Konsiderataj en la lumo de sia dua stato - la stato de difer- enceco, malsameco, ĉi-tempaj limigoj, karakterizaĵoj kaj signoj - ili elmontras absolutan servemon, plenan modestecon kaj kom- pletan sinforgeson. Kiel Li diris: [141] »Mi estas servanto de Dio. 149Mi estas nur homo, kiel vi.«
Laŭ tiuj ĉi nerefuteblaj kaj plene prezentitaj argumentoj penu ekkompreni la signifon de la faritaj de vi demandoj, por ke vi iĝu firma en la Kredo de Dio kaj ne estu konsternita pro la diferencoj de la paroloj de Liaj Profetoj kaj Elektitoj.
Se iu el la perfektaj Malkaŝantoj de Dio deklarus: »Mi estas Dio!« efektive Li dirus veron, kaj nenia dubo estas pri tio. Ĉar estis plurfoje elmontrite, ke pere de ilia Revelacio, de Iliaj atributoj kaj nomoj, la Revelacio de Dio, Lia nomo kaj Liaj atributoj aperigitaj estas en la mondo. Tial Li diris: »Tiuj ĉi sagoj estas sagoj de Dio, ne viaj!«[142] Kaj Li diris ankaŭ: »Vere, tiuj, kiuj ĵuris fidelecon al vi, ĵuris ĝin efektive al Dio.«[143] Kaj se iu el ili proklamus la vortojn: »Mi estas Sendito de Dio,« Li ankaŭ dirus veron, senduban veron. Kiel Li diris: »Mahometo ne estas patro de iu el vi, sed Li estas Sendito de Dio.« Kon- siderataj en ĉi tiu lumo, ili ĉiuj estas nur Senditoj de tiu ideala Reĝo, de tiu senŝanĝa Esenco. Kaj se ili ĉiuj proklamus: »Mi estas Sigelo de la Profetoj«, efektive ili dirus nuran veron, ekster plej facila ombro de dubo. Ĉar ili ĉiuj estas nur unu persono, unu animo, unu spirito, unu estaĵo, unu revelacio. Ĉiuj ili estas malkaŝantoj de la »Komenco« kaj la »Fino«, la »Unua« kaj la »Lasta«, la »Videbla« kaj la »Kaŝita« - el kio ĉio apartenas al Tiu, kiu estas la plejinterna Spirito de Spiritoj kaj eterna Es- enco de Esencoj. Kaj se ili dirus: »Ni estas servantoj de Dio,«[144]ankaŭ tio ĉi estas evidenta kaj nediskutebla fakto. Ĉar ili estas aperintaj en la ekstrema stato de servemo, al kiu similan neniu homo kapablus atingi. Tial en la momentoj, kiam tiuj Esencoj de l' ekzisto estis profunde subigitaj en la oceanoj de pratempa kaj eterna sankteco, aŭ kiam ili ŝvebis al la plej altaj suproj de la diaj misteroj, ili proklamis, ke ilia parolo estas la Voĉo de la Plejalta Estaĵo, la Voko de Dio mem. Se la okulo de juĝokapablo estus malfermita, ĝi rekonus,ke eĉ en tiu ĉi stato ili konsideris sin plene nerimarkindaj kaj senekzistaj antaŭ Tiu, kiu estas Ĉiopen- etra, Plejvirta. Ili ŝajnis opinii sin mem neniaĵo, kaj konsider en tiu ĉi Kortego mencion pri si mem kiel blasfemon. Ĉar plej eta flustro pri si mem en tiu Kortego estas pruvo de memfideco kaj sendependa ekzisto. En la okuloj de tiuj, kiuj atingis tiun Kortegon, tia ekpenso mem estas grava peko. Kiom pli peke estus, se io ajn alia estu menciita en Lia Apudesto, se la koro de homo, lia lango, lia menso aŭ lia animo okupiĝus per iu ajn alia, ol la Amegato, se lia okulo rigardus iun alian vizaĝon, ol Lia belo, se lia orelo klinus sin al iu alia melodio, ol Lia voĉo, kaj se liaj piedoj paŝus alian vojon, ol Lia vojo.
