Выбрать главу

Sama kiel en la »komenco, kiu ne konas komencon« la esp- rimo »lasta« estas vere rilatigebla al Tiu, kiu estas la Edukanto de la videbla kaj nevidebla mondo, simile la esprimoj »unua« kaj »lasta« estas rilatigeblaj al Liaj Malkaŝantoj. Ili estas samtempe proklamantoj de tiel la »unua«, kiel la »lasta«. Sidante sur la honorseĝo de la »unua«, ili kune okupas la tronon de la »lasta«. Se troviĝus juĝokapabla okulo, facile ĝi malkovrus, ke la prokla- mantoj de la »unua« kaj »lasta«, de la »malkaŝita« kaj »kaŝita«, de la »komenco« kaj »sigelo« estas ĝuste tiuj sanktaj Estaĵoj, tiuj Esencoj de Korpureco, tiuj diaj Animoj. Kaj se vi ŝvebos en la sanktan sferon de »Dio estis sola, estis nenio krom Li«, vi trovos, ke en tiu Kortego ĉiuj tiuj nomoj estas plene senekzistaj kaj komplete forgesitaj. Tiam viajn okulojn ne nebuligados plu tiuj vualoj, tiuj esprimoj kaj aludoj. Kiel alta kaj glora estas tiu stato, kiun eĉ Gabrielo sengvide neniam povas alveni kaj la Birdo de Ĉielo senhelpe neniam povas atingi!

Kaj nun penu ekkompreni la signifon de la diraĵo de 'AH, la Komandanto de l' Fideluloj: »Disŝirado de la vualoj de la gloro senhelpe«. Inter tiuj »vualoj de la gloro« estas pastroj kaj doktoroj, vivantaj en la tagoj de la Malkaŝanto de Dio, kiuj pro manko de kompreno, pro amo kaj avido je gvidado ne subiĝis al la Afero de Dio, plie, rifuzis eĉ klini la orelojn al la dia Melodio. »Ili ŝtopis siajn orelojn per la fingroj«.[124] Kaj ankaŭ homoj, plene ignorante Dion kaj akceptante ilin kiel siajn majstrojn, subiĝis tutanime al la aŭtoritato de tiuj pompaj kaj hipokritaj gvidantoj, ĉar ili ne posedas propran vidon, nek aŭdon, nek koron, por distingi veron de malvero.

Malgraŭ la die-inspiritaj alvokoj de ĉiuj Profetoj, Sank- tuloj kaj Elektitoj de Dio, admonantaj la homojn vidi per la propraj okuloj kaj aŭdi per la propraj oreloj, ili forĵetis males- time iliajn konsilojn kaj sekvis kaj sekvados blinde siajn religiajn gvidantojn. Se mizera kaj malklera persono, ne posedanta la vestaĵon de la instruituloj, turniĝus al ili, dirante: »Sekvu, ho popolo, la Senditojn de Dio«,[125] ili respondus al tia alvoko, ege suprizitaj: »Kiel do! Ĉu vi pensas, ke ĉiuj tiuj pastroj, ĉiuj tiuj eminentuloj de sciado kun sia tuta aŭtoritato, kun sia pompo kaj parado eraris kaj ne scias distingi veron de malvero? Ĉu vi kaj homoj similaj al vi pretendas havi komprenon pri tio, kion ili ne komprenis?« Se la nombro kaj brileco de la vesto estus rigardata kiel kriterio, la homoj el la pasinta tempo, kiujn la nuntempuloj neniel superis en la nombro, lukso kaj potenco, devus esti rigardataj kiel pli altaj kaj indaj.

