163. Tiuj samaj homoj, kvankam envolvitaj en ĉiu tiuj vualoj de limigiteco, malgraŭ la detena forto de tia ritaro, tuj post kiam ili trinkis senmortan gluton da kredo el la kaliko de certeco, el la manoj de la Malkaŝanto de la Plejglora, tiel altiĝis, ke ili estis pretaj forlasi por Li siajn familiojn, havaĵojn, fordoni siajn vivojn, kredaĵojn kaj vere ĉion, krom Dio! Tiel potenca estis ilia sopiro al Dio, tiel edifa la abundo de ilia ekstazo, ke la mondo kaj ĉio, kion ĝi entenas, paliĝis antaŭ iliaj okuloj, kiel neniaĵo. Ĉu tiuj personoj ne prezentas ekzemplojn de la misteroj de la »renaskiĝo« kaj »reveno«? Ĉu ne estis vidite, ke tiuj samaj homoj, antaŭ ol ili estis dotitaj per la nova kaj mirinda favoro de Dio, streĉadis siajn mensojn en sennombraj manieroj, pro certigi al si sekurecon de siaj vivoj kontraŭ pereo? Ĉu dorno ne plenigadis ilin per timo, kaj la vido de vulpo ne instigadis ilin al forkuro? Sed, foje honoritaj per la plejsupra distingo de Dio kaj allasitaj al la bundo de Lia favoro, ili oferus volonte, se ili povus, dek mil vivojn sur Lia vojo! Ne, iliaj benitaj animoj, malŝatante la kaĝon de la korpo, sopiris liberiĝon. Unu sola militisto de tiu armeo ekstarus kaj ekbatalus kontraŭ amaso! Kaj tamen, se ne okazus tiu ŝanĝo en iliaj vivoj, kiel ili scipovus plenumi tiajn farojn, kontraŭajn al la manieroj de la homoj kaj nekunigeblaj kun iliaj deziroj?
Evidante estas, ke nenio alia krom tiu mistika ŝanĝo povus aperigi en la mondo de ekzisto tian spiritan kaj konduton, tiel komplete malsimilan al aliaj antaŭaj kutimoj kaj manieroj. Ĉar ilia maltrankvilo estis ŝanĝita en trankvilon, ilia dubo en certe- con, ilia timemo en kuraĝon. Tia estas la potenco de la Dia Eliksiro, kiu rapide, kiel okulmovo, altigas la homajn animojn!
Konsideru, ekzemple, la substancon de kupro. Se ĝi estus gardata en sia propra mino kontraŭ solidiĝo, ĝi atingus, en la daŭro de sepdek jaroj, la staton de oro. Estas tamen kelkaj, kiuj asertas, ke kupro mem estas oro, kiu pro solidiĝo estas en malsana kondiĉo kaj ne atingis pro tio sian propran staton.
Kiel ajn tio estas, la vera eliksiro en unu momento igos la substancon de kupro atingi la staton de oro, kaj trapasos la gradaron de sepdek jaroj en unu sola momento. Ĉu oni povos nomi tiun oron kupro? Ĉu oni povos aserti, ke ĝi ne atingis la staton de oro, dum la provŝtono estas apude, por provi ĝin kaj distingi de kupro?
Simile tiuj animoj, per la potenco de la Dia Eliksiro, tra- pasas rapide, kiel okulmovo, la mondon de polvo, kaj levas sin en la aferon de sankteco; per unu paŝo ili tramigras la teron de limigitaĵoj kaj atingas la regnon de la Senlokulo. Decas al vi prenstreĉi ĉiujn viajn fortojn, por akiri tiun Eliksiron, per kiu en unu ekspiro la okcidento de nesciado atingas la orienton de sciado, kiu lumigas la noktan mallumon per la briloj de tagiĝo, gvidas migranton, vagantan en la dezerto de dubo, al la fonto de la Dia Apudesto kaj ŝprucejo de certeco kaj honroas mortemajn animojn, enlasante ilin en la Ridvanon de senmorteco. Se oni povus do pensi, ke tiu oro estas kupro, oni povus egale pensi, ke tiuj homoj estas samaj, kiuj ili estis, antaŭ ol ili estis favordoti- taj per kredo.
Vidu, ho frato, kiel la internaj misteroj de »renaskiĝo«, de »reveno« kaj de »reviviĝo« estas senvualigitaj kaj solvitaj antaŭ viaj okuloj per tiuj pensufiĉaj, nerefuteblaj kaj konvinkaj paroloj. Dio permesu, ke per Lia favoro kaj nevidebla helpo vi formetu de via korpo kaj animo la malnovan veston kaj ornamu vin per nova kaj senperea robo.
Tiuj do, kiuj enĉiu sekvanta diepoko antaŭiris la reston de la homaro en akcepto de la religio de Dio, kiuj trinkis la klaran akvon de sciado el la mano de la dia Belo kaj atingis la plej altajn suprojn de kredo kaj certeco - tiuj povas esti konsiderataj, en la nomo, en realeco, en faroj, en vortoj kaj en rango, kiel la »reveno« de tiuj, kiuj en la antaŭa epoko atingis la samajn distingojn. Ĉar kion elmontris la homoj de la antaŭa epoko, tion vidigis la membroj de tiuj ĉi lasta generacio. Konsideru la rozon: ĉu ĝi floras en la oriento, aŭ en la okcidento, ĝi estas malgraŭ ĉio rozo. Ĉar gravas tiurilate ne la ekstera aspekto kaj formo de la rozo, sed pli ĝuste la odoro kaj aromo, kiun ĝi eligas.
