Выбрать главу

Kaj nun, Ni petas la popolon de Bayan, ĉiujn instruitulojn, saĝulojn, religiajn gvidantojn kaj atestantojn inter ili, ke ili ne forgesu la dezirojn kaj admonojn, revelaciitajn en ilia Libro. En ĉiu tempo ili fiksadu la rigardon sur la esencaĵoj de sia Afero, por ke, kiam Li, kiu estas la ĉefesenco de la vero, aperos, ili ne kroĉu sin al certaj fragmentoj de la Libro, kej ne suferigu al Li tion, kion oni suferigis en la Epoko de la Korano. Ĉar vere,

Li, la ĉiopotenca Reĝo, havas la povon estingi per unu litero de sia mirinda vorto la spiron de vivo en la tuta Bayan kaj ĝia popolo, kaj per unu litero verŝi sur ilin novan kaj eternan vivon kaj igi ilin leviĝi kaj eliri el la tomboj de siaj vantaj kaj egoistaj deziroj. Atentu kaj estu gardemaj; kaj memoru, ke la celo de ĉio estas kredi je Li kaj atingi Lian tagon kaj kompreni Lian dian apudeston. »Pie ne estas turni vian vizaĝon orienten aŭ okcidenten, sed pia estas tiu, kiu kredas je Dio kaj la Lasta Tago.«[73] Klinu viajn orelojn, ho popolo de Bayan, al la veto, al kiu Ni vin admonis, por ke vi serĉu rifuĝon en la ombro, etendita, en la Tago de Dio, super la tuta homaro.

Fino de la unua parto

PARTO DUA

102. Vere Tiu, kiu estas Astro de la Vero kaj Malka- ŝanto de la Plejsupera Estaĵo, havas en ĉiuj tempoj sendisputan regadon super ĉiu, kiu estas en la ĉielo kaj sur la tero, se eĉ troviĝus sur la tero neniu homo, kiu Lin obeus. Vere Li estas sendependa de ĉia tera aŭtoritato, se Li eĉ estus en ekstrema mizero. Tiel Ni malkaĉas al vi la misterojn de la Afero de Dio, kaj donacas al vi la gemajn de la dia saĝeco, por ke vi ekflugu per la flugiloj de sinrezigno al tiuj altaĵoj, kiuj estas forvualitaj de la homaj okuloj.

La signifo kaj esenca celo de tiuj ĉi vortoj estas malkaŝi kaj almontri al tiuj, kies koroj estas puraj kaj spiritoj sanktaj, ke tiuj, kiuj estas Portantoj de la vero jak Speguloj, reflektantaj la lumon de la dia unueco, en kiu ajn tempo kaj ciklo ili estas senditaj en tiun ĉi modon el sia nevidebla restejo de pratempa gloro, por eduki la homajn animojn kaj feliĉigi per favoro ĉiujn kredaĵojn, estas ĉiam provizitaj per ĉiorega povo kaj dotitaj per nevenkebla aŭtoritato. Ĉar tiuj kaŝitaj Gemoj, tiuj sekretaj kaj nevideblaj Trezoroj elmontras en si mem kaj pravigas la realecon de tiuj ĉi sanktaj vortoj: »Vere, Dio faras, kion ajn Li volas, kaj decidas, kion ajn Li deziras.«

Al ĉiu juĝokapabla kaj luma koro evidente estas, ke Dio, la nekonebla Esenco, la plejsankta Estaĵo, estas senmezure su- pera al ĉia homa atributo, kiel korpa ekzisto, supreniro kaj mal- suprenveno, eliro kaj reveno. Malkonvena estus al Lia gloro, se la homa lango povus inde voĉi laŭdojn pri Li, aŭ se la homa koro povus kompreni Liajn senfundajn misterojn. Li estas kaj ĉiam estis forvualita en la pratempa eterneco de Sia Esenco, kaj Li estas en Sia realeco eterne kaŝita de la homa vido. »Neniu rigardeo enprenas Lin, sed Li enprenas ĉiujn regardojn; Li estas Saĝa, Ĉiovidanta.«[74] Nenio ligo de senpera interrilato povas iel kunigi Lin kun Liaj kreaĵoj. Li staras alte super kaj ekster ĉia aparteco kaj kuneco, proksimeco kaj foreco. Neniu signo povas indiki Lian ĉeeston aŭ foreston, ĉar per unu vorto de Lia ordono ĉio, kio estas en la ĉielo kaj sur la tero, venis en la ekziston, kaj per Lia volo, kiu estas la Plejunua Volo mem, ĉio eliĝis el nenieco en la regnon de estado, en la videblan mondon.

