Выбрать главу

Tiel la Korano estis neskuebla fortikaĵo por la popolo de Mahometo. En Liaj tagoj kiu ajn ĝin eniris, estis ŝirmita kontraŭ satanaj atakoj, minaco de sagoj, animmordantaj duboj kaj blasfemaj flustroj de malamiko. Estis al li ankaŭ donita regalaĵo el la eternaj kaj ŝatindaj fruktoj la fruktoj de saĝeco, de la dia Arbo. Donita estis al li la klar-klara akvo el la rivero de la sciado por trinki kaj la vino de la misteroj de la dia Unueco por gustumi.

Ĉion, kio estis bezona al la homoj rilate la Revelacion de Mahometo kaj Liajn leĝojn, oni trovas revelaciitan kaj malka- ŝitan en tiu Ridvan de l' brilradia gloro. Tiu Libro estas ĉi- amdaŭra atesto por sia popolo post Mahometo, ĉar ĝiaj deci- doj estas nedisputeblaj kaj ĝiaj promesoj nepre plenumotaj. Al ĉiuj estis ordonite obei la instruojn de tiu Libro ĝis la »ses- deka jaro«[158] - la alvenjaro de la mirinda Malkaŝanto de Dio. Tiu Libro estas la Libro, kiu senerare gvidas la serĉanton en la Ridvanon de la Dia Apudesto, kaj tiun, kiu forlasis sian landon kaj paŝas la vojon de serĉantoj, ĝi enkondukas en la Tabernaklon de la eterna unio. Ĝia gvidado neniam povas erari, ĝian ateston neniu atesto povas superi. Neniuj aliaj tradicioj, neniuj aliaj li- broj aŭ skribaĵoj posedas tian distingitecon, ĉar tiel la tradicioj, kiel tiuj, kiuj ilin rakontis, ĉerpas konfirmon kaj pruvon sole el la teksto de tiu Libro. Krome, la tradiciaj mem diferencas inter si en bedaŭrinda maniero kaj iliaj malklaraĵoj estas multaj kaj diversaj.

Mahometo mem, kiam proksimeĝis la fino de Lia misio, diris la jenajn vortoj: »Vere, Mi lasas inter vi Miajn du gravajn atestojn: la Libron de Dio kaj Mian familion.« Kvankam multaj tradicioj estis eldiritaj de tiu Fonto de Profeteco kaj Minejo de la dia Gvidado, tamen Li menciis nur tiun Libron, tiamaniere deklarante ĝin la plej povorĉa gvidilo kaj la plej certa atesto por la serĉanto, vojmontrilo por la homoj ĝis la Tago de Renaskiĝo.

Kun nekonfuza vido, kun pura koro kaj sanktolevita spir- ito konsideru atente, kion Dio difinis kiel ateston de gvidado por Sia popolo en Sia Libro, kies aŭtentikecon konfesas same personoj altaj, kiel malaltaj. Je tiu atesto ni ambaŭ devas teni nin, same kiel ĉiuj popoloj de la mondo, por ke dank' al ĝia lumo ni povu distingi kaj rekoni veron de malvero kaj gvidadon de eraro. Ĉar Mahometo limigis Siajn atestojn al Sia Libro kaj al Sia familio, kaj la lasta formortis, restas nur Lia Libro kiel Lia sola atesto inter la homoj.

