118. Ni prezentos nun pruvon de la regado de Mahometo, la Tag-Stelo de l' Vero. Ĉu vi ne aŭdis, kiel per unu sola verso Li apartigis lumon de mallumo, virtulon de malvirtulo kaj kredan- ton de nekredanto? Ĉiuj aŭditaj de vi signoj kaj aludoj, kon- cernantaj la Tagon de Juĝo, kiel la revivigo de l' mortintoj, la Tago de Kalkulo, la Lasta Juĝo, kaj aliaj iĝis konataj, per la revelacio de tiu ĉi verso. Tiuj ĉi revelaciitaj vortoj estis beno por virtuloj, kiuj, aŭdinte ilin, ekkriis: »Ho Dio, nia Sinjoro, ni ekaŭdis kaj ekobeis.« Ili estis malbeno por anaro de malvirto, kiu, aŭdinte ilin, deklaris: »Ni ekaŭdis kaj ekribelis.« Tiuj vor- toj, akraj, kiel glavo de Dio, apartigis fidelulon de malfidelulo, kaj dividis patron de filo. Certe vi vidis, kiel tiuj, kiuj konfesis sian kredon je Li, kaj tiuj, kiuj Lin malakceptis, batalis unuj kontraŭ la aliaj, kiel unuj atakis la propraĵon de la aliaj. Kiom da patroj, forturniĝis de siaj filoj, kiom da amantoj forlasis la objektojn de sia amo! Tiel senkompate akra estis tiu mirinda glavo de Dio, ke ĝi distranĉis ĉiun parencecon! Aliflanke, kon- sideru la unuigan potencon de Lia Vorto: »Rigardu, kiel tiuj, en kies mezo la santo de egoismo semadis dum jaroj la semojn de malbonvolo kaj malamo, tiel kuniĝis kaj unuiĝis per la sek- vado de tiu mirinda kaj supertera Revelacio, ke ŝajnis, kvazaŭ ili naskiĝis el la samaj lumboj. Tia estas la liga povo de la Vorto de Dio, kiu unuigas la korojn de tiuj, kiuj forlasis ĉion krom Li, kiuj ekkredis je Liaj signoj kaj trinkis el la Mano de gloro la Kawtharon de la sankta favoro de Dio. Plie, kiel multaj estas tiuj popoloj de diversaj religioj, de konfliktantaj kredoj kaj kon- traŭaj temperamentoj, kiuj, dank' al la vivodonaj aromoj de la dia printempo, spirantaj el la Ridvan de Dio, estis vestitaj per la nova robo de la dia unueco kaj trinkis el la kaliko de Lia unobleco!
Jen estas la signifo de la bone konataj vortoj: »Lupo kaj ŝafido pastiĝos kune.«[82] Vidu, kiaj ignoruloj kaj malsaĝuloj estas tiuj, kiuj, simile al la antikvaj nacioj, atendas ankoraŭ, esperante alvenon de tempo, en kiu tiuj bestoj kune paŝtiĝos sur unu paŝtejo! Tiel malalta estas la stato de iliaj koroj. Ŝajnas, ke iliaj lipoj neniam tuŝis la kalikon de kompreno, nek iliaj piedoj paŝis iam sur la vojo de justeco. Krom tio, kian profiton ĝi donus al la mondo, se tiaj aferoj efektiviĝus? Kiel prave Li diris pri ili: »Ili havas korojn, per kiuj ili ne komprenas, kaj ili havas animoj, per kiuj ili ne vidas!«[83]
Konsideru, kiel tiu ĉi solas verso, malsuprenveninta el la ĉielo de la Volo de Dio, igis la mondon kaj ĉiujn, kiuj vivas en ĝi, fari kalkulon kun Li. Kiu akceptis Lian veron kaj turnis sin al Li, ties bonaj faroj superpezis la malbonajn, kaj ĉiuj liaj pekoj estis forgesitaj kaj pardonitaj. Tio ĉi evidentigas la verecon de la jenaj vortoj koncerne Lin: »Li estas rapida en kalkulado.« Tiel Dio ŝanĝas malnoblecon en noblecon, se vi esploros la sfer- ojn de la dia konado kaj penetros la misterojn de Lia saĝeco. En simila maniero, kiu trinkis el la kaliko de amo, tiu ricevis sian porcion el la oceano de eterna favoro kaj el la pluvoj de la ĉiamdaŭra kompatemo, kaj akiris la vivon de kredo la ĉielan kaj ĉiamdaŭran vivon. Sed tiu, kiu forturniĝis de tiu kaliko, estis kondamnita al eterna morto. La esprimoj »vivo« kaj »morto«, uzitaj en la sanktaj Skribaĵoj, signifas la vivon de kredo kaj la morton de nekredo. La plejmulto de la homoj, sekve de tio, ke ili ne komprenis la signifon de tiuj ĉi vortoj, malakceptis kaj forpuŝis la personon de la Malkaŝanto, senigis sin mem de la lumo de Lia dia gvidado kaj rifuzis sekvi la ekzemplon de tiu senmorta Belo.
