— Vidu, — diris Davenant, nevole ĵetante rigardon al la pordo, — la plej interesa por mi estas tio, ke mia patro malaperis senspure antaŭ dek unu jaroj. Restis nesciate, kien li malaperis, ĉu li vivas aŭ mortis. Mi aĝis tiam kvin jarojn, kaj mi memoras, kiel mia patrino ploris. Li eliris vespere, dirinte, ke direktas sin al unu kliento — por ricevi ŝuldon. Lin neniu plu vidis, kaj neniu sukcesis ekscii pri lia sorto, malgraŭ ĉiaj enketoj.
— Sekve, — rimarkis Futroz, post deca silento, — via patro ne venis al la kliento, alie estus ia materialo por solvo de la mistera demando.
— Jes! Kaj eĉ plie, tiu homo forestis, — li estis forveturinta en San-Riolon. Li neniel povis veni al li.
— Efektive!
— Kiam mi elkreskis, — daŭrigis Davenant, suspirinte, — multaj ideoj venadis en mian kapon. Mi penis kompreni kaj legadis librojn pri diversaj malaperoj. Sed nur unufoje io simila al miaj pensoj imagiĝis al mi, tre stranga.
— Al mi estas interese scii, rakontu.
— Tio estis tieclass="underline" mi estis puriganta ŝuojn, iu pasis trans la fenestro, kaj mi rememoris la patron. Al mi imagiĝis nokta pluvo, vento, kaj la patro, kvazaŭ pensante, kiel li trovu monon, enpensiĝis kaj trafis en la havenon — malproksime, apud la naftaj cisternoj. Li staris, rigardis al lumoj, al la akvo, kaj subite ĉiuj lumoj estingiĝis. Kial estingiĝis? Neniu scias: tiel mi pensis. Estiĝis silento. Jen blovas vento, jen plaŭdas akvo. Kaj li aŭdis, ĉu vi scias… frapadon de tamburo: soldatoj eliris el interstrato kaj pasis preter li: «Un'-du… Un'-du…», — kaj antaŭe iris tamburisto kun malhela vizaĝo… Certe, tio estas stulta! Mi scias! — ekkriis Davenant, hastante fini la rakonton. — Sed la tamburo batis. Subite mia patro rekonsciiĝis. Li ekiris for kaj vidas — tio estas ne tiu strato. Li iras pluen — tio estas ne tiu urbo, sed iu alia. Li ektimis, kaj poste ekmalsanis kaj mortis… En hospitalo, verŝajne, — aldonis Davenant, kun faciliĝo vidante, ke Futroz aŭskultas lin sen moko. — Sed li estas viva… Mi fojfoje sentas tion. Plejparte mi scias, ke li mortis.
Kuniginte tiel sukcese la fantazion kun la sobra prudento, Davenant eksilentis.
Futroz demandis:
— Kiel vi tion faris?
— Mi ne scias. Sed tio komencis imagiĝi unu post la alia. Mi mem miris.
— Vi estas fantaziulo, — rimarkis Futroz, penseme pririgardante Davenant-on. — Dek unu jaroj estas granda tempo. Ni lasu tion dume.
Davenant rakontis sian vivon, sed prisilentis tion, ke lia patro Frank Davenant estis senespera drinkulo kaj malfortuna ludisto; la filo hontis diri malbone pri la patro, kiun li apenaŭ memoris. La malsanema patrino de Davenant dum ses jaroj bataladis kontraŭ mizero, lasita de la parencoj al arbitro de la sorto, venĝe al tio, ke ŝi neglektis bonan partion pro la malriĉa juristo. Ŝi ne sukcesis ekscii, kiel ŝi finas siajn tagojn: ĉu kiel forlasita virino aŭ kiel vidvino. Antaŭe nenion scipovinta, Cornelia Davenant lernis triki ŝtrumpojn, fari ĉapelojn, glui kadrojn kaj skatolojn el konkoj, fojfoje ŝi vendadis florojn. La vivon ŝi pasigis en malriĉo, mortis en mizero, kaj Tirrey-on en la dekunua jaro de lia vivo prenis al si vela majstro Kid, seninfana najbaro de Cornelia. Kiam Tirrey finis la urban lernejon, Kid kaj lia edzino forveturis al Liss, kie la majstro ricevis postenon de estro de metiejo ĉe granda ŝipposedanto. Davenant-on Kid lasis en Poket, ĉar lia nejuna edzino subite iĝis patrino, kaj la fremda, des pli aĝa, infano komencis ĝeni ŝin. Forveturante, Kid-oj donis Tirrey-on labori al manĝovendisto, kiu posedis kelkajn ĉaretojn por disveturigi varmegajn manĝaĵojn, kaj poste Davenant estis cedita de sia mastro al Kishlot.
Futroz, elaŭskultinte, ekkompatis la junulon, atendantan decidon de la influhava homo kun digno kaj sinĝenemo de homo suba, sed ne serĉanta favoron.
