Emma Huberman ellasis la virojn, suspirante kaj rekantante al iliaj dorsoj pri «anĝeloj sur la tero».
— Sesdek jarojn mi vivas, — aldonis ŝi per neatendite grumbla rapidparolo, jam sen kantado kaj raviteco, — sed tia afero ne okazis. Mi ĉion komprenas, ĉion. Tre bone, estu trankvilaj.
Sur la strato Davenant diris:
— Kien vi direktas vin, permesu ekscii?
— Mi pensas, ke mi iomete drinkos, — diris Galeran, kalkulante poŝajn monerojn. — Aĥ jes! De la mono, kiun Futroz almetis al la letero, restis jen… Kiom estas ĉi tie? — Li transdonis al la knabo tri orajn monerojn kaj arĝenton. — Nu, iru…
Li eksidis en tramon, kaj Davenant venis al Kishlot, por, preninte siajn aĵojn, tuj transloĝiĝi en la novan ejon. Kishlot loĝis sen servisto. Preninte kandelon, li mem malfermis la pordon.
— Aŭskultu, vi nun tre miros, — diris Davenant, haltinte sur la sojlo. — Ĉu vi scias, kie mi loĝas?
— Mi maljunas por enigmoj. Aŭ eniru, aŭ diru, kio okazis.
— Galeran luis por mi ĉambron, — deklaris Davenant. — Mi ĵuras. Mi ĵus estis tie. Per mono de Futroz. Futroz sendis monon en la letero, kaj mi nenion sciis.
— Ci mensogas! — diris Kishlot, alportante la kandelon al la mentono de Davenant.
— Mi deziris iri tien morgaŭ, sed mi malpaciencas, — daŭrigis Davenant, maŝine deŝirante per la fingroj kandelan fulgon. — Do pardonu min. Ĉi tie mi nun ne ekdormos. Ĉu mi diru ankoraŭ, ke amaso da ĉia vesto pendas tie en la ŝranko, kaj ĉio estas por mi?!
— Mi pensis, ke ci mensogas. Do, tio ekŝutiĝis sur cin. Okazas tielaĵoj, — diris afekciita Kishlot. — Kun tio jam nenion eblas fari, — medite aldonis li per tono de stranga konsolo.
— Pro kio do, kiel vi pensas?
— Pro nenio. Ci plaĉis, kiel katido. Ĉu sen mezuro li aĉetis?
— Kion sen mezuro?
— Galeran — la frakojn kaj smokingojn?
— Tio estas simple vestokompletoj. Mi eĉ ne almezuris ilin.
Kishlot kondukis Davenant-on al si supren, eltiris el la ŝranko vinon kaj komencis paŝadi laŭ la ĉambro, alpremante la botelon al la dorso.
— Jes! — ekkriis li post silento kaj suspiroj. — Ci ekflugos alte, verŝajne. Sed ankaŭ mia lasta vorto ankoraŭ ne estas dirita. Mi trovos orejon, mi diras al ci! Frue aŭ malfrue! Estos tia ĝusta ideo, ĝi venos. Drinku glason da vino, eksidu, rakontu, diablo prenu!
Haste transdoninte al li ĉion esencan de sia historio, Davenant trinkis la vinon kaj tondris malsupren laŭ la ŝtuparo. Ĵetinte en kofreton sian nekomplikan havaĵon, li levis la kofreton sur la ŝultron kaj adiaŭis Kishlot-on, kiu, vidante lian animstaton, ne plu penis komenci konversacion, sed fosis en la poŝoj kaj donis al li lian salajron.
— Definitive riĉiĝis Davenant, — diris Kishlot, enmanigante al la eksa servisto manplenon da arĝento. — Por dek kvar tagoj! Foriraĉu!
Eliriginte la feliĉulon, li ŝlosis la pordon, kriinte:
— Venadu por tagmanĝi!
Ĉapitro III
Kvankam Davenant ege hastis, tamen li venis al Emma Huberman jam en la noktomezo, kaj la maljunulino malfermis la pordon al la loĝanto sen malplezuro: ŝi ricevis por la ĉambro multan monon. La maljunulino alportis al Davenant haste kuiritan ovaĵon, rapide formanĝinte kiun, li okupiĝis je pririgardado de siaj riĉaĵoj: almezuris la grizan vestokompleton; ĝi nenie premis, la veŝto ne estis malvasta ĉe la brusto. En la spegulo reflektiĝis iu eleganta, fremda, sen lipharoj. Demetinte la grizan kostumon, Davenant surmetis la blankan. «Magio!» — diris li, butonumante la perlamotajn butonojn. Demetinte ĉion de si, pendiginte la veston en la ŝrankon, li estingis la lumon kaj ekdormis tiel firme, ke matene li ne tuj rekonsciiĝis, aŭdinte frapadon al la pordo: la mastrino maltrankviliĝis, estis jam la dekunua horo, kaj ŝia kafkruĉo ekbolis jam sepan fojon.
