Post mallonga tempo viaj okuloj vidos la standardojn de la dia potenco, levitajn en ĉiuj regionoj, kaj la signojn de Lia triumfanta povo, elmontritajn en ĉiuj landoj. Ĉar plej multaj al la religiaj gvidantoj ne komprenis la sencon de tiuj versoj kaj ne konceptis la signifon de la Tago de Renaskiĝo, tial ili sensence interpretis tiujn versojn konforme al sia vanta kaj erara imago. La sola vera Dio estas Mia atestanto! Negranda koncepteno estas bezona, por igi ilin kompreni el la simbola lingvo de tiuj versoj ĉion, kion Ni intencis prezenti, kaj atingi tiel, per la favoro de la Plejkompatema, la brilan matenlumon de certeco. Tiaj estas la sonoj de la paradiza melodio, kiun la senmorta Birdo de l' ĉielo, kantanta sur la Sudrih de Baha, verŝas sur vin, por ke vi, kun la permeso de Dio, iru la vojon de la dia sciado kaj saĝeco.
Kaj nun, koncerne Liajn vortojn: »Kaj Li elsendos Siajn anĝelojn...«69 La esprimo »anĝeloj« signifas tiujn, kiuj, fortigitaj per la potenco de la spirito, neniigis per la fajro de amo de Dio ĉiajn homajn ecojn kaj limigitaĵojn, kaj vestis sin per la kvalitoj de la plej altaj Estaĵoj kaj de Keruboj. Sadiq[64], tiu sankta homo, en sia glorskribaĵo pri Keruboj diris: »Aro de niaj ŝian-fratoj staras post la Trono«. Multaj kaj diversaj estis la intepretoj de la vortoj »post la Trono«. En unu senco ili montris, ke neniu vera ŝiano ekzistas. Kiel li diris en alia fragmento: "Vera kredanto estas simila al filozofa ŝtono.« Turnante sin poste al sia aŭskultanto, li diras: »ĉu vi vidis iam filozofian ŝtonon?« Pensu, kiel tiu ĉi simbola lingvo, pli elokventa, ol ĉia parolo, kiel ajn simpla, atestus neekziston de veraj kredantoj. Tia estas la aserto de Sadiq. Kaj nun konsideru, kiel maljustuloj kaj multaj estasj tiuj, kiuj, kvankam ili mem malsukcesis flari la aromojn de kredo, rigardas kiel malfidelulojn tiujn, per kies vortoj la kredo mem estas rekonita kaj firmigita.
Kaj nun, ĉar tiuj sanktaj personoj purigis sin de ĉiaj homaj lumigitaĵoj, alprenis la kvaliton de spirito kaj ornamis sin per la noblaj evoj de benitoj, tial ili estas difinitaj kiel anĝeloj. Tia estas la signifo de tiuj versoj, kies ĉiu vorto klarigita estas kun la helpo de plej klaraj tekstoj, plej konvinkaj argumentoj kaj plej bone bazitaj pruvoj.
ĉar la sekvantoj de Jesuo neniam ekkomprenis la kaŝitan signifon de tiuj vortoj, kaj ĉar la signoj, kiujn ili kaj la gvidantoj de ilia kredo atendis, ne aperis, tial ili rifuzis rekoni, ĝis la nuna tempo, la verecon de tiuj Malkaŝantoj de Sankteco, kiuj estis senditaj de post la tagoj de Jesuo. Tiel ili senigis sin mem de la elŝprucoj de sankta favoro de Dio kaj de la mirakloj de Lia dia parolo. Tiel malalta estas ilia stato en ĉi tiu tago, la Tago de Re- naskiĝo! Ili ne komprenis eĉ, ke se la signoj de la Malkaŝanto de Dio en ĉiu epoko aperus en la videbla mondo konforme al la tek- sto de la akceptitaj tradicioj, neniu povas ilin nei aŭ forturniĝi, nek benito estus distingita de mizerulo, nek loĝrompanto de tiu, kiu timas Dion. Juĝu juste: se la profetaĵoj, priskribitaj en la Evangelio, plenumiĝus laŭlitere, se Jesuo, la Filo de Mario, akompanata de anĝeloj, malsuprenvenus sur la nuboj el la vide- bla ĉielo, kiu kuraĝus malkredi, kiu kuraĝus malakcepti la veron kaj arogantiĝi? Ne, tia konsterno kaptus tiuj ĉiujn loĝantojn de la tero, ke neniu sentus sin kapabla eldiri eĉ vorton, tiom malpli malakcepti aŭ akcepti la veron. La miskompreno de tiuj ĉi veroj kaŭzis, ke multaj gvidantoj de la kristana religio kontraŭstaris Mahometon kaj protestis kontraŭ Li per la sekvantaj vortoj: »Se Vi estas vere la promesita Profeto, kial ne akompanas Vin tiuj anĝeloj, kiujn niaj sanktaj Libroj antaŭdiris, kaj iuj nepre devas malsupreniri kun la promesita Belo, por helpi Lin en Lia Revelacio kaj esti avertantoj por Lia popolo?« Kiel la Plejglora enskribis iliajn argumentojn: »Kial anĝelo ne estas sendita al Li malsupren, por ke li estu kun Li, kiel avertanto?«[65]
