Выбрать главу

Sciu do, ho demandanta serĉanto, ke la tera regado estas sen ia valoro kaj ĉiam estos senvalora antaŭ la okuloj de Dio kaj de Liaj Elektitoj. Plie, se ni interpretus la potencon kaj regadon en tia senco, ke ĝi signifas la teran superecon paseman povon, kiel neeble estus al vi klarigi la jenajn versojn: »Kaj veroe Nia armeo venkos. « [95] » Goje ili estingus la lumon de Dio per la propraj buŝoj; sed Dio volis perfektigi Sian lumon, kvankam la malfideluloj ĝin abomenas.«[96] »Li estas Reganto, super ĉiuj kreaĵoj.« Simile plejparto de la Korano atestas tiun ĉi veron.

Se la vanaj kontraŭparoloj de tiuj malsaĝaj kaj mal- noblaj personoj estus veraj, ili ne havus alian alternativon, krom malkonfesi ĉiujn tiujn sanktajn parolojn kaj ĉielajn aludojn. Ĉar sur la tuta tero troviĝus neniu militisto pli eminenta kaj pli proksima al Dio, ol husayn, la filo de 'AH, tiel senkompara kaj senegala li estis. »Estis en la mondo neniu, kiu lin egalus aŭ povus esti kun li komparita.« Tamen vi aŭdis certe, kio al li okazis. »Malbeno de Dio sur la kapojn de la tiranaro!«[97]

Se oni interpretus laŭlitere la verson: »Kaj vere Dia armeo venkos«, evendente estas, ke oni neniel povas ĝin rilatigi al la Elektitoj de Dio kaj Lia armeo, konsiderante, ke husayn, kies heroeco estis klara, kiel la suno, premite kaj subjuĝigite trinkis fine el la kaliko de martireco en Karbila, en la lando taff. Simile estas kun la sankta verso: [98] »Ĝoje ili estingus la lumon de Dio per la propraj buŝoj; sed Dio volis perfektigi Sian lumon, kvankam la malfideluloj ĝin abomenas«. Se oni interpretus ĝin laŭlitere, ĝi neniam konformus al la vero. Ĉar en ĉiu epoko la lumo de Dio estis ekstervide sufokita de la poploj de la tero, kaj la Lampoj de Dio estis de ili estingitaj. Kiel do oni povus klarigi la superan regadon de tiuj Lampoj? Kion povus signifi la volo de Dio »perfektigi Sian Lumon?« Kiel jam estis vidite, tiel granda estis la malamikeco de la malfiedeluloj, ke neniu el tiuj diaj Lumportantoj trovis iam lokon por rifuĝi, aŭ gustumis la kalikon de trankvileco. Tiel paze ili estis premataj, ke lasta el la homoj suferigis al tiuj Esencoj de ekzisto kion ajn li volis. Tiujn persekutojn vidis kaj kunagis la popolo. Kiel do tiaj homoj kapablus kompreni kaj klarigi la vortojn de Dio, tiujn versojn de eterna gloro?

137. Sed la senco de tiuj versoj estas alia, oli ili imagis. Ne, la esprimoj "supereco«, "povo«, "aŭtoritato« havas tute alian signifon kaj rangon. Konsideru ekzemple la ĉiopenetran povon de tiuj sangogutoj de husayn, kiuj surŝprucis la teron. Kian superecon kaj povon ricevis la polvo mem pro la sankteco kaj potenco de tiu sango, la potenco reganta la homajn korpojn kaj animojn! Tiel, ke kiu serĉis helpon kontraŭ siaj malsanoj, estis kuracita, tuŝinte la polvon de tiu sankta loko, kaj kiu, volonte gardi sian propraĵon, tenis en sia domo kun absoluta kredo kaj kompreno iom da sankta tero el tiu loko, sekurigis ĉiujn siajn posedaĵojn. Tio estas la eksteraj elaperaĵoj de ĝia potenco. Kaj se Ni renkontus pri ĝiaj kaŝitaj ecoj, ili certe dirus: »Li kon- sideras vere la polvon kiel la Sinojoron de Sinjoroj, kaj tutue forlasis la religion de Dio.«

