Выбрать главу

Jes ja, vi estas granda, eĉ grandega. Jes ja, via korpo estas alta kaj larĝa. Vi estas forta kaj dika. Pli ol sufiĉe dika, verdire. Mi eĉ diru simple: tro dika, multe tro dika, ĉar la brando dikigas vin sen vin serioze fortigi.

Kiam mi ekvidis vin la unuan tagon — ĉu vi memoras? — mi vin ekamis, ĝuste ĉar vi aspektis tiel bele. Fortegulo vi estis tiutempe. Jen bela viro, mi diris al mi, larĝa kaj forta. Tiutempe vi ne estis dika. Sed vi havis fortan korpon, belan vizaĝon, kun amika, plezuriga esprimo, kaj mi enamiĝis tuj. Mi ne imagis tiuepoke, ke vi fuŝos ĉion ĉi per brandemo, ke vi fuŝos vin mem, ke vi fuŝos nian kunan vivon, manke de volo. Mi ne imagis, ke vivi apud vi estos ĉiama doloro, ke mi vivos, ne apud fortulo, kiu helpos min, sed apud senvolulo, kiu fuŝos mian vivon.

Ho! Mi konas viajn ĉiamajn rediraĵojn! Laŭ via opinio, mi estas senkora. Laŭ via sento, mi estas nekomprenema. Laŭ viaj paroloj, mi estas aŭtoritatema. Mi ŝatas Povon, laŭ vi. Mi deziras esti supera al vi, laŭ via pensmaniero, kaj mi volas ĉiam diradi al vi, kion vi faru. Tiel vi sentas nian rilaton, ĉu ne? Laŭ vi, mia sola deziro en la vivo estas superforti vin.

Ne, amiketo; tiel ne estas. Mi tiom ŝatis, kiam mi sentis vin supera al mi. Ĝuste tio igis min vin ami: via maniero ĉiam superi la malfacilaĵojn de la vivo. Kio ajn okazis, la ĝusta decido estis klara por vi. Kio ajn okazis, vi ĉiam estis la plej forta, la plej saĝa, la plej supera.

Kvankam ni travivis malfacilajn tagojn — ĉu vi memoras? — en la unua tempo de nia kunvivado, tamen ĉiam vi sukcesis elturni vin. Kiom ŝatinda estis la vivo apud vi tiuepoke! Kiom plezuriga!

Ŝajnis, ke vi havas povon super la okazaĵoj, super la vivo. Povon vi havis, ĉar vi havis volon. Sed kio restas el via volo nun? Kio postrestas el via volforto, el via povo voli, kaj per tiu simpla volo aliigi la tutan vivon? Kie ĝi postrestis? Kien ĝi forsvenis? Kio okazis al ĝi? Kion vi faris el ĝi? Vi iras aĉeti brandon. Vi sidas apud glaso da brando. Vi rigardas ĝin. Vi rigardadas ĝin. Vi rigardegas ĝin. Kaj vi ne plu povas malkonsenti. Vi ne plu trovas en vi la volon kapnei[15] al ĝi. Kial vi fuŝis nian vivon, kara? Kara, kara mia, eta mia karulo, koro mia, vivo mia, kial vi fuŝis ĉion inter ni?

Kial vi permesis al tiu brando ricevi la Povon? Ĝi estas nia superulo nun! Decidas ĝi, kion ni faru. Kaj ni povas nur sekvi ĝian volon. Vi aĉetas ĝin, kaj tiu aĉetaĵo direktas la vivon ĉi tie. Aĉetadi brandon denove kaj denove, dum la akvo estas tiel bona ĉe ni, kia malsaĝa maniero vivi!

Mi scias, ke vi ektrinkis brandon, kiam okazis tiuj timigaj malfacilaĵoj ĉe via laboro. Ne estis facile por vi. Ne estis klare, kion fari. Viaj labordonantoj ne volis, ke vi malkaŝe diru la veron. Ili timegis, ke la homoj ekstere scios la veron, ke oni klarigos al la tuta urbo, kion ili faris, ke la tuta urbo parolos pri ilia misfaro, pri tiu gravega fuŝo, pri tiu gravega misdirektado de la aferoj. Kaj ili elsendis vin for. Ili forsendis vin eksteren, timante, ke la polico intervenos.

Forsendita! Senoficigita! Kaj sen eblo respondi, sen eblo rebati, sen eblo pravigi vin, klarigi, kion vi faris, kaj kial. Vi retrovis vin senlabora. Esti senlaborulo nuntempe ne estas facila vivo. Neniam estis, cetere. Vivo de senlaborulo ne estas facile akceptebla. Brando akceptigis ĝin pli facile al vi, ĉu ne? Aŭ almenaŭ tion vi imagis. Kun kiom da malpravo!

Ĉar kvankam vi aĉetis pli kaj pli da brando, via vivo ne faciliĝis. Male. Estas pli malfacile trovi laboron, kiam oni montriĝas brandoplena. Kaj kvankam mi amis vin, kaj komprenis vian zorgadon, mi ne povis akcepti tion. Ĉiaokaze ne la fakton, ke vi iris ĉiam denove aĉeti brandon, kaj ke nia aĉetpovo pli kaj pli mallarĝiĝis.

Kvankam vi ne trinkis tro multe en la unuaj tagoj, tamen mi ne akceptis. Mi timis, ke post la epoko kun unu duonglaso vespere venos epoko kun duonglaso posttagmeze, kaj poste epoko kun plenaj glasoj dumtage kaj ĉe noktiĝo, kaj tiel plu, kaj tiel plu.

Kaj evidentiĝis finfine, ke mi pravis, ĉu ne?

Kvankam mi konsentas, ke mi eble ne sufiĉe komprenis viajn zorgojn de senlaborulo, tamen, ĉu oni povas diri, ke se mi agus alimaniere rilate al vi, vi ne trinkus tiun diablan brandon? Kvankam eble estas iom da vero en tio, tamen tiu pensmaniero ŝajnas al mi neĝusta. Kiom ofte mi pensis: «Jen estas la fina glaso. Post ĉi tiu li ne plu trinkos brandon!» Sed tiom ofte la faktoj montris min malprava.

вернуться

15

Kapnei (kap-ne-i): diri «ne» per la kapo; montri per la kapo, ke oni malkonsentas.