Выбрать главу

Tiuj, kiuj havas komprenemajn koroj, kiuj trinkis la Vinon de amo, kiuj eĉ dum momento ne okupiĝadis per kontentigado de siaj egoistaj deziroj, ekvidos klare, kiel la sunon en ĝia tag- meza gloro, la signojn evidentaĵojn kaj pruvojn, kiuj atestas la veron de tiu ĉi mirinda Revelacio, de tiu ĉi superstara kaj dia Kredo. Konsideru, kiel homoj malakceptis la Belon de Diokaj kroĉis sin al siaj avidaj deziroj. Malgraŭ ĉiuj tiuj perfektaj ver- soj, revelaciitaj en la »Plej Signifa Revelacio«, la dia Konfiditaĵo inter la homoj, kaj malgraŭ tiuj klar-klaraj tradicioj, el kiuj ĉiu estas pli konvinka, ol plej kompreneblaj paroloj, la homoj ig- noris kaj malakceptis ilian veron kaj tenis sin firme je la literoj de certaj tradicioj, kiujn ili trovis, laŭ sia kompreno, kontraŭaj al tio, kion ili atendis, kaj kies signifon ili ne kapablis ekkom- preni. Tiamaniere ili neniigis ĉian esperon kaj senigis sin de la pura vino de la Plejglora kaj de la klara kaj sankta akvo de la senmorta Belo.

Konsideru, ke eĉ la jaro, en kiu tiu Ĉefesenco de Lumo es- tas aperonta, estis speciale priparolita en la tradicioj, tamen ili ankoraŭ restas senatentaj, kaj ne ĉesas eĉ por unu momento sek- vadi siajn egoistajn dezirojn. Kiel rakontas tradicio Mufaddal demandis sadiqon: »Kion oni povas diri pri la signoj de Lia revelacio, ho mia sinjoro?« Li respondis: »En la jaro sesdeka aperigita estos Lia Afero kaj proklamita estos Lia Nomo.«

Kiel strange! Malgraŭ tiuj klaraj kaj evidentaj atestoj tiuj homoj forturnis sin de la Vero. Tiel ekzemple mencio pri la suferoj, malliberigo kaj afliktoj, kaŭzotaj al tiu Esenco de la dia virto, farita estis en la antaŭaj tradicioj. En »Bihar« estas dirite: »En nia Qa'im estos kvar signoj de kvar Profetoj, Moseo, Jesuo, Jozefo kaj Mahometo. La signo ne Moseo estas timo kaj atendo, de Jesuo - tio, kion oni parolis pri Li, de Jozefo - malliberigo kaj hipokriteco, de Mahometo - aperigo de Libro, simila al la Korano.« Malgraŭ tiel konvinka tradicio, kiu en tiel seneraraj paroloj antaŭdiris la okazojn de la nuna tago, troviĝis neniu por atenti ĝian profetaĵon, kaj ŝajne neniu faros tien en la estonteco, krom tiu, kiun Dio volas. »Vere Dio igos tiun, kiun Li volas aŭskulti, sed Ni ne igos aŭskulti tiujn, kiuj estas en tomboj.«

Estas evidente al vi, ke la Ĉielaj Birdoj kaj Kolomboj de la Eterneco parolas du lingvojn. Unu lingvo, la ekstera lingvo, estas sen aludoj, ĝi estas senkaŝa kaj senvuala, por ke ĝi estu lampo de gvido kaj lumturo, dank' al kiu vojaĝantoj povas atingi la altaĵojn de sankteco kaj serĉantoj povas eniri la regnon de la eterna interligo. Tiaj estas la senvualaj tradicioj kaj la evidentaj versoj, jam menciitaj. La alia lingvo estas vualita kaj kaŝa, tiel, ke ĉio, kio kuŝas kaŝite en la koroj de malbonvoluloj, iĝas evidenta, kaj la fundoj de iliaj animoj estas malkaŝitaj. Tiel sadiq, filo de Muhammad, diris: »Vere, Dio elprovos ilin kaj kribros ilin.« Tio estas la dia kriterio, tio estas la provŝtono de Dio, per kiu Li provas Siajn servantojn. Neniu komprenas la signifon de tiuj paroloj krom tiuj, kies koroj estas plenaj de certeco, kies animoj estas en paco kun Dio, kaj kies mensoj estas liberaj de ĉio alia ekster Li. En tiaj paroloj la laŭvorta signifo, kiel ordinare la homoj ĝin komprenas, ne prezentas la veran sencon. Tiel estis dirite: »Ĉiu sciado havas sepdek signifojn, el kiuj nur unu estas konata al la homoj. Sed kiam Qa'im venos, Li malkaŝos al ili ĉiujn ceterajn signifojn.« Li diris ankaŭ: »Ni eldiras unu vorton, kaj en tiu vorto Ni kaŝas unu kaj sepdek signifojn; ĉiujn el tiuj signifoj Ni povas klarigi.«

