— Li ĝojis, certe, kial paroli! — kriis Kishlot. — Travivi la vivon, estante servisto, estas maldolĉe, sen ajna dubo. Tamen la ventkapulinoj forgesos ja diri al la patro.
— Pli ĝuste mi ne ĝojis, — klarigis Davenant, turnante sin al Galeran. — Sed subite al mi iĝis agrable spiri. Kaj dolore. Ili ne estas ventkapulinoj, — penseme daŭrigis li, senkonscie retenante la pladeton de Elly, kiun Kishlot same maŝine estis tiranta el liaj manoj. — Ho! Mi tre dezirus ĉion tian! — ekkriis Davenant. Redoninte la pladeton, li vigliĝis kaj deviŝis panerojn. — Kiel vi pensas, kio nun povos okazi?
— Pri tio estas tro frue paroli, — diris Galeran. — Morgaŭ ni intervidiĝos, ci al mi rakontos, kiel ci iris tien kaj kio tie okazis. Mi devas iri.
— Kial vi estas tiel bonkora al mi?
— Tiajn demandojn mi ne respondas. Mi mem ne povas aranĝi cian sorton, kaj la okazo estis tenta.
Galeran foriris, kaj Davenant baldaŭ post tio ree komencis priservadi vizitantojn aŭ forpeladi scivolemulojn, enirantajn por moki kaj poste eliri, levante la ŝultrojn. Kiam Kishlot ŝlosis la kafejon, estis jam la naŭa horo vespere. Balaante la halon, la knabo ekvidis la libron, forgesitan de Galeran, kaj prenis ĝin al si, en sian ĉambretaĉon trans la kuirejo. Pro graveco de la evento, atendanta Davenant-on, — iri morgaŭ al Urban Futroz — Kishlot permesis al la junulo foresti dum tri horoj — ekde la deka de mateno ĝis la unua posttagmeze — kaj donis al li tiom da konsiloj, kiel li tenu sin, kiel parolu, kiel eniru, kiel eliru kaj tiel plu, ke Davenant simple al li ne kredis. Kishlot bildigis duoblan modelon — de humiliĝo kaj de aŭdaca defio, ne rimarkante mem, ke li miksis la principojn de la kafejo «Abomeno» kun artifikoj de larmemaj almozuloj. Davenant ĝojis, kiam liberiĝis de li. Ne baldaŭ li ekdormis, jen komencante legi en la libro pri diabla kartludisto Mofy, kiu vidis en la pupiloj de la kontraŭulo reflekton de liaj kartoj, jen plu portadante glasojn kun lakto al la sankta tablo, kie sidis la infanoj de Futroz. El du ili iĝis kvar, kaj poste pli multaj, kaj li estis en kapto de tiuj belaj vizaĝoj, favore permesantaj al li aŭskulti sian babiladon. La dormo kompatis lin finfine. Davenant dormis, sonĝante kastelojn kaj nubojn, kaj, vekiĝinte matene, komencis emociiĝi, apenaŭ frotinte la okulojn.
Li havis malnovan bluan vestokompleton, aĉetitan kontraŭ groŝoj de la unua salajro, kaj pajlan ĉapelon kun rufiĝinta rubando.
Li rektigis per tondilo la franĝon de la kolumo, purigis, kiel kupron, la ŝuojn kaj, haste glutinte kafon, malserene elaŭskultis la lastajn instrukciojn de Kishlot, kiu deziris, ke Davenant, kvazaŭ hazarde, diru al Futroz, ke «Abomeno» estas, fakte, «Agrabla seniluziiĝo» — neseninteresa por scivolemaj ĝentlemanoj, esplorantaj la morojn de la urbo.
Davenant terure bedaŭris, ke mankas Galeran, kiu venadis ne pli frue ol tagmeze, — vidi tiun homon nun egalus por li amikan deziron de bona vojaĝo.
Ankoraŭ nenio okazis, sed la kafejo «Abomeno» kun ties fajfetanta mura horloĝo kaj planko, kiu estis sub la nivelo de la strato je tri ŝtupoj, jam turmentis Davenant-on, kiel teda rememoro. La kuiristo komencis pridemandi, kien iras la servisto, vestinte sin, kiel por festo, anstataŭ la tola jaketo kaj tika antaŭtuko. Davenant kaŝis de li la veron, ĉar la kuiristo havis mokeman menson. Li klarigis, ke Kishlot kvazaŭe donis al li komision. Ekdubinte, la kuiristo incitite movis kaserolon kaj diris:
— Jen ankoraŭ ulo… kun sekretoj.
