Malfermu la orelojn al la sankta Voĉo de Dio kaj atentu Lian dolĉan kaj senmortan melodion. Rigardu, kiel Li avertis solene tiujn, kiuj malakceptis la versojn de Dio, kaj senheredigis tiujn, kiuj neis Liajn sanktajn vortojn. Konsideru, kiel foren la homoj flankiĝis de la Kawthar de la dia Apudesto, kaj kiel be- daŭrinda estis la malfideleco kaj aroganteco de la spiritaj mizeru- loj antaŭ la vizaĝo de tiu sankta Belo. Kvankam tiu Esenco de amemo kaj favoremo igis tiujn pereemajn estaĵojn eniri la reg- non de senmorteco kaj gvidis tiujn mizerajn animojn al la sankta rivero de riĉeco, tamen kelkaj proklamis Lin »kalumnianto de Dio, la Sinjoro de ĉiuj kreaĵoj«, aliaj akuzis Lin kiel tiun, kiu »detenas la homojn de la vojo de kredo kaj vera religio«, kaj ankoraŭ aliaj deklaris Lin »lunatiko«, k.t.p.
Simile ankaŭ vi vidas en tiu ĉi tago, kun kiaj malnoblaj imputoj ili atakis tiun Gemon de Senmorteco, kaj pri kiaj nedireblaj krimoj ili akuzis Tiun, kiu estas la fonto de Pureco. Kvankam en Sia Libro kaj en Siaj sanktaj kaj senmortaj Tabuletoj Dio avertis tiujn, kiuj malakceptas kaj forĵetas la rev- elaciitajn versojn, kaj kvankam Li anoncis Sian favoron al tiuj, kiuj ilin akceptas, tamen vidu, kiel sennombrajn kalumniojn ili aŭdigis kontraŭ tiuj versoj, kiuj estis senditaj teren el la nova ĉielo de la eterna sankteco de Dio! Tio okazis malgraŭ la fakto, ke neniu okulo vidis egale grandan pluvoverŝon de favoro, nek iu orelo aŭdis pri tia revelacio de amemo. Tia favoro kaj revelacio estis elmontrita, ke la revelaciitaj versoj ŝajnis kvazaŭ printempaj pluvoj, verŝantaj sin el la nuboj de la malavareco de la Plejfavorema. Ĉiu el la Profetoj »dotitaj per konstanteco«, kies alteco kaj gloro brilas, kiel la suno, estis honorita per Libro, kiun ĉiuj vidis, kaj pri kies versoj ili precize certiĝis. Dume la versoj, kiuj pluvis el tiu ĉi ĉielo de la dia malavareco, estis tiel abundaj, ke neniu povis ankoraŭ taksi ilian nombron. Dudeko da volumoj estas nun disponebla. Kiel multaj ne estas ankoraŭ haveblaj! Kiel multaj estas disrabitaj kaj falis en la manojn de l' malamiko, kaj neniu konas ilian senton!
Ho frato, ni devas malfermi niajn okulojn, mediti pri Lia
Vorto, kaj serĉi la rifuĝodonan ombron de la Malkaŝantoj de Dio, por ke ni ĉerpu averton el la seneraraj konsiloj de la Libro kaj atentu la admonoj, entenatajn en la sanktaj Tabuletoj; por ke ni ne moku la Malkaŝanton de la versoj, por ke ni sindonu memrezigne al Lia Afero kaj akceptu tutkore Lian leĝon, por ke ni eniru la kortegon de Lia kompatemo kaj loĝadu ĉe la bordo de Lia favoro. Vere, Li estas kompatema kaj pardonema por Siaj servantoj.
242. Kaj simile Li diris ankaŭ: »Diru: Ho anaro de la Libro! Ĉu vi ne malkonfesas nin nur tial, ĉar ni kredas je Dio kaj je tio, kion Li terensendis al ni, kaj je tio, kion Li sendis al ni antaŭe, kaj ĉar plej multaj el vi estas malbonfarantoj?«[174] Kiel ĝuste tiu ĉi verso malkaŝas Nian intencon, kaj kiel klare ĝi elmontras la veron de la atestoj de la versoj de Dio! Tiu ĉi verso estis revelaci- ita en la tempo, kiam Islamo estis atakata de la nekredantoj kaj ĝiaj sekvantoj estis akuzataj pri malbonkredo, kiam la kunuloj de Mahometo estis deklarataj kiel malakceptantaj Dion kaj sek- vantaj mensogeman sorĉiston. En siaj fruaj tagoj, kiam Islamo ekstervide ne havis ankoraŭ aŭtoritaton kaj povon, la amikoj de la Profeto, turnintaj siajn vizaĝojn al Dio, kien ajn ili iris, estis turmentataj, persekutataj, priĵetataj per ŝtonoj kaj kalum- niataj. En tia tempo tiu ĉi benita verso estis sendita teren el la ĉielo de la dia Revelacio. Ĝi revelaciis nerefuteblan ateston kaj alportis la lumon de senerara gvidado. Ĝi instruis la kunulojn de Mahometo deklari al la nekredantoj kaj idolanoj la jenon: »Vi persekutas kaj premas nin, kaj tamen kion ni faris krom tio, ke ni ekkredis je Dio kaj je la versoj, terensenditaj al ni per la lango de Mahometo, kaj je tiuj, kiuj estis revelaciitaj al la antaŭaj Profetoj?« La senco de ĉi tio estas, ke ilia sola kulpo konsistis en la rekono de la fakto, ke la novaj kaj mirindaj ver- soj de Dio, terensenditaj al Mahometo, same kiel tiuj , kiuj estis revelaciitaj al la antaŭaj Profetoj, estis ĉiuj de Dio, kaj en la konfeso kaj akcepto de ilia vero. Tio ĉi estas atesto, kiun la dia Reĝo instruis al Siaj servantoj.
