Выбрать главу

— Elly, iru reen! — kriis al ŝi Rohena. — Kiel ci aŭdacis?

Ne atentante ŝian maltrankvilon, Elly aliris al Mely Scort kaj alsidiĝis.

— Kiel vi pensas, — ĉu mi deziras kompanion aŭ ne? Permesu prezenti min: la minuso de la universo!!!

— Mely, diru al ŝi, ke kiam vi estas malsana, vi ne saltas en tiela kimono!

— Estu obeema, — diris Mely, donante al la knabino sian brakon, por ke tiu subtenu sin per ĝi, post kio Elly decideme eksidis sur la divanon, — eĉ malgranda trablovo estas danĝera por vi.

Elly, suspirinte, ekstaris kaj transsidiĝis al Davenant.

— Li defendos min kaj donos al mi bomboneton. Estu mia kavaliro!

— Bone, — diris Davenant, — sed, kiel kavaliro, mi donos al vi bomboneton nur laŭ permeso de la termometro.

— Ĝuste en tio estas la afero, ke mi ĵus frakasis ĝin. Mi volis pruvi, kiel mi estas sana. Kio estas hidrargo? Kiu scias?

— Iru ĉi tien, — Roy almetis la manon al la vango de Elly. — Ŝajne, nenio estas, sed ja Urania freneziĝos.

— Jen, ci altiris la malfeliĉon, — diris Elly, ekvidinte la enirantan guvernistinon.

— Kio estas tio! — kriis Urania, levinte la manojn. Ŝi tuj rekonis Davenant-on, sed, rekoninte, ruĝiĝis por indigno. La eduka sistemo de Futroz furiozigadis ŝin.

— Elly, ĉu vi min… murdi? Deziras min murdi, ĉu? Tuj, momente en la liton!

Elly ŝirmis la vizaĝon per la manoj kaj svingis la kapon.

— Aĥ, kiel mi maldeziras kuŝi! — simple diris ŝi. — Kion mi faru? Mi iras. Adiaŭ! Viaj stomakoj malordiĝu pro viaj bombonoj!

La kovrilo foriris, trenante la ŝuojn kaj kantetante malgajan motivon, kaj Urania deklaris al Rohena, ke ŝin atendas la instruisto de muziko, post kio ŝi eliris, levinte la kapon kaj minace spirante.

— Mi deziras al vi rapide resaniĝi, — diris Rohena, adiaŭante al Mely Scort. — La paĉjo estis en Aĥuan-Skap kaj tre laŭdas tiun lokon. Al vi tie estos bone.

— Mi antaŭ la forveturo havas diversajn malagrablajn aferojn. Mi dankas vin.

— Davenant, — diris Rohena, — dimanĉe vi estas nia gasto, ne forgesu. Ni pafos. Ĉu vi ŝatas pafi al celo?

Ŝi staris tre proksime al li, kun iomete malfermita buŝo, kaj ŝiaj brovoj ridis.

— Davenant, ĉu vi ekdormis?

— Ne, — respondis Davenant, elirante el la beata distriteco. — Mi, vidu, ŝatas pensi. Verŝajne, mi pensis.

— Ĉu tiele? Do, mi kaŭzas pensemon! Mi notu tion.

Rohena akompanis la gastojn ĝis la elirejo kaj elrigardis post ili trans la pordon, dirante:

— Kavaliro de Elly! Retrorigardu! He!

Rohena svingis la manon, poste malaperis.

Pala, blonda, kun laca feliĉa vizaĝo, Mely Scort diris al Tirrey:

— Jen kiel ili vivas! Ili havas ĉion, tute ĉion!

— Jes, certe, — konsentis Davenant, mirante, kiel povus esti alie.

Li disiris kun Mely ĉe la angulo, ne komprenante, kion ŝi parolas al li, kaj tuj forgesis pri ŝi.

Dum ioma tempo al Davenant ŝajnis, ke la rido de Rohena, la kovrilo de Elly kaj la objektoj de la salono estas disĵetitaj en la strata homamaso. Sed la impresoj kvietiĝis. Li venis en «Abomenon», kie li ekvidis Galeran-on, sidantan, kiel ĉiam, ĉe la fenestro kun ĵurnalo kaj kafo. La nova servisto, rufa, matura junulo, alvenis lin, sed, aŭdinte ekkrion de Kishlot: «Grafo Tirrey!» — divenis, ke tio estas lia antaŭulo, pri kiu la kuiristo jam elpensis luksajn fabelojn. En sia krea entuziasmo la kuiristo agnoskis Davenant-on bastardo de Futroz.

Davenant pentis, ke li venis ĉi tien. Kishlot ne povis aŭ ne deziris preni simplan tonon. Palpinte la veston de la knabo, li demetis lian ĉapelon kaj senceremonie almezuris al si, eligante rimarkojn:

— O-ho-ho! Verŝajne, ci eĉ ne sonĝis vestiĝi tiel ŝike! — Poste li ŝercis: — Nu, ek, alportu saŭcon. Ha-ha! Ne, nun ci mem mendos!

