluminiĝis nur post kiam li komprenis pri la Kvar Noblaj Veroj.
La Nobla Okobla Vojo havas ok partojn aŭ faktorojn:
1. Ĝusta kompreno signifas scii kaj kompreni la Kvar Noblajn Verojn.
2. Ĝusta sinteno signifas havi tri specajn pensojn aŭ sintenojn.
(i.) Pensoj de rezigneco aŭ sinteno de “forlaso”
(ii.) Pensoj de bona deziro al aliaj, kiu estas kontraŭa al malbona deziro.
(iii.) Pensoj de senmalhelpo, kiu estas kontraŭa al krueleco.
3. Ĝusta parolo rilatas al sindeteno de malvero, kiaj mensogo aŭ diro de malvero, malpacigo
aŭ malbonaj diroj pri aliaj homoj, krudaj vortoj kaj sensencaj babiloj.
4. Ĝusta konduto rilatas al sindeteno de mortigo, ŝtelo kaj seksa miskonduto.
5. Ĝusta vivtenado rilatas al kvin specaj aferoj, kiujn oni devas eviti por havi noblan vivon.
Ili estas komercoj de armiloj, vivantaj bestoj bredataj por mortigi, malsobriiga trinkaĵo kaj veneno.
6. Ĝusta klopodo havas kvar partojn uzantajn meditadon.
Klopodi ĉesigi la malbonajn pensojn aperintajn.
Klopodi preventi la aperon de malbonaj pensoj.
Klopodi disvolvi bonajn pensojn.
Klopodi teni bonajn pensojn aperintajn.
7. Ĝusta atento konsistas el la kvaropo, kiuj estas la atentoj al korpo, sento, menso kaj
Darmo.
8. Ĝusta koncentrado estas koncentriĝo de menso disvolvita en meditado.
Tiuj ok faktoroj povas grupiĝi en jenajn tri subgrupojn:
Silao (moraleco)
ĝusta parolo, ĝusta konduto kaj ĝusta vivtenado
Samadio (koncentrita menso en meditado)
ĝusta klopodo, ĝusta atento kaj ĝusta koncentrado
Saĝo
ĝusta sinteno kaj ĝusta kompreno
Tiuj moraleco, koncentrado kaj saĝo estas la tri ŝtupoj sur vojo al mensa pureco, kies celo
estas nirvano. Tiuj ŝtupoj estas priskribitaj kiel bela versaĵo:
Ĉesigu la malbonan,
Faru la bonan
Purigu la menson
Jen la konsilo de ĉiuj Budhoj.
21. Serpenta Reĝo
Tuj kiam la Budho havis 60 disĉiplojn, li forsendis ilin por instrui homojn en diversaj lokoj.
Li mem forlasis la Cervan Parkon kaj sin turnis suden al Magada lando.
Laŭ la vojo sur la bordo de rivero vivis tri fratoj, kies nomoj estis Uruvela Kasapa, Nadi
Kasapa kaj Gaja Kasapa. Ĉiu el ili vivis respektive kun 500, 300 kaj 200 sekvantoj.
Iuvespere, la Budho vizitis kabanon de Uruvela Kasapa kaj petis: “Se ne estas maloportune
al vi, ĉu mi rajtus tranokti en via kuirejo?”
“ Mi ne rifuzas, Granda Gotamo, sed en la kuirejo vivas feroca serpento. Mi timas, ke ĝi
vundos vin,” diris Uruvela Kasapa.
“Mi ne timas,” respondis la Budho. “Se vi ne rifuzas, mi tranoktos tie.”
La Budho iris en la kuirejon, metis iom da herboj sur la plankon kiel liton, kaj sidiĝis.
Aŭdinte la bruon, la feroca serpenta reĝo alrampis el truo de la muro, kaj malfermis sian faŭkon por mordi la Budhon. “Mi ne malutilos al la serpenta reĝo. Mi konkeros ĝin per miaj amo kaj
bonkoreco,” pensis la Budho. Ju pli koleriĝis la serpenta reĝo, des pli bonkora kaj amema fariĝis la Budho. La serpenta reĝo ne povis damaĝi lin.
Frue en la mateno Uruvela Kasapa iris al la Budho kaj trovis, ke li sidas en profunda
meditado. La asketo surpriziĝis kaj demandis al li, ĉu la serpenta reĝo faris ion malbonan al li.
“ Ĉi tie, rigardu per viaj okuloj, ” diris la Budho kaj malkovris sian almozbovlon. La feroca
serpenta reĝo elrampis kaj la asketo ekkuris pro timo. Sed la Budho haltigis lin, dirante, ke li havas metodon por dresi ĉiujn ferocajn serpentojn.
“Ĉu mi povas lerni?”demandis la asketo. La Budho do donis sian instruon. Uruvela Kasapa,
liaj fratoj kaj ĉiuj iliaj sekvantoj konvertiĝis al la Budha Darmo.
22. Hejmenreveno
Kiam Reĝo Sudodana eksciis, ke la Budho instruas en Raĝagaha, li sendis naŭ subulojn
sinsekve por inviti lin al Kapilavatu. Tamen ĉiuj senditoj fariĝis monaĥoj. Ili aŭskultis la instruon de la Budho kaj estis tiel allogitaj, ke ili forgesis la ordonon de la reĝo.
La reĝo volis, ke la Budho restu en parko nomata Nigroda. Sed ĉar la Budho ankoraŭ ne
venis, la reĝo sendis Kaludaji, deinfaneca amiko de la Budho, por inviti lin reveni al Kapilavatu.
Kiam homoj de Kapilavatu trovis, ke la Budho jam venis al ilia urbo, ili svarmis por vidi lin.
Ankaŭ la parencoj de Reĝido Sidarto venis kaj diris: “ Li estas nia plijuna frato, nia nevo, nia nepo.”
Tiam la Budho konsciis, ke eĉ en tiu tempo iuj homoj ankoraŭ ne komprenas, ke li jam
iluminiĝis, sed opinias, ke ili estas liaj pliaĝuloj. Li montris al ili miraklon nomatan “Ĝemelan miraklon”. Vidinte tion, eĉ la reĝo adoris lin.