Ni mencias tion nur tial, por ke la homoj ne estu kons- ternitaj pro certaj tradicioj kaj paroloj, kiuj ne plenumiĝis en la laŭvorta senco, ke, kontraŭe, ili atribuu sian konfuzon al sia propra manko de kompreno, kaj ne al neplenumiĝo de la tradi- ciaj promesoj, ĉar la signifo, kiun donis al ili la Imamoj de la Kredo, ne estas konata al tiuj ĉi homoj, kiel atestas la tradicioj mem. La homoj ne devas sekve permesi, ke tiaj paroloj senigu ilin de la diaj malavaraĵoj, sed kontraŭe, ili devas serĉi lumon ĉe tiuj, kiuj estas ĝiaj rekonitaj Proklamantoj, por ke la kaŝitaj misteroj estu solvitaj kaj elmontritaj al ili.

Ni vidas tamen inter la popoloj de la tero neniun, kiu, sincere sopirante la Veron, serĉas la gvidadon de la diaj Malka- ŝantoj koncerne la malklaraĵojn de la Kredo. Ĉiuj estas loĝan- taj en la lando de forgeso, kaj ĉiuj estas sekvantaj la anaron de malvirto kaj ribelo. Dio vere kondutos al ili same, kiel ili mem kondutas, kaj Li forgesos ilin, same, kiel ili ignoris Lian Apud- eston en Lia Tago. Tia estas Lia decido rilate al tiuj, kiuj Lin malkonfesis, kaj tia ĝi estos rilate al tiuj, kiuj malakceptis Liajn signojn.

Ni finas Nian argumentadon per Liaj vortoj - altglorata es- tas Li - "Kaj kiu detenos sin de la rememoro pri la Kompatema, al tiu Ni alkatenos Satanon, kaj li estos lia intima kunulo.«[189]"Kaj kiu forturnas sin de la rememoro pri Mi, ties vico vere estos vivo de mizero.«[190]

Tiel estis revelaciite antaŭe, se vi kapablas tion kompreni.

Revelaciita pere de "Ba« kaj »Ha«.

Paco estu al tiu, kiu klinas sian orelon al la melodio de la Mistika Birdo, vokanta de Sadratu'l-Muntaha!

Glorata estu nia Sinjoro, la Plej Alta!

FINO

GLOSARO

'Aba Supervesto aŭ mantelo.

Abbas Frato de Imam husayn.

'Abbas Effendi 'Abdu'l-Baha - 'Aqa »Majstro.« Titolo, donita al 'Abdu'l-Baha de Baha'u'llah.

'Abdu'llah Sigelo de la Profeto.

'Abdu'llah-i-Ubayy Fervora kontraŭulo de Mahometo, el la gento 'Awb, nomita la »ĉefo de hipokrituloj« (rig.: Ibn Hisham: »Life of Muhammad«, eld. hustenfeld).

'Abu 'Abdi'llah (huseyn el Mflan): Li estis unu el tri per- sonoj, kiuj pretendis esti enkorpigo de Imam huseyn; li voĉis falsajn pretendojn al la plejsupera aŭtoritateco de la Baba kredo. Li estis mortigita per lancoj de soldatoj.

Abu' 'Amir (iafoje Abŭ'-Hamir) Monaĥ el la tempo de Mahometo, kiu estis lia malamiko.

Abŭ-Jahl Homo, kiu ne kredis je Mahometo kaj estis senin- dulga en sia kontraŭstarado kaj nepersvadebla en la nekredo. (Abu-Jahl - »kiu minacis meti sian piedon sur la nukon de Mahometo, se li kaptus lin ĉe adorfaro.« Korano, X6VL,5.)

Abva'b-i-Arba'ih Laŭvorte: »Kvar Pordoj«, el kiuj ĉiu pre- tendis estis peranto inter la forestanta Imamo kaj liaj sek- vantoj.

'Ad Posteulo de Noa kaj praulo de la idolana araba gento. Urbo, fondita de 'Ad; »Ili mokis la Profetojn, senditajn por ilin averti, kaj estis neniigitaj per fortegaj ventoj.« Rig.: »Hud.«

Adhan Mahometana alvoko al preĝo.

A.H. (»Post Heĝiro«) La dato de la translokiĝo de Ma- hometo el Mecca al Medinan, kaj bazo de la mahometana kronologio.

'Aka Siyyid Hasan Frato de 'Aka Siyyid husayn el Yazd. Li estis malliberigita kune kun Bab. Li kaj lia frato ricevis de Bab la ordonon forlasi Lin kaj iri inter la homojn, por proklami la verajn Instruojn al la popolo de Dio.

'Aka Siyyid husayn el Yazd Skribisto de Bab. Li estis malliberigita kune kun Bab. Antau sia ekzekuto Bab ordonis ke husayn forlasi lin, kaŝi sian kredon, iri inter la homojn kaj transdoni la gemojn de la sciado al la popolo de Dio. Li atingis siavice la rangon de martiro en Tihran.

'Aka Muhammad 'AH el Tabriz (Mirzo aŭ mulao) Li