150. Kaj se oni asertus, ke la »dia apudesto« signifas »Spe- cialan Revelacion de Dio«, esprimitan de certaj sufioj kiel la »Plej Sankta Spiritverŝiĝo«, se ĝi estas en la Esenco mem, evi- dente estas, keĝi estis eterne en la dia sciado. Se ni supozus la verecon de tiu ĉi hipotezo, la [112] »atingo de la dia apudesto« en tiu ĉi senco estus evidente ebla por neniu, ĉar tiu revelacio estus limigita al la plejfunda Esenco, kiun neniu homo povas aliri. »La vojo estas barita, kaj ĉia serĉado estas forpuŝita.« La mensoj de la favoratoj de la ĉielo, keil ajn alte ili ŝvebas, neniam povas atingi tiun staton, kiom do malpli kapablas la kompreno de malkleraj kaj lumigitaj mensoj.
151. Kaj se oni dirus, ke la "dia apudesto« signifas la "Du- avican Revelacion de Dio«, interpretatan kiel la "Sankta Spiri- tiverŝiĝo«, tio ĉi estas akceptebla rilate al la mondo de kreaĵoj, t.e. en la regno de la unua kaj origina malkaŝiĝo de Dio. Tia revelacio estas limigta al Liaj Profetoj kaj Elektitoj, ĉar neniu pli povohava ol ili ekzistis iam en la mondo de kreaĵoj. Tiun ĉi veron ĉiuj konfesas kaj atestas. Tiuj Profetoj kaj Elektitoj estas akceptantoj kaj malkaŝantoj de ĉiuj senŝanĝaj kvalitoj kaj nomoj de Dio. Ili estas speguloj, kiuj fidele kaj vere reflektas la lumon de Dio. Kion ajn oni povas atribui al ili, tion oni povas atribui al Dio mem, kiu estas kune Videbla kaj Nevidebla. La konado de Li, kiu estas Origino de ĉio, kaj atingo al Li estas ne eblaj alie, ol per la kono kaj atingo de tiuj lumaj Estaĵoj, kiuj devenas de la Suno de l' Vero. Sekve per la atingo de la apudesto de tiuj sanktaj Lumportantoj atingita estas la apudesto de Dio mem. En la konado de ili malkaŝas sin la konado de Dio, kaj en la heleco de iliaj vizaĝoj brilaperas la lumo de la Vizaĝo de Dio. Pro la diversaj kvalitoj de tiuj Esencoj de Korpureco, kiuje stas kune la unuaj kaj la lastaj, la videblaj kaj nevideblaj, evidente estas, ke Tiu, kiu estas la Suno de l' Vero, estas »la Unua kaj la Lasta«, la Videbla kaj la Nevidebla.«[113] Simile estas kun aliaj altaj nomoj kaj glorindaj kvalitoj de Dio. Tial kiu ajn persono en kiu ajn Epoko rekonis kaj atingis la apudeston de tiuj alt- gloraj, brilaj kaj plej eminentaj Lumportantoj, tiu vere atingis la »apudeston de Dio« mem kaj eniris la urbon de eterna kaj senmorta vivo. Atingi tiun apudeston estas eble bur en la Tago de Renaskiĝo, kiu esta la tago de Dio mem, leviĝanta pere de Sia ĉiopenetra Revelacio.
Tia estas la signifo de la »Tago de Renaskiĝo«, pri kiu parolas ĉiuj sanktaj Skribaĵoj, kaj kiu estas anoncita al ĉiuj homoj. Konsideru, ĉu oni povas imagi tagon pli ŝatindan, pli potencan kaj pli gloran, ke homo voleme deturnu sin de ĝia favoro kaj senigu sin de ĝiaj malavaraĵoj, kiuj kvazaŭ printem- paj pluvoj verŝiĝis el la ĉielo de kompatemo sur la homaron? Kiam do Ni elmontris konvinke, ke neniu tago estas pli granda, ol tiu ĉi Tago, kaj neniu revelacio pli glora, ol tiu ĉi Revela- cio, kaj prezentis ĉiujn tiujn gravajn kaj nerefuteblajn pruvojn, kiuj neniu komprenema menso povas kontraŭparoli kaj neniu instruitulo ignori, kiel homo povas pro la vana argumentado de dubantoj kaj fantaziuloj senigi sin de tiel malavara favoro? Ĉu ili ne aŭdis la konatan tradicion: »Kiam Qa'im aperos, tiu tago estos la Tago de Renaskiĝo?« Simile la Imamoj, tiuj neestinge- blaj lumoj de la dia gvidado, interpretis la verson: »Kion alian povas tiuj homoj atendi, ol ke Dio venos al ili malsupren, ĉirkaŭ- volvita per nuboj?«[114] - kio estas signo, konsiderata de ili nepre kiel unu el la trajtoj de la Tago de Renaskiĝo - kiel rilatantan al Qa'im kaj Lia revelacio.