En tiu ĉi tago disportata estas la spiro de Dio, kaj ĉion penetras Lia Spirito. Tia estas la elŝpruco de Lia favoro, ke la plumo estas haltigita kaj la lango iĝas senvorta.
Pro tiu ĉi stato ili atribuis al si la Voĉon de Dio k.t.p. dum pro la stato de senditeco ili deklaris sin Senditoj de Dio. En ĉiu okazo ili sonigadis parolojn, kiuj konformis al la bezonoj de la okazo, kaj alskribis ĉiujn tiujn deklarojn al si mem - deklarojn, etendantajn sin el la sfero de la dia Revelacio en la sferon de kreiteco, kaj el la regno de Dio en la regnojn de la tera ekzisto. Jen kial ilia parolo, kia ajn ĝi estas, ĉu ĝi koncernas la sferon de Dieco, Sinjoreco, Profeteco, Senditeco, Gardisteco, Apostoleco aŭ Servemo, ĉiam estas vera, sen ombro de dubo. Tial tiuj di- raĵoj, kiujn Ni citis, por konfirmi Nian argumenton, devas esti atente konsideritaj, por ke la malsamaj paroloj de la Malkaŝan- toj de la Nevidebla kaj Tagiĝlokoj de Sankteco ne maltrankviligu plu la animon kaj ne konfuzu la menson.
Tiuj vortoj, eldiritaj de la Lumportantoj de l' Vero, pos- tulas nepran pripenson, kaj se iu ne komprenus ilian signifon, li devas serĉi lumigon ĉe la Gardantoj de la Trezorejoj de l' Sciado, ke tiuj klarigu ilian signifon kaj solvu iliajn misterojn. Ĉar decas al neniu interpreti la sanktajn vortojn laŭ nia propra malper- fekta kompreno, nek, trovinte ilin kontraŭaj al sia inklinoj kaj deziroj, malakcepti kaj malkonfesi ilian veron. Ĉar tia estas ho- diaŭ la konduto de la ekleziuloj kaj doktoroj de ĉi tiu tempo, kiuj okupas la seĝojn de sciado kaj instruiteco, kaj kiuj nomis ignoradon sciado kaj titolis tiranecon justeco. Se ili turnus sin al la Lumo de l' Vero kun demando koncerne tiujn idolojn de fantazio, kiujn skulptis ilia vana imago, kaj se ili trovus Lian respondon malegaloa al la propraj konceptoj kaj al la propra kompreno de la Libro, sendube ili deklarus Liin, la Minejon kaj Fonton de ĉia sciado, la rekta malo de kompreno. Tiaj aferoj okazadis en ĉiu epoko.
Kiam, ekzemple, oni demanis Mahometon, la Sinjoron de l' ekzisto, pri novlunoj, Li, laŭ la ordono de Dio, donis la je- nan respondon: »Tio estas periodoj, difinitaj por la homoj.«[145]Sekve de tio tiuj, kiuj Lin aŭdis, deklaris Lin ignorulo.
201. Simile, en la verso, koncernanta la »Spiriton«, Li diris: »Kaj ili demandos Lin pri la Spirito. Diru: 'la Spirito venas laŭ la ordono de Mia Sinjoro.'«[146] Tuj, kiam Mahometo donis tiun ĉi respondon, ili ĉiuj brue ekprotestis , dirante: »Jen ignorulo, kiu ne scias, kio estas la Spirito, titolas sin Malkaŝanto de la dia sciado!« Kaj nun rigardu la ekleziulojn de ĉi tiu tempo, kiuj, estante honoritaj per Lia nomo kaj trovante, ke iliaj antaŭu- loj konfesis Lian Revelacion, subiĝis blinde al Lia vero. Kon- sideru, ke se tiaj homoj hodiaŭ ricevus tiajn respondojn al tiaj demandoj, ili senhezite malaprobus kaj malakceptus ilin, plie, ili aŭdigus denove tiujn samajn ĉikanojn, same kiel ili aŭdigis ilin en ĉi tiu tago. Ĉio tio okazas malgraŭ la fakto, ke tiuj Esen- coj de l' ekzisto estas sanlime altaj super tiaj fantaziaj imagoj kaj senmezure gloraj super ĉiuj tiaj vanaj diraĵoj kaj super la kompreno de ĉiu komprenemma koro. Ilia tiel-nomata instru- iteco, kompare al tiu Sciado, estas kompleta malveraĵo, kaj ilia tuta kompreno estas nenio, krom frapanta erara. Ne, kion ajn proklamus tiuj Minejoj de la dia Saĝeco kaj Trezorejoj de la eterna sciado, tio estas vero, kaj nenio alia ol vero. La diro: »La sciado estas unu punkto, kiun malsaĝuloj multobligis« es- tas pruvo por Nia argumento, kaj la tradicio: »La sciado estas lumo, kiun Dio verŝas en la koron en kiu Li volas« konfirmas Nian parolon.