Plie, voku al via memoro la malhonorajn cirkonstancojn, kiuj akompanis la martirigon de husayn. Rememoru lian solecon - kiel ekstervide troviĝis neniu, por lin helpi,neniu, por preni lian korpon kaj enterigi ĝin. Kaj tamen vidu, kiel multaj estas ho- diaŭ tiuj, kiuj en plej malproksimaj anguloj de la tero surmetas la vestojn de pligrimantoj, celante la regionon de lia martirigo, por meti siajn kapojn sur la sojlon de lia tomborestejo! Tia es- tas la potenco kaj povo de Dio! Tia estas la gloro de Lia regado kaj majesteco!

Ne pensu, ke ĉar tiuj aferoj plenumiĝis post la martirigo de husayn, tiu tuta gloro restis por li senprofita. Ĉar tiu sankta animo estas senmorta, vivas la vivon de Dio kaj leĝas en la kaŝejo de ĉiela gloro sur la Sadrih de paradiza unuiĝo. Tiuj Esencoj de ekzisto estas brilaj Ekzemploj de sinofero. Ili fordonadis kaj ĉiam fordonados siajn vivojn, siajn posedaĵojn, siajn animojn kaj spiritojn,ĉion sian sur la vojo de la Plejamato. Neniu stato, kiel ajn glora, povus esti por ili pli dezirinda.Ĉar amantoj deziras nenion, krom kontenteco de sia Amato, kaj havas nenian celon, krom unuiĝo kun Li.

Se Ni volus transdoni al vi lumbrileton el la misteroj de la martireco de husayn kaj malkaŝi al vi ĝiajn fruktojn, tiuj ĉi paĝoj neniam sufiĉus, nek elĉerpis ilian signifon. Ni esperas, ke, kun la volo de Dio, la ventoj de favoro ekblovos kaj la dia Print- empo vestos la arbon de ekzisto per la robo de nova vivo - tiel, ke ni povos malkaŝi la misterojn de la dia saĝeco, kaj, per Lia prov- idenco, sendependiĝi de la sciado de ĉio alia.Ĝis nun Ni tamen malkovris nur malgrandan areton da animoj, posedantaj nenian famon, kiuj atingis tiun ĉi staton. La estonteco elmontru, kion ordonos la Juĝo de Dio kaj proklamos la Tabernaklo de Liaj verdiktoj. Tiamaniere Ni rakontas al vi la mirindaĵojn de la Afero de Dio, kaj verŝas en vivajn orelojn la sonojn de la ĉiela melodio, por ke vi atingu la staton de vera kompreno kaj manĝu de ĝiaj fruktoj. Tial sciu kun certeco, ke tiuj Portantoj de la ĉiela majesteco se eĉ ilia loĝejo estas en polvo, havas sian ve- ran restejon sur la trono de gloro en la supera regno. Kvankam senigitaj de ĉiaj teraj posedaĵoj, ili ŝvebas en la regno de sen- morta riĉeco. Kaj dolore provataj en la manoj de malamiko, ili sidas dume ĉe la dekstra flanko de povo kaj ĉiela regado. Meze de la mallumo de ilia humiligo brilas sur ilin la lumo de sen- perea gloro kaj sur ilian senhelpecon verŝataj estas signoj de nevenkebla estreco.

Tiel Jesuo, la Filo de Mario, sidante foje kaj parolante laŭ la melodio de la Sankta Spirito eldiris la jenajn vortojn: »Ho popolo! Mia nutraĵo estas kampa herbo, per kiu mi kontentigas la malsaton. Mia lito estas la terpolvo, mia lampo nokte estas la lumo de la luno, kaj mia ĉevalo estas miaj propraj piedoj. Vidu, kiu sur la tero estas pli riĉa ol mi?« Je la justeco de Dio! Miloj da trezoroj rondturniĝas ĉirkaŭ tiu malriĉeco, kaj miriadoj da regnoj de gloro sopiras tian humiligon! Se vi akirus akveron el la oceano de la internaj signifoj de tiuj ĉi vortoj, certe vi forlasus la mondon kaj ĉion, kio en ĝi estas, kaj kiel fenikso vi konsumiĝus en la flamoj de la senmorta fajro.

