204. Dio favorema! Tia estas la mezuro de lia kompreno. Kaj tamen vidu, kiajn amasojn da ĉikanoj kaj kalumnioj li ĵetis kon- traŭ tiujn Enkorpigojn de la senlima dia sciado! Kiel prava kaj vera estas la diro: »Ĉu vi priĵetas per kalumnioj la vizaĝojn de Tiuj, kiujn la sola vera Dio faris Gardantoj de la trezoroj de Sia sepa sfero?« Nek unu komprenema koro aŭ menso inter la saĝu- loj kaj instruituloj atentis tiujn ĉi absurdajn asertojn. Tamen kiel klare kaj evidente estas al ĉiu juĝokapabla koro, ke ĉi tiu tiel-nomata instruiteco estas kaj ĉiam estis malaprobita de Tiu, kiu estas la sola vera Dio. Kiel oni povas rigardi la konadon de tiuj sciencoj, tiel malŝatindaj antaŭ la okuloj de la veraj saĝu- loj, kiel nepran kondiĉon de la kompreno de la misteroj de la »Mi'raj«, dum la Sinjoro de la »Mi'raj« mem neniam okupis sian menson per unu sola litero de tiuj limhavaj kaj malkleraj instruoj, kaj neniam makulis sian radiantan koron per iu el tiuj fantaziaj iluzioj? Kiel vere Li diris: »La tuta homa instruiteco migras sur lama aseno, dum la Vero, rajdante sur vento, kuras sagrapide tra la spaco.« Je la justa Dio! Kiu deziras esplori la misteron de tiu »Mi'raj,« kaj soifas guton el tiu oceano, se lia koro jam estas makulita per la polvo de tiuj instruoj, devas nepre senpolvigi kaj purigi ĝin, antaŭ ol povos en ĝi respeguliĝi la lumo de tiu mistero.
En tiu ĉi tago tiuj, kiu banas sin profunde en la oceano de la pratempa sciado kaj loĝas en la arkeo de la dia saĝeco, malpermesas la la homoj la studadon de tiuj vanaj sciencoj. Il- iaj brilantaj brustoj estas, glor' al Dio, puraj de ĉiaj postsignoj de tiuj instruoj kaj altaj super tiaj plorindaj vualoj. Ili kon- sumigis per la fajro de amo de la Amato tiun plej densan el ĉiuj vualoj, ĝin, pri kiu parolas la diraĵo: »La plej plorinda el ĉiuj vualoj estas la vualo de la scienco«. Sur ĝiaj cindroj Ili starigis tabernaklon de la dia sciado. Ili bruligis - glor' al Dio - la »vualojn de la gloro« per la fajro de la beleco de la Ple- jamato. Ili forpelis el la homa koro ĉion krom Tiu, kiu estas la Desirato de la mondo, kaj Ili fieras pro tio. Ili kroĉiĝas al neniu sciado krom Lia sciado, kaj deziras en niaj koroj nenion, ekster la fulmradiaj brilegoj de Lia lumo.
Ni estis treege surprizitaj rimarkinte, ke lia sola celo estis komprenigi al la homoj, ke li konas ĉiujn tiujn sciencojn. Kaj tamen, Mi ĵuras je Dio, ke neniu spiro, blovanta de la herbejoj de la dia sciado, portiĝis iam al lia animo, kaj ke neniam li solvis unu nuran misteron de la pratempa saĝo. Plie, se la signifo de la Sciado estus iam konigita al li, granda konfuzo ekkaptus lian koron, kaj lia tuta animo estus ekskuita. Malgraŭ tiuj malgran- danimaj kaj sensencaj asertoj vidu tamen, kiel eksterordinaran altecon atingis liaj pretendoj!
Favorema Dio! Kiel granda estas Nia miro pro la homoj, kiuj ariĝis ĉirkaŭ lia persono kaj deklaris sin liaj sekvantoj! Kon- tentaj pro pasema polvo, tiuj homoj turnis al ĝi siajn vizaĝojn kaj lasis post sia dorso Tiun, kiu estas la Sinjoro de Sinjoroj. Kontentiĝinte per la grakado de korniko kaj enamiĝinte je la vizaĝo de korve, ili forlasis la melodion de najtingalo kaj la ĉar- mon de rozo. Kiajn neesprimeblajn malveraĵojn malkovris la Ni la legado de tiu pretendema libro! Ili estas tro malindaj, ke iu plumi ilin priskribu, kaj tro malaltaj por ies momenta atento. Se tamen troviĝus provŝtono, tuj ĝi distingus veron de malvero, lumon de mallumo kaj sunon de ombro.
Inter la sciencoj, kiujn proklamis tiu pretendulo, estas la alĥemio. Ni dezirus, ke iu reĝo aŭ eminenta potenculo alvoku lin transkonduki tiun ĉi sciencon el la sfero de fantazio sur la kampon de fakto, kaj el la regiono de nura pretendado en tiun de realigo. Ni dezirus, ke ĉi tiu neinstruita kaj humila Servanto, kiu neniam voĉis pretendon al tiaj aferoj, nek konsideris ilin kriterio de la vera scienco, entreprenu la saman ???on, por ke tiamaniere la vero estu ekkonita kaj distingita de malvero. Sed kia estus la profito de tio! Ĉio, kion povis oferi al Ni ĉi tiu gerneracio, estis vundoj de ĝiaj sagoj, kaj la sola kaliko, kiun ĝi almetis al Niaj lipoj, estis kaliko de venemo. Sur Nia kelo Ni havas ankoraŭ la postsignojn de ĉenoj, kaj sur Nia korpo gravuritaj estas pruvoj de senkompata krueleco.
