— Hu ra! — kriis Roy, la unua alkurinta la celtabulon, kaj, turninte sin al Davenant, kaptis liajn ŝultrojn, puŝante, por ke li rigardu. — Ĉu vi vidas, kion vi faris?
— Kio estas tie? — kriis interesiĝinta Futroz.
— Li trafis en la milon! — ekkriis Elly.
— Ĉiuj en la centro, — diris Titania per tono de ĝentila indigno.
Futroz ekstaris kaj ekiris por rigardi. Davenant, silente ridetante, ĉirkaŭrigardadis, finfine aliris kaj haltis kontraŭ la celtabulo. Tio estis vere heroaĵo flanke de la komencanta pafisto. Du aperturoj eĉ kuniĝis per la randoj, kreinte similaĵon de gitaro, la tria estis iomete sube kaj la kvar ceteraj estis ĉe la rando mem de la centra rondeto ĉe ties interna flanko.
Tiu plena kaj neatendita triumfo de Davenant kolektis ĉiujn apud li. Elly skuis lian manon. Roy prenis de li la fusilon kaj starigis al la muro, Gonzac, ofte palpebrumante, rigardis rekte al la venkinto, kaj Torton, subpreminte la envion, demandis:
— Kiel tio povis esti? Do, ĉu vi estas rekordulo?
— Nenio simila, — respondis Davenant, kiun konsternis ĉies emocio. — Mi rakontos al vi. Mi pafis nur kelkajn fojojn en la vivo, ne pli bone, ol Roy…
— Mi dankas vin, — diris la junulino, moke riverencante.
— Ho, mi ne deziris… — maltrankviliĝis Davenant, sed, ricevinte trankviligan signon, daŭrigis: — Mi pafadis malbone, sed hodiaŭ io venis al mi. Mi mem ne komprenas, kredu, mi miras ne malpli ol vi.
— Mi konas tiun senton, Davenant, — diris Futroz: — La kapo brulas kaj en la stomaka kavo estas histeria malvarmo, ĉu?
— Simile.
— Kaj ĉu vi tre deziris? — serioze demandis Rohena, ordonante per la rigardo respondi same serioze.
— Jes, tre, — konfesis Davenant kaj ruĝiĝis. — Tamen ĉiuj deziris tion.
— Vi pravas. Ricevu vian premion. Kiu divenos, kio estas ĉi tie?
Dirante tiel, ŝi prenis la volvaĵon kaj, vidante, ke Gonzac kliniĝis, permesis al li flari.
— Ĉu parfumo? — diris li.
— Kio-o-o?!
— Ĉu horloĝo kun surskribo? — diris Torton.
— Roy, montru al ili! — ekkriis Elly.
— Certe, ne indas turmenti Davenant-on, — rimarkis Futroz.
Tirrey ricevis la volvaĵon kaj sinĝeneme malvolvis ĝin. Tie estis malgranda arĝenta cervo sur piedestalo el fumkvarco. La cervo staris, verŝajne, en densa arbaro; levinte la kapon, etendinte la kolon, ĝi estis aŭskultanta aŭ vokanta — ne eblis kompreni, sed ĝiaj kornoj preskaŭ tuŝis la dorson. La cervon la junulinoj trovis inter bagatelaĵoj, restintaj post la patrino.
— Serioza premio, — diris Futroz, pri io meditante.
— Ho, mi ne atendis, ke ĝi estas tiel bela! — naive raviĝis Tirrey.
— Nun vi posedas la cervon, — diris Elly, vidante la plezuron, kun kiu Davenant akceptis la beletan bagatelaĵon.
Preskaŭ tuj post la enmanigo de la premio Titania forveturis hejmen, akompanata de Gonzac kaj Torton. Davenant ne deziris eliri kun ili, kaj li restis, sed, eksciinte, ke proksimiĝas jam la dekdua horo, finfine same ekstaris. Se eblus, li trasidus ĝis la mateno.
— Jen kio, — diris Roy, — ĉu vi deziras eliri mistere? Tiel bone estos post ĉio. Kaj tio konvenas al vi. Ni havas en la ĝardeno Sezamon, kaj la ŝlosilon de Sezamo la paĉjo portas kun si.
