Выбрать главу

Iutage, li batis knabeton tiel senkompate, ke estis neeble tiun resanigi: la etulo restos nenormala dum la tuta vivo. Ekde tiu tago Johano timegas sian forton. Ĝi povas mis-agi. Ĝi povas agi fuŝe. Viretoj iĝis por li timindaj. Same kiel la plej etaj aferetoj. Ĉu la vivo ne estas stranga?

11. Malkontentas la mekanikisto

Mi miras, ke li ne dankis min. Estis tamen granda servo, kiun mi faris al li. Mi helpis, ĉu ne? Mi nenion misfaris, mi nenion fuŝis, mi nenion malbonigis. Nur okazis tio, ke mi malsukcesis.

Kion vi volas? Mi ne povas fari mirindaĵojn. Mi estas homo, sinjoro, simpla homo, kiu perlaboras la vivon[12] laborante per siaj manoj. Kaj per sia kapo. Jes, la kapo, ĉar oni devas kompreni, kio misfunkcias. Nu, mi komprenis. Li tute fuŝis sian motoron. Ne mirige, kun tia maniero ekrapidi, kaj subite ekmalrapidi, kaj ree eĉ pli subite rerapidi. Tiuj motoroj estas malfortaj.

Li do ne diru, ke mi ne helpis, ĉar mi helpis. Aŭ almenaŭ mi provis. Se motoro estas tute fuŝita, ĝi ne estas riparebla tujtuj. Ĉiam la sama afero: ili ne povas atendi. Sed li ne diris eĉ etan, eĉ apenaŭ aŭdeblan «dankon!». Li eĉ ne danketis. Senkora homo! Vere ne helpinda.

Kion ajn oni faras, li ne dankas. Eĉ misparolante, eĉ fuŝe, li povus esprimi sian dankon, eĉ per la mano, eĉ per la kapo. Kiel ajn li volas. Per la piedoj eĉ, se li preferas. Aŭ per la haroj. Kiel ajn li deziras. Nur li danku.

Konsentite, la afero ne estas finita, la servo ne estas finfarita. Sed la mesaĝo estas dirita: «Vi fuŝis vian aŭton, sinjoro, mi faros tion, kio eblas, ne pli, ĉar mi estas nur homo».

Mi ne speciale volas, ke li longe paroladu. Mi ne deziras, ke li dankadu min dum tagoj kaj tagoj, ke li esprimadu siajn dankojn ĉiam kaj ĉiam, ĝis mia vivo estos finita. Nur kelkaj dankvortoj, kaj mi estus kontenta. Tamen ne estas malfacile. Ekzistas homoj, kiuj dankegas vin, ĉar tute malgranda servo estas al ili farita. Eta helpo, kaj jen venas longa danka deklarado. Kvazaŭ dank' al vi[13] ili vivus plu, eĉ se vi faris nenion, aŭ almenaŭ nenion gravan.

Sed tiu ĉi simple ne dankis. Eĉ ne unu vorto. Mi ne havis la tempon rigardi, kio okazas al li, jam la pordo estis fermita, jam li estis for. Tiel foriri sendanke... ĉu vi imagas? Mi ne ŝatas tian manieron agi. Kvazaŭ la aliaj ne ekzistus, kvazaŭ ni ne indus kelkajn vortojn de danko. Vere, li estas malbonmaniera homo.

Lia motoro estas fuŝita. Kion li faris per tiu aŭto, mi iom povas imagi. Tute ne estas nature, ke la motoro tiamaniere fuŝiĝis, se li agis normale. Ofte oni sin demandas, kion la homoj faras per siaj veturiloj. Nu, mi faris, kion mi povis. Mi longe rigardadis la motoron, provis ĉu tion, ĉu tion ĉi, ĉu tion alian, rebonigis kelkajn aferetojn, kiuj misfunkciis, remetis unu novan pecon. La tutan farindan laboron mi faris.

Sed superhomaĵojn mi ne povas fari. Se li fuŝis sian motoron tiel grave, kion mi faru? Ĉiam estas la sama afero. Ili aŭtas kiel malsaĝuloj, kvazaŭ ili tute perdis la kapon[14], jes kiel senkapaj knabegoj ili irigas sian veturilon, kaj poste ili miras, ke post kelkaj tagoj ĝi ankoraŭ ne estas riparita.

Tiuj motoroj ne estas tre serioze faritaj. Almenaŭ oni estu afabla kun ili. Se ne, ili facile fuŝiĝas.

Nu, se mi devas remeti tutan novan motoron, ne mirinde, ke li kelktage atendu. Mi parolis tute afable al li, ne eldiris eĉ plej etan malbelan vorton, kaj tamen mi povus, se konsideri tian nekredeblan manieron fuŝi belan novan veturileton.

Ne mi faris, ke lia aŭto ne plu funkcias. Sed mi laboris super ĝi, restis longan tempon en la laborejo ĉe tiu fuŝita motoro. Sed ĉar la aŭto ne estas jam plene riparita, tiu sinjoro senigas min de la simpla, unuvorta danko, kiun mi devus aŭdi.

Por tiaj homoj ni laboras! La vivo vere ne estas facila. Kontentigi la homojn niaepoke ne plu eblas. Mi tion diras al vi, sinjoro, ĉar almenaŭ vi ŝajnas komprenema. Tia agmaniero tute senigas min de la emo labori.

12. Jen vi ree trinkas!

Sufiĉas! Nekredeble! Jam denove vi ektrinkas! Ne, amiketo, vi jam trinkis sufiĉe. Tro estas tro. Kial vi ĉiam devas troigi? La kuracisto diris: «Ne permesu, ke li ricevu tiom da glasoj. Unu jam estas multe por li. Aŭ ĉu vi volas, ke li fariĝu tute malsana? Se li plu soifas, akvon li trinku. Akvo estas bonega por la sano.»

