29. La bandito Angumala
La reĝo de Kosalo havis konsilanton nomatan Bagaŭa. Bagaŭa vivis kun la edzino Mantani
kaj filo Ahinsaka.
Kiam Ahinsaka naskiĝis, ĉiuj armiloj de la lando glimbrilis. La reĝo maltrankviliĝis pri tio,
kaj tuj venigis sian konsilanton sekvamatene por trovi la kaŭzon, kial la armiloj glimbrilis. La konsilanto respondis: “Mia edzino naskis filon, Via Reĝa Moŝto.”
“Sed kial la armiloj tiel glimis?” demandis la reĝo.
“Via Reĝa Moŝto, mia filo fariĝos bandito.”
“Ĉu li prirabos sole aŭ kun bando?” demandis la reĝo.
“Li agos sole, Via Reĝa Moŝto.”
“Ni devas mortigi lin nun,” diris la reĝo.
“Ne!” respondis Bagaŭa, “kiam li estos sola, ni povos kapti lin facile.”
Kiam Ahinsaka sufiĉe kreskis, lia patro sendis lin al lernejo en Takasila. Ahinsaka estis la
knabo plej forta, saĝa kaj obeema en la tuta lernejo. Aliaj infanoj enviis lin, kaj kaŭzis malamon de la instruisto al li. Tiel, kiam li finis sian lernadon, la insruisto diris: “Nun vi devas pagi kotizon por mia instruado.”
“Kiom mi devas pagi, sinjoro?” demandis Ahinsaka.
“Anstataŭ monon, mi volas mil homajn fingrojn de la dekstra mano. Sed memoru, ke vi ne
prenu pli ol unu fingron de la sama homo.”
Kvankam tio estas la plej malfacila afero por fari, Ahinsaka promesis tion al sia instruisto.
Portante glavon, li iris ĝis Kosalo.
Kaŝiĝinte ĉe ĝangala vojo, li atendis preterpasantajn pasaĝerojn. Li kutime elkuris je
oportuna ŝanco, mortigis ilin, tranĉis fingron de iliaj dekstraj manoj kaj pendigis la kadavrojn sur arbojn por bredi vulturojn kaj korvojn. Li faris girlandon el fingraj ostoj kaj baldaŭ famiĝis kiel
“Agulimala”, kiu signifas girlandon de fingroj.
Angulimala iris al alia regno kaj denove komencis la mortigon. La reĝo de Kosalo decidis
gvidi sian fortan armeon por kapti lin ĉar li forrabis tre multajn homvivojn. Kiam Mantani aŭdis tion, ŝi iris al sia edzo, por ke li savu la filon.
“Mia kara, li estas tre feroca nun,” diris Bagaŭa, “Eble li povus tute ŝanĝiĝi. Kaj krome, se
mi iros tien, li eĉ mortigos min.” Sed la patrino estis tre bonkora kaj amis sian filon pli ol sin mem. Ŝi pensis: “Mi devas iri al la ĝangalo por savi lin.”
Nun Angulimala jam mortigis 999 homojn. Li pasigis monaton post monato en la ĝangalo sen
konvenaj manĝaĵo, dormo kaj konsolo, do li deziregis likvidi la ŝuldon kaj ekhavi decan vivon
laŭeble plej frue. Li pensis: “Hodiaŭ mi mortigus eĉ mian patrinon kaj tranĉus ŝian fingron por
plenumi la taskon se ŝi venus al mi.”
Tiutage, kiam la Budho rigardis tra la tuta mondo por vidi, ĉu iu bezonas helpon, li vidis
Angulimalan kaj lian patrinon. “Mi devas savi ilin,” li pensis kiam li ekiris al la ĝangalo.
Ekvidinte la Budhon, la vilaĝanoj tuj kriis:“Sinjoro, ne iru laŭ tiu vojo. Danĝerege! Tuj reiru
hejmen!” Ili atentigis trifoje, sed la Budho daŭrigis la vojon pensante pri sia farinda afero.
Nun la patrino de Angulimala jam iris en la ĝangalon. Vidinte ŝian alvenon, Angulimala
pensis: “Kompatinda virino. Ŝi venas sola. Mi kompatas ŝin, tamen tio ne helpas. Mi devas teni
mian promeson kaj mortigi ŝin. ” Tiam la Budho subite aperis inter ili. Angulimala tuj pensis:
“Bonege! Tiu ĉi monaĥo venas antaŭ mia patrino. Kiel mi rajtas mortigi ŝin? Mi forlasu ŝin sola
kaj mortigu la fremdulon.” Do li ekkuris al la Budho kun sia glavo. La Budho iris malrapide
antaŭ li, pensante: “Lasu la junulon vidi min kuradi.” Do Angulimala kuregis al la Budho, sed li neniel povis atingi lin. Li kriis al la Budho: “Haltu! Staru senmove.”
“Mi staras senmove, Angulimala! Ĉu vi ankaŭ staras senmove?” diris la Budho.
Angulimala ne povis kompreni, kion aludas la Budho, li do demandis:“Kiel vi povas diri, ke
vi staras senmove, dum vi kuras pli rapide ol mi?”
