Выбрать главу

145. Rakontite estas ankaŭ en la Evangelio de Sankta Luko, ke certan certan tagon Jesuo paŝis preter judo, kiu estis mal- sana, je paralizo kaj kuŝis en lito. Kiam la judo ekvidis Jesuon, li rekonis Lin kaj alvokis Lian helpon. Jesuo diris al li: »Lev- iĝu el via lito; viaj pekoj estas al vi pardonitaj«. Kelkaj ju- doj, starantaj apude, ekprotestis, dirante; »Kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola?« Kaj tuj, kiam Jesuo eksciis iliajn pen- sojn, Li respondis al ili: »Kio estas pli facila: diri al paralizulo: viaj pekoj estas pardonitaj, aŭ diri: leviĝu, prenu vian liton kaj piediru? Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn...«[100] Tio ĉi estas la vera aŭtoritato kaj tia estas la potenco de la Elektitoj de Dio! Ĉiuj ĉi aferoj, ki- ujn Ni multfoje menciis, kaj la detaloj, kiujn Ni citis el diversaj fontoj, havas unu solan celon: ebligi al vi ekkompreni la signifon de la aludoj en la paroloj de la Elektitoj de Dio, por ke certaj el tiuj paroloj ne ŝanceligu viajn piedojn kaj ne konfuzu vian koron.

Tiel per firmaj paŝoj ni iru sur la Vojo de certeco, por ke la vento, blovanta de la herbejoj de la plaĉo de Dio, portu al ni la dolĉajn aromojn de la dia akceptemo kaj igu nin, la pereemajn mortemulojn, atingi la Regnon de eterna gloro. Tiam vi kom- prenos la internan signifon de la regado kaj de aliaj aferoj, pri kiuj parolas la tradicioj kaj skribaĵoj. Plie, estas jam evidente kaj klare al vi, ke tiuj samaj aferoj, je kiuj tenis sin la judoj kaj la kristanoj, kaj la ĉikanoj, kiujn iliŝutadis amase sur la Belon de Mahometo, estas hodiaŭ ripetataj de la anaro de l' Korano, kaj estas videblaj en iliaj akuzoj kontraŭ la »Punkto de Bayan« - la animoj de ĉiuj, loĝantaj en la regno de la diaj Revelacioj, estu al Li oferdonitaj! Vidu, kiel granda estas ilia malsaĝeco: ili paro- las la samajn vortojn, diritajn en la pasinta temo de la judoj, kaj ne scias tion! Kiel veraj kaj pravaj etas Liaj vortoj kon- cerne ilin: »Lasu ilin okupiĝi per sia ĉikanado! «[101] » Je Via vivo, Mahometo! kaptis ilin la frenezo de iliaj vanaj imagaĵoj!«[102]

Kiam la Nevidebla, la Eterna, la dia Esenco igis la Tag-

Astron de Mahometo leviĝi super la horizonton de sciado, inter la ĉikanoj, kiujn la judaj pastroj voĉis kontraŭ Li, estis, ke post Moseo neniu Profeto estas sendota de Dio. Vere, menciite estas en la Skribaĵoj pri Persono, kiu devas aperi kaj kiu progresigos la religion kaj akcelos la aferojn de la popolo, de Moseo, tiel, ke la leĝo de la Mosea Revelacio ekregos sur la tuta tero. Koncerne la vortojn de tiuj, kiuj vagas en la valo de malproksimeco kaj eraro, tiel diris en Sia Libro la Reĝo de eterna gloro: »'La mano de Dio', diras la judoj, 'estas katenita.' Katenitaj estu iliaj pro- praj manoj! Kaj pro tio, kion ili diris, ili estis malbenitaj. Ne, etenditaj estas Liaj ambaŭ manoj!«[103] »La mano de Dio estas super iliaj manoj.«[104]

