Tamen en ĉi tiu plej lumradia Epoko kaj plej potenca Regno certa nombro de klerspiritaj ekleziuloj, da plej instru- itaj homoj, da doktoroj kun matura saĝo atingis Lian Kortegon, trinkis el la Kaliko de Lia dia Apudesto kaj estis dotita per la honoro de Lia plej alta favoro. Ili forlasis por la Amato la mon- don kaj ĉion, kion ĝi entenas. Ni mencios la nomojn de kelkaj el ili, por ke tio fortigu la malgrandkorulojn kaj kuraĝigu la timulojn.
Inter ili estis Mulla husayn, al kiu estis lasite ricevi la lumbrilan gloron de la Suno de la dia Revelacio. Sen li Dio ne estus loĝigita en la honorloko de Sia favoremo, nek levita sur la tronon de la eterna gloro. Inter ili estis ankaŭ Siyyid Yahya, tiu unika kaj senegala persono de sia tempo,
Mulla Muhammad 'Ahy-i-Zanjam
Mulla 'Ahy-i-Bastam^
Mulla Sa^d-i-BarfirusM
Mulla Ni'matu'hah-i-Mazmdaram
Mulla Yusuf-i-Ardibih
Mulla Mihdiy-i-Khu'i'
Siyyid husayn-i-TursMz^
Mulla Mihdiy-i-Kandi'
Mulla Baqir
Mulla 'Abdu'l-Khaliq-i-Yazdi' Mulla 'Ahy-i-Baraqam
kaj aliaj, en la nombro de preskaŭ kvarcent personoj, kies nomoj estas ĉiuj enskribitaj en la »Gardata Tabuleto« de Dio.
249. ĉiuj ili estis gvidataj de la lumo de tiu Suno de la dia Revelacio, ĉiuj ili konfesis kaj akceptis Lian veron. Tia estis ilia kredo, ke plej multaj el ili forlasis siajn havaĵojn kaj familiojn kaj subiĝis al la plezuro de la Plejglora. Ili fordonis la vivojn por sia Amegato kaj oferis ĉion en Lia vojo. Iliaj bruetoj iĝis celo por la sagoj de la malamikoj, kaj iliaj kapoj iĝis ornamo de la lancoj de la nekredantoj. Ne resits peco da tero, kiu ne trinkis la sangon de tiuj korpigoj de korpureco, nek glavo, kiu ne hakis iliajn kolojn. Iliaj agoj solaj atestas la veron de iliaj vortoj. Ĉu la atesto de tiuj sanktanimuloj, kiuj tiel glore leviĝis por oferi siajn vivojn por la Amato, ke la tuta mondo miris la fervoron de ilia sinofero, ne sufiĉas al la homoj de tiu ĉi tago? Ĉu ĝi ne estas sufiĉa atesto kontraŭ la malfideleco de tiuj, kiuj por bagatelaĵoj perfidis sian kredon, kiuj forvendis la senmortecon por tio, kio peras, kiuj fordonis la Kawtharon de la dia Apudesto por salaj ŝprucaĵoj, kaj kies sola celo en la vivo estas uzurpi la posedaĵojn de aliaj? Vi vidas, kiel ĉiu el ili okupiĝis per la vantaĵoj de la mondo kaj flankiĝis for de Tiu, kiu estas la Sinjoro, la Plejpotenca.
250. Estu justa: ĉu akceptinda kaj konsiderinda estas la atento de tiuj, kies faroj harmonias kun iliaj vortoj, kies ekstera kon- duto konformas al ilia interna vivo? La menso mirkonfuziĝas pro iliaj agoj kaj la animo admiras ilian forton kaj fizikan eltenemon. Aŭ ĉu estas akceptinda la atesto de tiuj malfideluloj, kiuj spiras nenion krom la spiro de egoistaj deziroj, kaj kiuj kuŝas sklavigite en la kaĝo de siaj vanaj imagaĵoj? Kiel vespertoj de mallumo ili levas la kapojn de siaj kuŝlokoj nur por ĉasi la pasemajn afer- ojn de la mondo, kaj nokte trovas ripozon nur tiam, kiam ili klopodas akceli la objekton de sia malnobla vivo. Dronante en siaj egoistaj planoj, ili forgesas pri la ordono de Dio. Tage ili klopodas tutanime pri mondaj profitoj, kaj nokte ilia sola okupo konsistas en la kontentigado de la korpaj deziroj. Kia leĝo aŭ kriterio povas pravigi la homojn, aliĝantajn al la neado de tiaj malgrandanimuloj kaj ignorantajn la kredon de tiuj, kiuj forla- sis, por la plezuro de Dio, siajn vivojn kaj havaĵojn, sian gloron kaj famon, sian reputacion kaj honoron?