— Jes, — diris Futroz, retenante oscedon, — tiu ŝlosilo estis farita el la glavo de Rikardo la Leona Koro, hardita en sango de drako, kaj malfermas la pordon nur ĉe la vorto: «Argazantur'».
— Nu, do, donu al ni la «Argazanturon»! — Elly etendis la manon. — Tampiko, donu!
— Eble, Davenant preferas tiun pordon, per kiu li eniris?
— Ne respondu al li, — ordonis Roy, — paĉjo vin konfuzos. Ĉu ci prenis la ŝlosilon, Elly?
La ĉambristino alportis la ĉapelon de Tirrey. Li adiaŭis kun Futroz kaj eliris tra la teraso en la ĝardenon.
La junulinoj iris apud li, petolante kaj ridante. Iliajn vizaĝojn li ne povis distingi. La ĉarma malhela vojo en la malnova ĝardeno estis plena de mistera kaj pura emocio. Davenant iris tute feliĉa; al li estus eĉ pli bone, se li restus sidi ĉi tie, kiam ĉiuj ekdormos, sub arbo, ĝis la mateno.
Ili turnis sin, trairis inter arbustoj al la muro, kie estis alta niĉo, fermita per fera pordeto. El trans ĝi, el la interstrateto, aŭdiĝis veturado kaj paŝoj.
Roy komencis malŝlosi, sed ne sukcesis kaj faligis la ŝlosilon en la herbon. Laŭ la sono de la falo de la ŝlosilo Davenant tuj trovis ĝin, kovrinte la ŝlosilon per la mano.
Tuj kiam li ekkriis: «Trovis!», du malvarmiĝintaj pro roso junulinaj manoj tuŝis lian manon kaj premis ĝin.
— Mi trovis, sed vi la unua kaptis. — Roy penis deŝovi liajn fingrojn, anstataŭ ili ŝi trafis al la mano de Elly. — Ho, — diris ŝi, — kie do estas via mano?
— Ĝi estas ĉi tie.
— Jen ĝi, sub la mia! — Elly forte alpremis la manon de Tirrey. — Mi jam tuŝis la ŝlosilon, Roy, honestan vorton, kaj li ruzis!
La tri manoj kuŝis en la humida herbo, reciproke varmigante unu la alian, finfine, la ŝlosilo iamaniere trafis al Roy, kaj ŝi kun triumfo salte ekstaris.
— Permesu, mi malŝlosos! — proponis Davenant.
— Nu, malŝlosu. «Argazantur'»! — un'!
— «Argazantur'»! — du! — pepis Elly.
— Kaj «Argazantur'»! — tri! — diris Davenant, venkante la rigidan seruron.
Li detiris la feran pordon kaj eliris, sed, returninte, haltis.
— Iru, iru! — ekkriis la junulinoj kaj, ferminte la pordeton, findiris en la fendon: — Bonan nokton!
— Bonan nokton! — respondis Davenant.
La seruro klakis.
«Nun ili haste kuras reen», — pensis Tirrey kaj laŭ vojo el radioj kaj floroj ekiris hejmen.
Ĉapitro V
Kiel ĉiam, al Davenant malfermis la maljunulino Huberman, kiu ĉiam strebadis subrigardi, ĉu la loĝanto ne kisas ĉe la sojlo iun knabinon. Ĉi-foje alia afero estis en ŝia kapo, kaj Tirrey-on atendis evento tiom malbona, ke, se li scius pri ĝi, li preferus tute ne veni hejmen.
En la grizaj okuloj de Huberman kaŝiĝis neretenebla scivolemo, avido flari, ronĝi aliulan vivon. Profundpense kaj hipokrite suspiris ŝi, malferminte la pordon. Kaptinte per la malmola manego la ŝultron de Davenant, la maljunulino ekflustris:
— Kompatinda knabo! Estu firma! Dio sendis al vi ĝojon! Li venis, atendas vin jam dum du horoj en via ĉambro. Li estas tia kompatinda, malfeliĉa. Kolektu viajn fortojn.
— Kiu atendas? — maltrankvile diris Davenant, sensence pensante pri Galeran kaj forflankiĝante, ĉar la maljunulino spiris siajn strangajn vortojn rekte al lia vizaĝo. — Diru, kiu venis? Ĉu venis?
— Ho Dio, helpu al li! Via patro!
— Ne povas esti!