Davenant ĝoje fajfis: ne necesas balai la plankon, sterni tablotukojn kaj forĵeti el vazo putrajn pomojn. La tempo apartenas al li. Odoris je pureco kaj varmo de maldikaj littolaĵoj. La nervoj ankoraŭ zumis, sed ne tiel abrupte, kiel tio estis hieraŭ. La okazintaĵo ricevis leĝecon de daŭra evidenteco. Trinkinte kafon kaj almanĝinte, Davenant vestis sin en la blanka kostumo. Tuj kiam li finis klopodi alfiksi la kravaton, venis la maljunulino.
Ronĝata de sciavido, dismovinte la manojn, balancinte la kapon signe de raviteco ĉe vido de tia ŝanĝo en la aspekto de la loĝanto, ŝi komencis eldemandi, kial la malriĉe vestita junulo kun simpla kofreto vokis al si tiom da zorga atento. Ŝin interesis, kio estas Galeran, kio estas Davenant, kiel li vivis ĝis la hodiaŭa tago, kaj ankaŭ kion li faros poste.
La maljunulino ŝajnis al Davenant tre malagrabla, des pli, ke ŝi demandis ne rekte, sed kvazaŭ respondante al siaj pensoj:
— Certe, ne ĉio estos tuj. Vi adaptiĝos, ripozos, kaj tiam, supozeble, estos por vi servo aŭ mi ne scias kio. Estas agrable vidi, kiel sinjoro Galeran vin amas, mi pensis — ĉu li ne estas la patro?! Mia edzo same nenion havis, sed li komencis labori, ŝpari…
Al tiuj aludoj Davenant respondis per silento, li turnis la konversacion al la ĉambro, sed la maljunulino penadis enrampi kun ungegoj kaj okulvitroj en lian koron.
Ne havante sperton elpeli trudiĝemajn homojn, Davenant toleris ŝian knarantan recitativon, ĝis, laciĝinte, ŝi foriris, kunpreminte la lipojn, kun malmola vizaĝo, kaj Davenant ekiris vagi en la urbo. Ĉe la elirejo li kunpuŝiĝis kun la edzo de la mastrino — morna maljunulo kun incitiĝema aspekto, kiu ŝovis siajn debilajn fingrojn en lian varmegan manon kaj raŭkis:
— Nu, do, jen. Ĉio estas en ordo, mi supozas?
La maljunulo kaŝiĝis trans la angulo, Davenant entreprenis komplikan vojaĝon, ŝanĝante buson al tramo, tramon al buso, veturante ĝis la fino de ĉiu linio, kaj dum kelkaj horoj ĉirkaŭveturis la urbon, kiel neniam antaŭe. Li rapidis, obeante al pelanta lin interna moviĝo. Sed baldaŭ rimarkis Davenant, ke li penas ne pensi pri la celo de tiu vagado, retenante kaŝitajn pensojn. Finfine li decidiĝis kaj ekiris laŭ la Ankra strato; kiam li atingis la domon de Futroz, liaj oreloj brulis, kaj la koro batis. Se tiel bone estis en tiu domo kun lia ĉeesto, do kiel ĉarma estas la vivo de ĝiaj loĝantoj, kiam ilin neniu vidas! Tiel li pensis. Antaŭ fremda homo, nature, la plej belan oni devas kaŝi. Tie io glitas, ekbrilas, sonoras, — ŝajnis al li, tie ploras pro rido kaj flugas inter ridetoj la misteraj estaĵoj, prilumitaj de lazura lumo. Intertempe, nenion sciante pri la plej perfekta el ĉiuj konstruaĵoj de la mondo, la preterpasantoj aĉetadas ĵurnalojn, ĵetadas cigaredstumpojn sub la fenestrojn, preter kiuj li iras, timante renkonti eĉ la guvernistinon Urania-n Talberg, ĉar sur ŝi same brilas delicaj radioj de la ruĝ-flava salono, plena de oraj katinoj kaj rozaj vizaĝoj.
Sed tiutempe Davenant tre deziris vidi almenaŭ Urania-n, almenaŭ la servistinon, sed sub la kondiĉo resti nerimarkita de ili.
Konsolinte sin per tio, ke morgaŭ li ree venos al Futroz, Davenant la restaĵon de la tago uzis por viziti la bestoĝardenon kaj por aĉeti kelkajn malnovajn librojn; al la matenmanĝo li malfruis, venis malfrue por tagmanĝi kaj estis malsata, pro kio li formanĝis supon, fiŝon kaj dolĉan pirogon sen restaĵo, formanĝis eĉ tutan panon, tiel ke la maljunulino longe rezonadis kun la najbarino pri la apetito de la loĝanto. Post la tagmanĝo Davenant ekkuŝis kun libro, legante romanon de Haggard, sed baldaŭ, laciĝinte pro la travivaĵoj, ekdormis. Kiam krepuskiĝis, venis Galeran kaj kondukis lin promeni sur la Lunan bulvardon.
Ili malrapide paŝadis sub foliaro de grandegaj arboj, konversaciante pri la vivo, kiun Galeran konis en ĉiuj ĝiaj manifestiĝoj, penante sugesti al la knabo fidon al propraj sentoj.