— Eĉ du punktoj, — diris ŝi. — Kaj ĉe mi?
Elly aliris al ŝi kaj ekzamenis la pupilojn de la fratino; tiu faris la samon kun la knabino, kaj ili trankviliĝis.
— Normale! — deklaris Elly, revenante al sia loko. — Ni reflektas fajron. Pluen!
— El la observo, farita de la mastro, — daŭrigis Futroz, — vi vidas, ke la mastro estis homo revema kaj scivolema. Li nenion diris al Gent, nur surmetis la okulvitrojn kaj kun konsterniĝo, eĉ kun timo, trovis, ke la pupiloj de Gent malhavas reflekton — en ili reflektis nek la ĉambro, nek la mastro, nek la fajro.
— Kiel tio estas bona! — diris Davenant.
— Fi! — neglekte respondis Titania. — Du nigraj butonoj!
— Sed butonoj reflektas fajron, — kontraŭdiris Rohena. — Ne malhelpu al Tampiko!
— Nun estas malfacile min konfuzi, — deklaris Futroz, — sed estos pli bone, se vi ĉiuj detenos vin de rimarkoj. Silas Gent komencis demandi pri la vojo. La mastro klarigis, ke estas du vojoj: unu rekta, mallonga, sed forlasita, la dua estas duoble pli longa, sed ŝosea kaj loĝata. «Mi ne havas kaleŝon, diris Gent, kaj mi iros laŭ la mallonga vojo». Al la mastro estis tutegale; li, dezirinte al la gasto bonan nokton, kondukis lin en la ĉambron por tranokto, kaj mem iris al la edzino, por rakonti, kiajn strangajn okulojn povas havi simpla ŝtonhakisto.
Tuj kiam mateniĝis, Silas Gent malleviĝis en la bufedon, drinkis glason da brando kaj, direktinte siajn rarajn pupilojn al la mastro, deklaris, ke li foriras. Tiutempe la uragano kvietiĝis, la ĉielo brilis, kantis birdoj, kaj ĉia vojo en tia mateno estis bela.
Silas Gent pendigis sian sakon post la dorson, aliris la pordon, sed haltis, ree aliris la mastron kaj diris: «Aŭskultu, Piggins, mi havas antaŭsenton, pri kiu mi ne deziras multe babili. Do, se vi ne ricevos de mi en la kvina tago leteron, mi petas vin pririgardi la vojon. Eble, sur ĝi mi atendos vin».
La mastro tiel konsterniĝis, ke povis nek kompreni, nek moki Gent-on, kaj tiam tiu eliris kaj malaperis. Dum la tuta tago la vortoj de la stranga ŝtonhakisto ne eliradis el la kapo de la tavernisto. Li pensis pri ili, kiam kuŝiĝis por dormi, kaj ankaŭ en la sekva mateno, kaj, vekiĝinte, konfesis al la edzino, ke Silas Gent faris al li enigmon, kiu staras en lia cerbo, kiel kombilo en haroj. Speciale afekciis lin lia frazo: «Eble, mi atendos vin».
Lia edzino ne havis tempon por enprofundiĝi en homajn ekstravagancojn, ŝi akre deklaris, ke, verŝajne, li drinkis kun la ŝtonhakisto, tial ili ambaŭ malbone komprenis, kion ili diras. Ekkolerinte, siavice, kaj dezirante liberiĝi de la obsedo, la tavernisto eksidis sur ĉevalon kaj ekrajdis laŭ tiu vojo, kien iris Gent, por ne plu pensi pri tiu strangulo, kaj se kun li io okazis, do, ekstremokaze, por helpi al li.
Li enveturis en la arbaron, plenan de ŝtonoj kaj kavoj, kaj post horo da rajdado ekvidis, ke Gent pendas sur arbo…
Torton nerimarkeble etendis la manon al la muro kaj estingis la elektron.
Ĉiuj salte ekstaris. La junulinoj ekkriis, kaj la malvarmsanga Titania, kriante pli laŭte ol la ceteraj, postulis ĉesigi stultajn ŝercojn.
Dirinte:
— Jene! Ha-ha! — Torton ŝaltis la lumon. Ĉiuj havis grandajn okulojn. Roy tenis la manon sur la koro.
— Tion faris Torton, — perfidis lin Gonzac.
— Ĉu oni rajtas tiel fari! — severe ekkriis Elly. — Estas same, kiel verŝi en vian kolumon malvarman akvon!
— Mi ne plu faros, — diris Torton.
— Davenant, observu vian najbaron, — petis Roy. — Tamen, transsidiĝu, Torton. Kien?! Tien, nenien, ĉi tien.
Torton obeis.
Futroz ne hastis. Li bone fartis hejme, li observadis la tumulton kun bonanimeco de birdobredanto, observanta saltojn de rubekoloj kaj kardeloj.
