214. La serĉanto devas ankaŭ konsideri klaĉadon kiel gravan pekon, kaj teni sin for de ĝia kampo, ĉar klaĉado estingas la lumon de la koro, kaj ĝi estingas la vivon de la animo. Li devas kontentiĝadi per malmulto kaj esti libera de ĉiu supermesura deziro. Li devas alte taksi la rilatojn kun tiuj, kiuj rezignis la mondon, kaj rigardi evitadon de fanfaronemaj kaj mondamaj personoj kiel ŝatindan bonon. Je ĉiu tagiĝo li devas preĝotur- nadi sin al Dio kaj per la tuta animo persisti en la serĉado de la Amato. Li devas konsumigi ĉiun spiteman penson per la flamo de la rememoro pri Li kaj kun la rapiceco de fulmo pasi preter ĉiu ekster Li. Li devas helpadi senhavulojn kaj neniam rifuzi sian bonvolon al malriĉuloj. Li devas elmontradi afablecon al bestoj, kiom do pli al siaj proksimuloj, al tiuj, kiuj estas doti- taj por la parolpovo. Li ne devas heziti oferi sian vivon por la Amato, nek lasi deturni sin de la Vero per homa kritikado. Li ne devas deziri por aliaj tion, kion li ne deziras por si mem, nek promesi tion, kion li ne plenumos. Per sia tuta koro la serĉanto devas eviti rilatojn kun malbonfarantoj, kaj preĝi indulgon por iliaj pekoj. Li devas pardoni pekulon kaj neniam malestimi lian malaltan staton, ĉar neniu scias, kia estos lia propra fino. Kiel ofte okazis, ke pekulo en sia mortohoro estis favorita per la es- enco de kredo kaj, trinkinte la vinon de senmorteco, direktis sian flugon al la ĉiela Anaro. Kaj kiel ofte okazis, ke pia kredanto tiel ŝanĝiĝis en la horo de sia animliberiĝo, ke li falis en la plejfun- dan fajron. Eldirante tiujn ĉi konvinkajn kaj signifajn vortojn Ni celas memorigi al la serĉanto, ke li devas rigardi ĉion krom Dio kiel paseman kaj konsideri ĉion ekster Li, la Objekto de ĉia adorado, kiel neniaĵon.
Tiuj ĉi kvalitoj apartenas al la ecaro de altanimuloj kaj prezentas la karakterizaĵojn de spirituloj. Ili estis jam menciitaj ĉe la kondiĉoj de la migrantoj, kiuj iras la Vojon de la Posi- tiva Sciado. Kiam korpura migranto kaj sincera serĉanto estas plenuminta tiujn ĉi esencajn kondiĉojn, tiam, kaj nur tiam, li povas esti nomata vera serĉanto. Kiam li estas plenuminta la kondiĉojn, kiuj prezentas la sencon de la verso: »Kiu serĉas Nin animstreĉe«[156] li ĝuos la benon, entenatan en la vortoj: »Tiun Ni certe gvidos sur Nian vojon.«[157]
Nur kiam la lampo de serĉado, de fervora penado, de sopirplena deziro, de pasia sindono, de arda amo, de ravo, de ekstazo estas ekbruligita en la koro de la serĉanto, kaj la ven- toj de Lia amfavoro estas blovintaj sur lian animon, nur tiam dispelita estos la mallumo de eraro, disigitaj estos la nebuloj de dubo jak senfido kaj la lumoj de sciado jak certeco ĉirkaŭvolvos lian animon. En tiu horo la mistika Heroldo, portanta la ĝojan novaĵon de la Spirito, elbrilos el la Urbo de Dio, lumradie kiel tagiĝo, kaj per la trumpetvoko de la sciado vekos la koron, la animon kaj la spiriton el la dormo de malzorgemo. Tiam la multriĉaj malavaraĵoj kaj verŝopluvanta favoro de la sankta kaj eterna Spirito donos tian novan vivon al la serĉanto, ke li trovos sin dotita per nova okulo. nova orelo, nova koro kaj nova menso. Tiam li meditados pri la diversaj signoj de la universo kaj pen- etros la kaŝitajn misterojn de la animo. Rigardante per la okulo de Dio, li ekvidos en ĉiu atomo pordon, kiu kondukos lin al la stato de absoluta certeco. Li malkovrados en ĉio la misterojn de dia Sinelmontro kaj la pruvojn de eterna Revelacio.
