Выбрать главу

257. Alia argumento kaj pruvo de tiu ĉi Revelacio, kiu meze de ĉiuj aliaj pruvoj brilas, kiel la suno, estas la konstanteco de la eterna Belo en la proklamado de la Kredo de Dio. Malgraŭ Sia juneco kaj frua aĝo kaj kvankam la Afero, kiun Li proklamis, estis kontraŭa al la deziro de ĉiuj loĝantoj de la tero, ĉu altaj aŭ malaltaj, riĉaj aŭ malriĉaj, grandaj aŭ malgrandaj, reĝoj aŭ re- gatoj, tamen Li leviĝis kaj proklamis ĝin kun firmeco. Ĉiuj sciis kaj aŭdis tion. Li ektimis neniun; Li ne konsideris la sekvojn. Ĉu io simila povus okazi en la mondo krom per la potenco de la dia Revelacio kaj la potenco de la nevenkebla Volo de Dio? Je la justeco de Dio! Se iu ajn havus en sia koro tiel grandan Revelacion, la penso pri tia deklaracio mem konfuzegus lin! Se la koroj de ĉiuj homoj estus enigitaj en lian koro, ankoraŭ tiam li hezitus antaŭ tiel timinda risko! Li povus efektivigi tion nur dank' al permeso de Dio, nur ne la fluejo de lia koro estus un- uigita kun la Fonto de la dia favoro, kaj se lia animo ricevus certecon pri la senrompa subteno de la Ĉiopova. Al kio, Ni de- mandas, ili atribuas tiel grandan kuraĝon? Ĉu ili akuzas Lin pri frenezo, kiel ili akuzis la antaŭajn Profetojn? Aŭ ĉu ili asertas, ke la sola motivo de Lia agado estas avido je aŭtoritato kaj je akiro de teraj riĉaĵoj?

Favorema Dio! En Sia Libro, kiun Li titolis "Qayyumu'l- Asma'«, - la unua, la plej granda kaj plej potenca el ĉiuj libroj - Li profetis Sian propran martiriĝon. En ĝi estas la jena frag- mento: »Ho Vi Postrestinto de Dio! Mi oferis min komplete al Vi; mi akceptis malbenojn pro Vi, kaj sopiris nenion krom martira morto sur la vojo de Via amo. Sufiĉa Atestanto estas por mi Dio, la Plejalta, la Gardanto, la Eternulo!«

Simile, en Sia interpretado de la litero "Ha« Li deziregis martirmorton, dirante: »Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas Voĉon, vokantan en la plejfunda de mia animo: 'Oferu tion, kion vi amas plej multe, kiel husayn - paco estu al li - oferis por Mi sian vivon!' Kaj se mi ne konsiderus tiun ĉi nepran misteron, je Tiu, kiu havas inter Siaj manoj mian vivon, se eĉ ĉiuj reĝoj de la tero farus interligon, ili ne povus forpreni de mi unu solan literon, kiom da malpli povas ĝin fari tiuj servantoj, kiuj indas nenian ateston kaj kiuj vere apertenas al la lastaj... Ke ĉiu konus la gradon de mia pacienco, de mia sinrezigno kaj sinofero sur la vojo de Dio.«

ĉu oni povas konsideri la Aŭtoron de tiaj vortoj kiel iun, irantan alian vojon, ol la vojo de Dio, kaj sopirantan ion alian ekster Lia plezuro? En tiu ĉi verso kaŝas sin spiro de korpureco; se ĝi estus spirita plene en la mondon, ĉiuj estaĵoj fordonus siajn vivojn kaj oferus siajn animojn. Pensu pri la kanajla konduto de tiu ĉi generacio kaj konsideru ilian mirindan sendankecon. Vidu, kiel ili fermis la okulojn kontraŭ tiu ĉi tuta majesto, kaj sekvas malnoble tiujn malpurajn kadavrojn, el kies ventroj lev- iĝas kriado de la englutita propraĵo de la fideluloj. Kaj tamen kiel maldecajn kalumniojn ili ĵetadis sur tiujn Tagiĝojn de Sank- teco! Tiel Ni rankontas al vi tion, kion faris la manoj de la mal- fideluloj, tiuj, kiuj en la Tago de l' Leviĝo el Mortintoj forturnis siajn vizaĝojn de la dia Apudesto, kiujn Dio suferigis per la fajro de ilia propra nekredo, kaj por kiuj Li preparis en la venonta mondo punon, kiu englutos tiel iliajn korpojn, kiel la animojn. Ĉar ili diris: »Dio estas senpova, kaj Lia mano de kompato estas katenita.«

Firmeco en la kredo estas plej certa atesto kaj grandioza pruvo de la vero. Kiel diris la "Sigelo de la Profetoj«: "Du versoj faris Min maljuna.« Ambaŭ el tiuj versoj koncernas kon- stantecon en la Afero de Dio. Kiel Li diris: »Estu firma, kiel estis al vi ordonite.«[184]

Kaj nun konsideru, kiel tiu Sadrih de la Dia Ridvan lev- iĝis en Sia junaĝo por proklami la Aferon de Dio. Vidu, kian konstantecon elmontris tiu Belo de Dio. La tuta mondo leviĝis por kontraŭstari Lin, tamen ĝi plene malsukcesis. Ju pli sev- eraj estis la persekutoj kontraŭ tiu Sadrih de Beniteco, des pli kreskis Lia fervoro kaj des pli hela brilis la flamo de Lia amo. Ĉio tio estas evidenta kaj neniu diskutas la veron de tio. Fine Li fordonis Sian animon kaj direktis Sian flugon al la superaj sferoj.

