Via koro devas sekve esti nepre purigita de la vanaj diraĵoj de la homoj, kaj sanktigita super ĉian teran senton, por ke ĝi povu malkovri la kaŝitan signifon de la dia inspiro kaj iĝi tre- zorejo de la misteroj de la dia sciado. Tiel estis dirite: »Tiu, kiu iras la neĝoblankan Vojon, kaj sekvas la postsignojn de la Skarlata Kolono, neniel atingos sian restejon, se liaj manoj ne estos antaŭe liberaj de tiuj mondaĵoj, kiuj estas karaj al la ho- moj.« Tio ĉi estas la unua kondiĉo por tiu, kiu iras tiun vojon. Pensu pri tio, por ke vi ekvidu la verecon de tiuj ĉi vortoj kun senvualigitaj okuloj.
Ni flankiĝis de la temo de Nia argumentado, kvankam kio ajn estas menciita ĉi tie, servas nur por konfirmi Nian tezon. Je Dio! Kiel ajn granda estas Nia deziro esti konciza, Ni sentas tamen, ke Ni ne povas deteni Nian plumon. Malgraŭ ĉio, kion Ni menciis, kiel sennombraj estas la perloj, kiuj restis netuŝite en la konko de Nia koro! Kiel multaj hurisoj de internaj signifoj kaŝitaj estas ankoraŭ en la ĉambroj de la dia saĝeco! Neniu ĝis nun proksimiĝis al ili, al tiuj hurisoj, »kiujn neniu homo aŭ spirito tuŝis antaŭe.«[56] Malgraŭ ĉio, kion Ni diris ĉi tie, ŝajnas, kvazaŭ nek unu litero de Nia tezo estus elparolita, kvazaŭ nek unu sola signo estus malkaŝita koncerne Nian temon. Kiam troviĝos fidela serĉanto, kiu surmetos la veston de pilgrimado, atingos ĝis la Ka'bih de sia kordeziro, kaj sen orelo kaj lango malkovros la sekretojn de la diaj paroloj?
Per tiuj ĉi lumaj, konvinkaj kaj kompreneblaj argumentoj la signifo de la »ĉielo« en la menciitaj antaŭe versoj estos el- montrita klare kaj evidente. Kaj nun koncerne Liajn vortojn, ke la Filo de homo venos »en la nuboj de la ĉielo«.[57] La esp- rimo »nuboj« signifas tiujn aferojn, kiuj estas kontraŭaj al la manieroj kaj deziroj de la homoj. Kiel Li diris en la citita jam verso: »Kiomfoje Apostolo venas al vi kun tio, kion viaj animoj ne deziras, vi fieriĝas, akuzante kelkajn pri trompo kaj morti- gante aliajn.«[58] Tiuj nuboj signifas en unu senco la nuligon de la leĝoj, la eksigon de la antaŭa religia sistemo, la forigon de ritoj kaj moroj, kutimaj inter la homoj, la altigon de neinstru- ita kredanto super instruitaj kontraŭulojn de la kredo. En alia senco ili signifas la aperon de tiu senmorta Belo en la figuro de mortema homo, kun tiaj homaj limigitaĵoj kiel manĝado kaj trinkado, dormo kaj maldormo, kaj aliaj aferoj, kiuj ĵetas dubon en la homaj mensojn kaj kaŭzas ilian forturniĝon. Pri ĉiuj tiaj vualoj oni parolas simbole kiel pri »nuboj«.
