Выбрать главу

Tiaj aferoj okazadis en la tagoj de ĉiu Malkaŝanto de Dio. Kiel Jesuo diris: »Vi devas esti denove naskitaj.«[89] Li diris ankaŭ: »Se homo ne estas naskita de akvo kaj de la Spirito, li ne povas eniri en la Regnon de Dio. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝis de la Spirito, estas spirito.«[90] La signifo de tiuj ĉi vortoj estas, ke en ĉiu Epoko tiu, kiu estas naskita de la Spirito kaj vivigita per la spiro de la Malkaŝanto de Sankteco, vere apartenas al tiuj, kiuj atingis la »vivon« kaj »renaskiĝon« kaj eniris la »paradizon« de amo de Dio. Kaj kiu ne apartenas al ili, estas kondamnita al »morto« kaj »forĵeto,« al la »fajro« de nekredo kaj al la »kolero« de Dio. En ĉiu sanktaj Skribaĵoj, libroj kaj kronikoj la verdikto de morto, fajro, blindeco, manko de kompreno kaj aŭdokapablo proklamita estis kontraŭ tiuj, kies lipoj neniam tuŝis la mistikan kalikon de la vera kompreno, kaj kies koroj estis senigitaj de la favoro de la Sankta Spirito en siaj tagoj. Kiel estis antaŭe dirite: »Ili havas korojn, per kiuj ili ne komprenas.«[91]

En alia fragmento de la Evangelio estas skribite: »Kaj okazis, ke en unu tago la patro de unu el la disĉiploj de Jesuo mortis. Tiu ĉi disĉiplo, rakontinte al Jesuo pri la morto de sia patro, petis forpermeson, por lin enterigi. Tiam Jesuo, tiu Esenco de Korpureco, respondis, dirante: »Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn«[92]

Simile, du homoj el la popolo de Kufih venis al 'AH, la Estro de Fideluloj. Unu el ili posedis domon kaj deziris ĝin vendi; la alia intencis ĝin aĉeti. Ili interkonsentis, ke tiu ĉi negoco efektiviĝu kaj la kontrakto estu skribita kun la saĝeco de 'AIl Li, la klariganto de la Leĝo de Dio, turnante sin al sia skribisto, diris: »Skribu: Unu mortulo aĉetis de alia mortulo domon. Tiu ĉi domo estas limigita per kvar limoj. Unu turnas sin al la ĉerko, la dua al la tomba arkaĵo, la tria al la Sirat, la kvara aŭ al la paradizo, aŭ al la infero«. Pensu, se la animoj de tiuj du homoj estus vivigitaj per la trumpetvoko de 'AH, se ili leviĝus el la tombo de eraro per la potenco de lia amo, la verdikto de morto certe ne estus kontraŭ ili proklamita.

En ĉiu tempo kaj epoko la celo de la Profetoj de Dio kaj il- iaj elektitoj estis nur konfirmi la spiritan signifon de la esprimoj »vivo«, »renaskiĝo« kaj »juĝo«. Se iu konsiderus eĉ dum mo- mento en sia koro tiun parolon de 'AH, li certe malkovrus ĉiujn misterojn, kaŝitajn en la esprimoj »ĉerko«, »tombo«, »Sirat«, »paradizo« kaj »infero«! Sed, ho kiel strange kaj bedaŭrinde! Jen ĉiuj homoj estas malliberigitaj en la tomboj de egoismo, kaj enterigitaj en la plejfunda profundejo de mondaj deziroj! Se vi akirus almenaŭ rosguton el la kristala akvaro de la dia sciado, vi tuj ekkomprenus, ke vera vivo ne estas la vivo de la karno, sed la vivo de la spirito. Ĉar la vivon de la karno kune dividas la homoj kaj la bestoj, dum la vivon de la spirito posedas nur korpuruloj, kiuj trinkis el la oceano de kredo kaj manĝis de la frukto de certeco. Tiu ĉi vivo ne konas morton, kaj la krono de tiu ĉi ekzisto estas senmorteco. Kiel estis dirite: »Kiu estas vera kredanto, vivas same en tiu ĉi mondo kaj en la mondo venonta«.

Se la »vivo« devus signifi tiun ĉi teran vivon, estas klare, ke morto nepre devas ĝin sekvi.

Simile, la enhavo de ĉiuj sanktaj Skribaĵoj prezentos ate- ston pri tiu alia vero, pri tiu plej glorinda vorto. Plie, la jena verso el la Korano, revalciita pri Hamzih, la »Princo de Mar- tiroj«[93], kaj Abu-Jahl, estas klara pruvo kaj certa atesto pri la vereco de Nia diro: »Ĉu mortulo, kiun Ni revivigis kaj por kiu Ni ordonis lumon, ke li paŝadu kun ĝi inter la homoj, estos egala kun tiu, kies similaĵo estas en mallumo, el kiu li ne eliros?«[94]Tiu ĉi verso malsuprenvenis el la ĉielo de la Plejunua Volo en la tempo, kiam Hamzih estis jam vestita per la sankta man- telo de kredo, kaj Abu-Jahl obstinis neflekseble en sia kontraŭs- tarado kaj nekredo. El la Fonto de ĉiopovo kaj el la Ŝprucejo de eterna sankteco venis juĝo, kiu donis eternan vivon al Hamzih kaj verdiktis eternan kondamnon por Abu-Jahl. Tio ĉi estis sig- nalo, kiu ekscitis en plej varman flamon la fajrojn de nekredo, brulantajn en la koroj de malfideluloj, kaj instigis ilin malkaŝe malkonfesi Lian veron. Ili kriegis laŭte: »Kiam Hazih mortis? Kiam li estis revivigita? En kiu horo estis donita al li tia vivo?« Ĉar tiuj homoj ne komprenis la signifon de tiuj noblaj paroloj, nek petis klerigon de la aŭtoritataj kraligantoj de la kredo, ke ili verŝu sur ilin ŝprucaĵon el la Kawthar de la dia sciado, tial tiaj fajroj de malbono estis bruligitaj meze de ili.

