En la sekva tago la Budho portis sian almozbovlon kaj petis manĝaĵon de domo al domo.
Vidinte tion, la reĝo ege ĉagreniĝis. “Kial vi malhonorigas min, mia filo? Kial vi tiel ruinigas min?
Kial vi ne prenas manĝon en la palaco? Ĉu estas dece por vi peti manĝaĵon en tiu ĉi urbo, kie vi kutime veturis en orita portseĝo? Kial vi humiligas min, mia kara filo?”
“Mi ne humiligas vin, Granda Reĝo. Tio estas nia kutimo,” respondis la Budho trankvile.
“Kiel vi povas tiel agi? Neniu en nia familio tiel almozpetis. Kiel vi povas diri, ke tio estas
via kutimo?” demandis la konfuzita reĝo.
“Granda Reĝo, tio ne estas la kutimo de la reĝa familio, sed de la budhoj. Ĉiuj antaŭaj budhoj
sin vivitenis per akceptado de manĝaĵoj en tiu ĉi maniero.”
Sed kiam la reĝo petis la Budhon manĝi en la palaco, la Budho akceptis la peton bonkore.
23. La rakonto de Reĝidino Jasodara
Kiam la Budho prenis vespermanĝon tiutage, ĉiuj, kiuj rekonis lin kiel Reĝidon Sidarto, venis
vidi lin, krom Jasodara. Ĉiuj el ili surpriziĝis sed sentis ĝojon revidi sian reĝidon sinvestantan kiel monaĥon.
Jasodara restis en sia ĉambro, pensante: “Reĝido Sidarto jam iluminiĝis kaj fariĝis la Budho
nun. Li apartenas al la linio de Budhoj. Ĉu estas prave por mi iri al li? Li ne bezonas min, kaj ankaŭ ne povas bezoni min. Mi opinias, ke estas pli bone resti kaj vidi.”
Post momento, la Budho demandis: “Kie estas Jasodara?”
“Ŝi estas en sia ĉambro,” diris lia patro. “Mi iros tien,” diris la Budho, kaj doninte sian
bovlon al la reĝo, li iris al ŝia ĉambro. Kiam li eniris, li diris al la reĝo: “Lasu ŝin esprimi sian respekton al mi laŭ sia plaĉo. Nenion diru.”
Apenaŭ la Budho iris en la ĉambron, Jasodara hastis al li eĉ antaŭ ol li sidiĝis. Ŝi falis sur la plankon, prenis liajn piedojn, metis sian kapon ĉe liajn maleolojn kaj ploradis ĝis liaj piedfingroj malsekiĝis. La Budho restis kviete kaj neniu haltigis ŝin ĝis ŝi laciĝis de plorado. Tiam Reĝo
Sudodana diris: “Sinjoro, kiam mia bofilino aŭdis, ke vi portas flavan robon, ŝi ankaŭ ekvestis sin per la flava. Kiam ŝi aŭdis, ke vi manĝas nur unu fojon ĉiutage, ŝi ankaŭ tiel ekfaris. Kiam ŝi aŭdis, ke vi jam rezignis altegan liton, ŝi ekdormis sur malalta lito, kaj kiam ŝi aŭdis, ke vi rezignis florkronojn kaj parfumojn, ŝi ankaŭ rezignis ilin. Kiel virta estas mia bofilino!”
La Budho kapjesis kaj diris: “Ne nur en tiu ĉi lasta naskiĝo, Reĝo, sed en antaŭa naskiĝo,
Jasodara ankaŭ estis pia kaj fidela al mi.”
24. La rakonto de Reĝido Nanda
En la tria tago post kiam la Budho hejmenrevenis al Kapilavatu, oni invitis lin al la geedziĝa
festo de lia pli juna duonfrato Reĝido Nanda kaj ties nova edzino Reĝidino Ĝanapada Kaljani. La
Budho ĉeestis la geedziĝajn ceremonion kaj celebradon, benis ilin, kaj foriris lasinte sian
almozbovlon ĉe Nanda.
Nanda pensis: “ Mi iros al la monaĥejo kaj redonos la bovlon.” Kiam Nanda iris en la
monaĥejon, post iom da babilado kun li, la Budho demandis lin subite: “Nanda, ĉu vi volas fariĝi monaĥo?”
“Jes, Sinjoro,” respondis Nanda, kaj la Budho ordinis lin kiel monaĥon.
Poste, Nanda fariĝis tre malĝoja kaj malfeliĉa, sopirante al sia bela edzino. “Kial vi estas tiel malĝoja, Nanda?” demandis monaĥoj.
“Fratoj, mi malkontentiĝis. Mi ne volas la nunan vivon. Mi volas forlasi por reiri hejmen.”
La Budho iris al Nanda por babili kun li. Unue la Budho montris al li simiinon, kies nazo kaj
vosto forbruliĝis, kaj kies felo vundiĝis de brulo kaj sangis. “Ĉu vi vidis tiun ĉi simiinon, Nanda?
Memoru ŝin,” diris la Budho.
Poste la Budho montris al Nanda 500 ĉielajn feinojn. “Nanda, ĉu vi vidis tiujn feinojn?”
“Jes,” respondis Nanda.
“Kiu estas pli bela, la feino aŭ Ĝanapada Kaljani?”
