Dio favorema! Tiel granda estas la malsaĝeco kaj malvirteco de la homoj, ke ili turnis siajn vizaĝojn al siaj propraj pensoj kaj deziroj, kaj turnis la dorson al la sciado kaj volo de Dio - benata kaj glorata estu Lia Nomo!
Estu justa! se tiuj homoj konfesus la verecon de tiuj lumaj vortoj kaj sanktaj aludoj, kaj rekonus Dion, kiel »Tiun, kiu faras, kio al Li plaĉas«, kiel ili povus plue persisti de tiuj frapantaj absurdaĵoj? Ne, tutanime ili akceptus kaj subiĝus al tio, kion Li diras. Mi ĵuras je Dio! Se ne kontraŭus tion la dia Ordono kaj la neesploreblaj decidoj de Providenco, la tero mem perigus komplete ĉiujn tiujn homojn! »Li tamen indulgos ilin ĝis la definita horo de konata tago.«
Mil ducent kaj okdek jaroj pasis de la tagiĝo de la Ma- hometana epoko, kaj kun ĉiu matenlumo tiuj blindaj kaj mal- noblaj homoj recitadis la Koranon, kaj tamen ne komprenis eĉ unu literon de tiu Libro! Ĉiam denove ili legas la versojn, kiuj klare atestas pri la realeco de tiuj ĉi sanktaj temoj kaj pri la vero de la Malkaŝantoj de l' eterna Gloro, kaj tamen ili ne komprenas ankoraŭ ilian sencon. Ili eĉ ne scipovis ekkompreni dum tiu tuta tempo, ke la legado de la sanktaj skribaĵoj kaj libroj havas en ĉiu epoko neniun alian celon, ol ebligi al la leganto ekkompreni ilian signifon kaj solvi iliajn plejfundajn misterojn. Alie, legado sen kompreno postlasas al homo nenian profiton.
186. Kaj okazis, ke certan tagon unu homo vizitis tiun ĉi Mizerulon, sopirante la oceanon de Lia sciado. Dum Ni parolis kun li, aluditaj estis la signoj de la Tago de Juĝo, Renaskiĝo, Reviviĝo kaj Kalkulo. Li petegis Nin klarigi, kiamaniere en tiu ĉi mirinda Epoko la popoloj de la mondo estos alvokitaj al kalkulo, se neniu el ili estas pri ĉi tio konscia. Tiam Ni konigis al li, konforme al la mezuro de lia kapableco kaj kompreno, cer- tajn verojn de la Scienco kaj pratempa Saĝeco. Ni demandis lin tiam, dirante: »Ĉu vi ne legis la Koranon, kaj ĉu vi ne konas tiun ĉi benitan verson: »En tiu tago nek homo, nek spirito estos demandata pri sia peko?«[134] Ĉu vi ne komprenas, ke demandi ne signifas demandi per lango aŭ parolo, kiel la verso mem in- dikas kaj pruvas? Ĉar poste estas dirite: »Laŭ la vizaĝoj estos ekkonitaj la pekuloj: kaj ili estos ekkaptitaj je la fruntharoj kaj piedoj.«[135]
Tiel la popooj de la mondo estas juĝataj laŭ siaj vizaĝoj. En la vizaĝoj evidentiĝas iliaj miskredaĵoj, ilia kredo kaj ilia malboneco. Same videble estas en tiu ĉi tago, kiel la sekvantoj de eraro estas rekoneblaj kaj distingeblaj laŭ siaj vizaĝoj de la sekvantoj de la dia gvidado. Se tiuj homoj primeditus, tutanime en la nomo de Dio kaj celante nenion, krom Lin plezurigi, la ver- sojn de la Libro en siaj koroj, sendube ili trovus ĉion, kion ili serĉas. En ĝiaj versoj ili trovus malkaŝitajn kaj aperigitajn ĉi- ujn aferojn, ĉu grandajn, aŭ malgrandajn, kiuj okazis en ĉi tiu Epoko. Ili rekonus eĉ tie aludojn al la foriro de la Malkaŝantoj de la nomoj kaj kvalitoj de Dio el sia patrujo, al la kontraŭs- tarado kaj malrespekta aroganteco de registaroj kaj popoloj, al la ekloĝo kaj enhejmiĝo de la Universala Malkaŝanto en difinita kaj speciale destinita lando. Neniu tamen povas tion kompreni krom tiu, kiu posedas penetreman koron.