Favorema Dio! Kiel oni povus imagi ian ekzistantan rila- ton aŭ eblan kontakton inter Lia Vorto kaj tiuj, kiujn ĝi kreis? La verso: »Dio gardas vin for de Si mem«[75] ekstererare atestas la realecon de Nia argumentado kaj la vortoj: »Dio estis sola; estis nenio krom Li« estas certa konfirmo de ĝia vereco. Ĉiuj Profetoj de Dio kaj Liaj Elektitoj, ĉiuj pastroj, instruituloj kaj saĝuloj de ĉiu generacio unuanime konfesas sin nekapablaj atingi komprenon pri tiu Ĉefesenco de ĉiuj veroj, kaj akiri koncepton pri Tiu, kiu estas la esenca realeco de ĉio.

ĉar la pordo de la konado de la Pratempulo estas tiel fer- mita antaŭ ĉia estaĵo, la Fonto de la senfina favoro, konforme al Siaj vortoj: »Lia favoro leviĝis super ĉiujn kreaĵojn; Mia favoro ilin ĉiujn ĉirkaŭprenis« aperigis tiujn lumajn Gemojn de sank- teco el la sferoj de la Spirito, en la nobla formo de la homa tem- plo, kaj starigis ilin antaŭ ĉiuj homoj, ke ili konigu al la mondo la misterojn de la senŝaĝa Estaĵo kaj parolu pri la subitaĵoj de Lia senpera Esenco. Tiuj sanktaj Speguloj, tiuj Tagiĝoj de la pratempa gloro, ĉiuj klarigas sur la tero Tiun, kiu estas la cen- tra Suno de la universo, Lian Esencon kaj finan Celon. De Li devenas ilia sciado kaj povo; de Li ili ĉerpas sian aŭtoritaton. La beleco de Iliaj vizaĝoj estas nur rebrilo de Lia figuro, kaj ilia revelacio nur signo de Lia senmorta gloro. Ili estas Trezore- joj de la dia konado kaj Deponejoj de ĉiela saĝeco. Pere de ili transdonata estas senfina favoro, kaj pere de ili malkaŝata estas lumo, kiu neniam paliĝas. Kiel Li diris: »Nenia diferenco ekzis- tas inter Vi kaj ili, krom tio, ke ili estas Viaj servantoj kaj estas kreintaj de Vi.« Tio ĉi estas la signifo de la tradicio: »Mi estas Li mem kaj Li estas mi mem.«

