Выбрать главу

Jes, en la verkoj kaj paroloj de Speguloj, reflektantaj la sunon de la Mahometa Revelacio, menciitaj estas »modifoj, far- itaj de gloraltuloj« kaj »ŝanĝoj, faritaj de memfiduloj«. Tiuj fragmentoj rilatas tamen nur al specialaj okazoj. Inter ili estas la historio pri Ibn-i-Suriya. Kiam la popolo de Kl'aybar deman- dis la fokuson de la Mahometa Revelacio pri puno por adulto, plenumita inter edziĝanta viro kaj edziĝanta virino, Mahometo respondis, dirante: »La leĝo de Dio estas ŝtonmortigo.« Tiam ili ekprotestis kaj diris: »Neniu simila leĝo estas revelaciita en la kvinlibro«. Mahometo respondis, dirante: »Kiun inter viaj rabenoj vi konsideras kiel rekonitan aŭtoritatulon kaj posedan- tan scion pri la vero?« Ili interkonsentis pri Ibn-i-Sunya. Tiam Mahometo alvokis lin kaj diris: »Mi ĵurvokas vin je Dio, kiu disfendis por vi la maron, sendis al vi manaon kaj nubon, por doni al vi ombron, kiu savis vin de Faraono kaj lia popolo kaj altigis vin super ĉiujn homajn estaĵojn - diru al ni, kion Moseo dekretis pri adulto inter edziĝanta viro kaj edziĝanta virino.« Li respondis: »Ho Mahometo! ŝtonmortigo estas la leĝo.« Ma- hometo demandis: »Kial do okazas, ke tiu ĉi leĝo estas nuligita kaj ĉesis funkcii inter la judoj?« Li respondis, dirante: »Kiam Nebukadnecar fordonis Jerusalemon al flamoj kaj kondamnis la judojn al morto, nur kelkaj restis vivantaj. La pastroj de tiu tempo, konsiderante la trege limigitan nombron de la judoj kaj la multegon da amalekidoj, interkonsiliĝis kaj venis al la kon- kludo, ke se ili aplikus la leĝon de Kvinlibro, ĉiu postvivinto, kiu estis savita el la manoj de Nebukadnecar, devus esti kon- damnita al morto konforme al la ordonoj de la Libro. Sekve de tiuj konsideroj ili tute nuligis la mortpunon.« Dume Gabrielo inspiris la luman koron de Mahometo per la jenaj vortoj: »Ili falsas la tekston de la Vorto de Dio.«[66]

93. Tio ĉi estas unu el la ekzemploj, pri kiuj Ni menciis. Vere, la »falsigo« de la teksto ne signifas tion, kion tiuj malpruden- taj kaj malnoblaj personoj imagis, kiel kelkaj asertis, ke la ju- daj kaj kristanaj pastroj forigis el la Libro versojn, kiuj laŭdas kaj gloras la vizaĝon de Mahometo, kaj anstataŭe enmetis kon- traŭaĵojn. Kiel senfine vanaj kaj falsaj estas tiuj vortoj! Ĉu homo, kiu kredas je libro kaj konsideras ĝin kiel inspiritan de Dio, povus ĝin aligi? Plie, la Kvinlibro estis disvastigita sur la superaĵo de la tuta tero, kaj ne estis limigita nur al Mecca kaj Medina, tiel, ke ili povus kaŝe falsi kaj trompoŝanĝi ĝian tekston. Ne, la falsigo de la teksto signifas tion, per kio okupas sin nune ĉiuj gvidantoj de Islamo, t.e. interpretadon de la sankta Libro de Dio laŭ siaj vanaj imagoj kaj vantaj deziroj. Kaj ĉar la judoj en la tempo de mahometo interpretis tiujn versojn de la Kvin- libro, kiuj koncernis Lian Revelacion, laŭ sia propra imago kaj rifuzis kontentiĝi per Liaj sanktaj paroloj, tial ili estis akuzitaj pri »falsigo« de la teksto. Simile, klare estas, kiel en la hodi- aŭa tago la popolo de la Korano falsis la tekston de la Libro de Dio, koncernantan la signojn de la atendata Malkaŝanto, kaj interpretis ĝin laŭ sia inklino kaj deziro.

En unu plia ekzemplo Li diras: »Parto da ili aŭdis la Vorton de Dio kaj tiam, ekkompreninte ĝin, ili uzis ĝin artifike, kaj sciis, ke ili tion faras.«[67] Tiu ĉi verso ankaŭ montras, ke la signifo de la Vorto de Dio estis falsita, ne ke la vortoj mem estis forigitaj. La verecon de ĉi tio atestas tiuj, kies menso estos sana.

En alia ankoraŭ ekzemplo Li diras: »Ve al tiuj, kiuj per la propraj manoj false transskribas la Libron kaj poste diras: 'Tio ĉi estas de Dio!« por vendi ĝin por aĉa prezo.«[68] Tio ĉi estis rev- elaciita rilate al gvidantoj kaj pastroj de la hebrea kredo. Tiuj pastroj, celante plezurigi riĉulojn, akiri mondajn profitojn kaj kontentigi sian envion kaj malĝustan kredon, skribis kelkan nom- bron da traktatoj, refutante la pretendojn de Mahometo, sub- tenante siajn argumentojn per tiaj pruvoj, ke estus malkonvene ilin mencii, kaj ili pretendis, ke tiuj argumentoj estis ĉerpitaj el la teksto de la Kvinlibro.

