— Ni estu, kiel al-Raŝid[3]. Kial ne?
— Tirrey pravas, — konsentis, neniom konfuziĝante, Galeran, — li min petis pri nenio. Tiu penso venis en mian kapon sendepende. Mi pensas, ke post tia mia elpaŝo viaj impresoj ricevos tutecon. Vere: stranga kafejo, strangaj vizitantoj, — strangeco kun strangeco donas iam ion naturan. Kaj kio povas esti pli natura ol hazardo? Kaj mi pensis: estas nenio malbona en miaj vortoj, kaj la hazardo ĉeestas. Ĉiam estas agrable fari ion bonan, ĉu ne? Jen ĉio. Prenu por vi la rolon de hazardo. Vere, tio estas nemalbone…
— Tamen… — trovis finfine forton kaj spiron por ekparoli la guvernistino, — mi estas malagrable mirigita. Ho Dio! Kia terura tago. Rohena! Elly! Estas jam tempo nepre foriri.
Senlige balbutinte flustre pri maldeco sidi plu ĉe la terura tablo dum almenaŭ unu terura minuto de la terura tago, Urania Talberg, ekstarinte, severe ekrigardis al senkonscie alirinta Davenant. Ŝi ree eksidis, trovinte tute malkonsekvence, ke tiu sovaĝeta junulo kun longaj brakoj estas sufiĉe plaĉa. La sincera vizaĝo de Davenant montriĝis al la nervoza sinjorino en la tuta sendefendeco de kaptintaj lin esperoj. La sinceraj grizaj okuloj ĉe la duoninfana linio de la buŝo kaj la regulaj trajtoj de la vizaĝo estis liaj protektantoj. En lia plaĉo malestis primitiveco de adoleskulo: komplika karaktero kaj fortaj sentoj estis rimarkeblaj por atenta rigardo, sed la junulinoj vidis, ne komprenante ĉion ĉi, simple plaĉintan al ili knabon kun maltrankviligita vizaĝo kaj belaj okuloj, malhelharan kaj malgajan.
— Kion do vi deziras? — diris Urania al Galeran. — Mi, verdire, ne scias… Tio estas tiel neatendite. Rohena! Elly!
Konfuzita Davenant kun peza koro estis atendanta elnodiĝon de la sceno, aperinta laŭ la penso de Galeran, kiun li nun estis malbenanta. Ĉiujn savis la natura takto de Elly, kiu decidis, ke ŝerca tono estos pli konvena ol ajna soleneco.
— Mi ŝategas neatenditaĵojn! — diris ŝi. — Roy same ŝatas neatenditaĵojn. Ĉu vere, kara fratino? Do, ni decidis en nia koro: ni estu la «hazardoj». Kaj vi — kial vi silentas? Ja ĉio ĉi estas pri vi!
Davenant balbute diris:
— Ekparolis ne mi. Diris Galeran, kion mi neniam pardonos al li.
— Sed ĉu li divenis? — interesiĝis Rohena per tono de plenaĝa sinjorino.
Davenant respondis ne tuj. Li forte ruĝiĝis, espriminte per rapida movo de la vizaĝo netolereblan deziron de sukceso.
— Jes. Se eblus…
Tio estis elŝiriĝinta petego pri sorto kaj indulgo. La emocio malhelpis al li diri ankoraŭ ion. Tamen kompata scivolemo de la junulinoj jam estis sur lia flanko. Interpalpebruminte, ili aliris al Davenant, parolante unu post la alia:
— Vi certe komprenas…
— Ke via amiko…
— Ke en la kafejo «Abomeno»…
— Kun manĝaĵo «Neatenditaĵo»…
— Okazis moviĝo de la koro…
— Ni ĵuras per via galerio: per la vintra somero kaj la aŭtuna printempo…
— Atendu, Roy!
— Ne interrompu, Elly!
— Mi ne interrompas. Ni hodiaŭ faras, kion ni deziras. Tampiko faros ĉion.
— Faros ĉion, kion ni deziros! — ekkriis Elly, kolere rigardante al Urania, staranta jam ĉe la pordo kaj sarkasme kunpreminta la lipojn. — Venu morgaŭ al ni. Ĉu bone? Kaj ni mem diros al la patro. Vi jam kun li mem interparolos. La Ankra strato, domo 9 — tio estas nia domo. Ne pli frue ol je la dekunua. Adiaŭ! — Elly neatendite alkuris al Galeran, ruĝiĝis, sed decidiĝis kaj finis: — Kia vi estas mirakla homo! Vi diris simple, tiel simple… Kaj tiel oni ĉiam diru. Tamen, mi al vi skribos, nun mi pensas multe kaj stulte. Kien mi skribu? Ĉu ĉi tien? En «Abomenon»? Al kiu? Ĉu al Neatenditaĵo?
— Elly! — alvokis Urania kun ĝemo kaj raŭko.
La knabino kapbalancis al ŝi. Kvietiĝinte, ŝi aliĝis al sia fratino.
