Tial mi vere bone scipovis kelkajn lingvojn. Ankaŭ lingvojn ne tre konatajn nialande. Kaj kiam miaj diablaj ĉefoj tion eksciis — oni neniam estas tro diskreta; se mi estus imaginta la sekvojn, mi estus silentinta pri miaj lingvoscioj — jes, kiam miaj ĉefoj tion eksciis, ili proponis al mi oficejan laboron: traduki dokumentojn, aŭ almenaŭ tiujn legi, kaj mallonge klarigi al ili, pri kio temas en tiuj paperoj.
Nu, mi ne speciale ŝatis la soldatan vivon, «la dolĉan vivon», kiel ni tiutempe kromnomis[45] ĝin. Porti pezan sakon marŝante tuttage sur sunvarmega vojo, aŭ kuŝi sur akveca tero ludante militon, ne estas por mi la plej tipa tipo de vivo feliĉa. Kaj mi aŭdis, ke la bonŝanculoj, kiuj militservas oficeje, ricevas multe pli bonajn manĝojn ol tiuj, kiuj fortigas sian korpon kaj lernas la arton ne pensi en ĉiutagaj kampaj soldatludoj.
Mi ŝatas bone manĝi. Tio estas unu el miaj multaj malfortaĵoj. Krome, miaj muskoloj pli rapide laciĝas ol mia kapo, kaj mi estis tiel lacega fine de tiuj liber-aeraj soldattagoj, ke mi sentis, kvazaŭ mi apenaŭ vivus plu. Eĉ signi per okulo estis tro lacige por mi en tiuj vesperoj.
Mi rakontas ĉion ĉi por klarigi al vi, kial mi tiel facile entiriĝis en la Centron kun granda C. Mi kompreneble petas vian protekton, ĉar... Ne. Pri tio pli poste. Min altiris tien la scio, ke mi ne plu lacigos mian korpon ĝismorte rolante kiel serpento aŭ hundo, aŭ kiel pezeg-portanto, en lokoj maldolĉaj. Miaj kruroj kaj piedoj ne estas speciale belaj — ili eĉ estas vere malbelaj, se paroli sincere — sed mi ŝatas ilin, ĉar ili ĉiam servis min amike, kaj la «dolĉa vivo» de simpla soldato pli kaj pli eluzis[46] ilin, tiel ke mi sentis min iĝanta iom pli malalta ĉiutage.
Cetere, mia tuta korpo eluziĝis. Mi jam ne havis multe da graso antaŭ ol komenci, sed tiu malmulto perdiĝis en la unuaj semajnoj. Oni provis kredigi al mi, ke per tia konstanta funkciado je sia plej alta povo mia korpo fariĝos ĉiurilate fortega, sanega kaj multopova — «Vi estas Davidoj, mi faros Goljatoj el vi», diris unu el niaj suferigistoj, forgesante, kun la tipa senkapa funkciado de la militistaro, ke el tiuj du karuloj, Goljato montriĝis la perdinto — sed mi havis fortajn dubojn pri miaj ŝancoj sukcesi. Laŭ ilia agmaniero, eĉ se ilia celo sincere estis nin fortigi, ŝajnis al mi, ke la ŝancoj perdi la vivon kaj la malmultan saĝon, kiun ni junuloj havis, estis multe pli grandaj ol la ŝancoj realigi ilian celon: fari supervirojn el ni.
Kompare kun tiu Goljatigo, sidi en komforta oficejo tradukante paperon post papero ŝajnis al mi celo plej dezirinda. Kiam oni faris al mi tiucelan proponon, mi ne forĵetis ĝin. Kiel mi ĵus diris, mi ne estas superhomo, kaj en similaj kondiĉoj por nee respondi necesus superhoman forton.
Mi neniam estis speciale sindonema. Mi ĉiam celis pli protekti mian sanon kaj kontentigi mian emon bone vivi ol doni min al la Patrolando. Tute ne estis certe, cetere, ke mi estos malpli patrolandama en oficejo ol en la kampoj kaj montoj.
Mi do alvenis en la Centron. Mi tute ne sciis, pri kio temas. Oni igis min promesi, ke mi plene gardos la sekretojn pri ĉio, kion mi vidos, aŭdos, tuŝos aŭ iamaniere sentos tie, kaj ĉar tiuj realistoj ne kredas je simpla promesado, tuj kiam mi promesis, ili klarigis al mi, kiel rapide mi malaperus[47] el ĉi tiu vivo — tiel diskrete, ke eĉ la polico ne starigos al si demandojn — se ŝance mi ion dirus pri la Centro kaj tio, kion ĝi faras.
Traduki per si mem ne estas tia agado, kia portas vin al plejsupro de feliĉo, sed almenaŭ la dokumentoj estis interesaj. Mi ĉiam multe interesiĝis pri ĉio, kio okazas sur la Tero, kaj tiuj raportoj aŭ aliaj skribaĵoj min interesis. Ni tradukis plej strangajn paperojn, fojfoje eĉ leterojn senditajn de soldatfamilio el «malamika» lando al militservanto, do plenaj je informoj pri la vivo en la devenloko, kaj kaptitaj la-diablo-scias-kiel.
47
En la originalo : malaperos (preseraro). Ne temas pri futuro en pasinteco, sed pri vera kondicionalo (vidu la postan "se mi dirus").