Kaj kiam la tagoj de Moseo estis finitaj kaj la lumo de Je- suo, brilanta el la tagiĝo de l' Spirito, ĉirkaŭverŝis la mondon, la tuta popolo de Izrael leviĝis proteste kontraŭ Li. Ili kriis, ke Tiu, kies alvenon antaŭdiris la Biblio, devas nepre akceli kaj plenumi la leĝojn de Moseo, dum tiu juna Nazaretano, kiu pretendis la rangon de la dia Mesio, nuligis la leĝojn de eksedziĝo kaj de sabuto - la plej gravajn el ĉiuj leĝoj de Moseo. Kaj la signoj de la venonta Malkaŝanto, plie? La popolo de Izrael atendas ĝis la nuna tempo tiun Malkaŝanton, kiun la Biblio antaŭdiris! Kiel multaj Malkaŝantoj de Sankteco, kiel multaj Elmontrantoj de la eterna lumo aperis de la tempo de Moseo, kaj tamen Izrael ĉirkaŭvolvita per densegaj vualoj de satanaj fantazjaĵoj kaj fal- saj imagoj, atendas ankoraŭ, ke ĝia propra idolkreaĵo aperu kun tiuj signoj, kiujn ĝi mem elkonceptis! Kaŭzis de tio Dio metis sur ilin punktan manon pro iliaj pekoj, estingis en ili la spiriton de kredo kaj suferigis ilin per la flamoj de abisma fajro. Kaj ĉio ĉi okazis sole pro tiu kaŭzo, ke Izrael rifuzis ekkompreni la sig- nifojn de tiuj vortoj, kiuj estis revelaciitaj en la Biblio koncerne la signojn de la venonta Malkaŝanto. Ĉar neniam Izrael ekkom- prenis ilian veran signifon, kaj, ekstervide, tiaj faktoj neniam okazis, tial ne estis al ĝi lasite rekoni la belecon de Jesuo kaj ek- vidi la vizaĝon de Dio. Kaj ankoraŭ ili atendas Lian venon! De tempo nememorebla ĝis la hodiaŭa tago ĉiuj gentoj kaj popoloj de la tero kroĉadis sin al tiaj fantaziaj kaj malĝustaj pensoj kaj senigadis sin tiel de la klara akvo, ŝprucanta el la fonto de pureco kaj sankteco.
18. Priparolante tiujn ĉi misterojn, Ni citis en Niaj antaŭaj tabuletoj, direktitaj al unu amiko en la melodia lingvo de Heĝaso, kelkajn versojn, revelaciitajn al la malnovaj Profetoj.
Kaj nun, responde al via peto, Ni citos denove sur tiu ĉi paĝoj tiujn samajn versojn, dirotajn ĉi-foje en la mirindaj vortoj de Irako, por ke tiuj, kiuj soifegas en la sovaĝejoj de malproksimeco, atingu la oceanon de la dia apudesto, kaj tiuj, kiuj sopiras en la dezertoj de aparteco, estu kondukitaj al la hejmo de eterna kuneco. Tiel dispelita estu la nebulo de eraro, kaj helega lumo de dia gvidado ekbrilu super la horizonto de la homaj karoj. Al Dio Ni konfidas kaj Lin Ni alvokas helpopete, ke fluu de sub tiu ĉi plumo vortoj, kiuj vigligas la animojn de la homoj, ke ĉiuj ili leviĝu el siaj litoj de malzorgemo kaj aŭskultu la murmuretadon de la folioj de Paradizo, bruetantaj sur la arbo, kiun la mano de l' dia potencoplantis, laŭ la permeso de Dio, en la Ridvan de la Plejglora.
Al tiuj, al kiuj estas donita kompreno, klare kaj videble estas, ke kiam la fajro de la amo de Jesuo konsumis la vualojn de la limigiteco de la judoj kaj Lia aŭtoritato iĝis evidenta kaj parte efektiviĝis, Li, la Malkaŝanto de la nevidebla Belo, turnante sin foje al Siaj disĉiploj, menciis pri Sia morto, kaj, estigante en iliaj koroj la fajroj de funebro, diris al ili: »Mi foriros kaj revenos al vi«.[13] Kaj aliloke Li diris: »Mi foriros kaj venos iu alia, kiu diros al vi tion, kion Mi al vi ne diris, kaj plenumos ĉion, kion Mi diris.[14] Ambaŭ tiuj ĉi diraĵoj havas nur unu sencon, se vi konsideros la Malkaŝantojn de Unueco de Dio kun spirita penetremo.