251. ĉu la faktoj el la vivo de la "Princo de Martiroj «[178] ne estis konsiderataj kiel la plej grandaj el ĉiuj okazoj, kiel la plej superaj pruvoj de lia vero? Ĉu la homoj el la antaŭa tempo ne deklaris, ke tiuj okazoj estis senkekzemple? Ĉu ili ne asertis, ke neniu malkaŝanto de la vero elmontris iam tian konstante- con, tian eminentan gloron? Kaj tamen tiu epizodo el lia vivo, komenciĝinte matene ven al sia fino la saman tagmezon, dum tiuj ĉi sanktaj lumoj eltenadis heroe dum dekok jaroj pluvojn da afliktoj, kiuj verŝiĝadis sur ilin de ĉiuj flankoj. Kun kia amo, kun kia sindonemo, kun kia ĝojego kaj sankta ekstazo ili oferis siajn vivojn sur la vojo de la Plejglora! Pri la vero de tio ĉiuj at- estas. Kaj tamen kiel ili povas malgrandigi tiun ĉi Revelacion? Ĉu en iu ajn alia tempo oni vidis tiel grandsignifajn okazojn? Se tiuj kamaradoj ne estas veraj serĉantoj de Dio, kiu alia povas esti nomita per tiu ĉi nomo? Ĉu tiuj kamaradoj klopodis pri potenco kaj gloro? Ĉu ili iam sopiris riĉaĵojn? Ĉu en iliaj koroj estis alia deziro, krom plezurigi Dion? Se tiuj kamaradoj kun ĉiuj siaj senkomparaj atestoj kaj mirindaj faroj estas malveraj, kiu indas tiam nomi sin vera? Mi ĵuras je Dio! Iliaj agoj mem estas sufiĉa atesto kaj nerefutebla pruvo antaŭ ĉiuj popoloj de la tero, se la homoj konsideros en siaj koroj la misterojn de la dia Revelacio. »Kaj tiuj, kiuj agas maljuste, baldaŭ scios, kia sorto ilin atendas!«[179]
Plie, la signo de vero kaj malvero estas difinita kaj priskribita en la Libro. Per tiu ĉi die-difinita provŝtono devas esti provataj la pretendoj de ĉiuj homoj, por ke verulo estu distingita de trompisto. Tiu ĉi provŝtono estas la jena verso: 188 <*> »Deziru morton, se vi estas verdirantoj.«[180] Konsideru tiujn martirojn kun ilia senduba sincereco, kies verecon atestas la klara teksto de la Libro, kaj el kiuj ĉiu, kiel vi vidis, forlasis ofere sian vivon, posedaĵon, edzinon, infanon, sian ĉion, kaj supreniris le plej altajn ĉambrojn de la paradizo. Ĉu estas juste malakcepti la ateston de tiuj korpuraj kaj gloranimaj estaĵoj pri la vero de tiu ĉi ĉef-eminenta kaj glora Revelacio, kaj konsideri kiel akceptindajn la akuzojn, kiujn kontraŭ tiu ĉi brilradia Lumo voĉis tiuj malfideluloj, kiuj por oro forlasis sian kredon kaj kiuj por sia aŭtoritato malkonfesis Tiun, kiu estas la Unua Gvidanto de la tuta homaro? Kaj ĉio tio malgraŭ la fakto, ke ilia karaktero estas nun malkaŝita al ĉiuj, kiuj ekkonis ilin kiel tiujn, kiuj neniel fordonus unu eron aŭ plej etan parteton de sia ĉi-tempa aŭtoritato por la sankta Kredo de Dio, tiom malpli sian vivon, havaĵojn kaj simile.
Rigardu, kiel la dia Provŝtono apartigis kaj distingis, laŭ la klara teksto de la Libro, la verulon de la malverulo. Malgraŭ tio ili ankoraŭ forgesas tiun ĉi veron kaj, en la dormo de malatento, postkuras la vantaĵojn de la mondo kaj okupiĝas per la pensoj pri vana kaj tera aŭtoritato.
"Ho filo de homo! Multaj tagoj pasis super vi, dum kiuj vi okupiĝadis per viaj fantaziaĵoj kaj vanaj imagaĵoj. Kiel longe vi dormos ankoraŭ sur via lito? Levu vian kapon de la dormo, ĉar la Suno leviĝis ĝis la zenito: lasu ĝin brili sur vin per la lumo de beleco.«
Oni sciu tamen, ke neniu el tiuj doktoroj kaj ekleziuloj, pri kiuj ni parolis, estis ornamita per la rango kaj digno de aŭtoritato. Ĉar la famaj kaj influhavaj religiaj gvidantoj, kiuj okupas la lokojn de aŭtoritato kaj plenumas la funkciojn de gvidado, neniel povas sekvi la Malkaŝanton de la Vero, escepte de tiuj, kiujn Dio volas. Ekster kelkaj el ili, neniam okazis tia afero. »Kaj malmultaj el Miaj servantoj estas dankemaj.«[181]Same ankaŭ en tiu ĉi Epoko neniu el inter la konataj ekleziuloj, en kies manoj kuŝas la kondukiloj de la homaro, akceptis la Kredon. Kontraŭe, ili klopodis kontraŭ ĝi kun tia malamikeco kaj obstineco, ke neniu orelo aŭdis kaj neniu okulo vidis ion similan.
Bab, la Sinjoro, la plej glora - estu al Li oferita ĉies vivo - verkis speciale epistolon al la ekleziuloj de ĉiu urbo; Li plene klarigis en la epistolo la karakteron de la malakcepto kaj malkon- feso flanke de ĉiu el ili. »Tial estu singardaj, vi, posedantoj de la interna vido!«[182] Per la aludoj al ilia kontraŭstarado Li celis senvalorigi la kontraŭparolojn, kiujn la popolo de Bayan povus voĉi en la tago de la revelacio de »Mustaghath«[183] la Tago de la Lasta Leviĝo el Mortintoj, pretendante, ke dum en la Epoko de Bayan certa nombro da ekleziuloj akceptis la Kredon, en tiu ĉi Lasta Revelacio neniu el ili konfesis Lian aserton. Lia celo estis averti la popolon de Dio, por ke - Dio gardu de tio - ĝi ne alkroĉu sian menson al tiaj stultaj pensoj kaj ne senigu sin de la dia Belo. Vere, tiuj ekleziuloj, pri kiuj Ni parolis, estis plejparte nekonataj, kaj per la favoro de Dio ili iĝis puraj de ĉiaj teraj vantaĵoj kaj liberaj de la logaĵoj de aŭtoritateco. »Tia estas la favoro de Dio; al kiu Li volas, al tiu Li ĝin donas.«