Penu do, ho mia frato, ekkompreni la signifon de »Renask- iĝo« kaj purigu vian koron de vajan diraĵoj de tiuj forpuŝitoj. Se vi enpaŝos la regnon de kompleta korpureco, vi atestos baldaŭ, ke neniu tago pli potenca, ol ĉi tiu Tago, kaj neniu renaskiĝo pli grandioza, ol ĉi tiu Renaskiĝo, estas imageblaj. Unu virta ago, plenumita en ĉi tiu Tago, egalas ĉiujn virtajn agojn, kiun la homoj plenumis dum miriadoj de jarcentoj - ne, Ni petas par- donon de Dio por tia komparo! Ĉar vere la rekompenco, kiun tia ago meritas, estas senmezure ekster la homa kalkulo. Tiuj senkomprenaj kaj malnoblaj animoj ne konceptis la veran signi- fon de »Renaskiĝo« kaj de la »atingo de la dia apudesto«, kaj sekve de tio ili restis komplete senigitaj de ilia favoro. Kvankam la sola kaj fundamenta celo de ĉia lernado, de ĝia tuta penado kaj laboro estas atingi kaj rekoni tiun staton, tamen ili ĉiuj dronas en siaj materialaj studadoj. Ili rifuzas al si unu liberan momenton kaj plene ignoras Tiun, kiu estas la Esenco de ĉia sciado kaj la sola Objekto de ilia serĉado! Ŝajnas, kvazaŭ iliaj lipoj neniam tuŝis la kalikon de la dia sciado, kaj kvazaŭ neniam ili ricevis eĉ rosguton el la pluvoj de la ĉiela favoro.
Konsideru, kiel tiu, kiu en la tago de la Revelacio de Dio malkapablas atingi la favoron de la »dia apudesto« kaj rekoni Liajn Malkaŝantojn, povas esti nomita instruitulo, se li eĉ estus pasiginta jarcentojn en studado kaj estus akirita ĉiujn limhavajn kaj materialajn sciojn de la homoj? Certe evidente estas, ke neniel oni povas lin konsideri kiel posedantan la veran sciadon. Dume plej neinstruita el ĉiuj homoj, se li estas honorita per tiu ĉi plej alta distingo, vere estas konsiderata kielunu el la disĉipuloj, kies sciado estas de Dio! Ĉar tiu homo atingis la plejsupron de sciado kaj alpaŝis la plej ekstremajn limojn de instruiteco.
Tiu stato ankaŭ estas unu el la signoj de la Tago de Rev- elacio. Kiel estas dirite: »Tiujn, kiuj estas malaltaj inter vi, Li altigos, kaj tiuj, kiuj estas altaj, Li malaltigos.« Kaj simile Li revelaciis en la Korano: »Kaj Ni deziras elmontri favoron al tiuj, kiuj estas humiligitaj en la lando, kaj fari ilin spiritaj givadantoj itner la homoj, kaj fari ilin Niaj heredantoj.«[115] Oni vidis enĉi tiu tago, kiel multaj religiaj gvidantoj, kaŭze de malakcepto de la Vero, falis en plaj fundajn abismojn de ignoreco, por resti tie, kaj iliaj nomoj estas forstrekitaj el la listo de gloruloj kaj instru- ituloj. Kaj kiel multaj estas la ignoruloj, kiuj pro akcepto de la kredo flugleviĝis alten, atingis la plejsupron de la sciado kaj kies nomoj estas enskribitaj per la Plumo de Povo sur la Tabuleto de la dia sciado. Tiamaniere »Dio neniigos aŭ konfirmos tion, kion Li deziras, ĉar Li estas la Fonto de la Revelacio.«[116] Tial estas dirite: »Serĉi pruvon, kiam la Pruvo estas elmontrita, estas nur maldecaĵo, kaj okupiĝi per sutado, kiam la Objekto deĉia ler- nado estas atingita, estas vere mallaŭdinde.« Diru: ho loĝantoj de la tero! Jen flamsimila Junulo, kiu rapidas tra la senlima profundo de la Spirito, heroldante al vi la novaĵon: »Rigardu: jen la Lampo de Dio estas lumanta,« kaj alvokas vin, ke vi turniĝu atente al Lia Afero, kiu, kvankam kaŝita sub la vualo de eterna gloro, brilas en la lando iraka super la tagiĝ-loko de eterna sankteco.
156. Ho mia amiko! se la birdo de via menso esplorus la ĉielojn de la Korana Revelacio, seĝ ekzamenus la regnon de la dia sci- ado, kiu tie malkovriĝas, certe vi trovus sennombrajn pordojn de sciado, malfermitajn antaŭ vi. Vi renkonus sendube, ke ĉiuj ĉi aferoj, kiun en ĉi tiu tago malhelpis al la homoj atingi la bor- dojn de la oceano de l' eterna favoro, ankaŭ en la tempo de la Mahometa Revelacio malhelpis al la homoj de tiu epoko rekoni tiun dian Lumportanton kaj konfesti Lian veron. Vi ekkom- prenos ankaŭ la misterojn de la »reveno« kaj »revelacio«, kaj sekure vi restados en la plej altaj ĉambroj de certeco kaj fido.