“ Sinjoro, kiel mia edzino estas multe pli bela ol la bruligita simiino, tiel la feinoj estas
kompareblaj al Ĝanapada Kaljani.”
“Bone, Nanda, kion vi faros poste?”
“Honora Sinjoro, kiel oni akiros ĉielaĵon?”
“Per plenumo de monaĥa devo.”
“Tiel, estas granda plezuro por mi havi monaĥan vivon,” diris Nanda, kaj li eksekvis la
instruon de la Budho tre atente.
25. La rakonto de Reĝido Rahula
En la sepa tago post la hejmenreveno de la Budho, Reĝidino Jasodara vestis la junan Rahulan.
La filo de la Budho vartiĝis de siaj patrino kaj avo, kaj jam aĝis sep jarojn. Ŝi montris al la Budho kaj diris: “Jen estas via patro, Rahula. Iru kaj petu de li vian heredaĵon.”
Naiva Rahula iris al la Budho, kaj rigardante lian vizaĝon, diris al li la vortojn de sia patrino, kaj aldonis: “Patro, eĉ ankaŭ via ombro plaĉas al mi.”
Kiam la Budho forlasis la palacon, Rahula sekvis lin dirante, “Donu al mi mian heredaĵon.”
Irante al la parko, la Budho pensis: “Li deziras la valoraĵon de la patro, sed tio nur akompanas la homan vivon, kaj estas plena de malfacilo kaj suferado. Anstataŭe mi heredigos al li tion, kion mi scias, kaj tiel mi donos al li bonegan heredaĵon.” La Budho petis sian disĉiplon Ŝariputa, ke li ordinu Rahulan.
Reĝo Sudodana ege ĉagreniĝis informiĝinte, ke lia aminda nepo fariĝis monaĥo. Li diris al la
Budho: “Kiam vi forlasis hejmon, mi tristiĝis. Kiam Nanda forlasis hejmon, mia koro doloris. Mi
koncentris mian amon al mia nepo, kaj ankaŭ mia nura trezoro forlasis min. Bonvolu ne plu ordini junulojn sen konsento de iliaj gepatroj.” La Budho konsentis pri tio kaj ekde tiam ne plu ordinis junulojn sen konsento de iliaj gepatroj.
26. Du ĉefaj disĉiploj
Proksime al Raĝagaha troviĝis du vilaĝoj nomataj Upatisa kaj Kolita. La estroj de tiuj du
vilaĝoj ankaŭ konatiĝis kiel Upatisa kaj Kolita. Ili estis tre intimaj amikoj.
Iutage Sari, la edzino de Upatisa, naskis filon nomatan Ŝariputa. En la sama tago Mogali, la
edzino de Kolita, ankaŭ naskis filon nomatan Mogalana. Iliaj filoj fariĝis bonaj amikoj.
Kreskinte, ambaŭ knaboj ŝatis rigardi dramon. Iutage kiam ili spektis dramon nomatan
Giraga Samapuĝa, kiu signifas la Festan Monton, ili decidis forlasi hejmon por trovi pli grandajn feliĉon kaj komprenon pri la vivo ol tion, kion ili lernis de la teatraĵoj.
Tiam ĉe Raĝagaha vivis fama religia instruisto nomata Ŝanĝaja. Ambaŭ amikoj iris por lerni
de li, sed post nelonge ili forlasis lin, trovinte, ke lia instruado estas malkontentiga. Ili promesis reciproke, ke ili daŭrigos la serĉadon, studon kaj meditadon por klopodi al Vero de vivo, kaj se iu el ili trovis ĝin unue, tuj informu la alian.
Iumatene, Ŝariputa vidis asketon Asaĝi petantan almozon en la ĉefa strato de Raĝagaha. Li
iris de domo al domo kun modesta kaj trankvila mieno. Kiam Ŝariputa pli proksimiĝis, li elvidis
sur la vizaĝo de Asaĝi perfekte trankvilan mienon kiel glatan lagon sub kvieta klara ĉielo. Ŝariputa aliris kaj diris modeste: “Via mieno estas serena, Amiko. Viaj okuloj estas tiel klaraj kaj brilaj.
Kiu estas via instruisto kaj kion li instruas, Sinjoro?”
“Mi tuj diros al vi pri tio, frato,” respondis Asaĝi, “Estas granda asketo de Ŝakja raso, kiu
forlasis siajn hejmon kaj landon por sekvi senhejman vivon. Li estas mia instruisto kaj mi sekvas kaj praktikas lian instruon.”
“Bonvolu informi min pli.”
“Mi nur estas novulo al la vojo de la Budho,” respondis la asketo modeste, “Mi ankoraŭ ne
scias tre multe. Sed mi diros al vi koncize.”
“Tion mi volas, frato,” diris Ŝariputa rapide, “Bonvole diru al mi la signifon de la instruoj
sen superfluaj vortoj!”
“Bonege,” respondis la asketo, “Aŭskultu! La Budho instruas, ke troviĝas kaŭzo por ĉiuj
aferoj, kaj tiel ankaŭ por malestiĝo de aferoj.”
Post kiam Honora Asaĝi finis tiujn vortojn, Ŝariputa tuj komprenis la signifon pro sia saĝeco.