Tio estas la nuboj, pro kiuj fendita estas la ĉielo de sciado kaj kompreno de ĉiuj, kiuj loĝas sur la tero. Kiel Li revelaciis: »En tiu tago la ĉielo estos fendita de nuboj.«[59] Kiel la nuboj malebligas al la homaj okuloj vidi la sunon, tiel tiuj aferoj de- tenas la homajn animojn de la rekono de la lumo de la dia Lumportanto. Tion ĉi atestas la vortoj, kiuj elvenis al la buŝoj de la nekredantoj, kiel estas dirite en la sankta Libro: »kaj ili diris: Kia Apostolo tio estas? Li manĝas manĝaĵon kaj paŝas sur la stratoj. Se anĝeloj ne estos senditaj malsupren kaj ne kuna- gos en Liaj avertoj, ni ne ekkredos.«[60] Simile aliaj Profetoj estis subigitaj al malriĉeco kaj afliktoj, al malsato, al malsanoj kaj okazoj de tiu ĉi mondo. Ĉar tiuj sanktaj personoj estis subigitaj al tiaj necesaĵoj kaj mankoj, tial la homoj vagis en la dezertoj de malfido kaj dubo kaj lasis sin aflikti de konsterno kaj kon- fuzo. Kiel - ili demandis - tia persono povas esti sendita de Dio, aserti sian superecon super ĉiuj gentoj kaj popoloj de la tero, pretendi esti la celo de la tuta kreado - kiel Li diris: »ĉion, kio estas en la ĉielo kaj sur la tero, Mi kreis nur por Vi« - kaj tamen esti subigita al tiaj malgravaĵoj? Sendube vi scias pri la suferoj, malriĉeco, malsanoj kaj homiligoj, kiuj trafadis ĉiun Profeton de Dio kaj Liajn kunulojn. Certe vi aŭdis, kiel la kapoj de iliaj sekvantoj estis sendataj donace en diversajn urbojn, kiel dolore oni malhelpis ilin en tio, kio estis al ili ordonita. Ĉiu el ili iĝis viktimo de la malamikoj de Lia Afero kaj devis suferi, kion ili decidis kontraŭ Li.
81. Evidente estas, ke la ŝanĝoj, efektivigitaj en ĉiu Epoko, formas la mallumajn nubojn, kiuj metas sin inter la okulojn de la homa kompreno kaj dian Lumportanton, kiu brilas el la tagiĝ-loko de la dia Esenco. Konsideru, kiel dum generacioj la homoj blinde imitadis siajn antaŭulojn kaj estis edukataj laŭ tiuj metodoj kaj manieroj, kiujn prezentis la postuloj de ilia kredo. Se tiuj homoj malkovrus do subite, ke Homo, kiu vidis en ilia mezo, kiu, rilate al ĉiaj homaj limigaĵoj, estis ilia egalulo, leviĝis por eksigi ĉiujn firmajn principojn, fiksitajn de ilia kredo - la principojn, laŭ kiuj ili estis edukataj de jarcentoj, kaj kies ĉiun kontraŭulon kaj neanton ili rigardadis kiel malfidelulon, malnoblulon kaj malvirtulon - tio sendube vualus ilkian vidon kaj detenus ilin de la rekono de Lia vero. Tiaj aferoj estas kiel nuboj, kiuj vualas la okulojn de tiuj, kies interna estaĵo ne gustumis la Salsabilon de korpureco, nek trinkis el la Kawthar de la konado de Dio. Tiaj homoj, eksciinte pri tiaj cirkonstancoj, iĝas tiel vualitaj, ke sen ia hezito ili proklamas la Malkaŝanton de Dio malfidelulo kaj kondamnas Lin al morto. Vi aŭdis certe, ke tiaj aferoj okazadis ĉiam, en ĉiu tempo, kaj nun vi vidas ilin en tiuj ĉi tagoj.
Decan al ni sekve streĉi ĉiujn povojn, por ke, kun nevidebla helpo de Dio tiuj mallumaj vualoj, tiuj duboj de elĉielaj provoj ne detenu nin de la ekvido de l' beleco de Lia radia Vizaĝo, kaj por ke ni rekonu Lin nur per Li mem. Kaj se ni postulus pruvojn, ni kontentiĝu per unu sola kaj nura, por ke ni atingu dank' al tio Tiun, kiu estas la ĉeffonto de senfina favoro, kaj en kies ĉeesto ĉiuj riĉaĵoj de la mondo ŝanĝiĝas en nenion, por ke ni ĉesu ĉikani Lin ĉiutage kaj kroĉi nin al niaj propraj vantaj fantazjaĵoj.
