Granda vojaĝo baldaŭ komenciĝos. Morgaŭ mi devos vizitadi la ĉefajn magazenojn de la urbo, ĉar multon ankoraŭ necesas aĉeti. Ĉiam mankas aferoj, kiam oni preparas grandan vojaĝon al malproksima loko.
Ne estas facile decidi pri la vestoj. Kelkfoje la vetero estas malvarma tie, sed ĝenerale ĝi estas bela kaj plaĉa. Ĉu preni serioze la opiniojn, ke necesas antaŭvidi malvarman veteron kaj kunpreni vestojn laŭ tiu ebleco? Aŭ ĉu ili sennecese aldonos pezon al la jam sufiĉa pezo de la aferoj, kiujn mi kunportos?
Oni diris, ke kelkaj kavernoj estas vizitindaj, ĉar la naturo en ili alprenis plej strangan aspekton, vere vidindan. Ne ekzistas io simila aliloke. Eble do estus saĝe kunpreni varmajn vestojn. Kavernoj ĉiam estas malsekaj kaj malvarmaj. Se krome la vetero ne montriĝos plej bela...
Jes, la preparado de vojaĝo ne estas ĉiurilate facila, sed tamen ĝi estas interesa. Ĉar oni jam antaŭvojaĝas en-image.
Multekostajn aferojn mi ne kunprenos. Oni devas konsideri la riskon de ŝtelo aŭ perdo. Mi ne ŝatas multekostajn aferojn. Kaj eble mi povos aĉeti tie, surloke. Mi devos informiĝi pri la vivkostoj tieaj. Eble varmaj vestoj ne kostas multe kaj facile aĉeteblas. Se jes, tio solvus la problemon.
Estas ankaŭ montoj, kiujn oni vizitu. Supre de monto, ĝenerale, la temperaturo estas malalta. Sed ĉu mi iros supren? Ĉu valoros la laciĝon? Oni facile laciĝas marŝante supren en montaro. Eble oni povas veturi ĝis la supro de la plej belaj montoj. Sed eĉ veture, oni malvarmiĝas. Nu, mi vidos. Se estas tro multekoste por aĉeti varmajn vestojn, mi ne aĉetos ilin.
La Oficejo pagas al mi la vojaĝon, ĝi pagas la restadon en tre bona hotelo, ĝi pagas kelkajn aliajn hotelajn tranoktadojn en tiu aŭ alia lando survoje, mi tamen ne povus atendi, ke ĝi krome pagos miajn vestojn! Se mi bezonos varmajn vestojn por iri al la montosuproj, kaj trovos ilin tro multekostaj, mi decidos pri io alia. Mi ne iros al la montosuproj kaj trovos aliajn vidindaĵojn. Ili ne mankas, oni diris al mi.
Mi skribos al mia familio. Ankaŭ pri tio mi antaŭĝojas. Mi ŝategas skribi por rakonti miajn aventurojn. Tiam mi sentas min en tre proksima rilato kun ĉiuj familianoj. Estas feliĉo havi grandan familion. Multaj ne samopinias, sed al mi tio plaĉas. Mi skribos al miaj gepatroj, al la gefratoj, kompreneble, sed ankaŭ al onkloj kaj onklinoj, kaj al iliaj gefiloj, kaj, krom ili, al la amikoj. Mi pasigos multajn noktojn leterskribante. Mi scias, ke ĉiu tre ĝojos ricevi novaĵojn de mi.
Multaj personoj trovus stranga mian deziron pasigi la vesperojn kaj noktojn en hotelĉambro, skribante leteron post letero al tuta aro da familianoj, kaj al la tuta amikaro, dum mi povus viziti la dancejojn, ludejojn, teatrojn aŭ aliajn lokojn. La diablo eble scias, kiom da ejoj ekzistas nur por kapti la monon de la eksterlandanoj. Vojaĝantoj ofte estas monperdemaj. Eble ili estas riĉaj kaj vojaĝas per sia mono. Sed mi vojaĝos en tute aliaj kondiĉoj, ĉar nur per la mono de la Oficejo. Do mi ne iros danci kun nekonataj lokanoj, aŭ rigardi solece teatraĵon. Mi restos enhotele kaj skribos al miaj cent familianoj.
Kia vivo! Kia feliĉo! Kia plezuro! Mi apenaŭ eltenas la streĉon atendi ĝis venos la Tago de la Granda Forveturo. Oni diris, ke estas kelkaj malsanoj tie, pri kiuj oni devas sin gardi. Nu, mi informiĝos. Mia familia kuracisto certe povos diri al mi, ĉu iu aŭ alia faro estas deviga, aŭ eĉ simple farinda, kiel rimedo antaŭgardi la sanon. Mi forte deziras ne malsaniĝi tie. Mi ne ŝatus restadi longe en malsanulejo fore de la tuta familio kaj amikaro. Mi kompreneble amikiĝus kun lokanoj, se mi devus longe resti tie, sed se tio ne estas necesa, mi preferas ne.