ĉiu juĝokapabla observanto konfesos, ke en la epoko de la
Korano, tiel la Libro, kiel la Instruo de Kristo estis konfirmitaj. Koncerne la nomojn, Mahometo mem deklaris: »Mi estas Je- suo.« Li konfesis la verecon de la signoj, profetaĵoj, kaj vortoj de Jesuo kaj atestis, ke ili ĉiuj estas de Dio. En tiu ĉi senco nek la persono de Jesuo, nek Liaj skribaĵoj diferencis de tiuj de Mahometo kaj de Lia sankta Libro, ĉar ambaŭ batalis por la afero de Dio, proklamis Lian gloron kaj konigis revelacie Liajn ordonojn. Tiel do Jesuo mem deklaris: »Mi foriros kaj revenos al vi.«[15] Rigardu la sunon. Se ĝi dirus nun: »Vi estas la hieraŭa suno«, ĝi dirus veron. Kaj se ĝi, konsiderante la sekvadon de la tempo, deklarus sin alia, ol tiu suno, ĝi ankaŭ dirus veron. Simile, se oni diras, ke ĉiuj tagoj estas samaj, tio ĉi estus prava kaj vera. Kaj se vi, konsiderante la nomon kaj difinon de ĉiu tago aparte, oni dirus, ke ili diferencas, ankaŭ tio ĉi estas vera. Ĉar kvankam ili estas samaj, tamen oni rekonas en ĉiu apartan difinon, propran econ, specialan karakteron. Pensu simile pri la diferenco, alieco kaj unueco de la diversaj Malkaŝantoj de sank- teco, por ke vi komprenu la aludojn pri la misteroj de diferenco kaj unueco, faritajn de la Kreinto de ĉiuj nomoj kaj atributoj, kaj por ke vi trovu respondon al via demando, kial la eterna Belo nomadis sin, en diversaj tempoj, per diferencaj nomoj kaj titoloj.
21. Poste la kunuloj kaj disĉiploj de Jesuo demandis Lin pri la signoj, kiuj devas anonci la revenon de Lia revelacio. Kiam, ili parolis, tiuj aferoj okazos? Plurfoje ili demandis tiun senkom- paran Belon, kaj ĉiufoje, kiam Li respondis, Li prezentis spe- cialan signon, kiu devas heroldi la alvenon de la promesita epoko.
Tion ĉi atestas la tekstoj de la kvar Evangelioj.
Tiu ĉi Persekutato citos nur unu el tiuj ekzemploj, oferante tiel al la homaro, pro la amo al Dio, malavaraĵojn, kiuj estas ankoraŭ gardataj en la trezorejo de la kaŝita kaj sankta Arbo, por ke la mortemuloj ne estu lasitaj sen sia porcio de la sen- morta frukto kaj ricevu rosguton de la akvo de la eterna vivo, kiu el Bagdado, la[16] »Sidejo de Paco«, estas favorverŝata sur la tutan homaron. Ni deziras nenian repagon, nek rekompen- con. »Ni nutras viajn animojn pro amo al Dio; ni atendas de vi nek rekompencon, nek dankon.«[17] Tio ĉi estas nutraĵo, kiu donas eternan vivon al tiu, kiu posedis puran koron kaj lumha- van spiriton. Tio ĉi estas pano, pri kiu estas dirite: »Sinjoro, sendu al ni teren Vian panon el la ĉielo.«[18] Tiu ĉi pano neniam estos detenita de tiuj, kiuj ĝin meritas, kaj neniam ĝi povas elĉerpiĝi. Ĝi krestas eterne el la arbo de favoro, ĝi terenvenas en ĉiuj sezonoj el la ĉielo de justeco kaj kompatemo. Kiel Li diris: »Cu vi ne vidas, kun kio Dio komparas bonan vorton? Kun bona arbo; ĝis radiko estas fiksita en la tero, ĝiaj branĉoj atingas la ĉielon, ĝi kreskigas fruktojn en ĉiu sezono.«[19]
Kiel domaĝe, ke homo senigas sin de tiu havinda donaĵo, de tiu senperea malavaraĵo, de tiu eterna vivo! Decas al li al- tŝati tiun nutraĵon, kiu venas el la ĉielo, por ke, per la mirindaj favoroj de la Suno de l' Vero, mortinto estu revivigita kaj velk- intaj animoj estu refreŝigitaj de la senlima Spirito. Rapidu, ho mia frato, por ke dum tempo estas ankoraŭ, niaj lipoj gustumu la senmortan trinkaĵon, ĉar la vento de vivo, blovanta nun el la urbo de la Plejamato, ne povas daŭri senĉese, la ondanta rivero de sanktaj paroloj devas nepre eksilenti, kaj la portaloj de Ridvan ne povas esti ĉiam malfermitaj. Venos certege tago, kiam la Najtingalo de Paradizo returnos sian flugon for de tiu ĉi tera restejo al la ĉiela nesto. Tiam ĝia melodio ne estos plu aŭdata, kaj la beleco de la rozo ĉesos brili. Profitu do la tempon, antaŭ ol la gloro de la dia printempo forpasos kaj la Birdo de Eterneco ĉesos sonigi sian melodion, ke via interna orelo ne restu sen ekaŭdo de ĝia voko. Tiun ĉi konsilon Mi donas al vi. Kiu ajn volas, turnu sin al ĝi, kiu ajn volas, forturniĝu. Vere, Dio estas sendepende de li kaj de tio, kion li povas vidi kaj atendi.