121. Kiam la lumo de la Korana Revelacio estis bruligita en la ĉambro de la sankta koro de Mahometo, Li anoncis al la popolo la verdikton pri la Lasta Tago, la verdikton pri renaskiĝo, pri vivo kaj pri morto. Sekve de tio leviĝis la standardoj de ribelo kaj malfermiĝis la pordoj de mokado. Jen la vortoj de la mal- fideluloj, kiujn ripetis Li, la Spirito de Dio: »Kaj se vi dirus: 'Post la morto sendube vi estos revivigitaj', la malfideluloj certe ekkrius: 'Tio estas evidente nur sorĉoj!'«[84] Alifoje Li diras: »Se vi iam miras, mirinda estas vere ilia diro: »'Kiel! Post kiam ni iĝos polvo, ĉu ni estos denove rekreitaj?'«[85] Tial en alia frag- mento Li ekkriis indignite: »Ĉu Ni estas irolacaj de la unua kreo? Tamen, ili estas duboplenaj koncerne novan kreon!«[86]
122. Ĉar la komentintoj de la Korano kaj tiuj, kiuj sekvis ĝian literon, miskomprenis la internan sencon de la vortoj de Dio kaj ne konceptis ilian esencan signifon, ili penis elmontri, ke, konforme al la reguloj de la gramatiko, kiomfoje la esprimo »idha« (signifanta »se« aŭ »kiam« ) antaŭdiras pasintan tem- pon, ĝi ĉiam rilatas al la estonteco. Poste ili estis en grandega embaraso, penante klarigi tiujn versojn de la Libro, kie la citita vorto ne estis uzita. Kiel Li revelaciis: »Kaj aŭdiĝis sonego de trumpeto - jen estas la minacita Tago! Kaj ĉiu animo estas vokita al kalkulo, kaj kun ĝi instiginto kaj atestanto.«[87] Klarig- inte tiujn ĉi kaj similajn versojn, ili argumentis, ke la esprimo »idha« estas subkomprenata. En aliaj ekzemploj ili vane kon- traŭparolis, dirante, ke ĉar la Tago de Juĝo estas neevitebla, tial oni parolas pri ĝi kiel pri okazo ne de la estonteco, sed de la pasinteco. Kiel vana estas ilia sofistado! Kiel bedaŭrinda estas ilia blindeco! Ili rifuzas rekoni la vokon de trumpeto, kiu laŭ teksto tiel klare eksonegis pro la Revelacio de Mahometo. Ili senigas sin de la reviviga Spirito de Dio, kiu ĝin blovas, kaj mal- saĝe esperas ekaŭdi trumptesono de Servaĵo de Dio, kiu estas nur unu el Liaj servantoj! Ĉu al la Serafo mem, la anĝelo de la Tago de Juĝo, kaj al liaj similuloj Mahometo ne ordonadis per siaj sanktaj paroloj? Diru! Kiel! Ĉu tion, kio estas por vi bona, vi interŝanĝas por tio, kio estas malbona? Malinda estas tio, kion vi false interŝanĝis! Sendube vi estas popolo malnobla, en plorinda mizero.
Ne, la »trumpeto« signifas la trumpetvokon de la Mahometa Revelacio, kiu estis senigita en la mezo de la universo, kaj la »renaskiĝo« signifas Lian propran leviĝon, celantan proklami la Aferon de Dio. Li ordonis al erarantoj kaj obstinuloj leviĝi kaj forlosi la tombojn de siaj korpoj. Li vestis ilin per la belega robo de kredo kaj revivigis ilin per la spiro de nova kaj mirinda vivo. Tial en la horo, kiam Mahometo, tiu dia Belo, intencis senvualigi unu el la misteroj, kaŝitaj en la simbolaj esprimoj »renaskiĝo«, »juĝo«, »paradizo« kaj »infero«, aŭdiĝis Gabrielo, la Voĉo de Inspiro, diranta: »Baldaŭ ili skuos siajn kapojn al Vi kaj diros: 'Kiam tio okazos?' Diru: 'Eble ĝi estas proksima.'«[88] La subsignifo de tiu ĉi verso sola estas sufiĉa por la popoloj de la mondo, se ili konsideros ĝin en siaj koroj.
Favorema Dio! Kiel malproksimen tiu popolo flankiĝis de la vojo de Dio! Kvankam la Tago de Renaskiĝo estis veninta en la mondon per la Revelacio de Mahometo, kvankam Lia lumo kaj signoj ekĉirkaŭis la teron kaj ĉion, kio estas sur ĝi, tamen tiu popolo insultis Lin, fordonis sin al tiuj idoloj, kiujn elpensis, en sia vanta kaj sensenca imago, la religiaj gvidantoj de tiu tempo kaj senigis sin de la lumo de la ĉiela favoro kaj de la pluvoj de la dia kompatemo. Vere, mizera skarabo neniam povas flari la aromon de sankteco, kaj vesperto de mallumo neniam povas rigardi la brilon de la suno.