— Mi aŭdas, filo, — acerbe respondis Frank. — Komence mi pensis, ke ci ne estas sentimentala. Tio estas malbona. Tamen, ni ankoraŭ nur komencis nian kunproksimiĝon. Poste ni vidos.
— Mi ne estas aĵo, — diris Davenant. — Kaj kion vi deziras fari?
— Ha-ha! Nenion, Tiry, tute nenion.
— Por kio vi revenis?
— Kara, mi estas ĉi tie transite el Gel-Gju. Mi, propradire, ne plaĉis al la ŝipestro de «Delfeno», ĉar mi pruvis al li, ke, el la jura vidpunkto, manko de bileto ne estas preteksto opinii min ekskludita el la nombro de pasaĝeroj. Mi intencis doni al li skriban sindevigon pagi post unu jaro, sed tiu bruto nur muĝis. Por kio mi revenis? Mi ne revenis, Tiry. Tiu homo, kiu antaŭ dek unu jaroj foriris el la hejmo, por riĉiĝi en fremdaj landoj kaj reveni kiel riĉulo, ne plu ekzistas. Mi estas cia patro, sed mi ne estas tiu homo.
— Ĉu por riĉiĝi?
— Jes. Romantika impeto. Mi skribis al Cornelia. Ĉu ŝi ne ricevis mian leteron? Mi ne havis respondon de ŝi.
— La letero ne estis, — diris Tirrey. — Mi scias ĉion: kiel oni vin serĉis, kiel… Ne estis, ne venis la letero.
— Nu, do tiu letero malaperis. Vere, mi komisiis ĵeti ĝin en la keston al unu homo… A ha! Li povis, certe, perdi la leteron. Sed, ĉiel ajn, mi opiniis min malbenita. Kaj mi konis la forton de la karaktero de Cornelia, mi sciis, ke ŝi kuraĝe eltenos du-tri jarojn, pro kio ŝi estos rekompencita. Sed… Jes, al mi malfortunis. Kvankam… La tempo pasis. Mi renkontis alian virinon, kaj… Tiamaniere, la vivo disfalis.
Frank Davenant mensogis, sed Tirrey pli probable povus kredi al tiu versio, ol — pro nescio de animaj favoj — al la vera kaŭzo de la stranga ago de la patro. Frank foriris pro malsaneca deziro pruvi al si mem, ke li povas foriri. Tia perverso de anima energio estas karaktera por malfortaj homoj kaj malkuraĝuloj, fojfoje despere kuraĝaj pro malestimo al la propra malkuraĝo. Tiel oni ĵetiĝas en abismon, tiel oni perfidas, tiel oni faras sovaĝajn, fatalajn paŝojn. Tiu memturmentado, ne malhavanta amaran poezion de la vortoj: «malaperinta senspure», — komenciĝis ĉe Frank per nure kapa maniero. Se li havus iom pli da amo al la edzino kaj la infano, li restus vivi kun ili, sed lia alligiteco al ili pro la ebria vivo, obskura jurista praktiko kaj malriĉeco ricevis koleran guston; en tiu alligiteco jam kaŝiĝis antaŭsento de forgeso. Tamen li devis fari grandegan penon, por decidiĝi foriri kun malgranda vojaĝsako renkonten al vakuo kaj pento, kun tiu sola konsolo, ke li povas nun kontempli la tragikan koloron de tiu, esence malnobla, ago. Sed tiun veraĵon Tirrey opinius sensenca mensogo; nenion kompreninte, li restus konvinkita, ke lia patro freneziĝas. Siaflanke, Frank timis fari al la filo tiujn konfesojn. Do, li mensogis. Tirrey ne kredis al la patro, sed iele kredis pri la peno riĉiĝi. Davenant nenion diris al la patro. Decidinte konduki lin en tavernon, por manĝigi lin tie, la knabo faris respektivan malserenan proponon.
— Ci estas bonkora, tio estas same… Hm… Ne tute bona… Kvankam… Mi vere deziras manĝi. Do, ĉu ci estas riĉa, fripono? Kaj ĉu ci scias, ci ja estas bela knabo, Tiry! Montru, kiom da mono ci havas?!
— Ĉu vi bezonas monon?
— Donu, donu al mi monon! Mi deziras monon!
— Prenu, — Tirrey donis al li oran moneron.
— Ho benata rondeto! Kiel delonge mi ne vidis vin! — ekkriis la patro, kaŝante kun kontenta aspekto la monon en la brustan poŝon de la bluzo. — Kokido, do ĉu ci eligas orajn ovojn? Kaj kio estos, se ci iros al Futroz kun mi, kiam mi kortuŝos lin per mia sorto! Ho! Mi havas planojn, mi povas…
— Pri Futroz-oj forgesu! — tremante, diris Tirrey. — Ne faru min malfeliĉa! Ja ĉio finiĝos, mi jam estos alia! Komprenu, se vi estas mia patro!
— Nu, nu, bone, ni iru, tion mi diris tiel, pro ĝojo… Kvankam… Mi tranoktas ĉe unu ulo, li frekventas tavernon «Rostro», tien ci konduku min.
