«Jen ili revenos, — cerbumadis Davenant. — Kiam mia patro abomena venos al ili, ĉio iĝos klara. Sed estos malfrue jam. Ili komprenos, pro kio mi kaŝas min kaj foriras por ĉiam, por ke eĉ ombro de dubo ne estu en ili pri mi. Kia mi estis, tia mi foriras».
Ekde la mateno mem Davenant ne estis hejme kaj nenion manĝis; tute ne dezirante manĝi, li tamen aĉetis panon, por ne senfortiĝi, sed manĝi li ne povis; envolvinte la panon en ĵurnalon, li eliris sur la ŝoseon, laŭ kiu li devis pasi cent sepdek mejlojn. Lin mirigis nek la distanco, nek evidenta neeblo trairi ĝustatempe tian grandegan vojon. Li sciis, ke li devas esti ĉe la teatro en Liss ne pli malfrue ol je la oka horo de vespero de la 5-a de aŭgusto. Kiel oni artifikas veturi en vagono sen bileto, li pri tio ne havis eĉ etan ideon. Ĉiuokaze por li tio estis nevenkebla problemo. Li pasis unu aŭ du mejlojn, plu tenante la panon sub la akselo netuŝita. Fojfoje, ekvidinte atingantan lin aŭtomobilon, Davenant haltadis kaj levadis la manon. Pririgardinte lin, la ŝoforo kraĉadis aŭ malestime kurbigadis la vizaĝon, la preterveturantoj retrorigardadis al la pala vojaĝanto kun nekompreno, fojfoje moke svingante la manojn, pensis, ke li estas ebria, kaj vere, neniel eblis kompreni laŭ lia aspekto, kion deziras diri tiu stranga junulo kun larĝe malfermitaj okuloj. Dum horo traglitis en lia konscio ok aŭtomobiloj. Malsukcesinte kun unu, li silente levadis la manon al la alia, tria kaj tiel plu, fojfoje dirante: «Haltu. Mi petas vin, veturigu min». Ĉe la vorto «petas» la aŭto jam polvis tiel malproksime antaŭe, ke ĝi ŝajne eĉ ne estis preterinta lin.
La suno estis subiranta, kaj dum ioma tempo la vojo estis malplena. Ekaŭdinte vican bruon malantaŭ si, dirantan pri sava rapideco, malmulte konsciante, kion li faras, kaj riskante esti kripligita aŭ eĉ mortigita, Davenant ekstaris meze de la vojo, kun la vizaĝo al la aŭtomobilo, kaj levis la manon. Li ne tremeris, ne moviĝis eĉ je colo, kiam la aŭtomobilo haltis kontraŭ lia brusto. Li ne aŭdis malpuran sakradon de la perpleksiĝinta ŝoforo kaj aliris la pordeton de la veturilo, rigardante rekte al la vizaĝoj de tri ebrietaj viroj, kiuj malfermegis la buŝojn. Iliajn demandojn kaj kriojn Davenant estis aŭdanta, sed ne komprenanta.
— Mi petas nur unu aferon, — diris li al dika viro en diktola palto kaj leda kaskedo. — Pro via patrino, fianĉino, edzino aŭ viaj infanoj, prenu min kun vi en Liss-on. Se vi tion ne faros, mi mortos. Mi devas esti morgaŭ je la oka horo tie, kien vi veturas, en Liss. Sen tio mi ne povas vivi.
La parolis mallaŭte, sufokiĝante, kaj tiel klare esprimis sian staton, ke la pasaĝeroj de la aŭtomobilo en hezito interrigardis.
— Al la knabo io okazis, — diris maldika homo kun ĉifita vizaĝo. — Lin tutan skuas tiko. He, junulo, por kio ci bezonas Liss-on?
— Kial ci scias, kien ni veturas? — demandis la tria, la mastro de la aŭtomobilo kun nigraj lipharoj kaj ruĝaj vangoj.
— Ĉu vi veturas ne al Liss?
— Jes, ni veturas al Liss, — kriis la dikulo, — sed ja laŭ frapado de niaj hufoj tion ne eblas ekscii. Evans, ĉu ni veturigu lin?! Kion ci havas sub la akselo? Ĉu ne bombon?
— Tio estas pano.
— Sed kial ci ne veturis per trajno? — demandis la homo kun nigraj lipharoj.
Davenant silentis.
— Mi ne sukcesis trovi monon, — klarigis li, kompreninte finfine la sencon de la demando.
— Li eksidu kun Walter, — decidis la mastro de la veturilo, rememorinte, por feliĉo de Davenant, siajn proprajn vagadojn de la juna aĝo. — Eksidu al la ŝoforo, knabo.
