Выбрать главу

267. Inter tiuj tradicioj estas la jena: "Kaj kiam la Standardo de la Vero estas levita, la loĝantoj de la Oriento kaj de la Ok- cidento malbenas ĝin.« Oni devas trinki la vinon de sinrezigno, oni devas atingi la altaĵojn de korpureco, kaj nepre observi la meditadon, pri kiu parolas la vrtoj »Unuhora meditado estas preferinda, ol sepdek jaroj de pia glorado de Dio«, por ekkoni la sekreton de la malnobla konduto de la homoj, de tiuj homoj, kiuj malgraŭ la amo kaj sopiro al la vero, kiun ili proklamus, malbenas la sekvantojn de la Vero, kiam foje Li estas aperigita. Pri tiu ĉi verso atestas la supra-menciita tradicio. Evidente es- tas, ke la kialo de tia konduto estas nenio alia, ol la nuligo de tiuj leĝoj, moroj, kutimoj kaj ceremonioj, sub kies regado ili vivis. En alia okazo, se la Belo de la Kompatema akordiĝus kun tiuj ĉi leĝoj kaj moroj, kiuj estis kutimaj inter la homoj, kaj se Li sankcius iliajn ritojn, tia konflikto kaj konfuzo neniam ekestus en la mondo. Tiun ĉi altsignifan tradicion konfirmas kaj pruvas la vortoj, kiuj Li diris: »La tago, kiam la Alvokanto alvokos al severega afero.«[185]

La dia voko de la ĉiela Heroldo de post la Vualo de la Gloro, alvokanta la nomojn, ke ili forlasu komplete ĉiujn aĵojn, al kiuj ili kroĉas sin, estas mala al ilia deziro; kaj tio ĉi estas la kaŭzo de la akraj suferoj kaj furiozaj konfuzoj, kiuj okazis. Konsideru la konduton de la homoj. Ili ignoras tiujn ĉi firm- fundamentajn tradiciojn, el kiuj ĉiu plenumiiĝis, klinas sin al tiuj de duba valoro kaj demandas, kial tiuj ĉi ne plenumiĝis. Kaj tamen tiaj aferoj, kiuj estis por ili neimageblaj, efektiviĝis. La signoj kaj pruvoj de la Vero brilas kiel la tagmeza suno, kaj tamen la homoj erarvagas, sencele kaj konsternite, en la sovaĝejo de ignoreco kaj malsaĝeco. Malgraŭ ĉiuj versoj de la Korano kaj la rekonitaj tradicioj, kiuj antaŭdiras novan Kredon, novan Leĝon kaj novan Revelacion, tiu ĉi generacio ankoraŭ atendas, esperante ekvidi la Promesiton, kiu konfirmos la Leĝon de la Mahometa Epoko. Simile la judoj kaj la kristanoj voĉas tiajn samajn diraĵojn.

Inter la paroloj, kiuj antaŭdiras novan Leĝon kaj novan Revelacion, estas fragmentoj de la »Preĝo de Nudbih«: »Kie estas Tiu, kiu estas destinita por renovigi la ordonojn kaj leĝojn? Kie estas Tiu, kiu havas aŭtoritaton aliigi la Kredon kaj ĝiajn sekvantojn?« Simile ankaŭ Li diris en Z^yarat:[186] »Paco estu al la renovigita Vero«. Abu-'Abdi'llah, demandita pri la karaktero de Mihd^, respondis jene: »Li faros tion, kion faris Mahometo, la Sendito de Dio, kaj neniigos ĉion, kio estis antaŭ Li, kiel la