Dio favorema! Malgraŭ la averto, kiu en mirinde simbola lingvo kaj subtilaj aludoj estis dirita en la pasintaj tagoj, kaj kiu celis veki la popolojn de la mondo kaj malhelpi ilin seniĝi de sia parto el la ondanta oceano de dia favoro, tiaj aferoj, kiuj jam estis viditaj, tamen okazis! Aludoj al tiuj aferoj troviĝas ankaŭ en Korano, kiel atestas tiu ĉi verso: »ĉu tiaj homoj povas atendi ion alian, ol ke Dio mem venos malsupren al ili, envolvita en nuboj?«[61] Kelka nombro da religiaj gvidantoj, kiuj tenas sin forte je la litero de la Vorto de Dio, konsideras tiun verson kiel unu el la signoj de tiu atendata renaskiĝo, kiun kreis ilia propra vana imago. Tiel estos malgraŭ la fakto, ke similaj aludoj estas faritaj en plejparto de la ĉielaj Libroj, kaj estas notitaj en ĉiuj fragmentoj, koncernantaj la signojn de la venonta Malkaŝanto.
84. Simile Li diris: »En la tago, kiam la ĉielo eligos palpeblan fumon, kiu envolos la homaron: ĝi estos turmenta sufero.«[62]La Plejglora decidis, ke ĝuste tiuj aferoj, kiuj estas kontraŭaj al la deziroj de malvirtuloj, estu la provŝtono kaj kriterio, per kiu Li provas Siajn servantojn, por ke justulo rekonita estu de malvirtulo, kaj kredanto distingita estu de malfidelulo. La sim- bola esprimo »fumo« signifas gravajn malkonsentojn, eksigon kaj faligon de la akceptitaj standardoj kaj kompletan pereigon de iliaj malgrandanimaj probatalantoj. Kia fumo estas pli densa kaj pli potenca, ol tiu, kiu envolvigis nun ĉiujn popolojn de la mondo, kiu iĝis por ili turmento, kaj el kiu eliĝi ili senespere malsukcesas, kiel ajn ili braktas? Tiel forta estas la fajro de ego- ismo, brulanta en ili, ke en ĉiu momento ili ŝajnas suferi novan turmenton. Ju pli oni diras al ili, ke tiu ĉi mirinda Afero de Dio, tiu ĉi Revelacio de la Plejalta estas aperigita al la tuta homaro, kaj kreskas ĉiutage en sia grandeco kaj forto, des pli furioza iĝas la flamo de fajro en iliaj koroj. Ju pli ili vidas la nerompeblan forton, la noblan sinrezignon, la neŝanceleblan konstantecon de la sanktaj kunuloj de Dio, kiuj per la helpo de Dio, iĝadas ĉiu- tage pli noblaj kaj pli gloraj, des pli profunda konsterno mordas iliajn animojn. En tiuj ĉi tagoj - glorata estu Dio - la povo de Lia Vorto atingis tian potencon super la homoj, ke ili ne kuraĝas flustreti eĉ vorton. Se ili renkontus unu el la kunuloj de Dio, kiu, se li povus, proprovole kaj ĝoje fordonus dekmilfoje sian vivon kiel oferon al sia Amato, tiel granda estus ilia timo, ke ili tuj deklarus sian kredon je Li, dum kaŝe ili insultus kaj malbenus Lian nomon! Kiel Li diris: »kaj kiam ili renkontas vin, ili diras: 'Ni kredas', sed kiam ili estas for de vi, ili mordas siajn fingrojn pro furiozo kontraŭ vi. Diru: ' Mortu en via furiozo! Dio vere konas la plej kaŝajn sentojn de viaj brustoj.«[63]