Konsiderante ĉi tion, ĉu estas juste, ke tiuj homoj malak- ceptu la nove-revelaciitajn versojn, kiuj ĉirkaŭprenis la Orienton kaj la Okcidenton, kaj rigardu sin mem kiel kolonojn de la vera kredo? Ĉu ili ne devas, pli ĝuste, ekkredi je Tiu, kiu revelaciis tiujn ĉi versojn? Konsiderante la ateston, kiun Li mem fiskis, kiel Li povus ne kalkuli kiel la verajn kredantojn tiujn, kiuj kon- fesis ĝian veron? Malproksima tio estas de Li, ke Li forturnu de la pordo de Sia favoro tiujn, kiuj turniĝis al Li kaj akceptis la veron de la diaj versoj, aŭ ke Li minacu tiujn, kiuj tenas sin je Lia certa atesto. Efektive Li deklaras la veron per Siaj versoj kaj konfirmas Sian Revelacion per Siaj vortoj. Vere Li estas potenca, helpanta en danĝero, ĉiopova.
Kaj simile Li diris ankaŭ: »Kaj se Ni sendus teren al vi Li- bron, skribitan sur pergameno, kaj la nekredantoj tuŝus ĝin per siaj manoj, ili certe dirus: 'Tio ĉi estas nur palpebla sorĉaĵo.'«[175]Plej multaj el la versoj de la Korano temas pri ĉi tio. Ni menciis, por gardi la koncizecon, nur du versojn. Konsideru, ĉu en la tuta Libro io ajn ekster tiuj versoj estis difinita kiel kiterio por la rekono de la Malkaŝantoj de Lia Belo, ke la homoj kroĉu sin al tio kaj malkonfesu la Malkaŝantojn de Dio? Kontraŭe, en ĉiu momento Li minacis per fajro tiujn, kiuj malakceptis kaj mokis la versojn, kiel jam estis elmontrite.
245. Tial, se aperus persono, kiu anoncus miradon da versoj, traktatoj, epistoloj kaj preĝoj, el kiuj neniu estus akirita dank' al instruiteco, kia imagebla pravigo povus senkulpigi tiujn, kiuj malakceptus ilin kaj senigus sin de la potenco de ilia favoro? Kian respondon ili povus doni, kiam iliaj animoj liberiĝos el sia ombra templo kaj forlasos ĝin? Ĉu ili povus peni pravigi sin, dirante: »Ni kroĉiĝis al certaj tradicioj kaj, ne vidante ilian laŭvortan plenumiĝon, ni atakis per tiuj kalumnioj la Enkor- pigojn de la dia Revelacio, kaj tenis nin for de la leĝo de Dio?« Ĉu vi ne aŭdis, ke inter la kaŭzoj, pro kiuj certaj Profetoj estis nomitaj »dotitaj per kosntanteco«, estis la fakto, ke Libro estis al ili revelaciita? Kaj tamen kiel povis pravigi sin tiuj homoj, ke ili malakceptis la Anoncinton kaj Aŭtoron de tiom da volu- moj kaj versoj, kaj sekvis la parolojn de tiu, kiu malsaĝe ĵetis la semojn de dubo en la homajn korojn, kaj kiu, kvazaŭ Satano, leviĝis por konduki la homojn sur la vojojn de pereo kaj eraro? Kiel ili povus toleri, ke tiaj aferoj senigu ilin de la lumo de la Suno de l' dia malavareco? Krom tio, se tiuj homoj evitas kaj malakceptas tiun dian Animon, tiun sanktan Spiron, al kiu, Ni demandas, ili povas aliĝi, al kies vizaĝo, krom Lia Vizaĝo, ili povas turniĝi? Vere - »Ĉiu havas parton de la ĉielo, al kiu li turniĝas.«[176] Ni montris al vi tiujn du vojojn; iru la vojon, kiun vi mem elektos. Tio ĉi estas vero, kaj ekster la vero estas nenio krom eraro.
Inter la pruvoj, elmontritaj la veron de ĉi tiu Revelacio, estas tiu ĉi, ke en ĉiu tempo kaj epoko, kiam ajn la nevidebla Es- enco aperigis sin en la persono de Sia Malkaŝanto, certaj animoj, sensignifaj kaj korliberaj de ĉiuj mondaj logaĵoj, serĉis lumon ĉe la Suno de la dia gvidado kaj atingis la dian Apudeston. Pro tiuj ĉi kaŭzoj la ekleziuloj de la koncerna tempo kaj posedantoj de riĉaĵoj mokis kaj insultis tiujn homojn. Kiel Li diris pri tiuj, kiu eraris: »Tiam diris la ĉefof de Lia popolo, kiuj ne kredis: 'Ni vidas en Vi nur homon, saman kiel ni; kaj ni vidas neniun, kiu vin sekvis, krom tiuj el inter ni, kiuj estas plej sensignifaj kaj rapidjuĝemaj, kaj ni vidas en vi nenion, kio igus vin superaj al ni: ne, ni opinias vin mensoguloj.'«[177] Ili ĉikanis tiujn sanktajn Malkaŝantojn kaj protestis, dirante: »Neniu sekvis vin krom tiuj, kiuj estas malaltaj inter ni, kiuj indas nenian atenton.« Ili celis montri, ke neniu el inter la instruituloj, riĉuloj kaj famu- loj kredis je ili. Per tiuj kaj similaj argumentoj ili penis pruvi malverecon de Tiu, kiu diras nenion krom vero.