Sendito de Dio neniigis la metodojn de tiuj, kiuj estis antaŭ Li.«

270. Rigardu, kiel malgraŭ tiuj kaj similaj tradicioj, ili vane ar- gumentas, ke la leĝo antaŭe revelaciita devas esti neniel ŝanĝita. Kaj tamen, ĉu la celo de ĉiu Revelacio ne estas efektivigi ŝanĝon en la tuta karaktero de la homaro, ŝanĝon, kiu elmontriĝos tiel ekstere, kiel interne, kiu influos tiel ĝian internan vivon, kiel la eksteran staton? Ĉar se la karaktero de la homaro restu senŝanĝa, evidente estus, ke la universala Revelacio de Dio es- tis vana. En »'Avalim«, aŭtoritata kaj fame konata libro, estas dirite: »Aperos Junulo el Bani-Hashim, kiu aperigos novan Lli- bron kaj proklamos novan leĝon;« poste sekvas la jenaj vortoj: »Plej multaj el Liaj malamikoj apartenos al ekleziuloj«. En alia fragmento estas dirite pri sadiq, filo de Muhammad, ke li diris la jenon: »Aperos Junulo el Bani-Hashim, kiu ordonos al la popolo, ke ĝi turniĝu al Li fidele. Lia Libro estos nova Libro, kaj Li al- vokos la popolon, ke ĝi konfesu ĝin. Peza estas Lia Revelacio al la araboj. Se vi aŭdos pri Li, rapidu al Li.« Kiel precize ili sekvis la ordonojn de la Imamoj de la Kredo kaj Lampoj de certeco! Kvankam estas klare dirite: »Se vi aŭdos, ke aperis Junulo el Bani-Hashim, alvokanta la popolon al nova kaj Dia Libro kaj al novaj kaj Diaj leĝoj, rapidu al Li«, ili ĉiuj tmen deklaris tiun Sinjoron de l' ekzisto malfidelulo kaj proklamis Lin herezulo. Ili ekrapidis al la Hashima Lum, la Dia Malkaŝanto, sed kun nudig- itaj glavoj kaj koroj plenaj da malamo. Atentu, plie, kiel klare estis menciita en la Libroj la malamikeco de la ekleziuloj. Mal- graŭ ĉiuj tiuj evidentaj kaj signifoplenaj signoj, malgraŭ ĉiuj tiuj seneraraj kaj nediskuteblaj aludoj la homoj malakceptis la senmakulan Esencon de la sciado kaj de la sanktaj paroloj, kaj turniĝis al la proklamantoj de ribelo kaj malvero. Malgraŭ la skribitaj tradicioj kaj revelaciitaj vortoj ili parolis nur tion, kion inspiris al ili iliaj propraj egoistaj deziroj. Kaj se la Esenco de l' Vero anoncus ion, kio estas kontraŭa al iliaj inklinoj kaj deziroj, tuj ili akuzus Lin pri malfideleco kaj protestus, dirante: »Tio ĉi estas kontraŭa al la paroloj de la Imamoj de la Kredo kaj brilra- diaj Lumoj. Nenio simila trovas bazon en nia netuŝebla Leĝo.« Same en la hodiaŭa tago tiaj samaj senvaloraj argumentoj estis kaj estas prezentataj de tiuj mortemuloj.

Kaj nunn konsideru alian tradicion kaj vidu, kiel ĉiuj tiuj aferoj estis antaŭdiritaj. En »Arba'in« estas dirite: »El Bani Hashim aperos Junulo, kiu anoncos revelacie novajn leĝojn Li alvokos la homojn al si, sed neniu atentos Lian vokon. Plej multaj el Liaj malamikoj apertenos al ekleziuloj. Liajn ordonojn ili ne obeos, sed ili protestos, dirante: 'Tio ĉi estas kontraŭa al tio, kion testamentis ol ni la Imamoj de la Kredo.'« En tiu ĉi tago ĉiuj ripetas la samajn vortojn, tute senciaj pri tio, ke Li sidas sur la trono de »Li faras kion Li volas«, kaj restadas sur la honorloko de »Li ordanas, kion Li deziras.«