107. La tradicioj kaj diraĵoj, kiuj koncernas rekte Dian tezon, estas multaj kaj diversaj. Ni lasas ilin sencite, por konservi koncizecon. Ne - kio ajn estas en la ĉielo kaj kio ajn estas sur la tero, estas rekta pruvo, ke en ĝi malkaŝiĝas la kvalitoj kaj nomoj de Dio, ĉar en ĉiu atomo nestas signoj, kiuj elokvente atestas la revelacion de tiu plej granda Lumo. Ŝajnas, ke sen la potenco de tiu revelacio neniu estaĵo povus iam ekzisti. Kiel grandiozaj estas la lumfontoj de sciado, kiuj brilas en unu atomo, kaj kiel vastaj estas la oceanoj de saĝeco, kiuj ondas en unu guto! Ĉie la ekstrema grado tio ĉi estas vera pri homo, kiu, sola inter ĉiuj kreaĵoj, estas dotita per la robo de tiuj donacoj, kaj elektita por la gloro de tia distingo. Ĉar en li estas aperigitaj ĉiuj kvalitoj kaj nomoj de Dio ĝis la grado, kiun neniu alia kreaĵo superis aŭ eksterpaŝis. Ĉiuj tiuj nomoj kaj valitoj estas aplikeblaj al li. Kiel Li diris: »Homo estas Mia mistero, kaj Mi estas lia mistero.« Multaj estas la versoj, ripete revelaciitaj en ĉiuj ĉielaj Libroj kaj Skribaĵoj, esprimantaj tiun ĉi plej majestan kaj altan tezon. Kiel Li revelaciis: »Ni certe montros al ili Niajn signojn en la mondo kaj en ili mem.«[76] Aliloke Li diris: »Kaj ankaŭ en vi mem: ĉu vi do ne vidas la signojn de Dio?«[77] Kaj alifoje ankoraŭ Li diris: »Kaj ne estu kiel tiuj, kiuj forgesas Dion, kaj kiujn Li igis pro tio forgesi sin mem.«[78] Tiurilate Li, la eterna Reĝo - la animoj de ĉiuj, loĝantaj en la mistika Tabernaklo, estu Liaj oferoj - diris: »Tiu ekkonis Dion, kiu ekkonis sin men.«

Ni ĵuras je Dio, ho respektinda kaj honorinda amiko! Se vi konsideros tiujn ĉi vortojn en via koro, tutcerte vi trovos la pordojn de la dia saĝeco kaj senfina sciado larĝe malfermitaj antaŭ viaj okuloj.

El tio, kion Ni diris, evidente montriĝos, ke ĉiuj kreaĵoj, en sia plejfunda realeco, donas ateston pri la sinelmontro de la nomoj kaj kvalitoj de Dio en ili. Ĉio el ili, konfrme al sia ka- pableco, elmontras kaj esprimas la dian konadon. Tiel pontenca kaj universala estas ĉi tiu elmontrado, ke ĝi regas ĉiujn aĵojn, videblajn kaj nevideblajn. Li diris tieclass="underline" »Ĉu io ajn ekster Vi havas la povon elaperigi, kion Vi ne posedas, ke ĝi povus Vin elmontradi? Blinda estas la okulo, kiu Vin ne vidus.« Simile diris tiu eterna Reĝo: »Nenion Mi vidis, en kio Mi ne vidus Dion, Dion antaŭ ĝi aŭ Dion post ĝi.« Ankaŭ en la tradicio de

Kumayl estas skribite: »Rigardu, lumo ekbrilis el la Meteno de eterneco, kaj jen ĝiaj radioj trapenetris la plejfundan esencon de ĉiuj homoj.« Homo, la plej noble, la plej perfekta el ĉiuj kreaĵoj, superis ilin ĉiujn per la intenseco de tiu ĉi elmontrado, kaj estas pli kompleta esprimo de ĝia gloro. Kaj el ĉiuj homoj la plej prefektaj, plej distingitaj kaj eminentaj estas la Malkaŝantoj de la Suno de l' Vero. Ne, ĉiuj ekster tiuj Malkaŝantoj vivas per la efikado de ilia volo, kaj movas sin kaj ekzistas per la elŝprucoj de ilia favoro. »La ĉielon Mi kreis nur por Vi.« Ne, kontraŭ ili ĉiuj malaperas en kompletan neniecon, kaj estas forgesitaj. La homa lango neniel povas dece prikanti ilian misteron. Tiuj Tabernakloj de sankteco, tiuj plejunuaj Speguloj, reflketantaj la lumon de la senperea gloro, estas nur esprimo de Tiu, kiu estas Nevidebla el Nevideblaj. Per la revelacio de tiuj gemoj de la dia virto malkaŝitaj estas ĉiuj nomoj kaj kvalitoj de Dio, kiel sciado kaj potenco, regado kaj estreco, kompatemo kaj saĝeco, gloro, malavareco kaj favoremo.