89. Tiaj kontraŭstaroj kaj malkonsentoj ripetiĝadis en ĉiu tempo kaj epoko. La homoj ĉiam okupiĝadis per tiaj elstere pravaj argumentoj, vane protestante: »Kial tiu aŭ alia signo ne aperis?« Tiuj malfacilaĵoj prezentis sin al ili nur tial, ke ili alkroĉiĝis al la pensomaniero de la religiaj gvidantoj de tiu epoko, en kiu ili vivis, kaj blinde sekvis ilin, akceptante aŭ malakceptante tiujn Esencojn de Korpureco, tiujn sanktajn kaj diajn Estaĵojn. Pro tio, ke la gvidantoj dronadis en egoistaj deziroj kaj prizorgadis pasemajn kaj malaltajn aferojn, ili rigardis tiujn diajn Lumportantojn kiel kontraŭajn al la stan- dardoj de ilia sciado kaj kompreno, kaj kiel malamikojn de siaj pensmanieroj kaj juĝoj, ĉar ili interpretis laŭlitere la Vorton de Dio, la diraĵojn kaj tradiciojn de la Literoj de Unueco, kaj klarigadis ĝin laŭ sia propra malperfekta kompreno, tial ili senigis sin mem kaj sian tutan popolon de la malavaraj pluvoj de la dia favoro kaj kompatemo. Kaj ankoraŭ ili konfirmas la konatan tradicion: »Vere, Nia Vorto estas malklara, konfuze malklara.« En alia okazo estas dirite: »Nia Afero provas severe kaj konsternas profunde; neniu povas ĝin elporti krom favorato de la ĉielo, aŭ inspirata Profeto, aŭ tiu, kies kredon Dio elprovis.« Tiuj religiaj gvidantoj konfirmas, ke neniu el tiuj elmontritaj kondiĉoj estas aplikebla al ili. La unuaj du kondiĉoj estas evidente ekster ilia povo; koncerne la trian, klare estas, ke neniam ili estis pruvoj kontraŭ la provoj, senditaj de Dio, kaj ke kiam la dia Provŝtono aperis, ili montriĝis nenio, krom skorio.
90. Granda Dio! Kvankam ili akceptas la veron de tiu ĉi tradi- cio, tamen ili, tiuj gvidantoj, dubantaj kaj diskutantaj ankoraŭ pri la teologiaj malklaraĵoj de sia kredo, pretendas esti inter- pretantoj de la subtilaĵoj de la dia leĝo, kaj klarigantoj de la esencaj misteroj de Lia sankta Vorto. Memfide ili asertas, ke la tradicioj, kiuj signas la alvenon de la atendata Qa'im, ne estas plenumitaj, dum ili mem maltrafis flari la aromon de la signifo de tiuj tradicioj, kaj ĉiam ankoraŭ ignoras la fakton, ke ĉiuj signoj, kiuj estis antaŭdiritaj, plenumiĝis, ke la vojo de la sankta Afero de Dio estas malkaŝita, kaj la anaro de la kredan- toj, rapida, kiel fulmo, paŝas ĉi-tempe tiun ĉi vojon, dum tiuj senprudentaj gvidantoj atendas ankoraŭ, esperante vidi la an- taŭdirantajn signojn. Diru: Ho malsaĝuloj! Vi atendas kiel tiuj, kiuj antaŭ vi atendis!
Se oni demandus ilin pri tiuj signoj, kiuj devas heroldi la revelacion kaj leviĝon de la suno de la Mahometa Epoko, kiujn Ni jam menciis, el kiuj neniu plenumiĝis laŭlitere, kaj se oni dirus al ili: »Kial vi malakceptis la pretendojn de la kristanoj kaj de la anoj de aliaj religioj, kaj konsideras ilin malfideluloj?« tiam, ne sciante, kiun respondon doni, ili redirus: »Tiuj Libroj estas falsitaj kaj ne estas, nek iam estis, de Dio.« Pripensu: la vortoj de tiuj versoj mem atestus elokvente, ke ili estas de Dio. Simila verso estis revelaciita ankaŭ en Korano, se vi estus el tiuj, kiuj komprenas. Vere, Mi diras, dum tiu ĉi tuta periodo ili plene malsukcesis kompreni, kion signifas falsigo de teksto.