Malgraŭ tio, ke Davenant puŝadis per rigardo la horloĝajn montrilojn, por li sufiĉis tempo fari sian ordinaran matenan laboron: viŝi la fenestrojn, pendigi kontraŭmuŝajn paperetojn, skribi la menuon, kaj nur post tiam, kun maldeziro, cedanta al la evidenta neceso, la horloĝo batis la dekan. Tiutempe lia soifo de eventoj estis perdanta sian ĵaluzan purecon pro diversaj notoj de Kishlot: «Kvankam ci surmetis kravaton, tamen turniĝu pli rapide», aŭ: «Kie estas ciaj okuloj? Ĉu ili falis en la lakton por la knabinoj?..» Hazarde li ne estis ĉe la verŝotablo, kiam Davenant estis metanta la tranĉilojn kaj forkojn en la ordinaran lokon de la bufedo. Kaptinte la ĉapelon, la junulo ekiris per rapidaj paŝoj kaj komencis vagi en la urbo, malrapide kaj sencede proksimiĝante al la Ankra strato. Ankoraŭ ne estis la dekunua horo, sed li jam trovis la domon de Futroz — antikvan konstruaĵon el griza ŝtono, kun grandaj fenestroj kaj enirejo meze de la fasado. Pleniĝinte per decidemo, Davenant proksimiĝis al la grandega pordo. Al lia malkuraĝa sonoro venis severa maljuna servistino, kun io tia en la vizaĝo, kio faris ŝin parto de tiu ĉi familio, emocianta Davenant-on. Mallerte li eniris post la servistino en la salonon. Penante klarigi la kaŭzon de sia vizito, Davenant diris:
— Hieraŭ oni difinis al mi… Iu afero…
Sed la servistino interrompis lin:
— Mi jam scias tion, oni vin atendas. Eksidu kaj atendu. Mi transdonos.
Davenant eksidis sur seĝon. Antaŭ ĉio li komencis aŭskulti, ĉu aŭdiĝas ie virina rido. Aŭdante nenion tian, lasita por si mem, li kun intereso ĉirkaŭrigardis kaj eĉ suspiris pro plezuro: la salono estis loganta, kiel ilustraĵo de fabelo. Ĝiaj muroj, tegitaj per flav-ruĝa silko kun turka arabesko, mozaikoj kaj negrandaj pentraĵoj estis distrantaj eĉ la plej streĉitan atenton. Tapiŝo de tropeola koloro, kun figuroj de saltantaj oraj katoj, lustro el verda kristalvitro, pendigita en la centro de modlita finialo de koloro de malnova oro, veluraj kurtenoj, meblaro el mahagono, tegita per rozkolora stampita atlaso, tiel forte plaĉis al Davenant, ke lia timemo malaperis. La medio varmigis kaj vigligis lin. Belegaj vegetaĵoj kun brilantaj pezaj folioj staris en fajencaj vazoj kontraŭ tri grandaj fenestroj. La desegno de la vazoj montris vespertojn super krepuskaj montetoj. Vitra pordo, kondukanta al la teraso, estis malfermita; trans ĝi brilis la ĉielo kaj la ĝardeno. La pendolo de la kamena horloĝo egalmezure tuŝadis nevideblan unutonan kordon de malalta tembro.
Davenant absorbiĝis en kontemplado de la ĝoja bunteco de la salono, ne aŭdante, kiel eniris Futroz. Li salte ekstaris, nur kiam ekvidis la mastron de la domo antaŭ si. Tamen ne kolosa mona aso kun frostigantaj kornaj okulvitroj staris antaŭ li, sed homo de tre trankviliganta aspekto — nealta, maldika; liaj nigraj haroj estis malleviĝantaj vangohare ĝis la mezoj de la vangoj, donante karakteran akrecon al la pufa razita vizaĝo kun granda buŝo kaj flava kolornuanco de la haŭto. La rideto de Futroz malfermis la dentojn de perlamota pureco; ĉe tio sur liaj vangoj aperis infekte gajaj kavetoj, parencaj al la kavetoj de Elly. En liaj nigraj okuloj glitadis fajrero de ironio. Kiam Futroz paroladis, tiu fajrero ekbruladis kaj prilumadis la tutan vizaĝon, pro kio la rigardo ŝanĝiĝadis al bonanime serioza. La abrupta voĉo kompletigis tiun ĉi aspekton, krom la ne menciita de ni griza kostumo kaj la maniero tiri fojfoje per la maldekstra mano butonon de la veŝto.
Sidiginte Davenant-on kontraŭ si, Futroz diris:
— Ni rigardos, ĉu eblos fari por vi ion utilan. La knabinoj ĉion rakontis al mi, kaj mi pretas subteni ilian deziron aranĝi vian sorton. Vi ne ĝenu vin pro mi. Via mastro, kiel mi aŭdis, estas interesa originalulo. Rakontu al mi pri via vivo!
Lia simpla maniero montris senduban favoron, kaj Davenant liberiĝis de la maltrankvilo, sugestita per la konsiloj de Kishlot. Sed tuj kiam li komencis paroli, en la salonon eniris dukapa estaĵo: Rohena brakumis la fratinon de malantaŭe, metinte la mentonon sur la harojn de Elly. Rimarkinte Davenant-on, la junulinoj haltis kaj, mediteme kapsalutante lin, eliris retroe en la sama nedisigebla stato de densa brakumo. La pordo fermiĝis. Trans ĝi aŭdiĝis baraktado kaj senkaŝa rideksplodo.
Renkontinte kaj akompaninte la filinojn per riproĉa rigardo, Futroz diris al la ekluminta Davenant:
— Vi komencis paroli. Rakontu vian biografion, post kio ni okupiĝu pri diskuto de niaj ebloj.