157. Kaj okazi, ke iun tagon kelkaj el la kontraŭuloj de tiu senkompara belo, tiuj, kiuj flankiĝis for de la senperea Sanktejo de Dio, diris moke al Mahometo la jenajn vortojn: »Vere, Dio faris interligon kun ni, ke ni ne devas kredi apostolon, ĝis kiam li prezentos sin antaŭ ni kun ofero, kiun fajro el la ĉielo kon- sumos.«[117] La senco de tiu ĉi verso estas, ke Dio faris kun ili interligon, ke ili ne kredu iun ajn senditon, antaŭ ol li plenumos la miraklon de Habel kaj Kain, t.e. faros oferdonon, kaj fajro el la ĉielo bruligos ĝin, kiel ili aŭdis en la historio pri Habel, rakontita en la sanktaj Skribaĵoj. Al tio respondis Mahometo, dirante: »Apostoloj jam venis al vi antaŭ mi kun certaj pruvoj kaj kun tio, pri kio vi parolas. Kial vi ilin mortigis? Diru al mi, se vi estas homoj veramaj.«[118] Kaj nun estu justa: Kiel tiuj homoj, vivintaj en la tagoj de Mahometo, povis ekzisti milojn da jaroj antaŭa, en la epoko de Adamo aŭ de aliaj Profetoj? Kial Mahometo, tiu Esenco de vereco, povis akuzi la homojn de sia tago pri mortigo de Habel aŭ de aliaj Profetoj? Vi ne havas alian alternativon, krom konsideri Mahometon kiel trompiston aŭ malsaĝulon - Dio gardu de tio! - aŭ aserti, ke tiuj malnoblu- loj estis la samaj homoj, kiuj en ĉiu epoko kontraŭstaris kaj ĉikanis la Profetojn kaj Diosenditojn, ĝis ili igis ilin ĉiujn suferi martirmorton.
Konsideru tion en via koro, por ke la dolĉaj ventoj de la dia sciado, blovantaj de la herbejoj de favoro, alportu al vi la aromon de la paroloj de l' Amato, kaj helpu al via animo atingi la Ridvanon de kompreno. Ĉar la obstinuloj de ĉiu epoko malsukcesis elsondi la pli profundan sencon de tiuj gravaj kaj signiforiĉaj paroloj, kaj imagis, ke la respondo de la Profetoj de Dio estis senrilate al la demandoj, kiujn ili prezentis al ili, tial ili atribuis ignorecon kaj malsaĝecon al tiuj Esencoj de sciado kaj kompreno.
Simile en alia verso Mahometo voĉis proteston kontraŭ la homoj de tiu tempo. Li diris: »Kvankam ili preĝis antaŭe pri venko super tiuj, kiuj ne kreadas, tamen kiam venis al ili Tiu, pri kiu ili sciis, ili malkonfesis Lin. Malbeno de Dio falu sur la malfidelulojn!«[119] Konsideru, ke tiu ĉi verso signifas ankaŭ, ke la homoj, vivantaj en la tagoj de Mahometo, estis la samaj, kiuj en la tempo de la antaŭaj Profetoj disputis kaj batalis por disvastigi la religion kaj instrui pri la Afero de Dio. Kaj tamen kiel la generacioj, vivintaj en la tempo de Jesuo kaj Moseo, kaj tiuj, kiuj vivis en la tagoj de Mahometo, povus esti konsiderataj kiel efektive tiuj samaj homoj? Plie, tiuj, kiujn ili konis antaŭe, estis Moseo, per kiu revelaciita estis la Kvinlibro, kaj Jesuo, la Aŭtoro de la Evangelio. Malgraŭ tio kial Mahometo diris: »Kiam venis al ili Tiu, pri kiu ili sciis - t.e. Jesuo aŭ Moseo - ili malkonfesis Lin?« Ĉu Mahometo ne estis ekstervide nomita per alia nomo? Ĉu Li ne venis el alia urbo? Ĉu Li ne parolis alian lingvon kaj ne proklamis revelacion de alia Leĝo? Kiel do estas eble aserti verecon de tiu ĉi verso kaj klarigi ĝian signifon?
penu do ekkompreni la signifon de la »reveno«, kiu estis tiel klare konigita en la Korano mem, kaj kiun neniu ĝis nun ekkomprenis. Kion vi diras? Se vi diras, ke Mahometo estis la »reveno« de la antaŭaj Profetoj, kiel atestas tiu verso, Liaj kunuloj sekve devas esti »reveno« de la antaŭaj kunuloj, ĉar la »revenon« de la antaŭaj homoj klare atestas la supre menciita verso. Kaj se vi neas tion, vi nepre malakceptas la veron de la Korano, la plej certan pruvon, elmontritan de Dio al la homoj. Simile penu ekkompreni la signifon de la »reveno«, »revelacio« kaj »renaskiĝo«, kiel de okazantaj en la tagoj de la Malkaŝantoj de la Dia Esenco, por ke vi ekvidu per viaj propraj okuloj la »revenon« de la benitaj animoj en la sanktigitajn kaj lumajn korpojn, ke vi forlavu la polvon de nesciado kaj purigu la om- briĝintan esencon de via estaĵo per la akvo de favoro, fluanta el la Fonto de la dia sciado; por ke, per la povo de Dio kaj la lumo de la dia gvidado, vi distingu la tagiĝlumon de l' eterna brilego de la malhela nokto de erarado.
