231. En alia fragmento Li diras: [166]"Kaj kiam Diaj klaraj ver- soj estas recititaj al ili, ilia sola argumento estas la respondo: "Redonu al ni niajn patrojn se vi diras veron.« Vidu, kiel mal- saĝajn pruvoj ili postulis de tiuj Enkorpigoj de l' ĉiotuŝa favoro! Ili mokis tiujn versojn, kies unu sola litero estas pli granda, ol la kreo de la ĉielo kaj tero, kaj kiuj per la spirito de kredo levis la mortintojn, entombigitajn en la valo de egoismo kaj deziro, kaj ili laŭtkriis, dirante: »Elirigu niajn patrojn el iliaj tomboj.« Tia estis la obstineco kaj fiereco de tiuj homoj. Ĉiu el tiuj versoj estas por ĉiuj popoloj de mondo senerara atesto kaj glora pruvo de Lia vero. Ĉiu el ili estas vere sufiĉa por la tuta homaro, se vi meditos pri la versoj de Dio. En la supre-menciita verso mem kaŝitaj estas perloj de misteroj. Kia ajn estus la malsano, la kuraco, kiun ili prezentas, neniam povas resti senefika.
Ne atentu la vanan argumentadon de tiuj, kiuj asertas, ke la Libro kaj ĝiaj versoj neniel povas esti atesto por la popola- maso, ĉar ĝi nek komprenas ilian signifon, nek scias taksi ilian valoron. Kaj tamen la senerara atesto de Dio al la popoloj tiel de la Oriento, kiel de la Okcidento, estas ĝuste la Korano. Se ĝi estus ekster la homa kompreno, kiel ĝi povus esti deklarita kiel universala atesto al ĉiuj? Se ilia argumentado estus prava, tiam de neniu estu postulate koni Dion, nek tio estus necesa, ĉar la kono de la dia Estaĵo ekster-iras la konon de Lia Libro, kaj la popolamazo ne kapablus kompreni ĝin.
Tia argumentado estas komplete erara kaj neakceptebla. Ĝi estas inspirita sole de aroganteco kaj fiereco. Ĝia celo estas konduki la homojn for de la Ridvano de la dia bonplaĉo kaj streĉi la bridon de ilia aŭtoritato super la homoj. Kaj tamen antaŭ la okuloj de Dio tiu popolamaso estas senfine supera kaj pli altspirita ol ĝiaj religiaj gvidantoj, kiuj forturniĝis de la sola vera Dio. La kompreno de Liaj vortoj kaj la kompreno de la paroloj de la Ĉielaj Birdoj neniel dependas de la homa instruiteco. Tio dependas sole de pureco de la koro, senmakuleco de la animo kaj libereco de la spirito. Tio ĉi estas pruvita de tiuj, kiuj en tiu ĉi tago, kankam kontantaj nek unu solan literon de la akceptitaj kriterioj de instruiteco, okupas la plej altajn lokojn de la sciado;
kaj la ĝardeno de iliaj koroj ornamita estas, dank' al la pluvoj de la dia favoro, per la rozoj de saĝeco kaj tulipoj de kompreno. Benitaj estas tiuj, kies koroj estas sinceraj, ĉar lumdonacon ili ricevas el la briloj de la granda Tago!
Kaj simile Li diris: "Koncerne tiujn, kiuj ne kredas je la versoj de Dio, aŭ ke iam ili Lin renkontos, tiuj pri Mia kompato malesperos kaj tiuj severa puno atendas.«[167] Ankaŭ: »Kaj ili diras, 'Ĉu ni do forlasu niajn diojn pro freneza poetaĉo?'«[168] La signifo, kaŝita en tiu ĉi verso, estas klara. Jen kiajn rimarkojn ili faris, kiam la versoj estis revelaciitaj. Ili nomis Lin poetaĉo, mokis la versojn de Dio, kaj vokis: »Tiuj ĉi vortoj estas nur paroloj de la antikvuloj!« Ĝi signifas, ke Mahometo kompilis la vortojn, diritajn de tiuj, kiuj vivis en la antaŭaj tempoj, kaj nomis tion Vorto de Dio.
Tiel ankaŭ en tiu ĉi tago vi aŭdis kiel la homoj voĉis sim- ilajn akuzojn kontraŭ ĉi tiu Malkaŝanto, dirante: »Li kompilis tiujn ĉi vortojn el la vortoj de la prauloj«, aŭ: »Tiuj ĉi vortoj estas falsaj.« Vanaj kaj arogantaj estas iliaj diroj, malalta estas ilia stato kaj kondiĉo!