177. Klare kaj evidente estus, ke ĉiam, kiam aperis la Malka- ŝantoj de Sankteco, la religiaj gvidantoj de ilia tago detenis la popolon kontraŭ atingo de la vojo de l' vero. Pri tio ĉi atestas la enhavo de ĉiuj sanktaj skribaĵoj kaj ĉielaj libroj. Aperis nek unu Profeto, kiu ne estis viktimo de senindulga malamo, de denun- coj, malakcepto kaj anatemo flanke de la ekleziuloj de sia tago! Ve al ili pro la malnoblaĵoj, kiujn iliaj manoj antaŭ plenumis! Ve al ili pro tio, kion ili nun faras! Kiuj vualoj de l' gloro estas pli plorindaj, ol tiuj enkorpiguloj de eraro! Je la justeco! disŝiri tiujn vualojn estas la plej potenca ago, kaj distranĉi ilin estas la plaj merita el ĉiuj faroj! Dio helpu nin kaj helpu vin, ho anaro de la Spirito, ke estu al vi lasite en la tempo de Lia Malkaŝanto plenumi, favorhelpate, tiajn farojn kaj atingi en Liaj Tagoj la

Apudeston de Dio.

Plie, inter la »vualoj de la gloro« estas tiaj esprimoj, kiel la »Sigelo de la Profetoj« kaj similaj, kies forigo estas plejsupera plenumaĵo antaŭ la okuloj de tiuj malgrandanimaj kaj erarantaj personoj. ĉiuj, kaŭze de tiuj misteraj diraĵoj, tiuj plorindaj »vualoj de la gloro«, estis baritaj kontraŭ la ekvido de la lumo de l' vero. Ĉu ili ne aŭdis la melodion de la Birdo de Ĉielo[126], kantanta tiun ĉi misteron: »Mil Fatimih Mi edzinigis, kaj ĉiuj ili estis filinoj de Mahometo, la filo de 'Abdu'llah, la Sigelo de la Profetoj?« Jen, kiel multaj estas la misteroj, kuŝantaj ĝis nun nesolvite en la tabernaklo de la sciado de Dio, kaj kiel nombraj estas la gemoj de Lia saĝeco, kaŝitaj ĝis nun en Liaj nepenetreblaj trezorejoj! Se vi pripensos tion ĉi en la koro, vi komprenos, ke Lia verko konas nek komencon, nek finon. La aferaro de Lia ordono estas tro vasta, ke la lango de mortemulo ĝin priskribu, aŭ ke la birdo de la homa menso ĝin trapasu, kaj la decidoj de Lia providenco estas tro misteraj, ke la homa menso ilin komprenu. Lian kreaĵon neniu fino ekposedis, kaj ĝi ekzistis de la »komenco, kiu ne havas komencon«; kaj la Malkaŝantoj de Lia Belo vidis nenian komencon kaj ili daŭros ĝis la »fino, kiu ne konas finon«. Pripensu tiun ĉi parolon en via koro, kaj konsideru, kiel ĝi estas rilatigebla al ĉiuj tiuj sanktaj Personoj.

Penu simile, kompreni la signifon de la melodio de tiu eterna belo,husayn, la filo de 'Ah, kiu, turninte sin al Salman, diris la jenajn vortojn: »Mi estis kun mil Adamoj - la tem- pospaco inter ĉiu Adamo kaj la sekvinta estis kvindek mil jaroj - kaj al ĉiu el ili mi deklaris la sekvantecon, donitan al mia pa- tro.« Li rakontas poste certajn detalojn, ĝis fine li diras: »Mi batalis mil batalojn en la vojo de Dio; la plej malgranda kaj mal- grava el ili estis kiel la batalo apud Khaybar, en kiu mia patro batalis kaj kontraŭstaris al la malfideluloj.« Penu nun kompreni el tiuj du tradicioj la misterojn de »fino«, »reveno« kaj »kreaĵo sen komenco aŭ fino.«

Ho mia amato! Senmezure alta estas la ĉiela melodio su- per la fortostreĉoj de la homa orelo, penanta ekaŭdi, aŭ de la homa menso, penanta ekkompreni ĝian misteron! Kiel povas senhelpa formiko eniri la kortegon de la Plejglora? Kaj tamen malfortanimuloj forpuŝas, pro manko de kompreno, tiujn malk- larajn parolojn kaj dubas la veron de tiuj tradicioj. Ne, neniu povas kompreni ilin krom tiuj, kiuj posedas penetreman koron. Diru, Li estas tiu Fino, por kiu en la tuta universo nenia fino es- tas imagebla, kaj por kiu nenia komenco en la mondo de kreaĵoj estas konceptebla. Rigardu, ho anaro de la tero, la brilegojn de la fino, aperigitajn en la Malkaŝantoj de la Komenco!

