Claude Piron
Lasu min paroli plu!
Antaŭparolo
Oni ne vere posedas Esperanton, se oni ne kapablas ekspluati la multajn eblecojn, kiujn jam entenas minimuma vorta kaj gramatika scio. Nur malmultajn radikojn la lernanto ekkonas en ĉiu unuopa ĉapitro de «Gerda malaperis!», sed ilia latenta esprimpovo estas grandega. Helpi lin malkovri tiun riĉecon estas unu el la celoj de ĉi tiu kolekto.
Por tion atingi, la lernanto saĝe agos, se, studinte ĉapitron de «Gerda», li tuj legos la samnumeran tekston en ĉi tiu kolekto. Li jam konos ĉion necesan, vorte kaj gramatike, por kompreni ĝin. Ekzemple, se li lernis la materialon de «Gerda» ĝis, inkluzive, ĉapitro 7, li trovos sub la numero 7 de ĉi tiu kolekto tekston, en kiu nenio nelernita prezentiĝos. Aŭ, pli ĝuste, li renkontos en tiu teksto neniun novan gramatikaĵon kaj neniun novan radikon, sed jes novajn vortojn, kaj la neceso diveni ilian sencon surbaze de la elementoj, kiujn li lernis, iom post iom enkondukos lin en la vortfaran sistemon de Esperanto.
Dua celo de ĉi tiu kolekto estas firmigi la akiritajn sciojn. La tuta lingva materialo de «Gerda malaperis!», estas ĉi tie reuzata, kaj tiuj radikoj, kiuj aperis tro malofte en la romaneto, estas daŭre ripetataj en ĉi tiuj tekstoj, tiel ke ili firme fiksiĝos en la memoro de la lernanto kun peno minimuma. Al la firmiga efiko kontribuos ankaŭ la fakto, ke la koncernaj elementoj troviĝas ĉi tie en tekstoj kun tute alia atmosfero, pritraktantaj tute aliajn temojn.
Ĉi tiu kolekto konsistas plejparte el monologoj. Tio ebligas al la lernanto ekzerci sin sola: legante tekston laŭtvoĉe, li uzos vere parolan lingvon, kaj povos identigi sin al la koncerna rolulo, kiel aktoro faras. Tia identigo estas unu el la konataj psikologiaj rimedoj favori la asimiladon de lingvo.
De numero 13 ĝis numero 24, inkluzive, du malsamaj tekstoj prezentiĝas por ĉiu paralela ĉapitro de «Gerda». La lernanto tiel povos elekti la pecon, kiu unuarigarde pli plaĉas al li, se li ne volos legi ambaŭ.
Se, dank' al ĉi tiuj ekzemploj de parola Esperanto, verkitaj kun malgranda vortprovizo, la lernanto konsciiĝos, kiel multe kaj diverse minimumaj lingvo-elementoj ebligas esprimi sin, la ĉefa celo de ĉi tiu verko estos atingita.
Claude Piron
1. Izabela
Izabela rigardas al la granda spegulo. La knabino en la granda spegulo rigardas al Izabela. Izabela scias, kiu estas la knabino en la spegulo. Tiu enspegula knabino estas juna, malgranda kaj ne bela. Estas Izabela.
«La mondo ne estas bela,» diras Izabela al la spegulo. «Mi ne estas bela, mi ne estas granda, mi estas juna, tro juna. Nenio okazas al mi. En la tuta mondo ne estas knabo, kiu venas al mi kaj diras al mi «saluton» kaj sidas kun mi. En la tuta mondo ne estas juna viro, kiu venas al mi kaj rigardas al mi kaj diras : «Kara Izabela, vi estas juna kaj bela, sed vi laboras tro multe. Ne laboru nun. Venu kun mi. Ne demandu, kiu mi estas, kio mi estas. Mi estas nur juna viro, kiu rigardas al vi kaj diras : «Vi estas tute sola. Venu kun mi. Kun mi la mondo estas bela kaj granda.»» Sed ne venas tiu knabo, kaj en la tuta mondo nenio okazas. Nenio okazas al mi, nenio nova okazas, nenio speciala okazas. Nur laboro, laboro, laboro... Estas tro.»
«Mi sidas tute sola. Mi rigardas al vi, spegulo. Kaj en la spegulo estas nur Izabela, la plej malbela knabino en la tuta mondo. Vere la nuna mondo ne estas bela.»
2. Stranga strangulo
Tiu ulo estas stranga. Ĉu vi vidas lin? Tiu granda viro, vere forta, kiu staras proksime al la spegulo, kun io en la mano. Li ne plu estas tre juna, sed li ne estas maljuna. Ĉu vi vidas lin? Ĉu vi vidas lin nun?
Turnu vin iomete. Jen. Nun vi certe vidas lin, ĉu ne?
Nu, tiu stranga ulo parolas tute sola. Dum vi rigardas lin, li haltas, sed se vi ne rigardas, li reparolas. Li iras rapide al la pordo, staras proksime al tiu alia ulo, kiu sidas en la angulo kun bela knabino, staras proksime al ŝi, tute proksime al ŝi, fakte. Li rigardas ŝin, sed ne parolas al ŝi. Estas io en lia mano, sed mi ne scias, kio. Poste li revenas al la pordo, staras inter la pordo kaj la alta spegulo, kaj nenio okazas.
Nun li malrapide proksimiĝas al la spegulo, parolas al la spegulo, dum juna virino sidas tute proksime. Sed li ne parolas al ŝi, li parolas al la spegulo! Strange, ĉu ne? Vere stranga ulo!
Nun, jen li malrapide revenas al alia angulo. Io estas tute ne-natura en lia rigardo.
Ĉu vi scias, kiu estas tiu viro? Li estas forta kaj alta, sed pala, tro pala, multe tro pala. Li estas ne-nature pala. Vera strangulo!