Post la kontraŭparoloj kaj akuzoj, kiujn ili voĉis, kaj kiujn Ni menciis, ili protestis, dirante: »Neniu sendependa Profeto estas aperonta, laŭ nia Sankta Skribaĵo, post Moseo kaj Jesuo, por eksigi la Leĝon de la dia Revelacio. Ne, tiu, kiu aperos, devas nepre plenumi la Leĝon«. Sekve de tio revelaciita estis la jena verso, indikanta ĉiujn diajn temojn kaj atestanta pri la vero, ke la torento de la favoro de la Plejkompata povas neniam halti: »Kaj Jozefo venis al vi antaŭe kun klaraj signoj, sed vi ne ĉesis dubi la parolojn, kun kiuj Li venis al vi, ĝis kiam, post Lia morto, vi diris: 'Dio neniel aperigos alian Senditon post Li.' Tiel Dio erarigas pekulon kaj dubanton.«[169] Komprenu sekve el tiu ĉi verso kaj sciu kun certeco, ke en ĉiu epoko homoj, kroĉantaj sin al verso de sia Libro, voĉis tiajn sensencajn kaj absurdajn dirojn, argumentante, ke neniu Profeto estas sendota denove al la mondo. Sama estas la sinteno de la kristanaj ekleziuloj, kiuj, starante fikse ĉe la verso de la Evangelio, kiun Ni antaŭe menciis, penis klarigi, ke la Leĝo de la Evangelio neniam estos eksigita, kaj ke neniu sendependa Profeto estos iam sendita al la mondo, escepte Li konfirmos la Leĝon de la Evangelio. Plej multe da homoj suferas la aflikton de tiu sama spirita malsano.
237. Tiel same vi vidas, kiel la popolo de la Korano, simile al la popoloj de la antaŭaj tempoj, lasis la vortojn »Sigelo de la Profetoj« vuali iliajn okulojn. Kaj tamen ili mem atestas la veron de la verso: »Neniu scias la signifon de tio krom Dio kaj tiuj, kiuj firme staras sur la fundamento de la sciado.«[170] Kaj kiam Tiu, kiu staras firme sur la fundamento de ĉia sciado, kiu estas ĝia Patrino, Animo, Sekreto kaj Esenco, anoncis tion, kio estas plej ete kontraŭa al ilia deziro, ili leviĝis furioze kontraŭ lin kaj malakceptis Lin senhonte. Tion ĉi vi jam aŭdis kaj vidis. Tiaj faroj kaj vortoj estis instigantaj sole de la religiaj gvidantoj, kiuj adoras neniun Dion krom sia deziro, kiuj konfesas nenion krom oro, kiuj estas ĉirkaŭvolvitaj per la plej densaj vualoj de instruiteco, kaj kiuj, implikite en ĝia malklareco, vagas en la sovaĝejo de eraro. Kiel klare deklaris la Sinjoro de la ekzisto: »Kion vi pensas? Tiu, kiu faris al si Dion el siaj pasioj, kaj kiun Dio igas erari pro lia sciado, kaj kies orelojn kaj kies koron Li sigelis, kaj sur kies okulojn Li ĵetis vualon - de kiu estos gvidata tia homo, post kiam li malakceptis Dion? Ĉu ĝi ne estas averto por vi?«[171]
Kvankam la ekstera signifo de la esprimo "Tiu, kiun Dio igas erari pro lia sciado« estis jam elmontrita, tamen al Ni ĝi signifas tiujn ekleziulojn de la epoko, kiuj forturnis sin de Dio, kaj kiuj, kroĉante sin al la propra instruiteco, formita laŭ iliaj propraj imagoj kaj deziroj, malakceptis la sanktan Parolon kaj Revelacion de Dio. »Diru: grandsignifa estas la Parolo, de kiu vi forturniĝas!«[172] Simile ankaŭ Li diris: »Kaj kiam Niaj klaraj versoj estas recitataj al ili, ili diras: 'Tio ĉi estas nur homo, kiu celas deflankigi vin de la kredo de viaj patroj.' Kaj ili diras: 'Ĝi estas nenio krom artifika falsaĵo!'«[173]