214. Atentu, plie, kiel tiuj aferoj, kiuj okazis, kaj la agoj, kiuj estas plenumitaj, ĉiuj estis menciitaj en la antaŭaj tradicioj. Tiel estas rakontite en »Rawdiy-i-Kafi« pri »Zawra'«. En »Rawdiy- i-Kafi« estas rakontite pri Mu'av^yih, filo de Vahhab, al kiu Abu-'Abdi'Uah diris: »Ĉu vi konas Zawra'n?« Mi diris: »Estu ofertia al vi mia vivo! Oni diras, ke ĝi estas Baghdad.« »Ne«, li respondis. Kaj li aldonis: »Ĉu vi estis en la urbo Rayy?«,[188]al kiu mi respondis: »Jes, mi estis«. Tiam li demandis: »Ĉu vi vizitis la placon, kie oni vendas brutojn?« »Jes«, mi respondis. Li diris: »Ĉu vi vidis nigran monton dekstre de la vojo? Tio ĉi estas Zawra'. Tie el ies idaro okdek homoj estos mortigitaj, kaj ĉiuj ili indas esti nomitaj kalifoj.« »Kiu mortigos ilin?« mi demandis. Li respondis: »infanoj de Persujo!«
Tia estas la kondiĉo kaj sorto de Liaj kunuloj, kiel estis antaŭvidite en la antaŭaj tagoj. Kaj nun konsideru, kiel, laŭ tiu ĉi tradicio, Zawra' estas ĝuste la lando de Rayy. En tiu loko Liaj kunuloj estis mortigataj meze de grandaj suferoj, kaj ĉiuj tiuj sanktanimuloj suferis martirigon el la manoj de persoj, kiel rankontas la tradicio. Tion ĉi vi aŭdis kaj pri ĉi tio ĉiuj atestas. Kial do tiuj rampantaj, vermsimilaj homoj ne ekpensas momente pri tiuj tradicioj, el kiuj ĉiu estas klara, kiel la suno en sia tagmeza gloro? Kial ili rifuzas akcepti la Veron kaj per- mesas, ke certaj tradicioj, kies signifon ili ne scipovas kompreni, baru ilin kontraŭ rekono de la Revelacio de Dio kaj Lia Belo, kaj igu ilin loĝadi en la inferaj abismoj? Tiaj aferoj povas esti atribuitaj al nenio alia ekster malfideleco de la ekleziuloj kaj doktoroj de tiu ĉi tempo. sadiq, filo de Muhammad, diris pri ili: »La religiaj doktoroj de tiu epoko estas plej malnoblaj el la ekleziuloj, kaŝantaj sin en la ombro de la ĉielo. De ili devenas malbono, kaj al ili ĝi revenos.«
Ni petegas la instruitulojn de Bayan, ke ili ne sekvu tiun ĉi ekzemplon, ke en la tempo de Mustaghath ili ne suferigu al Li, la Dia Esenco, la ĉiela Lumo, la absoluta Eterneco, la Komenco kaj Fino de la Revelaciojde la Nevidebla, tion, kio estis suferigita en tiu ĉi tago. Ni petas, ke ili ne trofidu al sia intelekto, al sia kompreno kaj instruiteco kaj ne diskutu kontraŭ la Malkaŝanto de la ĉiela kaj senfina sciado. Kaj tamen, malgraŭ ĉiuj tiuj admonoj, Ni vidas, ke unuokululo, kiu mem estas ĉefo de la popolo, leviĝas kun grandega malamikeco kontraŭ Ni. Ni antaŭvidas, ke en ĉiu urbo la popolo leviĝos, por subpremi la Benitan Belon, ke la kunuloj de tiu Sinjoro de la ekzisto kaj fincela Deziro de la homaro suros for de la persekutanto kaj serĉos rifuĝon kontraŭ li en sovaĝejo, dum aliaj rezignos sin mem kaj, kun absoluta animpureco, oferos siajn vivojn sur Lia vojo. Ŝajnas, ke Ni povas distingi tiun, kiu estas tiel fama pro sia religiemo kaj pieco, ke la homoj opinias sia devo obei lin, kaj al kies komando subiĝi ili konsideras kiel nepraĵon, kaj kiu leviĝos por ataki la radikon de la Dia Arbo, kaj penegos per ĉiuj siaj fortoj kosntraŭstari kaj kontraŭbatali Lin. Tia estas la konduto de la homoj!