Purigu do viajn okulojn de ĉia tera limigiteco, por ke vi ekvidu ilin ĉiujn kiel portantajn unu Nomon, proklamantajn unu Aferon, elmontrantajn unu Esencon kaj malkaŝantajn unu Veron, kaj por ke vi ekkomprenu la mistikan »revenon« de la Vortoj de Dio, prezentitan en ĉi tiuj paroloj. Pensu momente pri la konduto de la kunuloj de la mahometana epoko. Konsideru, kiel per la vivodona spiro de Mahometo ili estis purigitaj de la makuloj de la teraj vantecoj, liberigitaj de egoistaj deziroj, kaj kiel iliaj koroj estis malligitaj de ĉio, kriom Li. Rigardu, kiel ili antaŭiris ĉiujn popolojn de la tero en la atingo de Lia sankta apudesto - la Apudesto de Dio mem - kiel ili forlasis la mondon kaj ĉion, kion ĝi entenas, kaj oferis libervole kaj ĝoje siajn vivojn ĉe la piedoj de tiu Malkaŝanto de la Plejglora. Kaj nun rigardu la »revenon« de tiu sama firmeco, de tiu sama kon- stanteco kaj sinrezigno, kiujn elmontris la kunuloj de la Punkto de l' Bayan.[123] Vi vidis, kiel tiuj kunuloj levis, per la miraklo de l' favoro de la Sinjoro de Sinjoroj, la standardojn de nobla sinrezigno sur la neatingeblajn altaĵojn de gloro. Tiuj Lumoj de- venas de unu sama Fonto, kaj tiuj fruktoj estas la fruktoj de unu Arbo. Vi povas distingi inter ili neniam diferencon, ne aliecon. Ĉio tio estas pro la favoro de Dio! Kiun Li volas, tiun Li dotas per Sia favoro. Dio permesu, ke ni evitu la landon de neado kaj rapidu al la oceano de akcepto, por ke ni ekvidu, per okulo purigita de ĉiuj konfliktantaj elementoj, la mondojn de unueco kaj diverseco, de varieco kaj sameco, de limigiteco kaj aparteco, kaj direktu nian flugon al la plejalta kaj plejfunda sanktejo de la interna signifo de la Vorto de Dio.
171. Per tiuj argumentoj sekve estas pruvite kaj elmontrite, ke se en la »fino, kiu ne konas finon« aperas Persono, kiu lev- iĝus pro proklami kaj akceli Aferon, kiun en la »komenco, kiu ne konas komencon« proklamis kaj akcelis alia Persono, vere oni povus deklari pri tiu, kiu estas la Lasta, kaj pri tiu, kiu estas la Unua, ke ili estas unu sama persono, ĉar ambaŭ estas proklamantoj de unu sama Afero. Pro tiu ĉi kaŭzo la Punkto de Bayan - la vivoj de ĉiuj ekster Li estu al Li oferdonitaj! - komparis la Mankaŝantojn de Dio al la suno, kiu, kvankam ĝi leviĝadas de la »komenco, kiu ne havas komencon« ĝis la »fino, kiu ne konas finon«, estas tamen ĉiam la sama suno. Se vi nur diros, ke tiu ĉi suno estas la antaŭa suno, vi diros veron, kaj se vi diros, ke tiu ĉi suno estas la »reveno« de tiu suno, vi ankaŭ diros veron. Simile, per tiu ĉi argumento estas elmontrite, ke la esprimo »lasta« estas rilatigebla al la »unua«, kaj la esprimo »unua« estas rilatigebla al la »lasta«; ĉar tiel la »unua«, kiel la »lasta« leviĝis por proklami unu saman kredon.
Malgraŭ la evidenteco de tiu ĉi temo antaŭ la okuloj de tiuj, kiuj trinkis el la vino de la sciado, kiel multaj estas tamen tiuj, kiuj, kaŭze de miskompreno de ĝia signifo, lasis konfuzi sian komprenon per la esprimo »la Sigelo de la Profetoj« kaj senigi sin pro ĝi de la favoro de ĉiuj Liaj multegaj malavaraĵoj! Ĉu Mahometo mem ne deklaris: »Mi estas ĉiu el la Profetoj?« Ĉu Li ne diris, kiel Ni jam menciis: »Mi estas Adamo, Noa, Mosea kaj Jesuo?« Ĉar egale kiel Li konsideris sin mem la »unua el la Profetoj« - tio estas Adamo - simile ankaŭ la »Sigelo de la Profetoj« estas same rilatigebla al tiu Dia Belo. Estas evidente kompreneble, ke estante la »unua el la Profetoj«, Li estas egale ilia »Sigelo«.
La mistero de tiu ĉi temo estis en ĉi tiu epoko malfacilega provo por la tuta homaro. Vidu, kiel multaj estas tiuj, kiuj, kroĉante sin al tiuj vortoj, malkredis Lin, kiu estas ilia vera Proklamanto. Kian signifon, Ni demandas, tiuj homoj povus atribui al la esprimoj »unua« kaj »lasta«, rilatantaj al Dio - glorata estu Lia Nomo! Se ili asertas, ke tiuj ĉi esprimoj rilatas al ĉi tiu materiala universo, kiel tio estas ebla, se la videbla ordo de la aferoj estas ankoraŭ klare en sia ekzisto? Ne, en tiu ĉi ekzemplo la signifo de la »unua« estas sama, kiel tiu de la »lasta«, kaj la signifo de la »lasta« estas sama, kiel tiu de la »unua«.