Kaj inter la pruvoj de la vero de tiu ĉi Revelacio estis la potenco, la supernatura povo kaj perfekteco, kiujn Li, tiu El- montranto de la Ekzisto kaj Malkaŝanto de la Adorato elmontris, sola kaj senhelpa, antaŭ la mondo. Tuh kiam tiu eterna Belo deklaris Sian Mision en Shfraz, en la jaro sesdeka, kaj disŝiris la vualojn de kaŝiteco - la signoj de la potenco, povo kaj aŭtoritato, emanantaj de tiu Esenco de Esencoj kaj Maro de Maroj, eviden- tiĝis en ĉiu lando. Ĝis tia grado, ke el ĉiu urbo aperadis signoj, evidentaĵoj, atestoj kaj pruvoj de tiu dia Lumportanto. Kiel multaj estis tiuj puraj kaj mildaj koroj, kiuj fidele spegulis la lu- mon de tiu eterna Suno, kaj kiel multaj estis la emanaĵoj de scio el tiu Oceano de la dia saĝo, kiu ĉirkaŭverŝis ĉiujn estaĵojn! En ĉiu urbo ĉiuj ekleziuloj kaj eminentuloj levigiis por kontraŭstari kaj subpremis ilin, kaj malstreĉiis la bridon de maliceco, de en- vio kaj tiraneco en sia persekutado. Kiel granda estas la nombro de tiuj sanktaj animoj, de tiuj esencoj de justeco, kiuj, akuzite de la tiranoj, estis kondamnitaj al morto! Kaj kiom da enko- rpigoj de pureco, flanke de kiuj oni vidis nenion krom la vera sciado kaj senmakulaj agoj, suferis teruran morton! Malgraŭ tio ĉiu el tiuj sanktaj estaĵoj spiris, ĝis la lasta momemnto, la Nomon de Dio, kaj ŝvebis en la sfero de subiĝemo kaj rezigno. Tia estis la potenco kaj aliformiga influo, kiun Li elmontris ri- late al ili, ke ili ĉesis deziri ion ajn ekster Lia volo kaj ligis siajn animojn al la rememorado pri Li.

264. Konsideru: Kiu en tiu ĉi mondo kapablas elmontri tian su- perhoman povon, tian ĉiopenetran influon? Ĉiuj tiuj senmaku- laj koroj kaj sanktaj animoj respondis kun absoluta sinrezigno al la vokado de Lia ordono. Anstataŭ plendi, ili diris dankojn al Dio, kaj meze de la mallumo de sia turmento ili elmontris nenion krom ĝojradia subiĝo al Lia volo. Evidente estas, kiel senindulga estis la malamo kaj kiel kruela estis la malbonvolo kaj malamikeco de ĉiuj loĝantoj de la tero kontraŭ tiuj kama- radoj. Ili konsideris la persekutadon kaj dolorojn, kiujn ili sufe- rigis al tiuj sanktaj kaj spiritaj estaĵoj, kiel rimedon por atingi animsavon, prosperon kaj ĉiamdaŭran sukceson. Ĉu de la tagoj de Adam la mondo vidis tian tumulton, tian furizan ekscitegon? Malgraŭ ĉiuj torturoj, kiujn ili suferis, kaj la diversaj afliktoj, kiujn ili travivis, ili iĝis objektoj de universala malhonorado kaj insultado. Ŝajnas, kvazaŭ la pacienco estus aperigita antaŭ la mondo nur dank' al ilia firmeco, kaj kvazaŭ la fideleco mem estus naskita nur de iliaj faroj.

Prikonsideru tiujn gravegajn okazojn en via koro, por ke vi ekkomprenu la grandecon de tiu ĉi Revelacio kaj ekkonu ĝian mirindegan majeston. Tiam la spirito de kredo blovita estos, per la favoro de la Kompatema, en vian animon, kaj vi eksidos kaj restados sur la glorloko de certeco. La unu sola Dio estas Mia Atestanto! Se vi pripensos momente, vi rekonos, ke sendepende de ĉiuj tiuj elmontritaj pruvoj kaj supre-menciitaj argumentoj, la malakcepto, insultado kaj malbenado flanke de la loĝantoj de la tero estas en si mem la plej certa atesto pri la vero de tiuj herooj sur la kampo de sinrezigno kaj korpureco. Kiam vi meditados pri la ĉikanoj, voĉataj de ĉiuj homoj, ĉu ekleziuloj, instruituloj aŭ sensciuloj, tiom pli firma kaj pli konstanta vi iĝgados en la Kredo. Ĉar ĉio, kio okazis, estis profetita de tiuj, kiuj estas Minejoj de la dia sciado kaj Fontoj de la eterna leĝo de Dio.

Kvankam Ni ne intencis mencii la tradiciojn de la pasinta tempo, tamen, pro Nia amo al vi, Ni citos kelkajn el ili, kiuj harmonias kun Nia argumentado. Ni tamen ne sentas neceson de tio, ĉar tio, kion Ni jam diris, sufiĉas al la mondo kaj al ĉiuj, kiuj estas en ĝi. Fakte ĉiuj Sanktaj Skribaĵoj kaj ties misteroj estas resumitaj en tiu ĉi mallonga rakonto. Tiagrade, ke se iu primeditus ĝin momente en sia koro li molkovrus dank' al Dio, kaj ekkomprenus la signifon de ĉio, kion revelaciis tiu ideala Reĝo. Konsiderante, ke la homoj diferencas en sia kompreno kaj stato, Ni citos, konforme al tio, kelkajn tradiciojn, por ke ili inspiru konstantecon al hezitanta animo kaj trankvilon al zorgopremita menso. Tiamaniere la atesto de Dio al la homoj, ĉu altaj aŭ malaltaj, estos kompleta kaj perfekta.