Iom maltrankviligita, Davenant atente observis Van-Konet-on, kiu, zorgeme forpelinte de sur la vango de Laŭra la muŝon, revenintan por tedi plu, kaj rimarkinte, kien ĝi eksidis sur la trumo, komencis celi ĝin per revolvero. Marta fermis la orelojn. Van-Konet pafis.
La spektantoj, eksilentinte, ekrigardis al la loko de la celo kaj ekvidis, ke la truo en la stuko aperis ne tre proksime al la muŝo. Tiu eĉ ne forflugis.
— Mise! — deklaris Snogden, dum la ĉasisto estis kaŝanta sian revolveron en la poŝon. — Lasu, Georgo. Tre laŭte. Ĉu vi aŭdis, — turnis sin Snogden al Weiss, — la historion de duopa memmortigo? Tio okazis hieraŭ nokte. Du homoj trafis en la fruntojn reciproke.
— Ĉu en distanco de du paŝoj?
— De kvin coloj. Al mi diris Bakle dum kartludado. En la gastejo «Ĝenovo» sin mortpafis geamantoj. La mastro estas en ĉagreno, ĉar aperis onidiro, ke pro tiuj ĉi mortoj ĉiuj geedziĝoj de la nuna jaro estos malfeliĉaj. Estas klare, ke la gastejo malpleniĝis.
— Pu! — kraĉis Van-Konet. — Ne malbonaŭguru. Antaŭdiru iu ajn kaj kiel ajn. Tamen mi edziĝos al mia simieto kaj enrampos en ŝiajn vangajn saketojn, kie estas kaŝitaj la trezoroj.
— Mi kuraĝu demandi, — respekte turnis sin Barket al la alta vizitanto. — Kiel okazis tia malfeliĉo? Filipo Barket, je via dispono, metiejo de elpendaĵoj, la Senhoma strato, 6, kaj krome reklambendoj, bengalaj fajroj, se vi permesas… Malgaja okazintaĵo!
Van-Konet volis preterlasi la demandon, sed rimarkis la rozkoloran vizaĝon de Marta kaj ne retenis sensencan impeton — tuŝi, almenaŭ per vortoj, la freŝecon de la junulino, tuŝinta lian fantazion.
— Kiel? Karulo, mi ne scias. Verŝajne, kontentiginte sian pasion, ili ambaŭ komprenis, ke la ludo ne kostas kandelojn.
Marta ruĝiĝis sub mallarĝa rigardo al ŝi de Van-Konet kaj sen neceso movis la teleron.
— Stranga klarigo! — rimarkis Davenant, mallaŭte ridante.
Ĉiuj kun miro ekrigardis al la mastro de la gastejo, kiu aŭdacis interrompi Van-Konet-on.
Van-Konet, rektiĝinte, pensis pri la samo. Finfine, movinte la brovon, li degnis respondi:
— Per kio ĝi estas stranga? Mi trovas, interalie, ke tiu gastejo estas… stranga. Kaj ĉu vi povas trafi en muŝon? Al mi ŝajnas, ke al trafeco de viaj rimarkoj devas respondi ankoraŭ iu preciza kvalito.
Ne kompreninte la kaŝitan ebrian minacon kaj dezirante mildigi la ĝenecon, Barket kuraĝis deklari:
— Gravelot estas unuaklasa pafisto, kiu, mi pensas, ne havas egalulojn.
— Ha! Ĉu vere? Mi estas ofendita, — diris Van-Konet, komencante enui.
— Sed ankaŭ mi estas pafisto! — deklaris Weiss. Ekdezirinte pro enuo kunpuŝi ĉiujn, Laŭra turnis sin al Davenant:
— Aĥ, montru vian arton! Ja ĉiuj ili estas fanfaronuloj.
— Kiel, ĉu ankaŭ mi?! — ekkriis Van-Konet.
— Nu, vi, eble, estas ankoraŭ ne tre malbona pafisto.
— Ni ĉiuj estas pafistoj, — diris Snogden. Denove la muŝo eksidis sur la mentonon de Laŭra, kaj ŝi svingis la manon antaŭ la vizaĝo, forpelante la trudiĝeman insekton.
— Mastro! Mortpafu la muŝon de sur tiu loko, sur kiu vi staras! — ordonis Van-Konet. — Okaze de sukceso mi pagas gineon. Jen kie ĝi sidas! Sur tiu tablo.
Vere, la muŝo sidis sur la najbara malplena tablo, ĉe la muro, klare prilumata de radio.
— Bone, — obeeme diris Davenant. — Do observu.
— Vi sendube mistrafos! — kriis Snogden. De la bufedo ĝis la tablo kun la muŝo estis ne malpli ol dek kvin paŝoj. — Mi vetas ankoraŭ gineon!
Davenant ĵetis penseman rigardon al li, eltiris sian revolveron kun longa paftubo el la kasa kesto kaj momente celis. La kuglo derabotis sur la supraĵo de la tablo alte ekflugintan spliton, kaj la muŝo malaperis.