Konfuziĝinte, Davenant rapide aliris al Galeran.

— Ankoraŭ nenio estas sciata, — diris li kiel eble plej mallaŭte, por ke Kishlot ne enmiksiĝu en la konversacion. — Ankoraŭ ne venis Starker.

— Aŭskultu, Tirrey, — respondis Galeran, — iru for de ĉi tie kaj estu hejme morgaŭ matene. Ni pasigos la tutan tagon sur boato. Mi ne ludis hieraŭ, ne ricevis monon. Ĉu ci deziras preni cian oran moneron?

— Ho ne, mi ja diris.

— Bone.

Davenant volis eliri, sed la rufa servisto facile puŝis lian flankon, demandante:

— Kiom ci pagis? La ŝtofo estas luksa.

— Tion ne mi aĉetis.

— Kiel ne ci?

— Vere, ne mi.

— Eble, cia ĉambristo?

— Ne babilu stultaĵojn, Dick, — enmiksiĝis Galeran, — prefere alportu al mi tabakon.

Li donis al la rufa junulo kelkajn kuprajn monerojn, kaj Davenant, kriinte al Kishlot: «Ĝis revido!» — eliris. Jam li turnis sin post la angulon, kiam Dick vokis lin kaj baris la vojon.

— Jen mi cin instruos, — diris Dick, demetante sian jakon kaj ĵetante ĝin sur soklon. — Ekstaru do kiel decas.

— Kio? Ĉu interbatiĝi? — miris Davenant, ne tute komprenante la koleron de Dick. Sed baldaŭ li komprenis la kaŭzon de la histerio.

— Ci eĉ ne konas min, — diris li paceme.

— Ne parolu! Tro arogantiĝis ci, fiulo.

Dick levis la manikojn, sed Davenant elprenis el la veŝta poŝo arĝentan moneron kaj, ridetante, etendis ĝin al la furioziĝinta malamiko.

— Prenu al ci, — diris li, — ci bezonas monon.

— Kio-o-o! — muĝis la junulo. Kun malestimo kaptis li la moneron kaj skuis ĝin antaŭ la vizaĝo de Davenant. — Ĉu per tio ci pensas saviĝi?

— Jen ankoraŭ, — diris Davenant, etendante duan moneron.

— Do, kio? Ĉu ci malkuraĝas?

— Pensu, kiel ci deziras. Ĉu ci prenas?

— Donu ĉi tien! — Dick elŝiris la monon el liaj fingroj kaj ŝovis en la poŝon. — Hu, kanajlo!

Li kaptis la jakon kaj ekkuris por aĉeti tabakon, kaj Davenant, enpensiĝinte, direktis sin hejmen, kie lin atendis tagmanĝo. En tiu tago nenio speciala okazis poste. Davenant legis, vizitis kinematografejon kaj dormis bone.

Dimanĉe, frue matene, venis Galeran. Ili veturadis sur boato sub velo ĝis la kabo Baj, preninte kun si vinon kaj provianton; ili aranĝis lignofajron, kuiris kafon kaj kelkfoje banis sin.

Malgraŭ la tuta beleco de tiu promeno, la impresoj de ondoj, vento kaj la malproksima bordo rompis, kiel ŝajnis al Davenant, lian internan ligon kun la domo de Futroz, malgrandigis kaj stompis ĝin. Tuj post la disiĝo de Galeran, post la reveno, li ĝojis denove trafi en la urbon. Jam estis la kvara horo, kiam, ankoraŭ ne estinte hejme, paŝante de strato al strato, Davenant, kaŝe atendante tion, renkontiĝis kun Rohena kaj Elly, kiam ili estis elirantaj el vendejo. Li konfuziĝis tiel pri sia malnova vesto, en kiu li veturis al la kabo Baj, kiel pri la arde atendata neatenditeco. La junulinojn estis akompananta Urania. Davenant volis nerimarkite trairi en homamaso, post la dorso de la guvernistino, sed Roy ekvidis lin kaj faris al li mansignon. Forte emociiĝinte, Davenant aliris, farinte al la guvernistino tian respektan riverencon, ke ŝi, mildiĝinte, ĉesis okulumi lin rekte, kiel afiŝon. La brilantaj bele vestitaj junulinoj tuj atakis Davenant-on. Kuraĝiĝinte, li sciigis al ili, ke li nur antaŭ duonhoro revenis el la mara promeno.

— Kun mi estis Galeran, — aldonis li. — Ni saltadis en la akvon de sur kruta roko, ne tre alta… Tie estas belegaj gigantaj algoj.

— Ĉu vi bone naĝas? — demandis Elly. — Mi ankoraŭ ne scipovas.

— Mi havas bonajn spiradon kaj koron, mi povas longe naĝi, — diris Davenant.

— Eksidu, ni vin alveturigos, — proponis Roy. — Kien vi deziras?