Выбрать главу

Davenant tre deziris eksidi kun ili en la veturilon kaj tial rifuzis.

Eksidinte kaj kliniĝante el la veturilo, Roy diris:

— Davenant, ni vin atendas!

— Mi prefere piediros, — respondis li kaj korektis sin, — mi veturos en tramo.

— Kie vi nun troviĝas? — kriis, ridante, Elly.

Ne kompreninte la ŝercon, li diris:

— Samtie, plu en la sama ĉambro.

— Mi dubas! — deklaris Roy.

— Mi dubas! — ekkriis Elly.

Eĉ sur la vizaĝo de Urania ekserpentis io simila al rideto. Davenant konfuziĝis kaj komencis svingi la ĉapelon, ĝis la veturilo kaŝiĝis, forportante tiujn similaĵojn de ciklamenoj, ŝtelitajn for de la brua homamaso. Tio estis ne tute tiuj Elly kaj Roy, kiaj li ekkonis ilin en la mirakla flav-ruĝa salono. Ili estis tiuj, sed ne tiaj. Tie ili estis el tiu mondo, kie ĉio estas malklara kaj grava.

Plenaĝa homo ĉiam trovos, kiel mallongigi tempon kaj reteni malpaciencon, sed, eĉ se li malbone regas sin, lia imago pri la tempo estas reala. Alie estis kun Tirrey. Atendante la sepan kaj duonon de vespero, Davenant travivis lacigan korpan streĉon. Longe antaŭ la eliro el la hejmo, surmetinte la grizan kostumon, li eksidis ĉe la fenestro, pririgardante preterpasantojn. Trasidinte tri minutojn, li kaptis libron, sed legi li ne kapablis. Ne elteninte la potencon de la horloĝaj montriloj, malvarmsange rezistantaj al liaj suspiroj, rigardoj, mordado de la lipoj, ĵetiĝado el angulo en angulon, Davenant surmetis la ĉapelon kaj eliris sur la straton je la sesa kaj tri kvaronoj. Subite batado de la urba horloĝo montris, ke la horloĝo de Huberman postrestis je dek kvin minutoj. «Jen bone», — diris Davenant laŭte, altirinte al si atenton de preterpasantoj. En neniu direkto, krom nur al la Ankra strato, li povis iri, sed li decidis iri tre malrapide, por veni je la oka kaj dek minutoj. Tamen la distanco estis ne tiom granda, kaj lia malpacienco — grandega, kaj, kiel oni devus atendi, Davenant trafis apud la domon de Futroz je duonhoro antaŭ la oka. Timante veni la unua, li kontentiĝis per tio, ke komencis rigardi al la domo el malproksime kaj trastaris, ne deirante de la loko, tridek minutojn, demandante ĉiun preterpasanton:

— Kioma estas horo?

— La oka kaj kvar minutoj, — diris al li finfinte parolema viro kun rozkoloraj, faltoplenaj vangoj. — Ĝustigu vian horloĝon laŭ la mia — tio estas horloĝo de la fabriko…

Sed Davenant estis jam sufiĉe malproksime. Li kuris laŭ la rekta linio al la perono kaj trafis en la kabineton de Futroz, kien lin kondukis la ĉambristino, preter la duonmalfermita salono, kie aŭdiĝis gajaj voĉoj.

— Mi ordonis inviti vin al mi, antaŭ ol vin ankoraŭ ne implikis miaj mastrinoj, — diris Futroz, pretere pririgardinte Davenant-on. — Mi povas ĝojigi vin: alveturis profesoro Starker. Mi baldaŭ intervidiĝos kun li kaj petos lin registri vin kiel anon de la plej baldaŭa ekspedicio. Siatempe mi vin sciigos.

Poste li pridemandis Davenant-on pri la ĉambro, pri Galeran, amike konsilis butonumi la jakon per ĉiuj butonoj kaj sidigis lin en grandegan fotelon-niĉon, el kie, kiel el kavo, videblis libroŝrankoj, marmora figuro de Nokto kaj kore ridetanta Futroz.

— Mi ankoraŭ ne dankis vin, — diris Davenant. — Fojfoje al mi ŝajnas: mi vekiĝos — kaj ĉio ĉi malaperos.

— Nu-nu, — bonanime respondis Futroz, — estu pli trankvila. Nenio terura okazis.

Davenant volis rekte diri: «Mi neniam estis tiel feliĉa, kiel dum ĉiuj ĉi tagoj», — sed aŭdis alflugantajn paŝojn kaj, ne kuraĝante turniĝi al la pordo, forgesis, kion li deziris esprimi.

— Ĉu Davenant estas ĉi tie? — ekkriis, enkurante, bele vestita kaj kombita Rohena. — Jen li. Kaŝita en la fotelon.

Davenant salte ekstaris.

— Bonan tagon, — diris Elly, simila al malpligrandigita Rohena, — en mallonga robo. — Permesu al ni foririgi lin, Tampiko. Ni lin bezonas.