Neniu kompreno povas koncepti la naturon de Lia Rev- elacio, kaj neniu sciado povas ekkoni la plenan mezuron de Lia Kredo. Ĉiuj diraĵoj dependas de Lia sankcio kaj ĉiuj aferoj bezonas Lian aŭtoritaton. Ĉio ekster Li estas kreita per Lia ordono kaj movas sin kaj ekzistas dank' al Lia leĝo. Li estas Malkaŝanto de la Diaj misteroj, kaj Koniganto de la kaŝita kaj pratempa saĝo. Estas rakontite en »Biharu'l-Anvar«, »'Avalim« kaj »Yanbu'« pri sadiq, filo de Muhammad, ke li diris la jenajn vortojn: »La sciado estas dudek sep literoj. Ĉio, kion la Pro- fetoj konigis, estas du literoj. Neniu homo sciis iam ĝis nun pli, ol tiujn ĉi du literojn. Sed kiam Qa'im venos, Li aperigos la restintajn dudek kvin literojn.« Konsideru: li deklaris, ke la sciado konsistas el dudek sep literoj, kaj rigrdis ĉiujn Profetojn, de Adam ĝis la »Sigelo«, kiel malkaŝintajn nur du el tiuj literoj kaj senditajn kun tiuj ĉi du literoj. Li diris ankaŭ, ke Qa'im malkaŝos ĉiujn restintajn dudek kvin literojn. Konjektu laŭ tiuj ĉi vortoj, kiel granda kaj alta estas Lia stato! Lia rango su- perkreskas tiun de ĉiuj Profetoj, kaj Lia Revelacio superas la komprenon kaj ideojn de ĉiuj iliaj elektitoj; La Revelacion, pri kiu la Profetoj de Dio, Liaj sanktuloj kaj elektitoj havis nenian scion, aŭ kiun ili, obeante neesploreblan ordonan de Dio, na malkaŝis - tian Revelacion tiuj malnoblaj kaj malvirtaj homoj penis mezuri per sia propra malperfekta menso, per sia propra malperfekta instruiteco kaj kompreno. Se ĝi ne konformas al il- iaj kriterioj, ili tuj malakceptas ĝin. »Ĉu vi pensas, ke plimulte da ili aŭdas aŭ komprenas? Ili estas kiel brutoj! Vere, eĉ pli foren ili flankiĝis de la vojo!«[187]

273. Kiel, Ni demandas, ili klarigas la supre-menciitan tradi- cion, la tradicion, kiu en seneraraj esprimoj antaŭdiras revela- cion de aferoj neesploreblaj kaj okazon de novaj kaj mirindaj fak- toj en Lia tago? Tiaj eksterordinaraj okazoj ekscitas tiel gran- dan malkonsenton inter la homoj, ke ĉiuj ekleziuloj kaj doktoroj kondamnas Lin kaj Liajn kunulojn al morto, kaj ĉiuj popoloj de la tero leviĝas, por Lin kontraŭstari. Kiel estas dirite en »Kafi«, en la tradicio de Jabir, en la »Tabuleto de Fatimih« pri la karak- tero de Qa'im: »Li evidentigos en si la perfektecon de Moseo, la majeston de Jesuo kaj la paciencon de Ijob. Liaj elektitoj estos humiligtaj en Lia tago. Iliaj kapoj estos sendataj donace, kiel la kapoj de turkoj kaj deflamitoj. Ili estos mortigataj kaj bruli- gataj. Timo kaptos ilin; konfuzo kaj tumulto inspiros teruron en iliajn korojn. La tero iĝos ruĝa de ilia sango. Iliaj virinoj ploros kaj lamentos. Tio estas vere Miaj amikoj!« Konsideru: nek unu sola litero de tiu ĉi tradicio restis neplenumita. En plej multe da lokoj ilia sango estis verŝata. En ĉiu urbo ili estis malliberigataj, kondukataj parade tra la provincoj, kaj kelkaj estis bruligitaj per fajro. Tamen neniu haltis momente por pripensi, ke se la promesita Qa'im devus proklami la leĝon kaj ordonojn de la an- taŭa Revelacio, kial notitaj estus tiaj tradicioj, kaj kial ekestus tiagrada malkonsento kaj konflikto, ke la homoj konsiderus mor- tigadon de tiuj kamaradoj kiel ordonitan al ili devon, kaj opinias persekutadon de tiuj sanktanimuloj rimedo por atingi la plej al- tan favoron de Dio?