Ĉar ili ne komprenis la signifon de la sciado kaj nomis per tiu ĉi nomo imagojn, kiujn kreis ilia propra fantazio kaj kiuj devenas de enkorpigita ignoreco, tial ili suferigis al la Fonto de la Sciado tion, kion vi aŭdis kaj vidis.
Ekzemple unu homo,[147] konata pro sia instruiteco kaj klereco, kaj konsideranta sin mem unu el la ĉefeminentaj gvidan- toj de sia popolo, ĉikanis kaj malaltigis en sia libro ĉiujn prokla- mantojn de la vera instruiteco. Tion ĉi tre klare evidentigis liaj malkaŝaj frazoj, same kiel aludoj, trovantaj sin en lia libro. Ĉar Ni ofte aŭdis pri li, Ni decidis tralegi kelkajn el liaj verkoj. Kvankam Ni neniam inklinis legi skribaĵojn de aliaj, tam, ĉar kelkaj personoj faris al Ni demandojn koncerne Lin, Ni sentis, ke estas nepre konatiĝi kun lia libro, por ke Ni povu respondi al Niaj demandantoj kun scio kaj kompreno. Liaj verkoj en la araba lingvo ne estis tamen riceveblaj, ĝis unu tagon iu homo in- formis Nin, ke unu el liaj ellaboraĵoj, titolita Irshadu'l-'Avam[148], estas trovebla en tiu ĉi urbo. Tiu ĉi titolo sentigis al Ni la odoron de malmodesteco kaj vanteco, ĉar li konsideris sin instruitulo kaj rigardis la reston de la homoj kiel ignorulojn. Lian valoron fakte konigis la titolo mem, kiun li elektis por sia libro. Evidente estis, ke ĝia aŭtoro iris la vojon de egoismo kaj deziroj, kaj erarvagis en la dezerto de ignoreco kaj malsaĝeco. Li ŝajnis esti forgesinta la bona konatan tradicion, kiu diras: »Sciado estas ĉio, kio es- tas sciebla, kaj potenco kaj povo, la tuta kreaĵaro.« Malgraŭ tio Ni havigis al Ni tiun libron kaj lasis ĝin ĉe Ni dum kelkaj tagoj. Kredeble Ni trarigardis ĝin dufoje. La duan fojon Ni trafis hazarde la historion pri la »Mi'raj«[149] de Mahometo, pri kiu estis dirite: »Se ne por Vi, Mi ne estus kreinta la sferojn.« Ni konstatis, ke li citis ĉirkaŭ dudek aŭ pli da sciencoj, kiujn li konsideris kiel esencajn por la kompreno de la mistero de la »Mi'raj«. Ni konjektis, ke, laŭ liaj asertoj, homo neniam povas atingi la ĝustan komprenon de tiu supertera kaj alta afero, se li ne estas profunda konanto de ĉiuj tiuj sciencoj. Inter la nomitaj sciencoj estis la scienco pir metafizikaj abstraktaĵoj, pri alĥemio, kaj natura magio. Tiajn vanajn kaj forgesindajn sciencojn tiu homo konsideris kiel ĉefpostulojn de la kompreno de la sanktaj kaj eternaj misteroj de la dia sciado.