Plie, estas evidente al vi, ke la Portantoj de la konfiditaĵo de Dio estas aperigitaj al ĉiuj popoloj de la tero, kiel Prokla- mantoj de nova Afero kaj Portantoj de nova Revelacio. Ĉar tiuj Birdoj de la Plejalta Trono ĉiuj estas senditaj el la ĉielo de la Volo de Dio, kaj ĉar ĉiuj ili leviĝas por proklami Lian nekon- traŭeblan kredon, ili estas tial konsiderataj kiel unu animo kaj la sama persono. Ĉar ĉiuj ili trinkas el la sama kaliko de amo de Dio kaj nutras sin per la frukto de la sama Arbo de Unueco. Ĉiu el tiuj Malkaŝantoj de Dio havas du statojn. Unu estas la stato de pura abstrakteco kaj esenca unueco. Tiurilate, se vi nomos ĉiujn ilin per unu nomo kaj atribuos al ili la samajn kvalitojn, vi ne ĉeflankiĝos de la vero. Kiel Li revelaciis: »Nenian distin- gon Ni faras inter iuj el Liaj Senditoj!«[120] Ĉar ĉiu el ili alvokas la loĝantojn de la tero, ke ili konfesu la Unuecon de Dio, kaj heroldas al ili la Kawtharon de senfina favoro kaj kompatemo. Ĉiuj ili estas vestitaj per la robo de profeteco kaj kovritaj per la mantelo de gloro. Tiel Mahometo, la Punkto de la Korano, diris: »Mi estas ĉiu el la Profetoj.« Simile Li diris: »Mi estas la unua Adamo, Noa, Moseo kaj Jesuo«. Similaj estis la deklaroj de 'AH. Tiaspecaj diraĵoj, kiuj indikas la esencan samecon de tiuj Proklamantoj de la Unueco, emanis ankaŭ de la Fluajoj de la senmortaj paroloj de Dio kaj Trezorejoj de la gemoj de la dia sciado, kaj estis enskribitaj en la sanktaj skribaĵoj. Tiuj Vizaĝoj estas ricevantoj de la Dia Ordono, kaj tagiĝ-lokoj de Lia Revelacio. Tiu Revelacio estas supera al la vualoj de obleco kaj al la hazardaĵoj de nomrboj. Tiel Li diris: »Nia Afero es- tas nur unu.«[121] Ĉar la Afero estas unu kaj sama, ankaŭ ĝiaj Proklamantoj devas esti unuj kaj samaj. Simile la Imamoj de la mahometana kredo, tiuj lampoj de certeco, diris: »Mahometo estas nia unua, Mahometo estas nia lasta, Mahometo estas nia ĉio.«
162. Klare kaj evidente estas al vi, ke ĉiuj Profetoj estas Tem- ploj de la Afero de Dio, kiuj aperis, vestitaj per diversaj vestoj. Se vi rigardos per juĝokapablaj okuloj, vi vidos ilin ĉiujn loĝan- tajn en la sama tabernaklo, ŝvebantajn en la saman parolon kaj proklamantajn la saman kredon. Tia estas la unueco de tiuj Esencoj de l' ekzisto, de tiuj Lumportantoj de senfina kaj senmezura brilego. Tial, se unu el tiuj Malkaŝantoj de Sank- teco proklamus: »Mi estas reveno de ĉiuj Profetoj«, Li dirus veron, efektive. En ĉiu sekvanta Revelacio, simile, la reveno de la antaŭa Revelacio estas fakto, kies vereco estas firme pru- vita. Ĉar la reveno de la Profetoj de Dio, kiel estas atestite en versoj kaj tradicioj, estis konvike elmontrita, la reveno de iliaj elektitoj sekve ankaŭ estas definitive pruvita. Tiu reveno estos tro memevidenta, por postuli ian argumenton aŭ pruvon. Kon- sideru, ekzemple, ke inter la Profetoj estis Noa. Kiam Li estis vestita per la robo de profeteco kaj instigita de la Spirito de Dio or leviĝi kaj proklami Lian Aferon, kiu ajn ekkradis je Li kaj konfesis Lian kredon, al tiu favordonita estis nova vivo. Pri tiu homo oni povis sendube diri, ke li estis renaskita kaj revivigita, ĉar antaŭ la ekkredo je Dio kaj akcepto de Lia Malkaŝanto li es- tis liginta siajn sentojn al la aferoj de la mondo, kiel korligiteco al teraj posedaĵoj, al la edzino, infajon, manĝo, trinko k.t.p., tiagrade, ke tage kaj nokte lia sola zorgo estis amasigi riĉaĵojn kaj akiri rimedojn por plezuroj kaj vivoĝuoj. Ekster tio, an- taŭ ol li sensoifiĝis per la vivodona akvo de kredo, li estis tiel kunkresinta kun la tradicioj de siaj prapatroj kaj tiel pasie ko- rligite al la sekvado de iliaj moroj kaj leĝoj, ke li preferus eĉ esti trafita de morto, ol malrespekti unu literon de tiuj superstiĉaj formoj kaj manieroj, kutimaj inter lia popolo. Kiel la popolo kriis; »Vere ni trovis niajn patrojn kun kredo, kaj vere ni sekvos iliajn paŝojn.«[122]