Выбрать главу

— Tial, ke li faris al vi vangofrapon, kaj ankaŭ tial, ke ni ne povas esti certaj pri diskreteco de Gravelot: proponinte paciĝon, ni riskas trafi rifuzon. Ja vi unua lin batis.

Van-Konet kunpremis la tempiojn, malserene rigardante en la glason. Suspirinte, li ridetis kaj drinkis.

— Mi nenion komprenas. Snogden, helpu! Savu min! Post la koŝmara nokto kun tiu Muldwey en mia kapo estas seninterrompa kriego. Mi perdiĝas.

— Georgo, — laŭte diris Snogden, skuante la ŝultron de la amiko, kiu, faliginte la vizaĝon en la polmojn, sidis duonmortinta pro timo kaj malamo, — mi vin savos.

— Pro diabloj, Raulo! Kion vi povas fari?

— Antaŭ ol diri, kion, mi postulas blindan fidon.

— Mi konsentas al ĉio.

— La blinda fido estas la ĉefa kondiĉo. Due: mi devas agi senprokraste. Por miaj agoj mi bezonas kontantan monon.

Van-Konet ne estis avara, pri kio Snogden konvinkiĝadis sufiĉe ofte. Sed, kiam Snogden nomis la monsumon — tri mil, — Van-Konet kuntiris la brovojn kaj iom perdis la entuziasmon pri la sava aŭtoritato de la amiko.

— Ĉu tiel multe? Por kio vi bezonas tiom da mono?

— Mi enskribis la nomojn de la atestantoj. Barket, lia filino, la servistino kaj Gravelot mem, — klarigis Snogden tiel serioze, ke Van-Konet ŝrumpis. — Kun ĉiuj ĉi homoj mi atingos ilian silenton. Gravelot kostos pli multe, ol la ceteraj, sed kun la ceteraj mi intencas aranĝi malpli multekoste. Weiss forveturas hodiaŭ. Laŭra silentos, esperante al posta danko. La homoj ne estas komplikaj. Alie mi jam delonge purigadus botojn al preterpasantoj aŭ verkadus romanojn por dimanĉa gazeta aldono.

— Vi pravas. Agu, — diris Van-Konet, eltirante la ĉeklibron. Skribinte la sumon, li subskribis la ĉekon kaj transdonis ĝin al Snogden.

— Nun, — diris Snogden, kaŝinte la ĉekon, — mi parolos sincere.

— Plej bone.

— Bonege. Ni estas homoj sen antaŭjuĝoj. Mi aranĝos vian aferon, sed nur en tiu okazo, se vi donos al mi tuj kambion por du monatoj, je sumo de dek mil pundoj.

Van-Konet estis ne tiom stulta, por opinii tiujn streĉitajn, firme diritajn vortojn ŝerco. Ekstere restante trankvila, Van-Konet silentis kaj subite, terure paliĝinte, bategis per la pugno la tablon kun tia forto, ke la tasoj elsaltis el la subtasoj.

— Kia malfeliĉa tago! — kriis Van-Konet. — Ĉu ĉio iris al diablo? Kaj vi — vi, Snogden, prirabas min?! Kiel mi tion komprenu? Mi scias, ke vi senhezite akceptas almozojn, mi scias pri vi pli, ol iu ajn. Sed mi ne sciis, ke vi tiel malice uzos mian malfeliĉon.

Snogden prenis la promenbastonon kaj ĵetis la ĉekon sur la tablon.

— Jen la ĉeko, — diris li, spertante grandegan plezuron de ludo, kun tuta aspekto de risko, sed kun trankviliga konscio de sendanĝereco. — Mi estas profitema, pli ĝuste, mi estas aferema. Via ĉeko ne inspiras min. Adiaŭ. Mi ne opinias tiun ĉi kverelon fina, kaj morgaŭ, se estos ankoraŭ ne malfrue, vi povos rekomenci nian intertraktadon, kiam la dek mil ŝajnos al vi ne tiom gravaj, ke pro ili indus perdi ĉion ceteran.

— Snogden, vi min perpleksigis, — diris Van-Konet, vidante, ke lia amiko direktas sin al la pordo, kaj damnante sian eksplodemon. — Ne foriru, sed aŭskultu. Mi konsentas.