La samon oni povas vidi hodiaŭ. Konsideru, kiel abundaj estas la akuzoj, skribitaj de la malprudentaj pastroj de tiu ĉi tempo kontraŭ tiu ĉi mirinda Afero! Kiel vanaj estas iliaj imagoj, ke tiuj kalumnioj konformas kun la versoj de la sankta Libro de Dio, kaj harmonias kun la paroloj de la juĝokapabluloj!

La celo, por kiu Ni rakontas tiujn ĉi aferojn, estas averti vin, ke se ili asertus, kvazaŭ tiuj versoj, kie estas menciitaj la signoj, priparolitaj en la Evangelio, estas falsitaj, se ili malak- ceptus ilin kaj kroĉus sin anstataŭe al aliaj versoj kaj tradicioj, vi sciu, ke iliaj vortoj estas komplete mensogaj kaj nure kalum- niaj. Jes, »falsigo« de la teksto, en la senco, kiun Ni priparolis, estis vere afektivigita en certaj okazoj. Kelkajn el ili Ni menciis, por ke evidente estu al ĉiu juĝokapabla observanto, ke al kelkaj neinstruitaj sanktuloj donita estas la majesteco de homaj ler- naĵoj, por ke malbonvola kontraŭulo ĉesu disputi, dirante, ke certaj versoj indikas »falsigon« de la teksto, kaj suspektigi, ke Ni, pro manko de scio, menciis tiujn aferojn. Plie, plej multaj el la versoj, kiuj indikas »falsigon« de la teksto, estas anoncitaj rilate al la juda popolo, se vi esploros la insulojn de la Korana Revelacio.

Ni aŭdis ankaŭ, ke la certa nombro da malsaĝuloj de la tero asertas, kvazaŭ la vera teksto de la ĉiela Evangelio ne ekzis- tas inter la kristanoj, kvazaŭ ĝi supreniris en la ĉielon. Kiel korprema estas ilia eraro! Kiel ili malatentis la fakton, ke tia aserto imputas plej grandan maljustecon kaj tiranecon al la fa- vorema kaj amema Providenco! Kiel povus Dio, post kiam la Astro de la belo de Jesuo malaperis foje de la vido de Lia popolo kaj supreniris en la kvaran ĉielon, malaperigi ankaŭ Sian sank- tan Libron, Sian plej grandan ateston inter la kreitoj? Kio estus lasita al tiu popolo, je kio ili povus teni sin de la subiĝo de la astro de Jesuo ĝis la leviĝo de la suno de l' Mahometa Revelacio? Kiu leĝo povus ilin subteni kaj gvidi? Kiel povus tiuj homoj iĝi viktimoj de la venĝanta kolero de Dio, la plejpotenca Venĝanto? Kiel ili povus esti turmentataj per la skurĝado kaj puno de la ĉiela Reĝo? Antaŭ ĉio, kiel povus la torento de l' favoro de la Malavarulo halti? Kiel povus la oceano de Lia amema kompato sekiĝi? Ni alvokas ateston de Dio kontraŭ tio, kion Liaj kreitoj imagas pri Li! Altglorata Li estas super ilia kompreno!

99. Kara amiko! Nun, kiam la lumo de la eterna tagiĝo ekbrilas, kiam la radiado de Liaj sanktaj vortoj: »Dio estas la lumo de la ĉieloj kaj de la tero«[69] verŝas helecon sur la tutan homaron , kiam la nerompebleco de Lia tabernaklo estas proklamita por Liaj sanktaj vortoj: »Dio volis perfektigi Sian lumon«[70], kaj la Mano de ĉionpovo, portanta Lian ateston: »En Sia potenco Li tenas la regnon de ĉiuj aĵoj«, etendita estas super la popoloj kaj gentoj de la tero, decas al ni suprenstreĉi la bridon de penado, por ke, per la favoro kaj bonvolo de Dio, ni eniru la ĉielan Urbon: »Vere, ni estas de Dio«, kaj ekloĝu en la glorsupera loĝejo: »Kaj al Li ni revenas.«[71] Estas via devo, kun la permeso de Dio, purigi la okulon de via koro de la aferoj de l' mondo, por ke vi ekkomprenu la senfinecon de la dia sciado kaj ekvidu la veron tiel klare, ke vi ne bezonos pruvojn por konstati Lian realecon, nek argumentojn por konfirmi Lian ateston.

Ho kara serĉanto! Se vi flugos en la sanktan regnon de la spirito, vi rekonos Dion, elmontriĝantan kaj altgloran super ĉio, en tia maniero, ke via okulo vidos nenion, krom Li. »Dio estis sola; estis nenio krom Li.« Tiel alta estas tiu stato, ke nenio povas ĝin atesti, nek iu pruvo povas ĝin konfirmi. Se vi esploros la sanktan regionon de la vero, vi trovos, ke ĉiuj aferoj estas konataj nur per lumo de Lia rekono, ke Li ĉiam estis kaj estos eterne konata en Si mem. Kaj se vi loĝas en la lando de atestoj, kontentiĝu per tiu, kiun Li mem revelaciis: »ĉu ne estas al ili sufiĉe, ke Ni sendis al Vi malsupren la Libron?«[72] Tio ĉi estas la atesto, kiun Li mem fiksis; pruvo pli granda, ol tio, ne ekzistas, nek iam ekzistos: »Tiu ĉi pruvo estas Lia vorto, Lia propra Esenco, la atesto de Lia vero.«