— Ĉu forflugis? — interesiĝis Weiss.
— Ho ne, — defendis Muldwey. — Mi rigardis atente. Mia muŝo solviĝis en la etero.
— La gineo estas via, — respondis Van-Konet. Morniĝinte, li ĵetis la monon sur la tablon. Snogden vokis la servistinon kaj donis al ŝi gineon por Davenant.
Ĉiuj estis iomete ĝenitaj.
Davenant prenis la moneron, kiun alportis la servistino, kaj klare diris:
— Tiun ĉi monon, kaj ankaŭ tiun, kiu kuŝas sur la tablo, vi, Petronia, povas preni por vi.
— Hazarda trafo! — kriis Van-Konet, kolerigita de la demonstro de Gravelot. — Provu ankoraŭfoje, ĉu? Por la doto de Petronia, ĉu?
— Kial ne, — diris Davenant. — Ses kugloj restis, kaj, ĉar la muŝon ni jam punis, mi enbatos kuglon en kuglon. Ĉu vi deziras?
— Ha, diable! — kriis Snogden. — Ĉu vi parolas serioze?
— Serioze.
— Vi ricevos ses gineojn, — deklaris Van-Konet.
— La ludo estas malegala, — enmiksiĝis Weiss. — Li devas same ion pagi siaflanke.
— Dek du gineojn, ĉu vi deziras? — proponis Davenant.
— Nu jen. Kaj ĉion ĉi — por Petrona, — diris Van-Konet, retrorigardante al la virino, flamanta pro feliĉo kaj sinĝeno.
La muro, kontraŭa al la bufedo, estis en distanco de dudek paŝoj. Davenant pafis kaj plu batadis per kugloj la muron, ĝis la revolvero malpleniĝis. En la stuko ne aperis novaj truoj, nur unufoje deŝutiĝis la rando de la profunde trabatita aperturo.
— Ha! — diris kun domaĝo Van-Konet post aflikta silento kaj krio «Brave!» de Laŭra, aplaŭdinta al la pafisto. — Mi, certe, ne sciis, ke mi renkontis profesiulon. Bone. Kaj ĉion ĉi — pro Petronia. Mi pagas same dek du gineojn. Mi ne estas mizerulo. Por Petronia. Ricevu la monon.
Post signo de la mastro la tremanta servistino prenis la monon, dirinte:
— Mi dankas vin. Tio estas vera miraklo.
Ŝi agitiĝis, poste ekstaris ĉe la pordo, beate kuntiriĝante, tuta kovrita de ŝvito, kun plena pugno da mono, ŝovita en la poŝon de la antaŭtuko.
Marta mallaŭte ridis. Al Van-Konet ŝajnis, ke ŝi ridas pri li, kaj li ekdeziris ŝin ofendi.
— Ĉu vi, pufvanga virgulino… — komencis Van-Konet; aŭdinte hastajn vortojn de Barket: «Mia filino, se vi permesas», — li daŭrigis: — Virta kaj senpeka infano, ĉu vi ankoraŭ ne eniris en la ludon kun sonorado kaj oranĝfloroj? Gerton plenas de stultuloj, kiuj esperas resti tiaj «ĝis la tomba ŝtono». Kaj vi? Ĉu?
— Marta edziniĝos en la sekva jaro, — respekte diris Barket, dezirante helpi al la konfuziĝinta junulino. — Hugo Burg revenos el navigado, kaj tiam ni vestos Marta-n en blankan robon… He-he!
— Patro! — ekkriis, ruĝiĝante pro sinĝeno, Marta, sed tuj aldonis: — Mi ĝojas, ke tio okazos en la sekva jaro. Eble, la morto de tiuj du, kiuj mortpafis sin, estus nun por ni malfeliĉa antaŭsigno.
— Nu, certe. Ni faros funebran bankedon, — respondis Van-Konet. — Snogden, kiaj estis la nomoj de tiuj geazenoj, kiuj truigis sin reciproke? Kial do vi ne scias? Necesas ekscii. Amuze. Ne edziniĝu, Marta. Vi gravediĝos, via edzo batados vin…
— Georgo, — interrompis la mordantan parolon Laŭra Muldwey, ŝokita de la cinikeco de la amoranto, — tempas veturi. Antaŭ la tria horo vi devas esti ĉe via fianĉino.
— Jes. Damne! Mi ĵuras, Laŭra, kiam mi akaparos la simieton, vi ludos per oro, kiel per sablo!
— E… E… — konsternite prononcis Weiss. — Kiom mi scias, via fianĉino tre amas vin.
— Ĉu amas? Sed ĉu vi scias, kio estas amo? Kraĉado en pordan fendon.
Neniu respondis al li. Laŭra, paliĝinte, forturnis sin. Eĉ Snogden kuntiris la brovojn, frotante la tempion. Barket ektimis. Ekstarinte de la tablo, li deziris forkonduki la filinon, sed ŝi elŝiris el lia mano sian manon kaj ekploris.
— Kiel fia tio estas! — kriis ŝi, stamfinte. — Ho, tio estas tre malbona!