Kiel sekvo de la rekta kaj fidema karaktero de Consuelo, estas grave rakonti, ke ŝi la unua konfesis al Van-Konet sian amon al li, kaj tiel kortuŝe, kiel tion kapablas esprimi nur nesperta estaĵo. Ajna elektito de Consuelo anstataŭ Van-Konet, sentante sin duone pardonita, forte enpensiĝus, antaŭ ol preni sur sin la gravan sindevigon gardi la vivon kaj la sorton de la junulino, donacanta la koron tiel facile, kiel oni etendas floron. Van-Konet ŝajnigis sin enamiĝinta pro la riĉa doto, iom mirante, malgraŭ ĉiuj siaj sukcesoj inter virinoj, kiel okazis, ke la ĉasaĵo mem elkuris sub lian pafon, kiam li ankoraŭ estis nur esploranta la spuron. Lia patro soifis la doton pli, ol la filo. Aŭgusto Van-Konet tiel enkaĉiĝis en ŝuldoj kaj malversacioj, ke lia ofica, kaj same la materia bankroto estis nur afero de la tempo.
Dum du monatoj la filo de la gubernatoro estis adiaŭanta la fraŭlan vivon, pli aŭ malpli sukcese kaŝante siajn aventurojn. Estis proksimiĝanta la tago de la geedziĝo, kaj hodiaŭ Van-Konet devis veni al la fianĉino por interparolo, kiun la junulino opiniis tre grava. Ŝi deziris sincere, kore diri al li pri sia amo, por poste preni de li promeson esti por ŝi fidela kaj vera amiko. Tio estis natura emocio de la junulino, malklare sentanta la tutan gravecon de sia paŝo kaj strebanta al senprokrasta impeto de ĉiuj plej bonaj sentoj tiel en si, kiel en la elektito, por anticipi per la koro la sekreton de reciproka proksimeco dum multaj jaroj, kiuj restas ankoraŭ estonte.
La familio de Juárez ordinare ne elveturadis el la apudurba bieno, sed je semajno antaŭ la geedziĝo Consuelo kun la patrino transloĝiĝis en la urban domon, kiu staris sur altaĵo trans la mallarĝa Kvarantena strato, proksime de la skvaro kaj la preĝejo de Sankta Maŭrico. La unuetaĝa domo de Juárez prezentis grupon el tri blankaj kuboj de diversaj altoj, kun plataj tegmentoj kaj ŝtona placeto de la antaŭa fasado, sur kiun oni leviĝadis laŭ ŝtupoj. Tiu placeto estis ĉirkaŭigita per gisita krado. De tie videblis parto de tegmentoj de la Kvarantena kaj aliaj stratoj, proksimaj al ĝi, ĝis foraj novkonstruitaj sepetaĝaj gigantoj. La orienta parto de la domo havis du terasojn, situantajn apude, unu super la alia. La interna korto, kun balkonoj, fontano kaj palmoj inter florbedoj, estis la plej ŝatata loko de estado de Consuelo. Tie ŝi legadis kaj meditadis, kaj tien mulata servistino kondukis Van-Konet-on, kiu venis kun kvaronhora malfruiĝo, ĉar, adiaŭinte al Snogden, li okupiĝis pri reekvilibrigo de siaj nervoj, por kio li longe sidis en la bankuvo kaj eltrinkis mentan koktelon.
Barket sukcese priskribis al Gravelot la impreson, faratan de Consuelo, kaj tial necesas nur rigardi ŝin tiel proksime, kiel ofte povis tion fari Van-Konet. Ĉe tuta sia riĉo la junulino ŝatis simplecon, per kio ŝi forte incitadis la fianĉon, kiu deziris, ke la financa potenco de la familio, flata por li, reflektiĝu en ĉiu faldo de la roboj de lia fianĉino. Por tiu ĉi rendevuo Consuelo elektis blankan bluzon kun kuspita kolumo kaj jupon, intenskoloran, kiel peonio; sur ŝiaj malgrandaj piedoj estis nigraj ŝuoj kaj blankaj ŝtrumpoj. Maldika ora ĉeneto, ornamita per granda perlo, estis brakumanta la brunetan kolon de la junulino per duobla vico, en la nigraj haroj staris testuda kombilo. Consuelo ne portadis ringojn sur la fingroj, nek en la oreloj. Ŝiaj manoj kompare kun la malgrandaj piedoj ŝajnis manoj de knabo, sed tiel en manpremo, kiel por rigardo ili donadis impreson de bonkoreco kaj virineco. Entute, tio estis beleta junulino kun afabla vizaĝo, klaraj nigraj okuloj, fojfoje tre seriozaj, kaj ĉarmaj okulharoj — kun malpeza figuro, malgranda alto, kvankam moviĝemo, svelteco kaj la knabine maldikaj brakoj faradis Consuelo-n pli alta, ol ŝi vere estis, atingante nur la mentonon de Van-Konet. Ŝia voĉo, sonante samtempe kun la spiro, havis facilan brustan tembron kaj estis tiel agrabla, ke eĉ negravaj vortoj sonis en prononco de Consuelo kun kaŝita emocio, direktita, eble, al aliaj, pli gravaj objektoj de la konscio, sed karaktera por ŝia tono, samkiel la spirado estis karaktera por ŝia parolo.