Koncerne la instruitecon de tiu homo, lian ignorecon, komprenadon kaj kredon, rigardu, kio estis dirita en la Libro, kiu ĉion entenas: »Vere, la arbo Zaqqum[150] estos nutraĵo de Athim[Pekulo]'« [Korano 44:43-44] Plue sekvas kelkaj versoj, kaj poste Li diras: »Gustumu ĝin, ĉar vera vi estas potenca Karim!«[151] Konsideru, kiel klare li estis priskribita en la senerara Libro de Dio! Plie, tiu home, ŝajnigante humilecon, nomis sin mem en sia libro »athrn servanto«: »AtMm« en la Libro de Dio, potenca inter la simpla ŝajaro, »Karim« laŭ la nomo!
Pensu pri tiu ĉi benita verso, por ke la signifo de la vor- toj; »Ne ekzistas verdaĵo aŭ sekaĵo, nepriskribita en la senerara Libro,«[152] estu gravurita sur la tabuleto de via koro. Malgraŭ tio amaso da homoj konsideras lin sia gvidanto. Ili forlasis la Moseon de sciado, kaj aliĝis al la Samiri[153] de nesciado. Ili forturnis la okulojn de la Tag-Stelo de l' Vero, kiu brilas en la dia kaj eterna ĉielo, kaj elmontris kompletan ignoremon al ĝia brilego.
Ho mia frato! Dia minejo sole povas aperigi la gemojn de la dia sciado, kaj la aromo de la mistika Floro estas flarebla nur en la ideala Ĝardeno, kaj la lilioj de la pratempa naĝo povas flori nenie, krom en la urbo de senmakula koro. »Sur riĉa grundo ĝiaj semaĵoj kreskas abunde, laŭ pa permeso de ĝia Sinjoro kaj en la grundo, kiu estas malhona, apenaŭ avare ili kreskas.«[154]
Ĉar estis jam klare elmontrite, ke nur tiuj, kiuj havas la konon de la diaj misteroj, povas kompreni la melodiojn, kan- tatajn de la Ĉiela Birdo, tial estas ĉies devo serĉi klarigon pri la malfacilaĵoj de la Kredo kaj pri la malklaraj aludoj en la paroloj de la Tagiĝoj de Sankteco ĉe tiuj, kies koroj estas lumigitaj, kaj ĉe la Terzorejoj de la diaj misteroj. Tiamaniere tiuj misteroj estos solvitaj ne per la helpo de akirita scienco, sed sole dank al la subteno de Dio kaj verŝoj de Lia favoro. »Demandu do tiujn, al kiuj konfidita estas la gardado de la Sanktaj Skribaĵoj, se vi ĝin ne scias.«[155]
Sed, ho mia frato, kiam vera serĉanto decidas komenci la paŝojn de serĉado sur la vojo, kondukanta al la konado de la Praeternulo, li devas antaŭ ĉio, senmakuligi kaj purigi sian koron, kiu estas la loko de la malkaŝiĝo de la internaj misteroj de Dio, de la malheliga polvo de ĉia akirita sciado kaj de la sugestoj de la enkorpigoj de satana fantazio. Li devas purigi de ĉia makulo sian bruston, kiu estas sanktejo de la eterna amo de la Amato, kaj sanktolevi sian animon super ĉion, kio rilatas al akvo kaj argilo, super ĉiajn ombrajn kaj efemerajn inklinojn de la koro. Li devas tiel purigi sian koron, ke restu tie nenia postsigno ĉu de amo aŭ de malamo, ke tiu amo ne instigu lin blinda al eraro, aŭ tiu malamo ne forpelu lin de la vero. Vi vidas en tiu ĉi tago, kiel plejmulte da homoj, kaŭze de tia amo kaj malamo, restis sen la ekvido de la senmorta Vizaĝo, flankigis for de la Enkorpigoj de la diaj misteroj, kaj sengvide vagas tra la sovaĝejo de forgeso kaj eraro. La serĉanto devas konfidi sin ĉiam al Dio, li devas forlasi la popolojn de la tero, malligi sian koron de la mondo de polvo kaj alligi ĝin al Tiu, kiu estas la Sinjoro de Sinjoroj. Li devas neniam klopido altigi sin super iun ajn, li devas forlavi de la tabuleto de sia koro ĉian postsignon de malhumileco kaj vanteco, li devas iri la vojon de pacienco kaj sinrezigno, observi silenton kaj deteni sin de senbezona parolado. Ĉar la lango estas brula fajro, kaj superflua parolo estas mortiga veneno. La materiala fajro konsumas la korpon, dum la fajro de la lango detruas la koron kaj la animon. La forto de la unua daŭras nur dum kelka tempo, dum la efiko de la lasta postrestas dum jarcento.