Surmetinte la kepon kaj ŝovinte la tabakujon en la poŝon de la pantalono, Frank Davenant, peze apoginte sin al la rando de la tablo, leviĝis kaj eliris post Tirrey, moke riverencante al la maljunulino Huberman, kiu elflugis al la sono de la paŝoj kun lastaj esperoj informiĝi. Iom orgojle ŝi diris al la trampo:
— Bonan nokton, iru, iru, mi vin komprenas, mi mem estas patrino, ĉio aranĝiĝos bone. Kaj vin, juna sinjoro, kiam vi ordonos atendi? Jam estas noktomezo.
— Mi venos matene, — neatendite respondis Tirrey.
— Kompreneble, ni parolados dum la tuta nokto! — subtenis Frank. — Pardonu, mi lacigis vin per konversacio, per longa atendo… Sed jen mia knabo, mia Tiry, mi trovis lin. Cia maljuna patro ĉiam sopiris pri ci, Tiry. Jes, estas tiel. Miraklo! Ĉio ĉi estas miraklo, mi diras.
Tirrey, ruĝiĝinte, eliris. Frank, ebriiĝinta kaj vigliĝinta, rapide atingis lin kaj komencis peti la filon, ke tiu nenion diru al Huberman pri lia vera sorto.
— Ĉar, — diris Frank, — ci mem komprenas, ŝi ne trinkigus min per kafo. Sed ŝi trinkigis min. Mi pagis al ŝi per plendoj pri malico de la homoj kaj rakontis, ke mi devis kaŝiĝi el la hejmo pro feliĉo de mia edzino, kiu, tio estas Cornelia, kvazaŭe amis aliulon, do, mi «misvojiĝis» kaj… tiel plu. Mi mensogis… Ne gravas. Mi mem aŭskultis min kun plezuro. Ŝi ankoraŭ estos utila por ni, tiu maljunulino.
Sur la vojo li haltadis ĉe prilumitaj vitrinoj de fermitaj vendejoj, pririgardante malaltprezajn kostumojn, kiel homo, havanta monon, fojfoje balbutante:
— Jes, jes, mi povus nun aĉeti ĉi tiun buntan, se la filo iomete aldonus al mi. La ĉefa estas ŝuoj. Jen bonaj ŝuoj, ĉu ci vidas, Tiry? Ili kostas malmulte. El tio, kion ci donis, mi povas aĉeti ŝuojn kaj ŝtrumpetojn. Nu, ni iru. La urbo diable riĉiĝis dum la dek unu jaroj!
Ili iris laŭ la plej mallonga vojo, tra interstratetoj, falantaj per ŝtuparoj, al la haveno, apud kiu troviĝis «Rostro». La elpendaĵo, fleksita super la enirejo en la angulo ĉe ambaŭ flankoj de la fasado, estis montranta elefantan kapon; en la levita rostro estis elstaranta la korno de abundo[4]. Post la unua, granda, ĉambro, odoranta, kiel bazaro en malseka tago, kaj hele prilumita, kie tumultis multegaj kompatindaj aŭ kruelaj personoj, unuiĝintaj en io simila al komuna kria ekscitiĝo, troviĝis ĉambro malpli granda. Tirrey ekvidis viron en malpura blanka ĉemizo, kun malgaja vizaĝo kaj dika malsupra lipo; liaj humidaj okuloj, metitaj malantaŭ la trianguloj de la subokulaj ŝvelaĵoj, lumis per ebria rido.
Frank Davenant direktis sin al tiu homo, kiu, gratinte la kolon, silente pririgardis Tirrey-on de la piedo ĝis la kapo kaj diris:
— Kio, Frank, ĉu vi trovis la fileton? Ĉu tio ĉi estas li? Tragedio de patroj kaj filoj! Juĝante laŭ lia kostumo, ci dormos hodiaŭ en lito kun baldakeno!
— Ne stultumu, Gemas, — respondis la eksa advokato, eksidante sur tabureton ĉe la tablo kaj glatigante la vizaĝon per la mano. — Eksidu, Tiry. Do, ĉu ci regalas min? Regalu ankaŭ Gemas-on. Li estas elstara homo, Tiry, iam li donadis la tonon.
— Estis tagoj! — diris Gemas. — Kristina!
Venis la servistino, kalkulante monon en la mano. Ŝi distrite ekrigardis, ekvidinte la tri fingrojn de Frank, levitajn supren, kaj, kapjesinte, alportis tri fajencajn kruĉojn da blanka vino, post kio Frank postulis du porciojn da kotletoj, kaj Tirrey rifuzis manĝi.
— Ĉu ci drinkos, Tiry? — turnis sin la patro al la filo. Nebulo de malespero tiel ĝenis la spiradon de Davenant, ke, ekdezirinte vinon, li kapjesis kaj tuj eltrinkis duonon de kruĉo.
Frank ĵetis atentan rigardon al li, sed, konvinkiĝinte, ke en la ago de la filo kaŝiĝas nek eksplodo, nek defio, ekrigardis kun subrido al Gemas. Tiu signife mallevis la palpebrojn. La kamaradoj pene rompadis la kotletojn per la kurbaj forkoj, altrinkante la manĝaĵon per piroziga malmultekosta vino.