224. En la komenco de Sia Libro Li diris: »Alif, Lam. Mrn. Nenia dubo estas koncerne tiun ĉi Libron. Ĝi estas gvidilo por tiuj, kiuj timas Dion.«[159] En la disigitaj literoj de la Korano kaŝitaj estas la misteroj de la dia Esenco, kaj en ĝiaj konkoj trezortenataj estas la perloj de Lia Unueco. Pro manko de loko ĉi-momente Ni ne povas prikonsideri ilin pli longe. Ekstere ili signifas Mahometon mem, kiun Dio alparolis, dirante: »Ho Ma- hometo, nenia dubo nek malcerteco estas koncerne tiun ĉi Li- bron, kiu estas sendite teren el la ĉielo de la dia Unueco. En ĝi estas gvidado por tiuj, kiuj timas Dion« Konsideru kiel Li destinis kaj difinis tiun ĝuste Libron , la Koranon, kiel gvidilon por ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero. Li, la dia Estaĵo kaj nekonata Esenco, Li mem atestis, ke tiu Libro estas, ekster ĉia dubo kaj malcerteco, gvidilo por la tuta homaro ĝis la Tago de Renask- iĝo. Kaj nun Ni demandas, ĉu estas juste, ke la homoj rigardu dubeme kaj senfide tiun plej signifan Ateston, kies dian originon Dio mem proklamis kaj deklaris ĝin enkorpigo de la vero? Ĉu estas juste, ke ili forturnu sin de tio, kion Li difinis kiel la plej su- peran gvidilon por atingi la plej altajn pintojn de la sciado, kaj serĉu ion alian, ol tiu Libro? Kiel ili povas permesi, ke absurdaj kaj malsaĝaj diraĵoj de homoj ĵetu la semojn de malfido en ili- ajn mensojn? Kiel ili povas ankoraŭ vane disputi, ke iu persono parolis tiel aŭ alie, aŭ ke iu afero ne realiĝis? Se estus imagebla io kron la Libro de Dio, kio povus montriĝi pli potenca gvidilo kaj pli certa vojmontrilo por la homaro, ĉu Li ne revelacius tion en tiu verso?

Estas nia devo ne flankeniĝi de la nerizistebla konmando de Dio kaj firma decido, revela*ita en la supre citita verso. Ni devas rekoni la sanktan kaj mirindan Skribaĵon, ĉar ne reko- nante ĝin, ni ne rekonas la veron de tiu benita verso. Ĉar estas evidente, ke iu ne rekonis la veron de la Korano, tiu ne reko- nis fakte la veron de la antaŭaj Skribaĵoj. Tiu ĉi simple sekvas klare el tiu verso. Se Ni volus klarigi ĝian internan sencon kaj disvolvi ĝiajn kaŝitajn misterojn, la eterneco neniel sufiĉus por elĉerpi ilian signifon, nek la universo kapablus ilin aŭskulti! Dio atestas la verecon de nia diro!

En alia fragmento Li ankaŭ diris: »Kaj se vi dubas pri tio, kion Ni sendis malsupren al Nia Servanto, tiam verku sumilan suraon kaj alvoku viajn atestantojn, krom Dio, se vi estas homoj veramaj.«[160] Kiel alta estas la rango kaj kiel glora estas la per- fekteco de tiuj versoj, kiujn Li deklaris Sia plej certa atesto, Sia nerefutebla pruvo, elmontraĵo de Sia ĉiorega povo kaj revelacio de la potenco de Sia Volo! Li, la dia Reĝo, proklamis la sendis- putan aŭtoritaton de la versoj de Sia Libro super ĉio, kio atestas pri Lia vero. Ĉar kompare kun ĉiuj aliaj pruvoj kaj signoj tiuj revelaciitaj de Dio versoj brilas kiel la suni, dum ĉiuj aliaj estas kiel steloj. Por la popoloj de la mondo ili estas eterna atesto, nerefutebla pruvo, brilanta lumo de la ideala Reĝo. Ilia brilo es- tas senkompara, ilian perfektecon nenio povas superi. Ili estas trezorejoj de la diaj perloj kaj gardejoj de la diaj misteroj. Ili es- tas nerompebla ligilo, fortika ŝnuro, 'Urvatu'l-Vuthqa, neestinge- bla lumo. Per ili fluas la rivero de la dia sciado kaj brulas la fajro de Lia pratempa kaj perfekta saĝeco. Tio estas fajro, kiu samtempe ekbruligas la flamon de amo en la brusto de fidelulo, kaj estigas la malvarmon de malaltento en la koro de malamiko.

Ho frato! Ne decas al ni forĵeti la ordonon de Dio, sed kontraŭe, ni devas akcepti ĝin kaj subiĝi al tio, kion Li fiksis kiel Sian dian Ateston. Tiu ĉi verso estas parolo tro grava kaj signifa, ke tiu ĉi afliktito ĝin klarigu. Dio parolas veron kaj montras la vojon. Vere, Li estas superega super Sia tuta popolo; Li estas Potenculo, Bonfaranto.