Ni sigelas Nian temon per tio, kio estis antaŭe revelaci- ita al Mahometo, por ke ĝia sigelo disverŝadu la odoron de tiu sankta mosko, kiu kondukas la homojn al la Ridvano de senperea brilo. Li diris, kaj Lia Vorto estas vero: »Kaj Dio vokas al la Restejo de Paco;[136] kaj Li gvidas, kiun Li volas, sur la ĝustan vojon.«[137] »Por ili estas Restejo de Paco kun ilia Sinjoro! kaj Li estos ilia defendanto pro iliaj faroj.«[138] Tion ĉi Li revelaciis, por ke Lia favoroĉirkaŭregu la mondon. Glorata estu Dio, la Sinjoro de ĉiuj estaĵoj!
Diversmaniere kaj plurfoje Ni klarigis la signifon de ĉiu temo, por ke ĉiu, ĉu alta aŭ malalta, ricevu, konforme al sia komprenemo kaj kapablo, sian patron kaj dividaĵon el tio. Se li ne kapablos kompreni certajn argumentojn, li povos tiam, por la helpo de la aliaj atingi sian celon. »Por ke homoj deĉiu speco sciu, kie trankviligi sian soifon.«
Je Dio! Ĉi tiu Ĉiela Birdo, nun loĝanta en polvo, povas, krom tiuj melodioj, sonigi miriadon da kantoj, kaj scias, ekster tiuj ĉi paroloj, malkovri sennombrajn misterojn. Ĉiu unuopa sono de ĝiaj neeldiritaj paroloj estas senmezure alta super ĉio, kio elfluis de sub tiu ĉi plumo. La estonteco konigu la horon, kiam la Fianĉinoj de l' interna signifo, laŭ la dekreto de la Dia Volo, elrapide, senvualigite, el sia mistike palaco, kaj aperigos sin en la pratempa sfero de ekzisto. Nenio en la mondo estas ebla sen Lia permeso; neniu potenco povas daŭri alie, ol per Lia potenco, kaj neniu Dio ekzistas krom Li. Lia estas la mondo de la kreaĵaro, kaj Lia estas la Afero de Dio. Ĉio proklamas Lian Revelacion kaj ĉio rakontas la misterojn de Lia Spirito.
En la antaŭaj fragmentoj Ni jam difinis du statojn de ĉiu el la Lumportantoj, leviĝantaj el la Tagiĝlokoj de eterna sankteco. Unu el tiuj statoj, la staton de la esenca unueco, Ni jam klarigis. »Nenian diferecon Ni faras inter ili.«[139] La alia estas la stato de diferenceco, kaj ĝi rilatas al la mondo de kreiteco kaj al ĝiaj limigoj. Tiurilate ĉiu Malkaŝanto de Dio havas apartan individuecon, difinitan mision, antaŭdestinitan Revelacion kaj speciale determinitajn limigojn. Ĉiu el ili estas konata per alia nomo, karakterizita per speciala atributo, ĉiu el ili plenumas difinitan mision kaj havas konfiditan al si specialan Revelacion. Kiel Li diris: »Kelkajn el la Apostoloj Ni levis super la aliajn. Al kelkaj Dio parolis, kelkajn Li altigis kaj glorigis. Kaj al Jesuo, la Filo de Mario, Ni donis klarajn signojn kaj Ni fortigis Lin per la Sankta Spirito.«[140]
Tiu ĉi diferenco de iliaj statoj kaj misioj estas la kaŭzo, ke la vortoj kaj paroloj, fluantaj el tiuj Fontoj de la dia sciado, ŝajnas malsamaj kaj diversaj. Alie, antaŭ la okuloj de tiuj, kiuj estas allasitaj al la misteroj de la dia saĝeco, ĉiuj iliaj paroloj estas nur esprimo de unu Vero. Ĉar plejparto de homoj ne komprenas tiujn ĉi statojn, pri kiuj Ni parolis, ili sentas sin konfuzitaj kaj konsternitaj pro la diferencaj paroloj, eldiritaj de la Malkaŝantoj, kiuj estas esence unuj kaj samaj.
Ĉiam estis evidente, ke tiu tuta malsameco de la paroloj estas ŝuldata al la diferencoj de la statoj. Tiel, konsideranta de la vidpunkto de ilia unueco kaj noblanima korupureco, la atrib- utoj de Dieco, Dipotenco, Plejsupera unuobleco kaj Plejfunda Esenco estis kaj estas atribueblaj al tiuj Esencoj de ekzisto, ĉar ĉiuj ili sidas sur la trono de la dia Revelacio kaj restadas sur la honorseĝo de la dia kaŝiteco. Per ilia apera konigita estas la Revelacio de Dio, kaj en iliaj vizaĝoj malkaŝita estas la Beleco de Dio. Jen kial la voĉo de Dio mem aŭdiĝas en la paroloj de tiuj Malkaŝantoj de la Dia Estaĵo.