Kishlot peze suspiris, gratante la brovon. Galeran estis mistere ridetanta.
Davenant moviĝis al la pordo, poste retrorigardis al la mastro kaj retroiris.
Estiĝis silento en la kafejo. La vivaj voĉoj ĉesis. Elkurinte al la brilo de la strato, la junulinoj malfermis la ombrelojn kaj, senlime fieraj pri sia aventuro, eksidis sur la sidilon de la kaleŝo.
La tirrimenoj leviĝis, streĉiĝis, kaj la puncaj floroj kun blankaj folioj forkuris en la pluvegon de lumo, inter la grizaj kolhararoj kaj glitantaj radioj. Ankoraŭfoje en la vitro de la pordo brilis la ruĝa koloro, kaj poste laŭ la malplena strato traveturis en la kontraŭa direkto grandega furgono, ŝarĝita per kestoj, el kiuj elstaris pajlo.
Ĉapitro II
Urban Futroz tiel amis siajn filinojn, ke rifuzadis al ili pri nenio: rekompence pro tio li neniam devis pripenti sian senmezuran cedemon al ajnaj petoj de la eldorlotitaj knabinoj. Futroz naskiĝis nenifarulo, kvankam lia kapitalo, racio kaj rilatoj facile povus doni al tiu sana, tute ne malvigla homo elstaran staton. Tamen Futroz havis naturan inklinon al neniu profesio, kaj ajna agado, ekde scienco ĝis fabrikado de sapo, egale ŝajnis al li ne meritanta atenton kompare kun tio, la sole grava, kio — estas strange diri — estis lia alvokiĝo: Futroz freneze amis legadon. Libro anstataŭadis por li amikojn, vojaĝon, laboron, sporton, amindumadon kaj pasion de ludo. Fojfoje li vizitadis la klubon aŭ jubileajn festenojn de siaj samaĝuloj, promociiĝintaj en iu tereno, sed, ferminte sin en la biblioteko, kun libro sur la genuoj, kun cigaroj kaj vino sur la tableto apud la kvieta fotelo, Futroz vivis tiel, kiel sole povis kaj deziris vivi: en la sortoj, skizitaj de la pensoj kaj plumoj de aŭtoroj.
Lia edzino, Flavia Futroz, estinta akra kontraŭaĵo de la kontemplema edzo, post multjaraj penoj voki en Futroz fermentadon de memamo, krakadon de vantemo aŭ almenaŭ honton de normala viro, propravole restanta nenio, eksedziniĝis de li en la kvara jaro post la nasko de la dua filino, kaj iĝis edzino de milita inĝeniero Gall. Ŝi fojfoje interŝanĝadis leterojn kun Futroz kaj la filinoj, sukcesinte doni al la novaj rilatoj decan tonon, sed ne reteninte la korojn de la infanoj. La knabinoj eĉ pli ekamis la patron, kaj kiam li sukcesis tute kompreneble por la junaj kapoj pruvi al ili neeviteblecon de tia elnodiĝo, ne juĝante la edzinon, eĉ pravigante ŝin, — ĉiujn tri kunigis egalsigno. La knabinoj malkovris, ke la patro per io similas ilin, kaj hejmigis lin en siaj koroj. Tie li okupis komfortan, eternan lokon — duone samaĝulo, duone patro.
Jen al tia homo, imagante lin farita el fero kaj oro, devis veni Tirrey Davenant. Kiam la junulinoj estis forveturantaj, li ankoraŭ dum iu tempo rigardis al la pordo eĉ post tiam, kiam la strato malpleniĝis, kaj rekonsciiĝis nur kiam li ekvidis la furgonon kun kestoj.
Suspirinte, Kishlot skeptike entiris la malsupran lipon, okupiĝinte pri forporto de la manĝilaro, kiun Davenant volonte lasus nelavita, por ke ĝi poreterne belu en kristalvitra kesto.
— Tamen vi estas kuraĝa originalulo, — diris Kishlot al Galeran. — La reputacio de mia kafejo firmiĝos nun en la mondumaj rondoj. Se ne tiel, do tiel ĉi. Se ne sandviĉoj kun najloj, do rekomenda kontoro.
— Vi ne pravas ĝuste tial, ke vi pravas rektasence, — kontraŭis Galeran, plenŝtopante la pipon. — Sed vi ne komprenos min.
— Kion mi diru: mi, certe, estas nekomprenema, — respondis Kishlot, — kaj vi estas klera homo. Ĉu vi vere konas ilian patron?
— Jes. La antaŭa ĝardenisto de Futroz estis mia kompano. Tirrey, ĉu ci ekkoleris?
— Komence mi ekkoleris, — respondis Davenant, ruĝiĝinte. — Mi ektimis.
— Kion?
— Mi ne scias.
— Bone. Kaj poste?
3
al-Raŝid — Harun al-Raŝid (763–809), legenda bagdada kalifo, fama interalie pro sia mecenateco