Diable! Kiel rapide la tempo pasas! Jam estas preskaŭ la kvina kaj duono. Tereza baldaŭ alvenos, kaj mi ankoraŭ nenion preparis. Kaj mi promesis al ŝi pomkukon kaj mian specialan fruktosukan trinkaĵon. Ek, al la laboro! Mi povas pensi pri mia vojaĝo ankaŭ preparante la manĝon.
22b. Skribas malliberulo
Kara Amikino,
Mi ne konas vin, sed vi permesos, ĉu ne?, ke mi nomu vin amikino. Mi ne scias, kiel danki vin. Via letero estas por mi tiel neatendita belaĵo, ke mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentas. Ĝi estis korvarmiga. Kaj mi starigas al mi multajn demandojn: Kiel vi eksciis pri mi? Kiu pri mi parolis al vi? Kiel eblas, ke vi havis tiun ideon ekrilati kun mi letere? Kiu ajn intervenis por rilatigi vin kun mi, mi tiun plej sincere dankas.
Jes, kiel vi diras en via letero — kaj mi gratulas vin pro via realeca imagpovo — vivo en malliberejo ne estas facila. Tiuj, kiuj estas plene liberaj, ne konas la valoron de libereco. Libereco similas al sano. Oni ekkonscias ĝian havindecon nur post kiam oni perdis ĝin. Ĉu vi konas la komencon de «Sinjoro Tadeo» de Mickiewicz[39]?
Litvo[40]! Patrujo[41] mia, simila al sano,
Vian grandan valoron ekkonas litvano
Vin perdinte...
Nu, tion saman mi povas diri pri libereco.
Pri manĝoj kaj similaj aferoj mi ne tro povus plendi. Ni ne estas en granda, riĉula hotelo, kompreneble, sed tiuj aspektoj de nia vivo estas akcepteblaj. Kio apenaŭ estas eltenebla[42], tio estas la manko de libereco. Ne povi eliri. Ne povi viziti magazenojn. Neniam povi decidi pri siaj movoj. Ne promeni en naturo. Ne vidi domojn, urbon, kampojn. Scii, ke antaŭ longe ne estos libertempo, ne estos ebleco vojaĝi al maro aŭ montoj. Tio estas... kiel mi povus diri? Ne ekzistas vorto por klarigi tion... tio estas subiga. Subfaliga. Ĉu vi komprenas?
La alia terura afero, por viroj, en la malliberejoj de ĉi tiu lando, estas la manko de virinoj. Vi ne imagas, kiom mankas virinoj al ni. Ne nur por para amo aŭ por plezuro korpa. Sed nur vidi virinon, aŭdi inan voĉon, rigardi la belecon kaj dolĉecon de ina persono! Tiu neebleco estas terura manko por ni.
Estas ĉi tie kelkaj junuloj kun bela vizago kaj korpo maldika. Se vi scius, kiel oni rigardas ilin! Kaj ne temas nur pri rigardoj, kompreneble. Ĉu vi trovas min aĉa, ĉar mi priparolas tiajn aferojn? Pardonu min. Ili estas parto de nia realo ĉi tie, kaj la afero estas perfekte komprenebla en mondo, kie virinoj tute forestas.
La fakto, ke la propono interŝanĝi leterojn kun kompatinda malliberulo venis de virino, igis la aferon eĉ pli kor-altiga al mi. Ĉu vi komprenas mian esprimon? «Kor-altiga»: per tio, mi volas diri, ke mi sentas, kvazaŭ mia koro estus pli bela, pli granda, pli sana, nu, pli alta, tio estas, en pli bona pozicio.
Jes, la ideo, ke iu nekonata virino pensas pri mi, deziras skribi al mi, eĉ sciante, ke mi malbonagis, tio estas plaĉe varmiga al mia koro. Se vi scius, kiel sola mi estas!
Amikojn oni trovas mem, ĉu ne?, kaj ili estas grava parto de la vivo. Oni decidas mem, ke kun tiu aŭ alia persono oni ekrilatos amike. Sed ĉi tie estas neniu amiko, neniu persono estas kun ni, ĉar ni decidis esti kune. Tio estas terura. Eĉ la anoj de la bando, kiuj estis arestitaj kun mi, tute ne estas amikoj. Nur kunlaborantoj. Aĉaj kunkrimuloj, fakte.
Ĉu eble ni iĝos geamikoj? Mi tion esperas. Sed eble tio estas troa. Mi ne rajtas esperi tion. Kiel vi amikus al mi, kiu mem metis min ekster la normalan vivon?
Pardonu min, se mi diras al vi aferojn, kiuj ne plaĉas. Mi sentas min ĝenata. Mi ne scias, kion skribi, kaj mi estas tiel kontenta skribi, pensi pri vi, imagi vin. Ĉu vi bonvolos sendi al mi foton de vi? Vi igas min malpli sola. Vi venas aldoni al la ĉi-tiea nenormala, soldateca atmosfero ion virinecan, kion ĝi vere bezonas.
Nun mi devas halti. Mi tre streĉe atendas vian respondon.
Via sincera amiko malliberulo,