110. Tiuj ĉi kvalitoj de Dio ne estas kaj neniam estis verŝitaj speciale sur certajn Profetojn, kaj detenitaj de la aliaj. Ne, ĉiuj Profetoj de Dio, Liaj favorataj, Liaj sanktaj kaj elektitaj Senditoj, portas senescepte Liajn nomojn kaj enkorigas Liajn kvalitojn. Ili diferencas sole per la intenseco de siaj revelacioj kaj per la relativa potenco de sia lumo. Kiel Li diris: »Kelkajn el la Apostoloj Ni levis super la aliajn.«[79] Estas do klare kaj evidente, ke en la Tabernakloj de tiuj Profetoj kaj Elektitoj de Dio reflektiĝas la lumo de Liaj senfinaj nomoj kaj altgloraj kvalitoj, sendepende de tio, ĉu la lumo de kelkaj el tiuj kvalitoj estis aŭ ne estas malkaŝita eksteren el tiuj radiantoj Temploj al la homaj okuloj. Se kelkaj el la kvalitoj de Dio kaj ne malkaŝiĝis eksteren en tiu Esencoj de korpureco, tio neniel signifas, ke ili, kiuj estas la Tagiĝoj de la kvalitoj de Dio kaj Trezorejoj de Liaj sanktaj nomoj, efektive ne posedis ilin. Sekve ĉiu el tiuj lumaj Animoj, el tiuj belegaj Vizaĝoj estis dotita per ĉiuj kvalitoj de Dio, kiel estreco, regado k.t.p., se Li eĉ ekstervide estus senigita de ĉia tera majesteco. Al ĉiu juĝkapabla okulo tio estas klara kaj evidenta; ĝi postulas nek pruvojn, nek argumentojn.
Vere, ĉar la popoloj de la tero ne serĉis ĉe la klaraj kaj kristalaj Fontoj de la dia sciado la internan signifon de la sanktaj vortoj de Dio, tial ili velkis, premitaj kaj soifegantaj, en la valo de vanta fantazio kaj obstineco. Ili devojiĝis for de la freŝa kaj sensoifiga akvo, kaj ariĝis ĉirkaŭ salaĵo, kiu akre brulvundas. Koncerne ilin diris la Kolombo de Eterneco: »Kaj se ili vidas la vojon de justeco, ili ne akceptas ĝin kiel sian vojon; sed se ili vidas la vojon de eraro, ili akceptas ĝin kiel sian. Tiel estas, ĉar ili konsideris Niajn signojn kiel mensogaĵojn, kaj malatentis ilin.«[80]
Pir tio ĉi atestas tio, kion Ni vidas en tiu ĉi mirinda kaj altglora Epoko. Miradoj de sanktaj versoj malsuprenvenis el la ĉielo de potenco kaj favoro, tamen neniu turnis sin al ili, nek ĉesis kroĉi sin al tiuj vortoj de homoj, el kiuj nek unu literon komprenas la dirintoj. Pro tio ĉ la homoj ekdubis nerefuteblaj verojn, kiel ĉi tiuj, kaj forigis sin tiel de la Ridvan de la dia sciado, kaj de la eternaj herbejoj de la dia saĝeco.
Kaj nun Ni resumon Nian argumenton koncerne vian de- mandon: Kial la regado de Qa'im, proklamita en la tekstoj de la konataj tradicioj kaj promesita de la lumaj steloj de la Ma- hometana Epoko al la postaj generacioj, neniagrade elmontriĝis? Ne, kontraŭaj estis la okazoj. Ĉu Liaj disĉiploj kaj kunuloj ne estis persekutitaj de la homoj? Ĉu ili ne estas nun ankoraŭ vik- timoj de sovaĝa kontraŭstarado de siaj malamikoj? Ĉu ili ne vivas hodiaŭ la vivon de humiligitaj kaj senpovaj mortemuloj? Vere, la regado, atribuita al Qa'im kaj priparolita en la sanktaj skribaĵoj, estas realaĵo, kies verecon neniu povas dubi. Tiu ĉi re- gado ne estas tamen regado, kian la homaj mensoj false imagis. Plie, ĉiu el la Profetoj de la pasintaj tempoj, anoncante al la poplo de sia tago la alvenon de la sekvonta Revelacio, ĉiam kaj konstante parolis pri tiu regado, kiun la promesita Malkaŝanto devas posedi. Tion ĉi atestas le tekstoj de la malnovaj skribaĵoj. Tiu ĉi regado ne estis atribuita sole kaj escepte al Qa'im. Ne, la atributoj de la regado kaj ĉiuj aliaj nomoj kaj atributoj de Dio estis kaj ĉiam estos favordonataj al ĉiuj Malkaŝantoj de Dio, antaŭ kaj post Li, ĉar tiuj Malkaŝantoj, kiel jam estis klarigite, estas Enkorpigantoj de la atributoj de Dio, la Nevidebla, kaj Elmontrantoj de la diaj misteroj.