— Ho Dio! — ekparolis Snogden, same decideme revenante al sia seĝo, kiel li forlasis ĝin, kaj malleviĝante kun aspekto de elĉerpiteco. — Ho Dio! Dum tiuj kvin jaroj, kiam mi vin konas, Georgo, — komencante de via malgajno al Colbert, kiam necesis skui monujojn de ĉiuj uzuristoj kaj mi, kiel hundo, kuradis el Gerton al San-Fuego, el San-Fuego al Poket kaj ree al Gerton, — ekde tiuj tagoj ĝis la hodiaŭa mateno mi estis certa, ke en vi estas dankemo de komplico, ŝuldanta al sia kunfrato pro cirkonstancoj de tiu vivo, kiun vi vivis precipe danke al mi. Mi jam ne parolas pri la okazo kun la neplenaĝa Matilda el la virina orkestro, kiam al vi minacis juĝo. Mi ne parolas pri miaj klopodoj antaŭ via patro, pri mono por fikcia kompenso al Smith, kvazaŭe minacinta protesti falsitan kambion, kiu ne ekzistis. Ne parolas mi ankaŭ pri la spekulaĵoj, kiuj donis, denove danke al mi, al via moŝto dek mil pro kontrabando. Ne parolas mi ankaŭ pri multegaj okazoj de mia helpo al vi, trafadinta en malpurajn historiojn kun virinoj kaj ĵurnalistoj. Mi ne parolas pri Laŭra, kiun mi laŭlitere elŝiris per ungoj por vi el la alkovo de Wagren. Sed mi parolas pri la digno… Ne, permesu al mi diri ĉion. Jes, Van-Konet, homoj, similaj al mi, havas dignon, kaj tiu digno havas la nomon: «reciprokeco». Nur la sento de digno devigas min rememorigi vin pri ĝi. Nun, kiam mi povus eduki mian knabon honesta homo, ne konanta tiujn haladzajn fajrojn de la peko, en kiuj forbruligis sian vivon lia adopta patro, vi per la bato de la pugno al la tablo deklaras, ke mi estas rabisto kaj sentaŭgulo. Mi estus ridinda kaj kompatinda, se mi estus neprofitema, ĉar tio signifus mian malkapablon savi vin. Por tia afero necesas homo, simila al mi, kiun ĝenas neniaj rimedoj. Krom tio, mi estas via amiko, kaj konsentu, ke profitema amiko estas pli bona ol neprofitema malamiko. Tamen tempas al vi sobriĝi kaj veturi. Skribu la kambion.

Parolante pri la knabo, Snogden ne mensogis. Antaŭ ok jaroj, gajninte grandan monsumon, li pro kaprico aĉetis de iu strata almozulino suĉinfanon kaj dungis por li nutristinon. Poste li alligiĝis al la knabo kaj tre zorgadis pri li.

— Do jen la prezo de la muŝo! La kambion mi donos, — diris Van-Konet, al kiu, fakte, restis nenio alia, krom obei al la certeco kaj sperto de Snogden. — Ĉu vi havas formularon?

— Mi havas en rezervo praktike ĉion.

Snogden donis al Van-Konet formularon kaj, kiam servisto alportis inkon, komencis strabe observi, kion skribas Van-Konet.

Post la fino de tiu afero Snogden faldis la kambion kaj malkaŝe suspiris.

— Tiel estos pli bone, Georgo, — diris li per la rezona tono de plenaĝulo, trankviliganta infanon, — kredu min. Granda monsumo flamigas kapablojn kaj plifortigas inventemon.

— Sed, diablo prenu, sciigu do min pri viaj planoj!

— Por kio? Mi, verdire, ne ŝatas kritikon. Ĝi senentuziasmigas. Kio koncernas miajn agojn, ili estas tiel neoriginalaj, ke vi ekdubos, dum mi bonege konas min kaj estas absolute konvinkita pri sukceso.

— Ho, kiel mi ĝojos, Snogden. Ĉu mi povas trankvile veturi al Consuelo?

— Jes. Vi povas kaj devas.

— Sed, Snogden, ni supozu la nekredeblan por via memestimo — ke vi fiaskos.

— Mi redonos la kambion al vi, kaj vi en mia ĉeesto disŝiros ĝin, — firme deklaris Snogden. — Iru kaj atendu ĉe Juárez. Mi informos vin.

Van-Konet iomete trankviliĝis. Ili pagis, eliris kaj ekiris en la kontraŭaj direktoj. Snogden diris nenion pri tio, kion li intencas entrepreni, kaj Van-Konet ekveturis por bani sin en kuvo kaj vestiĝi por veno al sia fianĉino.

Ĉapitro III

La ĉarma juna fianĉino de Van-Konet, Consuelo Juárez, estis la sola infano de Pedro Juárez, riĉiĝinta per vendado de terenoj. Posedanto de tabakplantejoj kaj cigaredaj fabrikoj, deputito de la administra konsilio, homo, elirinta el la malsupraj tavoloj de la socio, Juárez iĝis tre riĉa nur en la maljuneco. Lia edzino estis filino de brutobredisto. La dekjaran Consuelo-n la gepatroj sendis en Hispanion, al parencoj de la patrino. Tie ŝi finis pensionaton kaj revenis deksepjara fraŭlino. Tiamaniere, la frivolaj moroj de gertonanoj ne influis al Consuelo. Ŝi alveturis nelonge antaŭ la ĉiujara festo de maristoj, kiun oni aranĝadis en Gerton la 9-an de junio memore de la ŝipo «Minervo», kiu venis al la gertona rodo la 9-an de junio de la 1803-a jaro. Dancante, Consuelo konatiĝis kun Van-Konet kaj baldaŭ ekamis lin, malgraŭ lia reputacio, kiun, en stranga maniero, ŝi kredis, trankvile pruvante al si kaj al la ĉagrenita patro, ne deziranta tiun geedziĝon, ke ŝia edzo iĝos alia, ĉar li amas ŝin. Laŭ la opinio de Consuelo, nenion scianta pri la vivo, forta amo povis transformi eĉ ĝisostan banditon. Nemulte ŝi eraris pri tio, kaj eble nur en tio, ke tia amo efikas nur al fortaj kaj kuraĝaj homoj.