— Hieraŭ en via «Abomeno» estis iu Galeran, — komencis Futroz. — Fakte, estis li, kiu celigis la knabinojn al vi. Kio estas Galeran?
— Vidu, — respondis, plu ĵetante rigardojn al la pordo, Davenant, — tio estas homo tre bona, kaj li ofte amike konversacias kun mi, tamen mi nenion scias pri li. Nenion scias eĉ Kishlot. Galeran alportadas al mi librojn. Ĝenerale li al mi plaĉas.
— Certe, tio tute klarigas Galeran-on. Ni lasu lin. Do per kio vin altiras la vivo? Kion vi dezirus doni al ĝi kaj, memkompreneble, ankaŭ preni de ĝi?
— Mi prenus de ĝi ĉion, sed, kiel oni diras, la okulo vidas, sed la mano ne atingas. Sed… vi ja scias pli multe, ol mi.
— Kaj tial mi devas scii, kion vi deziras!!! Nu, ne, spite al vi, juna sinjoro! Pripensu kaj diru.
— Tiuokaze mi konfesu al vi, ke min altiras vojaĝoj. Mi deziras grandajn vojaĝojn, ligitajn kun iu interesa afero. Sed kion mi parolas! — ekkriis Davenant. — Vere: tio estas mia sekreta deziro, kaj ĝi estas neplenumebla, sed vi deziris, ke mi parolu sincere.
— Aŭskultu, kara mia, — diris Futroz, travidante en la interparolanto vervan koron kaj ardan kapon, — nur tio estas bona, ke vi estas sincera. Jen per kio ni finu nian konversacion: vi revenu al Kishlot, kaj al ni venadu ĉiudimanĉe. Krome, vi venos por afera interparolo postmorgaŭ, je la sama horo.
— Kion vi elpensis por mi? — demandis Davenant el la alto de la nuboj, kien pelis lin la firma, varma tono de Futroz.
— Rajta demando. Do, jen: mi havas konaton en la Geografia instituto. Kelkaj ekspedicioj estas planitaj por tiu ĉi jaro, — ekspedicioj nesendanĝeraj kaj longaj. Por vi troviĝos tie helpa laboro.
— Prave! — ekkriis Davenant. — Mi portados instrumentojn aŭ starigados tendojn. Tamen, — aldonis li grandanime, — mi tre petas vin: se vi renkontos obstaklojn, ne klopodu tiam.
— Ĉu tiele?! Bone.
— Sed tio ne en tiu senco, ke… — konfuziĝis perpleksa Davenant, — sed en la alia… Min riproĉas la konscienco.
— Bone, — Futroz enpensiĝis, rapide grumblinte al si mem: — «Mi donu lin al Starker. Li skribu taglibron sub diktado».
— Kiel vi diris? — ne distingis Davenant, pensante, ke Futroz demandas lin.
— Mi diris, — ŝerce rompis Futroz la aferan interparolon, — ke mi prenos vin per pinĉilo je la flugiletoj kaj kurigos vin laŭ la globuso.
Sentante seriozecon de la promeso, Davenant profunde suspiris, kaj Futroz sonoris kaj ordonis al la servistino diri al la junulinoj, ke li deziras ilin vidi.
— Vi vizitados nin, — diris li al Davenant, frapante lian ŝultron, — kaj vi devas zorge esplori ilin, por ke vi poste sciu, de kiu flanko vi ricevos baton. Tio estas bonaj, sed tre insidaj infanoj.
La junulinoj eniris kaj dece kapsalutis konfuziĝintan Tirrey-on.
— La serioza interparolo estas finita, — diris al ili la patro, — kaj nun Davenant estas nia gasto. Mi timas, ke li estas pli diskreta, ol vi, kaj tial ne sukcesos vin moderigi. Memoru, ke li estas sendefenda, kaj ne timigu lin. Ni lin iom post iom ŝanĝos. Rohena, ĉu mi povas esti trankvila?
— Ho jes, paĉjo! — malgaje diris Rohena, mallevante la okulojn. — Ci povas esti tute trankvila. Tiel trankvila, kiel kvieta akvo de montaj lagoj.
— Kiel enciklopedio en la antikva egipta lingvo, — trankviligis la patron Elly, malĝoje glatigante la manikon.
Futroz kun dubo ĵetis al ili rigardon kaj eliris.
La mokemulinoj tuj aliris al Davenant kaj eksidis kontraŭ li.
Elly langvore diris:
— Kia mirakla vetero!
— Ho jes! — karese ridetis Roy al ruĝiĝanta Davenant. — Sed ŝajnas, ke la barometro falas. Bonvolu diri, kia tipo de aŭtoj plaĉas al vi?
— Ĉu vi ŝatas muzikon? — demandis Elly, mordante la lipojn. — Kiu estas via ŝatata komponisto?
Plu stultumante, ili rimarkis, ke Davenant estas afliktita, kaj ekridis.
— Vi ne koleru al ni, — diris Roy. — Hodiaŭ ni ial neniel sukcesas halti. Ĉu al vi plaĉas ĉe ni?