Kiel strange! Tiuj homoj per unu mano kroĉas sin al tiuj versoj de la Korano kaj tradicioj de la personoj de certeco, kiujn ili trovas konformaj al la propraj inklinoj kaj plaĉoj, kaj alimane forpuŝas tiujn, kiuj estas kontraŭaj al iliaj egoistaj deziroj. »Ĉu vi do kredas unu parton de la Libro, kaj neas alian?«[127] Kiel vi povas juĝi tion, kion vi ne komprenas? Tiel la Sinjoro de la estaĵoj en Sia senerara Libro, parolinte pri la »Sigelo« en la altaj vortoj. »Mahometo estas Apostolo de Dio kaj Sigelo de la Profetoj,«[128] proklamis al ĉiuj homoj la promeson de »atingo de la Dia Apudesto«. Pri tiu ĉi [129]»atingo de la Dia Apudesto« parolas la versoj de la Libro, el kiuj kelkajn Ni jam menciis. La sola vera Dio estas Mia atestanto! Nenio pli majesta aŭ pli klara estis revelaciita en la Korano, ol la »atingo de la Dia Apudesto.« Benita estas tiu, kiu ĝin atingis, en la tago, kiam plejmulto da homoj, kiel vi mem vidas, forturniĝis de tio.

182. Kaj tamen, per la mistero de la antaŭa verso, ili for- turniĝis de la favoro, promesita de la lasta, malgraŭ la fakto, ke la [130] »atingo de la Dia Apudesto« en la »Tago de Renaskiĝo« estas klare esprimita en la Libro. Estis elmontrite kaj definitive pruvite per tiuj klaraj argumentoj, ke la »Renaskiĝo« signifas aperon de Malkaŝanto de Dio, proklamanta Lian Aferon, kaj »atingi la Dian Apudeston« signifas atingi la apudeston de Lia Belo en la persono de Lia Malkaŝanto. Ĉar vere, »Neniu rigardo vidas Lin, sed Li vidas ĉiujn rigardojn.«[131] Malgraŭ ĉiuj tiuj sendubaj faktoj kaj klaraj argumentoj ili kroĉiĝis malsaĝe al la esprimo »sigelo«, kaj restis komplete baritaj kontraŭ la rekono de Tiu, kiu estas, en la tago de Sia ĉeesto, Malkaŝanto kune de la Sigelo kaj de la Komenco. »Se Dio volus puni la homojn por iliaj malnoblaj agoj, Li ne lasus sur la tero unu moviĝantan es- taĵon! Sed ĝis difinita tempo Li prokrastas!«[132] Sed sendepende deĉio tio, se tiu ĉi popolo atingus guton el la kristalaj torentoj, fluantaj el la vortoj: »Dio faras, kion Li volas, kaj decidas, kiel al Li plaĉas,« ili ne ĉikanus tiel maldece, kiel ili faras, la fokusan Centron de Lia Revelacio. La Afero de Dio, ĉiuj faroj kaj vor- toj, estas en la potenco de Lia povo. »Ĉio kuŝas sklavigite en la teno de Lia potenca Mano; ĉio estas facila kaj ebla por Li.« Li plenumas, kion Li volas, kaj faras ĉion, kion Li deziras. »Kiu diras 'Kial?' aŭ 'por kio?' blasfemis!« Se tiuj homoj forskuus de si la dormon de malzorgemo kaj konsciigus al si, kion faris iliaj manoj, certe ili pereus kaj propravole ĵetus sin en fajron, kiu es- tas ilia fino kaj restejo. Ĉu ili ne aŭdis kion Li revelaciis: »Li ne estos demandata pri Siaj faroj?«[133] En la lumo de tiuj ĉi vortoj kiel homo povas esti tiel maltima, por fari al Li demandojn kaj okupi sin per vanaj diraĵoj?