Davenant tiel ekĝojis, ke kaptis la kubuton de la nigraliphara homo kaj premis ĝin, ridante pro admiro. Eksidinte apud Walter, li plu ridis. La ŝoforo per abrupta movo sendis la rigidiĝintan aŭton gliti inter vesperaj montetoj kaj diris al Davenant:
— Ĉu ci ridas?! Ĉu gajas? Hu, virkapro! Ekstaris, kiel virkapro. Mi bedaŭras, ke mi ne faligis cin pro tia impertinenteco. Jen, drinku, virkapro!
Li etendis al li botelon, kiun ŝovis de malantaŭe la mastro. Davenant, plu tremante pro laco de la despera impeto, kiun anstataŭis beata sento de rapideco de irado de la multekosta nova aŭto, trinkis kelkajn glutojn. Al li oni transdonis pecon de kokaĵo, fromaĝon kaj oranĝon. Li ĉion formanĝis, poste, ekaŭdinte, ke de malantaŭe oni ion krias, turniĝis. La maldika homo kriis: «Kial ci tiel hastas en Liss-on?» — kaj ne distinginte lian senligan respondon: «Mi ne povas, ne sukcesos al vi klarigi, kredu min…», — indulge svingis la manon, okupiĝinte pri la botelo, kiu rondiradis el unuj manoj al la aliaj.
La ŝoforo ne plu konversaciis kun Davenant, pri kio Davenant ĝojis, ĉar li deziris sen malhelpo fordoniĝi al la amara plezuro de la kurado al la lasta momento de sia nelonga bona pasinteco.
La suno subiris, sed en la krepusko ankoraŭ videblis ŝtonoj de la ŝoseo kaj deklivoj de montetoj kun herbo, balancata de vento. Laŭ tiu ŝoseo li nun estis pense paŝanta kaj beate kontemplanta etapojn de la imagataj paŝoj, striantajn malantaŭen kun rapideco de akvofalo. Sidante sur la balanciĝanta aŭtomobilo, li multfoje antaŭis sin mem, paŝantan ie tie, flanke, tiel malrapide kompare kun la rapideco de la veturo, ke li povus esti opiniata senmova. Sed baldaŭ li laciĝis pensi kaj kompari, nur rememorante, ke morgaŭ li estos en Liss, absorbite koncentriĝadis sur tiu certeco.
La homoj, prenintaj lin kun si, estis muelistoj de Poket, veturantaj al adjudiko pri liverado de faruno al armeo. Kompatinte Davenant-on, ili manĝigis lin kaj baldaŭ trankviliĝis rilate de lia ĉeesto, reveninte al aranĝo de komerca komploto kontraŭ aliaj entreprenistoj.
La bonega cementita ŝoseo inter Poket kaj Liss ebligis veturi kun rapideco de kvardek mejloj dum horo. Antaŭ la dekdua horo, trafluginte tra Vilton, Krens, Blek, Laveraz, Rulpost kaj Dakkar, la aŭtomobilo haltis en Zearn, mineja urbeto el tri stratoj kaj dek drinkejoj.
— Ĉu tio estas Liss? — diris Davenant, ekvidinte la lumojn kaj turnante sin al Walter.
— Ĉu Liss? Ci mem estas Liss, — respondis Walter, lace ruligante la aŭton al hele prilumita unuetaĝa gastejo. — De ĉi tie restas ankoraŭ kvindek mejloj.
Dum preskaŭ kvar horoj sidis Davenant kun levita kolumo de la jako, retenante la ĉapelon sur la kapo per la frostiĝinta mano. Li tremis pro malvarmo, lia korpo rigidiĝis, sed la halto ne ĝojigis, sed maltrankviligis lin. Li komencis timi, ke la aŭtomobilo restos ĉi tie por longe. La muelistoj nomiĝis: la mastro de la aŭto — Evans, la dika — Lake kaj la maldika — Berganz. Ili tiris Davenant-on kun si en la gastejon, kie estis multaj homoj kaj tiel multe da fumo en hela lumo, ke tavoloj de la fumo estis montrantaj literojn S. Parte ĝojante al la varmo, Davenant trairis en la ejon, tenante sin malantaŭ Berganz, kiun li demandis:
— Ĉu eble, vi ne veturos pluen?
— Kio? — kriis Berganz kaj, haltiginte Evans-on, almontris al tiu longan tablon apud la kuireja pordo. — Kien do alie? — diris li. — Tie ni ĉiuj eksidos.
Davenant ne kuraĝis redemandi, sed Berganz, rememorinte lian demandon, diris:
— Ja necesas ripozi, strangulo. Ni deziras vespermanĝi. Ĉu ci tre malpaciencas? Ho! — ekkriis li, fiksrigardinte al grandega viro kun punca vizaĝo, alirinta al la grupo de alvenintoj. Lia kapo estis enmetita en kolumon el graso kaj tolo. — Mi kvazaŭ sentis. Tromp mem.
La sangaj okuloj de Tromp brilis pro plezuro.
— Ja mi elveturis por vin renkonti, — diris li, premante la manojn. — Jen frapo al via nazo, Evans, kaj al Lake same: la adjudiko estas nuligita.