277. Ni esperas tutkore, ke la anaro de Bayan posedos la lu- mon de la sciado, ŝvebos en la sfero de la Spirito kaj loĝados tie, distingos la Veron kaj rekonos per la interna vido hipokri- tan malveron. En tiuj tagoj tamen tiaj odoroj de ĵaluzo estos disblovitaj, ke - Mi ĵuras je la Edukanto de ĉiuj estaĵoj, vide- blaj kaj nevideblaj - de la komenco de la mondkreo - kvankam ĝi ne havas komencon - ĝis la nuna tago neniam aperis kaj ne- niam en la estonteco vidiĝos tia malbonvolo, envio kaj malamo. Ĉar certa nombro da homoj, kiuj neniam spiris la aromojn de justeco, levis la standardon de ribelo kaj faris interligon kontraŭ Ni. Ĉiuflanke Ni vidas la minacon de iliaj lancoj, kaj ĉiudirekte Ni rekonas la akraĵon de iliaj sagoj. Tiel estas, kvankam Ni ne- niam gloris Nin pro io ajn kaj neniam penis altiĝi super iun ajn. Al ĉiu Ni estis plej afabla kunulo, plej indulgema kaj amema amiko. Inter malriĉuloj Ni serĉis ilian societon, kaj meze de eminentuloj kaj instruituloj Ni estis humilaj kaj rezignemaj. Mi ĵuras je Dio, la sola vera Dio! Kiel ajn dolorigaj estis la malĝojoj kaj suferoj, kiujn kaŭzis al Ni la anaro de la Libro, tamen ĉio tio estas komplete nenio kompare kun tio, kio trafis Nin el la manoj de tiuj, kiuj deklaras sin Niaj amikoj.
278. Kion pli Ni diru? La universo, se ĝi rigardus per la okulo de justeco, ne kapablus elteni la pezon de tiuj paroloj! En la unuaj tagoj post Nia alveno en tiun ĉi landon, kiam Ni ekvidis la signojn de la venontaj okazoj, Ni decidis, antaŭ ol ili plenu- miĝis, foriĝi. Ni foriris en sovaĝejon kaj tie, izolite kaj aparte, Ni vivis dum du jaroj la vivon de kompleta soleco. El Niaj okuloj verŝis sin larmoj de turmento, kaj en Nia sanganta koro ondis oceano da tordanta doloro. Dum multaj noktoj Ni havis nenian manĝaĵon por sinnutro, kaj dum multaj tagoj Nia korpo trovis nenian ripozon. Je Tiu, kiu havas Mian vivon inter Siaj manoj! Malgraŭ ĉiuj tiuj pluvoj de afliktoj kaj senĉesaj sortobatoj Nia animo estis dronanta en ekstazo de feliĉo, kaj Nia tuta estaĵo elmontradis neesprimeblan ĝojon. Ĉar en Nia soleco Ni vivis sen atento pri malutilo aŭ utilo, sano aŭ malsano, pri iu ajn. En kompleta soleco Ni komunikiĝadis kun Nia spirito, forgesante la mondon kaj ĉion, kion ĝi entenas. Ni ne sciis tamen, ke la reto de dia destino etendiĝis trans la plej vastan koncepton de mortemuloj, kaj la sagoj de Lia ordono superis plej kuraĝajn homajn planojn. Neniu povas eviti la reton, kiun Li pretigis, kaj neniu povas trovi trankvilon alie, ol subiĝante al Lia volo. Je la justeco de Dio! En Nia forestado Ni pensis pri nenia reveno, kaj en Nia soleco Ni esperis nenian revidiĝon. La sola kialo de Nia foriĝo estis ne iĝi objekto de malkonsento inter la kredan- toj, fonto de malpaco inter Niaj kamaradoj, ilo de maljusteco kontraŭ iu ajn, aŭ kaŭzo de malĝojo por ies koro. Krom tio Ni havis neniajn intencojn ekster tio. Ni celis nenion alian. Kaj tamen ĉiu persono faris planojn konformajn al la propra deziro, kaj postĉasis siajn proprajn vanajn imagojn - ĝis la horo, kiam el la Mistika Fonto aŭdiĝis voko, ordonante al Ni reiri tien, el kie Ni venis. Submetante Nian volon al Lia volo, Ni subiĝis al Lia ordono.
Kiu plumo povas priskribi la aferojn, kiujn Ni trovis ĉe Nia reveno! Pasis du jaroj, dum kiuj Niaj malamikoj senĉese kaj senlace komplotis, por Nin neniigi, pri kio ĉiuj atestas. Mal- graŭ tio neniu inter la kredantoj leviĝis por oferi al Ni subtenon, kaj neniu emis kunagi por helpi Nin. Ne, anstataŭ helpi, kiajn pluvojn de senĉesaj sorĝoj iliaj vortoj kaj faroj verŝis sur Nian animon! Meze de ili ĉiuj Ni staras, kun Nia vivo preta en la mano, tute sinrezignintaj al Lia volo; per la bonfaremo de Dio kaj Lia favoro tiu ĉi revelaciita kaj elaperigita Litero donu Sian vivon ofere sur la vojo de la Unua Punkto, la plej alta Vorto! Je Tiu, je kies ordono la Spirito ekparolis, se ne retenus Nin tiu ĉi sopiro de Nia animo, Ni ne restus eĉ unu momenton plu en tiu ĉi urbo. »Sufiĉa Atestanto estas por Ni Dio.« Ni finas Nian argumentadon per la vortoj: »Ne ekzistas potenco, nek forto, krom en Dio«. »Ni estas de Dio, kaj al Li ni revenos«.