Выбрать главу

24. Jen estas la melodioj, kantitaj de Jesuo, la filo de Mario, kun la sonoj de majesta potenco en la Ridvan de la Evangelio, konigantaj la signojn, kiuj devas anonci la alvenon de la Malka- ŝanto post Li. En la unua Evangelio laŭ Mateo estas dirite: Kaj kiam ili demandis Jesuon pri la signoj de Lia veno, Li diris al ili: »Tuj post la aflikto[20] de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos; kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro. Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trum- peto.«[21] Tradukita en la persan lingvon,[22] la senco de tiuj ĉi vortoj estas jena: Kiam la suferado kaj afliktoj, kiuj devas trafi la homaron, estos okazintaj, tiam la suno estos senigita de sia brilado, la luno de sia lumo, la steloj de la ĉielo falos sur teron, kaj la pilastroj de la tero ektremos. En tiu tempo la signoj de la Filo de homo aperos sur la ĉielo, tio signifas, ke, kiam tiuj ĉi signoj aperos, la promesita Belo kaj Substanco de la vivo el- paŝos el la nevidebla sfero en la videblan mondon. Kaj Li diris: en tiu tempo ĉiuj popoloj kaj gentoj, kiuj loĝas sur la tero, veos kaj plendkrios, kaj ili vidos tiun dian Belon, venantan el la ĉielo, sidantan sur la nuboj kun potenco, gloro kaj majesteco, elsen- dantan Siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto. Simile en la tri aliaj Evangelioj, laŭ Luko, Marko kaj Johano, samaj deklaroj estas enskribitaj. Ĉar Ni priparolis ilin detale en niaj tabuletoj, verkitaj en araba lingvo, Ni ne mencios ilin sur tiuj ĉi paĝoj kaj limiĝos al unu sola citaĵo.

25. Car la kristanaj teologoj ne komprenis la signifon de tiuj ĉi vortoj, ne rekonis ilian enhavon kaj sencon kaj alkroĉiĝis al la laŭvorta interpretado de la paroloj de Jesuo, tial ne estis sur ilin verŝitaj la ondoj de favoro de la Mahometana Revelacio kaj la torento de ĝiaj malavaraĵoj. La ignoruloj el la kristanaro, sekvante la ekzemplon de siaj religiaj gvidantoj, same restis bar- itaj kontraŭ la ekkono de la belo de la Reĝo de gloro, ĉar la signoj, kiuj devis akompani la sunleviĝon de la mahometana epoko, ne realiĝis. Tiel da tempo pasadis, jarcentoj fluis for, kaj tiu plejpura Spirito reiĝis en la rifuĝejon de sia pratempa regno. Ankoraŭ foje la eterna Spirito ekblovis la mistikan trumpeton, pro kio mortuloj ekrapidis el siaj tomboj de senzorgeco kaj er-

persa aro en la regnon de gvidado kaj favoro. Kaj tamen tiu atendata anaro ankoraŭ vokus: Kiam venos tiuj signoj? Kiam aperigita estos la Promesito, la objekto de nia atendado, ke ni leviĝu por la triumfo de Lia Afero, ke ni oferdonu por Li niajn havaĵojn, ke ni metu niajn vivojn ofere sur Lia vojo? En simila maniero tiaj falsaj imagaĵoj igis aliajn kredantarojn flankiĝi de la Kawihar de la senfina kompatemo de Providenco kaj okupi sin per siaj propraj vanaj pensoj.

26. Krom tiu ĉi fragmento estas en la Evangelio ankaŭ alia verso, en kiu Li diras: »La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.«[23] Pro tio ĉi la sekvantoj de Jesuo asertis, ke la leĝo de la Evangelio neniam estos nuligita, kaj ke kiam ajn la promesita Belo aperos kaj ĉiuj signoj plenumiĝos, Li devas nepre konfirmi kaj firmigi la leĝon, proklamitan en la Evangelio, por ke restu en la tuta mondo neniu kredo, krom Lia kredo. Tio ĉi estas ilia fundamenta dogmo. Kaj laŭ ilia konvinko, se aperus persono kun ĉiuj promesitaj signoj kaj proklamus ion kontraŭan al la literoj de la leĝo de l' Evangelio, ili devas senhezite malakcepti lin, rifuzi subiĝi al lia leĝo, deklari lin malfidelulo kaj mokegi lin. Tion ĉi pruvas tio, kio okazis, kiam elbrilis la suno de la Mahometa Revelacio. Se ili serĉus humile ĉe ĉiu Malkaŝanto de Dio la veran signifon de la vortoj, revelaciitaj en la sanktaj libroj - de la vortoj, kies miskompreno senigis la homojn de la rekono de l' Sadratu' L-Muntaha, la finfina celo - certe ili estus gviditaj al la lumo de la Suno de l' Vero kaj malkovrus la sekretojn de la dia sciado kaj saĝeco.