— Kiuj estas ĉe vi?

— Ĉiuj: Gonzac, Torton kaj Tita Alservey.

— Sole mankas vi, — diris Rohena al Davenant. — Tampiko, li estas komprenema homo. Li ne havas kion fari ĉe vi. Ĉe ni estas pli gaje, ĉu vere? Ankaŭ ci venos, ni tre petas cin.

— Ĉu vi esperas, ke mi venos al vi por rikani?

— Jes, ni esperas, — diris Elly. — La patro kaj liaj du filinoj rikanas… Tion ni inkludos en la programon.

— Mi venos poste. Davenant, obeu!

— Vi estas a-res-ti-ta! — kriis Elly, prenante Davenant-on sub la kubuto ĉe unu flanko, la alian kubuton kaptis Roy, kaj ili tiris lin en la salonon.

Pli malvasta kaj hela, ol tage, ŝajnis nun al Davenant tiu ĉi ĉambro, forte prilumita de fajroj de la lustro kaj odoranta je parfumo. Vesperaj koloroj iomete ŝanĝis ĝian aspekton; la ĉeesto en ĝi de nekonataj al Davenant — Gonzac, Torton kaj Titania Alservey — vokis en li ĵaluzan senton, farante la salonon de Futroz simila al aliaj salonoj, kiujn li fojfoje vidis el strato tra fenestro. Davenant ŝatis hele prilumitajn ejojn: apotekojn, frizejojn, vendejojn de manĝilaro, kie brilo de lumoj en multaj vitraj kaj fajencaj objektoj kreadis festajn viziojn, kompreneblajn nur por li sola.

Rohena konatigis Davenant-on kun la ceteraj gastoj. Gonzac — rufeta junulo kun akra vizaĝo, grizokula, orgojla, ne plaĉis al Davenant. Torton vokis en li etan inklinon, malgraŭ tio, ke li senceremonie pririgardis la novulon kaj demandis, kvazaŭ ne distinginte:

— Da… ve…?

— …nant, — finis Tirrey.

Torton estis malhelhaŭta, nigrahara, aĝis dek naŭ jarojn kaj havis ekaperantajn lipharojn kaj eternan rideton.

Li sen ceremonioj interrompadis ĉiun, se li deziris paroli, kaj ridis ne per la brusto, sed per la gorĝo, parolante simile al rido: «Ha-ha… Ha-ha!»

Titania Alservey, samaĝa kiel Rohena, maldika, miranta, kun longa kolo kaj orkoloraj okuloj ĉe malhelaj brovoj, movadis sin kun aspekto de tia malforteco, ke ĉiu ŝia moviĝo kriis pri helpo.

Davenant sentis sin ne libere, penante kaŝi la konfuziĝon. Li ne havis nature senĝenan sintenon, lakitajn ŝuojn, kiel ĉe Gonzac kaj Torton; lia kostumo, ŝajnis al li, havis surskribon: «Donaco de Futroz». Verŝajne, lia vizaĝo diris ion pri tiuj ridindaj kaj tragikaj sentoj de la prikaresita homo «de la strato», ĉar Elly, ĵetinte rigardon al Davenant, enpensiĝis kaj eksidis apud li. Tio estis signo, ke li estas egala. Rohena disverŝis teon. Davenant ricevis la tason dua, post Titania Alservey, kaj komencis iom post iom malstreĉiĝi.

Pene aŭskultante, pri kio ili parolas, li pririgardadis la gastojn. La konversacio temis pri homoj, nekonataj al li, en la tono de gajaj rememoroj. Finfine oni ekparolis pri Eŭropo, el kie antaŭnelonge revenis Torton kun sia patro.

Ĉe la unua paŭzo Roy diris:

— Davenant, kial vi estas tiel silentema?

— Mi pensis pri la salono, — malkonvene respondis Davenant, intence parolante pli laŭte ol kutime, por vigligi sin, kaj rimarkante, ke ĉiuj atente lin aŭskultas. — Vespere ĝi estas alia, ol tage.

— Ĉu al vi plaĉas tiu forno, en kiu ni sidas? — degne prononcis Titania.

— Jes, kiel fajro!

— Ni same ĝin ŝatas, — diris Rohena, — ni inklinas al varmegaj kaj malhelaj koloroj.

— Sendube, — konfirmis Gonzac.

— Mi indiferentas al la medio, sed mi ŝatas, kiam estas balancseĝo, — sciigis Torton.

— Estas nenio pli malbona ol rektaj seĝoj kun malmolaj dorsoj, kiel, ekzemple, ĉe Jeanne d'Archac, — rimarkis Titania.

— Kian salonon vi havos? — demandis Elly Tirrey-on. — Poste? Preterante tempojn kaj datojn?

— Saman, kiel la via, — kuraĝe deklaris Davenant.

— Tamen vi estas patrioto! — rimarkis Gonzac.

— Diru al mi, kiel vi loĝas, kaj mi diros, kio vi estas, — eldiris Torton.