— Nu, — diris li, — ĉu mi povas fini? Sed al mi restis nemulte… Silas Gent pendis sur silka virina skarpo, brodita per ora arabesko. Sub li sur plata ŝtono estis diligente dismetitaj instrumentoj de lia metio, kvazaŭ antaŭ la morto li aŭ iu alia trovis forton por terura mistifiko. Inter tiuj aĵoj estis papereto, ĉirkaŭskribita de la memmortiginto. Kaj jen, atentu, kiel strange li skribis:
«Ĉiu, kiu decidos veturi aŭ iri laŭ tiu ĉi vojo, memoru pri Gent. Sur la vojo multo okazas kaj okazos. Gardu vin».
Kial pereis Gent, restis por ĉiam enigmo. Sed ekde tiam se iu ajn, malatentinte la averton, ekiradis laŭ tiu vojo, li nepre malaperadis senspure. Estis tri okazoj — kun kiu ĝuste, mi ne memoras, sed la tria okazo estas speciale menciinda: laŭ tiu vojo ekkuris ĉevalo, ŝirinte la rimenon, per kiu ĝi estis alligita, kaj, malgraŭ ĉiuj penoj, ĝin oni ne trovis.
— Tampiko, ci dense, dense alfantaziis! — diris Elly, kiam la aŭskultantoj ekmoviĝis. — Tiuj, kiuj serĉis la ĉevalon, devis mem iri sur la misteran vojon, kaj se ili revenis, do… Faru konkludon!
— Mi ne pravigas min, — respondis Futroz. — Ĉiuj implikitaj aferoj estas iom absurdaj en la fino. Ekvidinte la pentraĵon, mi rememoris Gent-on kaj aĉetis ĝin.
— Kion do ĉio ĉi signifis? — demandis Davenant. — Speciale — la okuloj, reflektantaj nenion? Sed li ne estis blinda! Unu ĉasisto havis okulojn tute malgrandajn, kiel pizoj, tamen li povis legi ĵurnalon tra granda ĉambro kaj bonege pafadis.
— Aĥ, jen kio! — diris Roy. — Ni pafu al celo. En la antaŭa fojo Gonzac malhonoriĝis. Gonzac, ni donos al vi revanĉon. Ankaŭ Elly deziras lerni. Davenant, vi devas bone trafadi, — vi havas tiajn firmajn okulojn.
Pafado delonge altiradis Davenant-on kiel ekzerco, postulanta konkuran precizon. Al tiaspecaj amuziĝoj inklinas ĉiuj ardaj naturoj. Tamen ĝis nun li sukcesis pafi nur dufoje, en pagata pafejo, konforme al siaj malabundaj monrimedoj.
— Mi aliĝas, — diris Futroz. — Ni estas sep, kvankam Elly estas nekalkulinda, ĉar ŝi ĝis nun plu fermas la okulojn…
— Kia malnoblaĵo! — ekkriis Elly.
— Certe. Ni faru liston kaj difinu premion, — ne du, ne tri premiojn, sed unu, por ke ne estu kompataj konsoloj. La premio devas esti donata de la damoj. Tiel estas skribite en ĉiuj libroj pri turniroj kaj aliaj konkuroj.
— Ĉar la premion ricevos mi, — deklaris Torton, — ĉu oni permesos al mi mem elpensi la rekompencon? Ha-ha!
— Ne, tio estas tro! — indignis Titania. — Mi pafas ne malpli bone ol vi kaj, spite al vi, prenos la premion.
Post reciprokaj riproĉoj, ili decidis jenon: se venkos damo, ŝi rajtas postuli kion ŝi deziras de la plej malbona pafisto-viro, se okazos inverse, al la venkinto oni donos premion de Titania kaj Rohena, kiun ili devas prepari kaŝe kaj teni en sekreto.
Futroz prenis paperan folion kaj skribis:
Konkuro de fanfaronuloj.
— Numero unu. Kiu do estos la unua?
— Permesu al mi esti la lasta, — turnis sin al li Davenant, emociiĝante kaj pasie deziregante ricevi la premion.
— La lasta deziras esti la unua, — divenis Titania.
— Ho Davenant, elpaŝu la unua! — proponis Roy. Sed li ne konsentis, malgraŭ tio, ke li dezirus fari ĉion, kion petos Roy, Elly aŭ Futroz. Li deziris gajni, kaj tial — firme scii, kiajn sukcesojn de aliaj partoprenantoj li devos superi.
— Iĝas interese, — rimarkis Gonzac. — Kelkaj el ni estas sufiĉe fervoraj. Kio koncernas min — mi elpaŝos sub ajna numero, kiun oni al mi difinos.
Finfine la listo kreiĝis. Titania estis la unua, Roy — la dua, Torton — la tria, Gonzac — la kvara kaj Davenant — la kvina numero. Antaŭ ĉiuj oni decidis permesi al Elly pafi trifoje, ĉar ŝi tre petis.
Rohena kun Titania foriris en alian ĉambron por pridiskuti la premion kaj revenis kun simplanimaj vizaĝoj, metinte sur la tablon ion ĉirkaŭvolvitan per ĵurnalo, malgrandan kaj pezan. Poste ili ekrigardis unu al la alia kaj gravmiene mallevis la rigardojn.