148. Kvankam la komentantoj de la Korano diverse prezentis la cirkonstancojn, en kiuj tiu ĉi verso estis revelaciita, vi devas tamen streĉi la menson por ek kompreniĝian sencon. Li diris: Kiel malvera estas tio, kion la judoj imagis! Kiel povas la mano de Tiu, Kiu vere estas Reĝo, kiu aperigis al la mondo la viza- ĝon de Moseo kaj donis al Li la robon de profeteco - kiel povas Ties mano esti katenita kaj ligita? Kiel oni povas imagi Lin, kiel ne povantan sendi alian Senditon post Moseo? Vidu, kiel absurda estas ilia diro; kiel malproksimen ĝi flankiĝis de la vojo de sciado kaj kompreno! Observu, kiel ankaŭ en ĉi tiu tago ĉiuj tiuj homoj okupiĝis per tiaj sensencaj absurdaĵoj. Dum pli ol mil jaroj ili recitadis tiun ĉi verson kaj senpense voĉis riproĉojn kontraŭ la judoj, komplete senkonsciaj pri tio, ke ili mem, kaŝe kaj malkaŝe, esprimas la sentojn kaj konvinkojn de la juda popolo! Certe estas al vi konata ilia vana argumentado, ke la tuta Revelacio estas finita, ke la portaloj de la dia favoro estas fermitaj, ke el la tagiĝ-loko de la eterna sankteco neniu suno leviĝos plu, ke la Oceano de la eterna malavareco sekiĝis por ĉiam, kaj el la Tabernaklo de la pratempa gloroĉsis aperadi Senditoj de Dio. Tia estas la amplekso de la kompreno de tiuj malgrandanimaj, malestimindaj homoj. Ili supozis, ke la fluo de la ĉiotuŝa favoro kaj abundaj malavaraĵoj de Dio, kies ĉeson neniu menso povas imagi, estas haltigita. De ĉiuj flankoj ili lev- iĝis, etendis la bridojn de tiraneco kaj streĉis ĉiujn fortoj, por per la maldolĉa akvo de sia vana fantazio estingi la flamon de la brulanta Arbusto de Dio, forgesante, ke la ŝirmilo de povo gardos en la propra potenca fortikaĵo la Lampon de Dio. La kompleta mizero, en kiun falis tiuj homoj, estas sufiĉa al ili,ĉar ili estas detenitaj de la ekkono de la esenca Celo, de la konado de l' Mistero kaj Esenco de la Afero de Dio. Ĉar la plej alta kaj plej eminenta favoro, elmontrita al la homoj, estas la favoro »atingi la apudeston de Dio« kaj ekkoni Lin, kio estas prome- sita al ĉiuj. Tio estas la plej alta grado de favoro, verŝita sur la homon de la Plej Malavara, la Pratempa, kaj ĝi estas la kom- pleta mezuro de Lia absoluta malŝpareco rilate al Siaj kreitoj. Tiun ĉi favoron kaj malavaraĵon neniu el tiuj homoj gustumis, nek ili estis honoritaj per tiu plej alta distingo. Kiel multaj estas la revelaciitaj versoj, klare atestantaj tiun ĉefgravan veron kaj glorindan tezon! Kaj tamen ili malakceptis ĝin, kaj, laŭ sia pro- pra deziro, misinterpretis ĝian signifon. Kiel Li revelaciis: »Kaj koncerne tiuj, kiuj ne kredas je la signoj de Dio, aŭ ke ili iam Lin renkontos, tiuj Mian favoron ne esperu, tiujn dolora puno atendas.«m Li diris ankaŭ: »Tiuj, kiuj memoras, ke ili atingos la apudeston de sia Sinjoro, kaj ke al Li ili renevos.«[105]En alia okazo Li diras ankaŭ: »Tiuj, kiuj konsideras kiel certaĵon, ke ili devas renkonti Dion, diras: 'Kiel ofte, pro la volo de Dio, malgranda armeo venkis grandan armeon!'«[106] En alia okazo ankoraŭ Li revelaciis: »Faru do justan laboron tiuj, kiuj esperas la apudeston de sia Sinjoro.«[107] Kaj Li diris ankaŭ: »Li dekre- tas ĉiujn aferojn. Li faras Siajn signojn klaraj, por ke vi havu firman kredon je atingo de la apudesto de via Sinjoro.«[108]

149. Tiaj homoj forĵetis ĉiujn tiujn versojn, kiuj senerare ates- tas la realecon de la [109] »atingo de la Dio apudesto.« Neniu tezo estis asertita pli emfaze en la sanktaj skribaĵoj. Malgraŭ tio ili senigis sin de tiu alta kaj plej nobla rango, de tiu superega kaj glorinda stato. Kelkaj argumentis, ke la »atingo de la Dia apud- esto« signifas la »Revelacion« de Dio en la Tago de Renaskiĝo. Se ili asertas, ke la »Revelacio« de Dio signifas »Universalan Revelacion«, klare kaj evidente estas, ke tia revelacio jam uni- versale ekzistas. La verecon de tio Ni jam elmontris, ĉar Ni evidentigis, ke ĉiuj kreaĵoj ricevas kaj malkaŝas en si la brilojn de tiu ideala Reĝo, kaj ke la signoj de la revelacio de tiu Suno, la fonto de ĉia brileco, ekzistas kaj estas reflektitaj en la speguloj de la estaĵoj. Ne, se homo rigardus per la okulo de la dia kaj spirita juĝo, li rapide komprenus, ke nenio povas ekzisti sen la revelacio de la brileco de Dio, la ideala Reĝo. Konsideru, kiel ĉiuj kreaĵoj elokvente atestas la revelacion de tiu interna Lumo en si mem. Vidu, kiel en ĉiu kreaĵoj malfermitaj estas la por- taloj de la Ridvan de Dio, por ke serĉantoj atingu la urbojn de kompreno kaj saĝeco, kaj eniru la ĝardenojn de sciado kaj povo. En ĉiu ĝardeno ili vidos mistikan fianĉinon de la internaj signi- foj, sanktotenatan en la ĉambroj de parolo, en grandegaĉarmo kaj plen ornamiteco. Plej multaj el la versoj de la Korano in- dikas kaj atestas tiun ĉi spiritan tezon. La verso: »Ekzistas nenio, kio ne kantas Lian gloron«[110] elokvente tion atestas, kaj »Ni kalkulis ĉion kaj enskribis«[111] fidinde tion pruvas. Se do »atingi la apudeston de Dio« signifus akiri scion pri tia revela- cio, evidente estas, ke ĉiuj homoj atingis jam la apudeston de la senŝanĝa Vizaĝo de tiu senkompara Reĝo. Kial do limigi tiun revelacion al la Tago de Renaskiĝo?