Simile estas dirite, ke ian tagon unu el la kunuloj de sadiq plendis antaŭ li pro sia malriĉeco. Tiam sadiq, tiu senmorta belo, faris la respondon: »Vere vi estas riĉa, vi trinkis la glutaĵon de riĉeco.« La mizerpremita homo konsterniĝis pro la vortoj, diritaj de tiu lumplena persono, kaj diris: »Kie estas miaj riĉaĵoj, se mi suferas pro manko de eĉ unu monero?« sadiq rediris al tio: »Ĉu vi ne posedas nian amon?« Li rediris: »Vere, mi posedas ĝin, ho vi markoto de la Profeto de Dio!« Kaj sadiq demandis lin fine: »Ĉu vi fordonus tiun ĉi amon por mil dinaroj?« Li respondis: »Ne, neniam mi ĝin fordonus, se eĉ estus donata al mi la mondo kaj ĉio, kio estas en ĝi!« Tiam sadiq diris: »Kiel tiu, kiu posedas tian trezoron, povus nomi sin malriĉulo?«

Tiu malriĉeco kaj tiu riĉeco, tiu humiligo kaj gloro, tiu regado, potenco kaj aliaj aferoj, al kiuj fiksitaj estas la okuloj kaj koroj de tiuj vantaj kaj malsaĝaj homoj - ĉio tio solviĝas en neniecon kontraŭ tiu Forumo! Kiel Li diris: »Ho homoj! vi estas nur mizeruloj, bezonantaj Dion; sed Dio estas la Riĉa, la Mem-sufiĉa.«[99] La »riceco« sekve signifas sendependecon deĉio krom Dio, kaj »malriĉeco« mankon de tiuj aferoj, kiuj estas de Dio.

Simile revoku al via memoro la tagon, kiam la judoj, ĉirkaŭpremintaj Jesuon, la Filon de Mario, insistis je Li, ke Li konfesu sian pretendon al la rango de Mesio kaj Profeto de Dio, por ke ili povu deklari Lin malfidelulo kaj kondamni Lin al morto. Tiam ili kondukis Lin, la Tag-Astron sur la ĉielo de la dia Revelacio, al Pilato kaj Kajafaso, kiu estis la ĉefa inter la religiaj gvidantoj de tiu tempo. Ĉiuj ĉefpastroj kunvenis en la palaco, same ankaŭ amaso da popolo, kiu ariĝis por rigardi Liajn suferojn, por moki kaj insulti Lin. Kvankam ili insiste de- mandadis Lin, esperante, ke Li konfesos sian pretendon, tamen Jesuo restis en silento kaj ne parolis. Fine iu malbenita de Dio, leviĝis, kaj, proksimiĝinte al Jesuo,ĵuralvokis Lin, dirante: »Ĉu vi ne pretendis, ke vi estas la dia Mesio? Ĉu vi ne diris: 'Mi estas Reĝo de Reĝoj, Mia vorto estas la Vorto de Dio, kaj Mi es- tas rompanto de la Sabata tago?'« Tiam Jesuo levis sian kapon kaj diris: »Ĉu vi ne vidas la Filon de homo, sidantan dekstra- mane de la potenco kaj povo?« Tio ĉi estis Liaj vortoj, tamen konsideru, kiel ekstervide Li estis dotita per nenia potenco krom tiu interna potenco, kiu estis de Dio kaj kiu prenis en posedon ĉion, kio estis en la ĉielo kaj sur la tero. Kiel Ni povas rakonti ĉion, kio okazis al Li, post kiam Li diris tiujn vortojn? Kiel Ni povas priskribi, kiel abomene ili kondutis al Li? Fine ili surŝutis Lian benitan Personon per tiaj suferoj, ke Li direktis sian flugon al la kvara ĉielo?