Ple, tiu regado signifas la ĉiokoncernan ĉiopenetran povon, kiun denature posedas Qa'im, sendepende de tio, ĉu Li aperas antaŭ la mondo, vestita per la majesteco de la tera potenco, aŭ ne. Tio ĉi dependas sole de la volo kaj plaĉo de Qa'im mem. Vi komprenas facile, ke la esprimoj: regado, riĉeco, vivo, morto, juĝo kaj renaskiĝo, uzitaj en la sanktaj Skribaĵoj, ne estas iden- taj kun tio, kion ĉi tiu generacio imagis kaj vante bildis en sia fan- tazio. Ne, tiu regado signifas regadon, kiu en ĉiu epoko loĝadas en la persono de la Malkaŝanto kaj estas praktikata de la Astro de l' Vero. Tiu regado estas la spirita supereco, iun Li etendas ĝis plej alta grado super ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero, kaj kiu en ĝusta tempo malkaŝos sin al la mondo, en rekta proporcio al ĝia komprenemo kaj spirita akceptemo; same kiel la regado de Mahometo, la Sendito de Dio, estas hodiaŭ klara kaj videbla itner la homoj. Konata estas al vio tio, kio okazis al Lia kredo en la fruaj tagoj de Lia Epoko. Kiajn plorindajn suferojn kaŭzis al tiu spirita Esenco, al tiu plej pura kaj sankta Estaĵo la manoj de malfideluloj kaj erarantoj, de la religiaj gvi- dantoj de tiu tempo kaj iliaj kunuloj! Kiel abundaj estis la dornoj kaj pikiloj, kiujn ili disŝutis sur Lia vojo! Evidente es- tas, ke la malvirta generacio, gvidata de sia malnobla kaj satana fantazio, konsideris ĉiun malbonon, kaŭzitan al tiu senmorta Es- taĵo, kiel rimedon por atingi ĉiamdaŭran feliĉon; ĉar distingitaj pastroj de tiu epoko, kiel 'Abdu'llah-i-Ubayy, Abu'Amir la er- mito, Ka'b-Ibn-i-Ashraf, kaj Nadr-Ibn-i-Harith, ciuj traktis Lin kiel trompulon kaj deklaris Lin lunatiko kaj kalumniulo. Tiel dolorajn akuzojn ili voĉis kontraŭ Li, ke se Ni volus ilin ripeti, Dio malpermesus al la inko flui, al Nia plumo movi sin, aŭ al la paĝo ilin suproti. Tiuj malbonvolaj imputaj 1oj igis la popolon leviĝi kaj turmenti Lin. Kaj kiel kruela estas la turmento, se la religiaj gvidantoj de la koncerna tempo estas ĝiaj ĉefinstigintoj, se ili kulpigas Lin malvirtulo! Ĉu ne la samo okazis al tiu ĉi Servanto, kiel estis vidite de ĉiuj?
115. Pro tio ĉi Mahometo vokis: »Neniu Profeto de Dio suferis tiom, kiom Mi suferis!« Kaj en la Korano enskribitaj estas ĉi- kiujn Li suferis. Ekzamenu ĝin, por ke vi ricevu scion pri tio, kio okazis al Lia Revelacio. En tiel kompatinda stato Li estis, ke dum certa tempo ĉiu evitis interparolon kun Li kaj Liaj kunuloj. Kiu ajn ekrilatis kun Li, iĝis viktimo de la senindulga krueleco de Liaj malamikoj.
Ni citos, koncerne tion, nur unu verson el tiu Libro. Se vi rigardos ĝin per juĝokapabla okulo, vi priplorados kaj prilenda- dos dum ĉiuj restontaj tagoj de via vivo la maljustaĵon, faritan al Mahometo, la persekutita kaj premita Sendito de Dio. Tiu verso estis revelaciita en la tempo, kiam Mahometo suferis akre kaj grave sub la premo de la kontraŭstaro de la homoj kaj de ilia senĉesa torturado. Meze de Lia turmento aŭdiĝis la voĉo de Gabrielo, vokanta de Sadratu'l-Muntaha: »Sed se ilia kontraŭs- taro estas al vi dolora, serĉu se Vi povas, fendaĵon en la tero aŭ ŝtuparon al la ĉielo.«[81] La senco de tiuj ĉi vortoj estas, ke en Lia situacio ekzistas nenia helprimedo, ke ili ne detenos de Li siajn manojn, escepte se Li kaŝos sin en la profundon de la tero aŭ direktos sian flugon al la ĉielo.
Konsideru kiel granda estas hodiaŭ la ŝanĝo! Rigardu, kiel multaj estas la monarĥoj, kiuj fleksas la genuon antaŭ Lia nomo! Kiom da nacioj kaj regnoj serĉis rifuĝon en Lia ombro, klinas sin respekte antaŭ Lia kredo, kaj fieras pro tio! El predikejoj leviĝas hodiaŭ laŭdovortoj, kiuj kun grandega humileco gloras Lian benitan nomon, kaj de la suproj de minaretoj sonas voĉoj, kiuj vokas Lian anaron, ke ĝi Lin adoru. Eĉ tiuj reĝoj de la tero, kiuj rifuzis akcepti Lian religion kaj formeti la veston de nekredo, konfesas kaj rekonas malgraŭ tio la grandecon kaj po- tencan majestecon de tiu Tag-Stelo de amoplena bonkoreco. Tia estas Lla tera regado, kies pruvojn vi vidas de ĉiuflanke. Tiu ĉi regado nepre devas aperi kaj esti fondita ĉu dum la vivotempo de ĉiu Malkaŝanto de Dio, aŭ post Lia supreniro en sian veran restejon en la superaj sferoj. Tio, kion vi vidas hodiaŭ, estas nur konfirmo de ĉi tiu vero. Ĉiel tiu spirita supereco, kiu estas la origina celo, loĝas en ili kaj rendirondiras ĉirkaŭ ili de eterneco ĝis eterneco. Neniam ĝi povas, eĉ por momento, esti apartigita de ili. Ĝia potenco prenis en sian regadon ĉion, kio estas en la ĉifelo kaj sur la tero.