Hodiaŭ vi vidas, kiel, malgraŭ la radia brilego de la Suno de la dia sciado, ĉiuj homoj, ĉu altaj aŭ malaltaj, sekvis la ekzem- plon de tiuj mizeraj malkaŝantoj de la Princo de Mallumo. Ili konstante alvokas ilian helpon por malnodi la komplikaĵojn de sia kredo, kaj, pro manko de sciado, ili prezentas tiajn respondoj, kiuj neniel povas endanĝerigi ilian famon kaj bonstaton. Evi- dente estas, ke tiuj animoj, malnoblaj kaj mizeraj kiel skarabo, ricevis nenion de la mosk-odoraj ventoj de eterneco, kaj neniam eniris la Ridvanon de ĉiela ĝojo. Kiel do ili povas transdoni al aliaj la senpereajn aromojn de sankteco? Tian vojon ili iros, kaj tian ili irados eterne. Nur tiuj atingos la konadon de la Vorto de Dio, kiuj direktis sin al Li kaj forturniĝis de la malkaŝan- toj de Satano. Tiel Dio konfirmis la leĝon de la tago de Sia Revelacio, kaj enskribis ĝin per la plumo de povo sur mistika Tabuleto, kaŝita sub la vualo de la ĉiela gloro. se vi atentos tiujn ĉi vortojn, se vi konsideros ilian eksteran kaj internan sencon, vi komprenos la signifon de ĉiuj malklaraj problemoj, kiuj en tiu ĉi tago iĝis netranspaŝebla barilo inter la homoj kaj la sciado pri la Tago de Juĝo. Tiam vi havos plu neniajn demandojn, kiuj vin turmentos. Ni ĝoje esperas, ke, laŭ la volo de Dio, vi ne reiros en mizero kaj ankoraŭ soifante de la bordoj de la oceano de l' dia kompatemo, nek revenos kiel malriĉulo de la senperea Sanktejo de via kordeziro. Vidiĝu nun, kion atingos via serĉado kaj penado.

131. En la rezumo, prezentante tiujn ĉi verojn, Ni celis elmontri la regadon de Tiu, kiu estas Reĝo de reĝoj. Estu justa: ĉu tiu ĉi regado, kiu per eldiro de unu sola vorto evidentigis tian ĉiopen- etran influon, potencon kaj tiel timigan majestecon, ĉu tiu ĉi re- gado estas upera, aŭ ĉu tia estas la monda povo de tiuj reĝoj de la tero, kiuj, malgraŭ zorgado pri siaj subuloj kaj helpado al mal- riĉuloj, havas certigitan al si nur eksteran kaj paseman fidelecon, dum en la homajn korojn ili inspiras nek amon, nek respekton? Ĉu tiu regado ne venkis, renaskis kaj revivigis per la potenco de unu vorto la tutan mondon? Kiel do! Ĉu mizera polvero po- vas esti komparita kun Tiu, kiu estas Sinjoro de Sinjoroj? Kiu lango kuraĝos esprimi la senliman diferencon, kiu estas inter ili? Ne, ĉiuj komparoj estus vanaj por atingi la benitan sanktejon de Lia regado. Se homo pripensus, li certe ekkomprenus, ke tiuj eĉ, kiuj estas servantoj ĉe Lia sojlo, regas ĉiujn kreaĵojn! Tio ĉi jam estis vidita kaj estos evidentigita en la estonteco.

Ĝi estas nur unu el la signifoj de la spirita regado, kiun Ni klarigis konforme al la kapableco kaj komprenemo de la homoj. Ĉar Li, la Movanto de ĉiuj estaĵoj, tiu glorata Vizaĝo, estas fonto de tiaj potencoj, kiujn nek ĉi tiu Persekutato povas malkaŝi, nek tiuj neindaj homoj povas kompreni. Senlime alta Li estas super la homaj laŭdoj de Lia regado; glora Li estas super tio, kion ili al Li atribuas!

Kaj nun konsideru en via koro: Se regado egalvalorus la teran regadon kaj la mondan estrecon, se ĝi signifus sube- con kaj esteran obeadon de ĉiuj poploj kaj gentoj de la tero - se ĝi kaŭzus al Liaj amatoj gloron kaj vivadon en paco kaj al Liaj malamikoj humiliĝon kaj turmentojn - tia formo de regado ne estus inda je Dio, la Fonto de ĉia supereco, kies majestecon kaj povon ĉio atestas. Ĉar ĉu vi ne vidas, kiel plejmulto de la homaro estas en la povo de Liaj malamikoj? Ĉu ili ĉiuj ne for- turniĝis de la vojo de Lia plaĉo? Ĉu ili ne faris tion, kion Li malpermesis, kaj ne lasis neforite, ne malakceptis kaj kontraŭs- taris eĉ tion, kion Li ordonis? Ĉu Liaj amikoj ne estis ĉiam viktimoj de la tiraneco de Liaj kontraŭuloj? Ĉiuj ĉi aferoj estas pli evidentaj, ol eĉ la brilego de tagmeza suno.