Simile, Li diris ankaŭ: »Jen estas la versoj de Dio: verfi- dele Ni recitas ilin al Vi. Sed je kia revelacio ili kredos, ne ili malakceptas Dion kaj Liajn versojn?«[161] Se vi komprenos la sig- nifon, kaŝitan en ĉi tiu verso, vi vidos la veron, ke neniu revelacio pli granda, ol pere de la Profetoj de Dio, estis iam farita, kaj neniu atesto pli potenca, ol iliaj revelaci-donitaj versoj, aperis iam sur la tero. Ne, tiun ĉi ateston neniu alia atesto povus iam superi, escepte de tio, kion la Sinjoro de via Dio volas.

En alia fragmento Li diras: "Ve al ĉiu mensoganta pekulo, kiu aŭdas la versojn de Dio, recitatajn antaŭ li, kaj poste, kvazaŭ li ilin ne aŭdus, persistas en fiera aroganteco! Avertu lin pri dolora puno.«[162] La signifo, kaŝita en tiu ĉi verso, sufiĉas sola al ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero, se la homoj prikonsiderus la versojn de sia Sinjoro. Ĉar vi aŭdas, kiel en tiu ĉi tago la homoj ignoras arogante la dia-revelaciitajn versojn, kvazaŭ tio estus la lasta afero en la mondo. Kaj tamen nenio pli granda, ol tiuj ĉi versoj, iam aperis, nek estos aperigita en la mondo! Diru al ili: »Ho senatenta popolo! Vi ripetas la samon, kion diris viaj patroj en la pasintaj tagoj. Kiajn fruktojn ili kolektis de la arbo de sia nekredemo, tiajn samajn kolektos vi ankaŭ. Baldaŭ vi estos forprenitaj al viaj patroj, kaj kune kun ili vi loĝados en infera fajro. Malbona restejo ĝi estas, la restejo de la tiranaro!«

230. En ankoraŭ alia fragmento Li diras: »Kaj kiam li estas ekkoninta iun el Niaj versoj, li ridindigas ilin. Malhonora puno atendas ilin!«[163] Mokante, la homoj diris: »Plenumu alian mi- raklon kaj donu al ni alian signon!« Unu diris: »Faligu sur nin parton de la ĉielo,«[164] kaj alia: »Se ĝi devas esti efektiva ver- pruvo flanke de vi, pluvigu sur nin ŝtonojn el la ĉielo.«[165] Same kiel la popolo de Izrael en la tempo de Moseo forvendis la panon el ĉielo por la malvaloraĵoj de la tero, ankaŭ tiuj ĉi homoj pe- nis interŝanĝi la die-revelaciitajn versojn kontraŭ siaj malpuraj, malnoblaj kaj vantaj deziroj. Simile vi vidas en tiu ĉi tago, ke kvankam la spirita nutraĵo venis malsupren el la ĉielo de la dia favoremo kaj estis pluvigita el la nuboj de Lia amemo, kaj kvankam la maroj de vivo ondas, laŭ la ordono de la Sinjoro de ĉiuj estaĵoj, en la Ridvano de la koro, tamen la homoj, mord- avidaj kiel hundoj, ariĝas ĉirkaŭ mortintaĵo kaj kontentiĝas per la senmova akvo de sala lago. Dio favorema! Kiel stranga estas la konduto de tiuj ĉi homoj! Ili petegas lamente pri gvidado, kvankam la standardoj de Tiu, kiu gvidas ĉiujn estaĵojn estas jam levitaj. Ili kroĉas sin al la malklaraj malsimplaĵoj de sciado, dum Tiu, kiu estas la Esenco de ĉia sciado, brilas, kiel la suno. Ili vidas la sunon per la propraj okuloj, kaj tamen ili deman- das tiun brilradian astron pri la pruvo de ĝia lumo. Ili vidas printempajn pluvojn, falantajn sur ilin, kaj tamen ili serĉas pru- vojn de tiu malavaro. La pruvo de la suno estas ĝia lumo, kiu brilas kaj ĉirkaŭlumigas ĉiujn estaĵojn. La pruvo de la pluvo es- tas ĝia malavaro, kiu renovigas la mondon kaj vestas ĝin per la mantelo de vivo. Vere blindulo povas rimarki el la suno nenion, krom ĝia vargego, kaj seka grundo ricevas nenion el la pluvoj de favoro. »Ne miru, se en la Korano nekredanto vidas nenion, krom la litersignoj, ĉar en la suno blindulo trovas nenion, krom varmego.«