Kaj jen vi denove aĉetis brandon! Kion vi diris? Vi soifas, ĉu? Ho jes, vi soifas. Via soifo estas senfina. Via soifo estas ĉiama.

Vere mi ne komprenas vin. Vi ne plu estas knabeto. Vi eĉ ne plu estas knabego. Vi estas viro, alta, forta, granda viro.

Se almenaŭ vi ricevus plezuron el via trinkado! Sed pripensu iomete. Ĉu brando plezurigas vin? Eĉ ne. Fakte, ĝi eĉ ne sensoifigas vin. Vi tion diris al mi, ĉu ne? Laŭ vi mem, ĝi ne forsvenigas vian soifegon. Laŭ viaj diroj, tiel estas: post kiam vi trinkis glason, vi deziras denove trinki, vi tuj resentas la deziregon brandi.

Viaj malsaĝaj diroj dolorigas al mi la koron. Kiam vi diras, ke ĉar vi estas tre grandkorpa, via brandotrinkego ne faras malbonon, kiel mi povus kredi vin? Mi havas okulojn kaj vidas. Kiam vi diras, ke korpa laborado tuj eligas el vi la troon da brando, ke laborante kun plena forto vi tuj elkorpigas la malsanigajn substancojn, permesu al mi esprimi mian plenan malkonsenton.

Jes ja, vi estas granda, eĉ grandega. Jes ja, via korpo estas alta kaj larĝa. Vi estas forta kaj dika. Pli ol sufiĉe dika, verdire. Mi eĉ diru simple: tro dika, multe tro dika, ĉar la brando dikigas vin sen vin serioze fortigi.

Kiam mi ekvidis vin la unuan tagon — ĉu vi memoras? — mi vin ekamis, ĝuste ĉar vi aspektis tiel bele. Fortegulo vi estis tiutempe. Jen bela viro, mi diris al mi, larĝa kaj forta. Tiutempe vi ne estis dika. Sed vi havis fortan korpon, belan vizaĝon, kun amika, plezuriga esprimo, kaj mi enamiĝis tuj. Mi ne imagis tiuepoke, ke vi fuŝos ĉion ĉi per brandemo, ke vi fuŝos vin mem, ke vi fuŝos nian kunan vivon, manke de volo. Mi ne imagis, ke vivi apud vi estos ĉiama doloro, ke mi vivos, ne apud fortulo, kiu helpos min, sed apud senvolulo, kiu fuŝos mian vivon.

Ho! Mi konas viajn ĉiamajn rediraĵojn! Laŭ via opinio, mi estas senkora. Laŭ via sento, mi estas nekomprenema. Laŭ viaj paroloj, mi estas aŭtoritatema. Mi ŝatas Povon, laŭ vi. Mi deziras esti supera al vi, laŭ via pensmaniero, kaj mi volas ĉiam diradi al vi, kion vi faru. Tiel vi sentas nian rilaton, ĉu ne? Laŭ vi, mia sola deziro en la vivo estas superforti vin.

Ne, amiketo; tiel ne estas. Mi tiom ŝatis, kiam mi sentis vin supera al mi. Ĝuste tio igis min vin ami: via maniero ĉiam superi la malfacilaĵojn de la vivo. Kio ajn okazis, la ĝusta decido estis klara por vi. Kio ajn okazis, vi ĉiam estis la plej forta, la plej saĝa, la plej supera.

Kvankam ni travivis malfacilajn tagojn — ĉu vi memoras? — en la unua tempo de nia kunvivado, tamen ĉiam vi sukcesis elturni vin. Kiom ŝatinda estis la vivo apud vi tiuepoke! Kiom plezuriga!

Ŝajnis, ke vi havas povon super la okazaĵoj, super la vivo. Povon vi havis, ĉar vi havis volon. Sed kio restas el via volo nun? Kio postrestas el via volforto, el via povo voli, kaj per tiu simpla volo aliigi la tutan vivon? Kie ĝi postrestis? Kien ĝi forsvenis? Kio okazis al ĝi? Kion vi faris el ĝi? Vi iras aĉeti brandon. Vi sidas apud glaso da brando. Vi rigardas ĝin. Vi rigardadas ĝin. Vi rigardegas ĝin. Kaj vi ne plu povas malkonsenti. Vi ne plu trovas en vi la volon kapnei[15] al ĝi. Kial vi fuŝis nian vivon, kara? Kara, kara mia, eta mia karulo, koro mia, vivo mia, kial vi fuŝis ĉion inter ni?

Kial vi permesis al tiu brando ricevi la Povon? Ĝi estas nia superulo nun! Decidas ĝi, kion ni faru. Kaj ni povas nur sekvi ĝian volon. Vi aĉetas ĝin, kaj tiu aĉetaĵo direktas la vivon ĉi tie. Aĉetadi brandon denove kaj denove, dum la akvo estas tiel bona ĉe ni, kia malsaĝa maniero vivi!

вернуться

12

Perlabori la vivon: ekhavi, per sia laboro, tion, kion oni devas havi por vivi.

вернуться

13

Dank' al vi, danke al vi : pro via dankinda helpo.

вернуться

14

Perdi la kapon: ekmispensi, ekpensi fuŝe, perdi la povon ĝuste pensi.

вернуться

15

Kapnei (kap-ne-i): diri «ne» per la kapo; montri per la kapo, ke oni malkonsentas.