Tiu ĉi Servanto dividos nun kun vi rosguton el la senfunda oceano de la veroj, trezortenataj en tiuj sanktaj vortoj, por ke juĝokapablaj koroj ekkomprenu ĉiujn aludojn kaj fundesencojn de la paroloj de la Malkaŝantoj de Sankteco, ke la venka ma- jesteco de la Vorto de Dio ne malhelpu ilin atingi la oceanon de Liaj nomoj kaj atributoj kaj ne detenu ilin de rekono de la lampo de Dio, kiu estas la revelaci-loko de Lia gloruta Esenco.

Rilate la vortojn: »Tuj post la aflikto de tiuj tagoj«[24], ili koncernas la tempon, kiam la homoj estos premitaj kaj aflikti- taj, la tempon, kiam la lastaj post signoj de la Suno de l' Vero kaj la frukto de la Arbo de sciado kaj saĝeco estos malaperin- taj el ilia mezo, kiam la kondukiloj de la homaro estos falintaj en la manojn de malsaĝuloj kaj ignoruloj, kiam la portaloj de dia unueco kaj kompreno - la esenca kaj plej alta celo de la kreado - estos fermitaj, kiam certaj scioj estos cedintaj la lokon al vanaj imagaĵoj kaj malhonesteco uzurpos la pozicion de hon- esteco. Tia stato vidata estas en tiu ĉi tago, kiam la kondukiloj de ĉiu kredanto estas falintaj en la manojn de malsaĝaj gvidan- toj, kiuj kondukas ilin laŭ siaj propraj kapricoj kaj deziroj. Sur iliaj langoj la mencio pri Dio iĝis senenhava nomo, Lia sankta vorto en ilia mezo iĝiu senviva litero. Tia estas la forto de iliaj deziroj, ke la lampo de konscienco kaj prudento estingiĝis en iliaj koroj, kvankam la fingroj de la dia potenco malfermis la portalojn de la konado de Dio, kaj la lumo de dia konado kaj ĉiela favoro lumigis kaj flamigis la esencon de ĉiuj kreaĵoj, tiel, ke en ĉiu el la kreaĵoj malfermita estas pordo de sciado, kaj en ĉiu atomo vidigitaj estas signoj de la suno. Kaj tamen, mal- graŭ ĉiuj tiuj multaj revelacioj de dia konado, kiuj ĉirkaŭzonis la mondon, ili ankoraŭ vane imagas, ke la pordo de sciado estas fermita kaj la pluvoj de kompatemo ĉesintaj. Kroĉante sin al vana imagaĵo, ili flankiĝis for de la 'Urvatu'-Vuthqa de la dia konado. Iliaj koroj ŝajnas ne inklini al la konado kaj al la pordo de l' konado, nek ili pensas pri ĝiaj revelacioj, ĉar en sia vana imago ili trovis pordon, kiu kondukas al teraj riĉaĵoj, dum en la revelacioj de la Malkaŝantoj de l' konado ili trovas nenion, krom alvoko al sinofero. Tial ili kompreneble firme staras ĉe la unua, kaj forkuras de la lasta. Kvankam en la koroj ili konfesas, ke la Leĝo de Dio estas unu sama, tamen el ĉiu flanko ili eldonas novajn ordonojn kaj en ĉiu tempospaco proklamas novajn dekre- tojn. Ne troviĝas eĉ du, kiuj konsentas unu saman leĝon, ĉar ili serĉas neniun Dion krom sia propra deziro, kaj paŝas neniun vojon, krom la vojo de eraro. Ili konsideras ĉefecon kiel plej superan celon de sia penado, kaj opinias fierecon kaj arogan- tecon kiel plej altan atingon de sia kordeziro. Ili starigis sian malindan intrigadon super la dia ordono, forlasis la sinrezignon al la volo de Dio, okupiĝis per egoista kalkulado kaj iris la vo- jon de hipokriluloj. Per sia tuta potenco kaj povo ili penegas sekurigi sin en siaj etaj klopodoj, timante, ke plej malgranda kompromito povus subfosi ilian aŭtoritaton aŭ ombrigi la brilon de ilia majesteco. Se la okulo estus sanktoleita kaj lumigita pel la kolirio de la kono de Dio, ĝi certe ekvidus, ke aro da rabemaj bestoj amasiĝis por mordi la kadavron de la homaj animoj.

29. Kia »aflikto« estas pli granda, ol ĉi tiu dirita? Kia »aflikto« estas pli korŝira, ol tio, ke animo, serĉanta la veron kaj deziranta atingi la konon de Dio, ne scias, kien direktiĝi kaj ĉe kiu ĝin serĉi? Ĉar la opinioj plorinde diferenciĝis kaj la vojoj al atingo de la kono de Dio multiĝis. Tiu ĉi »aflikto« estas esenca trajto de ĉiu Revelacio. La Suno de l' Vero ne aperas, antaŭ ol ĝi ekzistas. Ĉar la tagiĝo de dia gvidado devas sekvi la mallumon de la nokto de erarvagado. Tial en Viuj kronikoj kaj tradicioj oni mencias tiujn aferojn, nome, ke malnobleco kovros la superaĵon de la tero kaj mallumo envolvos la homaron. Ĉar la aluditaj tradicioj estas bone konataj kaj tiu ĉi Servanto deziras esti konciza, Li detenos sin de citado de tiuj tradicioj.