“ Mi ĉiam staras senmove, Angulimala, ĉar mi estas kompatema al ĉiuj vivestaĵoj. Sed vi
estas kruela al ili. Do mi staras senmove sed vi ne.”
Angulimala ege plezuriĝis pro la diro de la Budho kaj tuj genuiĝis antaŭ li forĵetinte sian
glavon. La Budho benis lin kaj kondukis lin al la monaĥejo, kie li fariĝis monaĥo.
Samtempe, la reĝo atendis kun sia armeo en la palaco por ricevi benon de la Budho antaŭ la
ekiro al la ĝangalo. Ĉar la Budho ne venis, li iris al la monaĥejo kun kvincent soldatoj kaj ĉevaloj.
La Budho demandis lin: “Kio okazas al vi, majesta Reĝo?”
“Aperis la plej feroca hombuĉisto nomata Angulimala, kaj ni iros kapti lin.”
“Sed, majesta Reĝo, kion vi faros al Angulimala se vi vidos, ke li jam havas razitan kapon kaj
flavan robon?”
“Mi adoros al li,” respondis la reĝo.
La Budho venigis Angulimalan, kaj la soldatoj tuj diskuris pro timo. Sed la Budho haltigis
ilin, kaj instruis la Darmon al ĉiuj el ili.
30. Ŭakali kaj la Budho
En Savati vivis junulo Ŭakali, kiu ege admiris la belecon de la Budho. Iutage li pensis:
“ Vivante hejme, mi ne povas vidi la Budhon, sed se mi fariĝos monaĥo, mi povos tion fari
ĉiutage.” Do li iris al monaĥejo kaj ordiniĝis ĉe la Budho.
Ekde tiam, li havis oportunecon por ĉiam admiri la Budhon. Li faris nenion ĉiutage krom nur
sekvi la Budhon kiel ombro. La Budho atendis la maturiĝon de lia saĝo, kaj diris nenion pri tio.
Anstataŭ legi, lerni kaj mediti ĉiutage, Ŭakali nur admiris la Budhon. La Budho pensis: “ Tiu
monaĥo neniam atingos sian komprenon se li ne spertos afliktiĝon.”
Do iutage la Budho akceptis inviton kaj forlasis Ŭakali por retiriĝi en Raĝagaha dum tri
pluvaj monatoj.
Ŭakali tristiĝis kaj ekpensis: “Tri monatoj estas tempo tro longa. Kiel mizeran tempon mi
devas pasigi. Kian utilecon mi havas vivante pli longe? Mi min ĵetos de la Vultura Montpinto.”
Restante en Raĝagaha, la Budho vidis per sia mensa rigardo, ke Ŭakali decidis sin ĵeti de
Vultura montpinto. “Sen miaj helpo kaj konsolo, tiu monaĥo memmortigos,” li pensis. La Budho
tuj aperigis sian transformiĝon sur la rando de la Vultura Montpinto, kaj la malĝojo de Ŭakali tuj malaperis kiam li vidis la Budhon antaŭ si. La menso de Ŭakali pleniĝis de ĝojo kaj li pensis, “La homo, kiu havas plenan fidon en la Budho pleniĝos de ĝojo kaj kontenteco. La homo, kiu havas
plenan fidon en la Budho atingos staton de paco kaj feliĉo.”
31. La purigisto Sunita
En Savati vivis purigisto Sunita. Li laboris diligente, sed lia enspezo sufiĉis nur por plenigi
lian stomakon. Li devis dormi ĉe la vojo pro manko de loĝejo. Li ofte vidis aliajn homojn
amuziĝantaj, sed ne rajtis sin miksi en ilin, ĉar tiuj homoj nomis lin forĵetito. Kiam iuj el superaj klasoj iris sur la vojo, Sunita devis forkuri kaj sin kaŝi, por ke lia ombro ne tuŝu ilin. Se li ne forlasis sufiĉe rapide, li ricevis riproĉon kaj eĉ baton. Kompatinda Sunita havis ege mizeran vivon.
Iutage, kiam Sunita okupiĝis pri purigado de malpurega vojo, li vidis, ke la Budho alvenas
kun miloj da sekvantoj. Li tuj pleniĝis de ĝojo kaj timo, sed povis trovi neniun lokon por sin kaŝi.
Li do nur staris respektoplene kun siaj manplatoj kunmetitaj ĉe la brusto. La Budho haltis kaj diris al la kompatinda Sunita per dolĉa kaj ĝentila voĉo: “Mia kara amiko, ĉu vi volontas forlasi la
laboron kaj sekvi min?”
Antaŭe, neniu parolis tiel amike al Sunita. Lia koro tuj pleniĝis de ĝojo kaj liaj okuloj
malsekiĝis de larmoj. Li diris: “ Plej honora Sinjoro! Mi ĉiam ricevis ordonojn, sed neniam
afablajn vortojn. Se vi akceptos malpuran kaj mizeran purigiston kia mi estas, mi sekvos vin.”
Do la Budho ordinis Sunitan kaj la lasta ricevis budhajn instruojn kune kun aliaj monaĥoj.