217. Mi ĵuras je Dio! Se tiu, kiu paŝas la vojon de gvidado kaj deziras supreniri la altaĵojn de justeco atingos tiun ĉi gloran kaj superegan staton, li flarsentos trans la distanco de mil majloj la aromojn de Dio kaj vidos la brilegan matenlumon de la dia gvidado, leviĝantan super la tagiĝlokon de ĉiuj aĵoj. Ĉiu aĵo, kiel ajn malgranda, estos por li revelacio, kondukanta lin al lia Amato, la Celo de lia serĉado. Tiel granda estos la penetremo de tiu serĉanto, ke li distingados veron de malvero, kiel li distin- gas la sunon de ambro. Se en la plej malproksimaj anguloj de la Oriento portiĝos la dolĉaj aromoj de Dio, li certe rekonos kaj flarspiros ilian odoron, se li eĉ estus loĝanta ĉe la plej malproksi- maj limoj de la Okcidento. Simile li ankau klara distingados ĉiujn signojn de Dio - Liajn mirindajn parolojn, Liajn grandajn verkojn kaj potencajn farojn - de la faraĵoj, vortoj kaj manicroj de homoj, kiel juvelisto, rekonanta la diferencon inter gemo kaj ŝtono, aŭ homo, kiu distingas printempon de aŭtuno kaj varmon de malvarmo. Kiam la fluejo de la homa animo estos purigita de ĉiu mondaj kaj barantaj korinklinoj, ĝi nepre eksentos la spiron de la Amato trans senmezuraj distancoj, jak, gvidante de ĝia aromo, atingos kaj eniros la Urbon de Certeco. Tie li malkovros la mirindaĵojn de Lia pratempa saĝo, kaj komprenos ĉiujn kaŝitajn instruojn el la folibruado de la Arbo, kiu floras en tiu Urbo. Tiel per la interna, kiel per la fizika orelo li aŭdos el ĝia polvo himnojn de gloro kaj laŭdkantojn, leviĝantajn al la Sinjoro de Sinjoroj, kaj per la interna vido li malkovros la mis- terojn de la »reveno« kaj »renaskiĝo«. Kiel neesprimeble gloraj estas la signoj, revelacioj kaj briloj, kiujn Li, la Reĝo de nomoj kaj atributoj, destinis por tiu Urbo. La atingo de tiu Urbo kvi- etigas soifon sen akvo akj ekbruligas amon al Dio sen fajro. En ĉiu herbeto kaŝitaj estas misteroj de neesplorebla saĝeco, kaj sur ĉiu rozarbusto miriado da najtingaloj sonigas en ravoplena ek- stazo sian melodion. Ĉiaj mirindaj tulipoj malkaŝas la misteron de la Brulanta Arbueto, kaj ĝiaj dolĉaj aromoj de sankteco spi- ras la adoron de la Mesia Spirito. Ĝi oferas riĉaĵojn sen oro kaj donas senmortecon sen morto. En ĉiu folieto trezortenataj estas nepriskribeblaj ĝojoj kaj en ĉiu ĉambro kuŝas kaŝite sennobraj misteroj.
218. Tiu, kiuj brave malavaras penojn, serĉante la volon de Dio, foje forlasinte ĉion krom Li, estos tiel korligintaj kaj unuigintaj kun tiu Urbo, ke momenta foresto estos por ili nepensebla. Ili aŭdas senerarajn argumentojn de la Hiacinto de tiu anaro kaj plej certajn atestojn ricevos de la beleco de ĝia Rozo kaj de la melodio de ĝia Najtingalo. Unu fojon en ĉiu miljaro proksimume tiu Urbo estas renovigita kaj rebeligita.
Tial, ho mia amiko, decas al Ni streĉi ekstreme la penojn, por atingi tiun Urbon, kaj per la favoro de Dio kaj Lia afa- bleco, disŝiri la »vualojn de la gloro«, por ke tiel, kun neflek- sebla firmeco, ni oferu niajn velkantajn animojn sur la vojo de la Nova Amato. Ni devas kun larmoplenaj okuloj fervore kaj insiste, petigi Lin, ke Li donu al ni la benon de tiu favoro. Tiu Urbo estas la vorto de Dio, revelaciita en ĉiu Epoko. En la tago de Moseo ĝi estis la Kvinlibro, en la Tagoj de Jesuo la Evangelio, en la tagoj de Mahometa la Diosendito la Korano, en ĉi tiu tago la Bayan, kaj en la Epoko de Tiu, kiun Dio aperigos - Lia pro- pra Libro, Libro, al kiu ĉiuj Libroj de la antaŭaj Epokoj devas esti turnitaj, kiu staras inter ili ĉiuj kiel la plej altsignifa kaj superega. Tiuj Urboj estas abunda provizitaj per la spirita nu- traĵo, kaj sanktaj ĝojoj estas tie pretigitaj. La nutraĵo, kiun ili donas, estas la ĉiela pano, kaj la Spirito, kiun ili inspiras, estas la senperea beno de Dio. Al korpuraj animoj ili oferas la donon de Unueco, riĉigas malriĉulojn kaj prezentas kalikon da sciado al tiuj, kiuj vegas en la savaĝejo de nesciado. La tuta gvidado, benoj, instruiteco, kompreno, kredo kaj certeco, kiujn ricevas ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero, estas kaŝitaj kaj trezortenataj en tiuj Urboj.