Kun tia junulino estis fianĉigita Van-Konet. Renkontita de la patrino de Consuelo, maldika virino, parte simila al la filino, en malhela silka robo, ornamita per vitraj perloj, Van-Konet donis kelkajn minutojn al la estonta bopatrino, ŝajnigante, ke lin nenio interesas, krom la fianĉino. Kvankam Vincenta Juárez havis viglajn, penetremajn okulojn, kiujn iam sonĝis multaj viroj, tamen, jesadante al la edzo kaj suspirante kune kun li, kaŝite ŝi estis sur la flanko de Van-Konet. La enkorpiĝo de eleganta malvirto, kliniĝinta antaŭ forta kaj freŝa sento, ravis ŝian romantikan naturon. Krome, al la filino de brutobredisto pekoj de eminentuloj ŝajnis ne sekvo de malbonaj inklinoj, sed nur similaĵo de bizara, riska sporto, kiun estas facile anstataŭigi per idilio.
Konversaciinte kun ŝi, Van-Konet iris al la fianĉino. Rimarkinte lin, Consuelo ekfloris, ruĝiĝis. Ŝiaj rigardoj esprimis kareson kaj malpaciencon paroli pri io neprokrastebla.
Kun enuo, estante premata de la timo de la duelo, Van-Konet, hipokritante singarde kaj humile, ekludis la rolon de amanto — unu el la plej malfacilaj roloj, se la koro de la ludanto ne estas tuŝita de almenaŭ simpatio. Se la koro ridas, kaj la amo de la junulino estas senrezerva, sukceso de la ludo estas garantiita — estas ĝeno nek en vortoj, nek en pozoj: estu trankvila, suspektinde egala, eĉ malserena kaj malvigla — la virina koro trovos klarigon al ĉio, ĉion pravigos kaj prenos la kulpon sur sin.
Van-Konet kisis la manon de Consuelo, sed ŝi brakumis lin, kisis la tempion, deŝoviĝis, prenis ĉe la mano kaj alkondukis al seĝo.
— Venu ĉi tien, eksidu… Eksidu, — ripetis la junulino, vidante, ke Van-Konet enpensiĝis por momento. — Lasu ĉiujn viajn aferojn. Vi nun estas kun mi, kaj mi kun vi.
Ili eksidis kaj turnis sin unu al la alia. Consuelo prenis ventumilon. Ventuminte sin, la junulino suspiris. Ŝiaj okuloj, ridante kaj maltrankvilante, estis direktitaj al la silentema fianĉo.
— Mi estas en terura angoro, — diris Consuelo. — Ĉu vi scias, kio okazis? Hodiaŭ la tuta Gerton parolas pri la memmortigo de du homoj. Li ege amis ŝin, kaj ŝi lin. Kiel malĝoje, ĉu vere? Al ili oni ne permesis geedziĝi, kaj ili ne eltenis tion. Nur la postmorta letero rakontas la kaŭzon de la malfeliĉo. Tie estas skribite ĝuste tieclass="underline" «Pli bonas morto, ol disiĝo». Tiel skribis ŝi. Kaj li alskribis: «Ni ne disiĝos. Se ni ne povas kune vivi, ni kune mortu». Nun ĉiuj diras, ke tio estas malbona antaŭsigno kaj ke tiujn, kiuj geedziĝos en la nuna jaro, trafos malfeliĉa fina, kaj ilia vivo mem estos abomena. Kiel vi pensas, ĉu ni eble prokrastu la geedziĝon ĝis la sekva printempo? Mi ial timas, mi ĝenerale timas ĉiajn tiajn aferojn, kaj el la kapo ne foriras tio. Ĉu vi jam aŭdis?
— Mi aŭdis tiun historion, — diris Van-Konet, prenante el la manoj de Consuelo la ventumilon kaj pririgardante pentraĵon sur la eburo. — Belega aĵo. Sed mi tiel amas vin, kara Consuelo, ke superstiĉoj ne maltrankviligas min.
— Ho, vi min amas! — mallaŭte ekkriis la junulino, kaptante la ventumilon, kaj Van-Konet retenis ĝin, tiel ke iliaj manoj proksimiĝis. — Sed tio estas vero, ĉu?
Consuelo ekridis, poste iĝis serioza, kaj ree neretenebla feliĉa rido, simila al matena ludo de folioj inter radioj, prilumis ŝin tutan.
— Ĉu tio estas vero? Kaj se tio ne estas vero? Sed mi ŝercis! — kriis ŝi, rimarkinte, ke la maldekstra brovo de Van-Konet malrapide kaj patose leviĝis. — Ja tio estas tiel mirakla, ke jen ni, du, mi kaj vi, tiel forte, forte, por ĉiam amas. Pli bona povas esti nenio, laŭ mi. Kaj kiel pensas vi?
— Mi same pensas. Al mi ŝajnas, ke vi eldiras miajn pensojn.